Agado en la regiono

5 views
Skip to first unread message

Ariadna Garcìa Gutièrrez

unread,
Jul 2, 2016, 12:44:24 PM7/2/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Saluton la ĉiuj. Ni kreis tiun cĉ grupon kun la celo diskonigi kaj komuniki kiel ni agadas por Esperanto en la regiono. Mi ja scias ke ni ĉiuj okupatas ne plej diversaj aferoj de nia ĉiutaga vivo sed se vi daŭre havas la emon vi povus kelkfoje komuniki kion vi faras aŭ se vi havas projektojn diskonigi ilin por ke aliaj aldoniĝu al la ideo kaj al la agado,certe estos fruktodona decido. Mi invitas vin ĉiujn diskonigi kiel vi agadis dum tiuj cĉ monatoj por Esperanto,se estas novaj gejunuloj interesitaj pri la lingvo kaj se vi havas novajn ideojn por daŭre puŝi la movadon en Ameriko. Plej amike salutas vin
Ari

Sarah Monteiro

unread,
Jul 7, 2016, 9:28:10 AM7/7/16
to tejo-a...@googlegroups.com

Saluton, karega Ari kaj aliaj samideanoj!

Ni, en Minaso, decidas revivigi movadon de nia regiono. Túlio Flores estrigas ĉi tiun agadon. Ni intencas fari budojn pri Esperanto en strategiaj lokoj en Belo Horizonte, kiel homoj el Rio de Ĵanejro faris dum bienalo de libro, por krei esperantan grupon tie, kaj poste disvastigi la ideon tra la ŝtato.
Ĉu iu havas ideojn helpindajn?

Dankeme,
Sarah

Em 02/07/2016 11:44, "'Ariadna Garcìa Gutièrrez' via TEJO-AMERIKO" <tejo-a...@googlegroups.com> escreveu:
Saluton la ĉiuj. Ni kreis tiun cĉ grupon kun la celo diskonigi kaj komuniki kiel ni agadas por Esperanto en la regiono. Mi ja scias ke ni ĉiuj okupatas ne plej diversaj aferoj de nia ĉiutaga vivo sed se vi daŭre havas la emon vi povus kelkfoje komuniki kion vi faras aŭ se vi havas projektojn diskonigi ilin por ke aliaj aldoniĝu al la ideo kaj al la agado,certe estos fruktodona decido. Mi invitas vin ĉiujn diskonigi kiel vi agadis dum tiuj cĉ monatoj por Esperanto,se estas novaj gejunuloj interesitaj pri la lingvo kaj se vi havas novajn ideojn por daŭre puŝi la movadon en Ameriko. Plej amike salutas vin
Ari

--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi estas membro de la grupo: TEJO-AMERIKO".
Por sendi mesaĝon skribu al: tejo-a...@googlegroups.com
Por nuligi vian aliĝon, sendu retmesaĝon al:
tejo-ameriko...@googlegroups.com
Por pliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com.br/group/tejo-ameriko
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "TEJO-AMERIKO" de Grupos de Google.
Para anular la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a tejo-ameriko...@googlegroups.com.
Para acceder a más opciones, visita https://groups.google.com/d/optout.

Martin Schäffer

unread,
Jul 7, 2016, 9:46:44 AM7/7/16
to TEJO-AMERIKO
Sarah, 

plej gravas supozeble kursoj! Ĉe informado oni eventuale povas agadi pere de Facebook-anoncoj. Emilio Cid certe povas helpi kaj rekomendi. Temas pri tre bona rilato inter investo kaj rezulto. En Nikaragvo oni kolektis ĉ. 400 retpoŝtadresojn. En Butano 1000 homoj ŝatis la anoncon kaj sufiĉe multaj homoj poste ŝatis la paĝon. 

Ankaŭ mi pretas klarigi pli detale kiel la afero funkcias. Mi supozas, ke en Brazilo temus pri iom pli alta investo (pli altaj kostoj por Facebook-anoncoj)

Amike salutas
Martin

Sarah Monteiro

unread,
Jul 7, 2016, 4:23:20 PM7/7/16
to tejo-a...@googlegroups.com

Saluton, Martin!

Fakte nia ideo estas disvastigi retan kurson el retpaĝo ke Túlio kreis, ĉar li mem korektas ekzamenojn de lernantoj (ni helpos lin tiel ankaŭ), sed pravegas ke ne ĉiuj sukcesas lerni Esperanton per interreto. Mi vere volas pli da sugestojn, ili estas bonvenegaj! Mi demandos al Emilio ankaŭ.

Bedaŭrinde ni estas sen fizika loko por fari klasojn. Por diversaj kialoj, SEM ne plu funkcias.

Amike kaj dankeme,
Sarah

Martin Schäffer

unread,
Jul 7, 2016, 4:35:49 PM7/7/16
to TEJO-AMERIKO
Sarah, 

ankaŭ eblas fari anoncojn por retaj kursoj, sed eventuale oni unue kolektu retpoŝtadresojn por poste informi per novaĵletero.

Amike salutas
Martin
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages