Fwd: [tejo-komitato] Cirkulero n-ro 107, oktobro 2013

1 view
Skip to first unread message

TEJO Oficejo

unread,
Nov 14, 2013, 4:20:56 AM11/14/13
to landaj-r...@tejo.org

Cirkulero n-ro 107

Karaj komitatanoj kaj komisiitoj,

sube vi trovos la sekvan numeron de la cirkulero. Ankaŭ ĉi-foje mi ĝojas bonvenigi novan komitatanon. Michaël de Boer anstataŭis Rogier Huurman kiel komitatano A por Nederlanda Esperanto-Junularo. Bonvenon en la Komitato, Michaël!

La limdato por la kontribuoj al la sekva numero de la cirkulero estas la 6-a de decembro 2013.

Amike kaj kunlaboreme,
Paweł Fischer-Kotowski
ĝenerala sekretario de TEJO

Enhavo de la cirkulero

Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj kontribuis al ĉi tiu numero de la cirkulero:

  1. Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto
  2. Paweł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo
  3. Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj
  4. Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado
  5. Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj
  6. POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado
  7. Alexandre RAYMOND – informado, kulturo
  8. Rogier HUURMAN – volontulo
  9. Manuela RONCO – oficisto
  10. Francesco MAURELLI – komisiito pri eksteraj rilatoj, komitatano C
  11. SMIDÉLIUSZ Petra – komisiito pri edukado
  12. SZILVA Szabolcs – komisiito pri TEJO tutmonde, komitatano A (Hungario)
  13. Allan dos Santos ARGOLO – komitatano A (Brazilo)
  14. Laeti BERT – komitatano A (Francio)
  15. BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)
  16. Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)
  17. Krunoslav PUŠKAR – komitatano A (Kroatio)
  18. Dorota RODZIANKO – komitatano A (Pollando)

Kontribuoj


Łukasz ŻEBROWSKI – prezidanto

FARIS:

  • partoprenis JES-preparkunvenon en Szczawno-Zdrój
  • partoprenis skajpkunsidon pri kunordigo, administrado kaj membroj
  • partoprenis estrarkunsidon de PEA
  • kunpreparis projekton Universiato de Esperanto en Varsovio
  • intervjuiĝis en WikiRadio pri Universiato de Esperanto
  • faris enkondukan prezenton dum la unua renkontiĝo de Universiato de Esperanto
  • sendis salutfilmeton por la Kolombia Kongreso de Esperanto nome de TEJO
  • publikigis la retan “vivantan” laborplanon ĉe http://bit.ly/laborplano2013
  • blogis pri la reta laborplano ĉe http://tejo.org/eo/node/1537
  • respondis demandojn de Libera Folio pri la laborplano
  • verkis leteron al membroj pri la laborplano

FARAS:

  • enkondukas sistemon por superrigardi taskojn kaj trejnas homojn pri ĝi
  • estas en kontakto kun Mirejo pri Afrika IJK

FAROS:

  • partoprenos estrarkunsidon en Roterdamo
  • verkos kontribuon al Kontakto


Paweł FISCHER-KOTOWSKI – ĝenerala sekretario; Pasporta Servo

FARIS:

  • vizitis Szczawno-Zdrój, kie okazos JES 2013 (http://jes.pej.pl)
  • tradukis la retpaĝon de JES en la polan
  • partoprenis en la laborgrupaj skajpkunsidoj
  • partoprenis en KKPS en Werkhoven, Nederlando
  • iĝis dumviva membro de UEA/TEJO

FARAS:

  • instigas al kontribuoj por "Kontakto"
  • partoprenas en la estrara kunveno de TEJO
  • kunorganizas JES 2013

FAROS:

  • zorgos pri la papera eldono de Pasporta Servo
  • laboros pri la programo de la seminario "Genro kaj Egaleco"


Nico HUURMAN – kasisto; financoj, subvencipetado, eksteraj rilatoj

FARIS:

  • Korektis librotenan enskribon de la rezulto de IJK 2010
  • Reprezentis TEJOn en la Junulara Forumo de Unesko
  • Tie havis kontakton kun multaj aktivaj junuloj el diversaj mondopartoj kaj babilis kun ili pri esperanto kaj Tejo
  • Diversmomente sugestis ŝanĝojn al la teksto de rekomendoj, aldonante vortumojn pri lingvaj rajtoj kaj lingva diskriminacio
  • Kunorganizis tre sukcesan KKPS-on!

FARAS:

  • Finkalkulas la financojn de KKPS
  • Gastigas en domo de gepatroj kunsidon kun spertulo pri informado por paroli pri trejnsesioj

FAROS:

  • Ĉeestos EstrarKunsidon en la Centra Oficejo
  • Havos laborigan sed certe ankaŭ tre amuzan semajnfinon


Michael Boris MANDIROLA – unua vicprezidanto, landa agado, edukado

FARIS:

  • Partoprenis kunsidon pri membradministrado
  • Partoprenis la unuan renkontiĝon de la Grundtvig-partnerado "Elloke Tutmonden"
  • Tie trejnis pri retaj kunlaboriloj
  • Kontaktumis kun la renaskiĝanta Landa Sekcio de Kolombio KOLOMBEJO.
  • Kontaktumis kun NEJO, por nova LS de TEJO en Nepalo
  • Salutis la unuan kongreson de JEP
  • Eklaboras pri prelego pri lingva diskriminacio en universitato en Torino
  • Prelegis pri la IJK ĉe la Torina Esperanto-Centro
  • Aranĝis esperantan vespermanĝeton ĉe la pola klubo en Torino
  • Kungvidis intensivan kurson de Esperanto en Torino

FARAS:

  • TEJO-estrarkunsidas

FAROS:

  • Sekvu la progresojn en la vivanta laborplano de TEJO! :)


Tina TIŠLJAR – dua vicprezidanto; kongresoj

Dum Oktorbo mi daŭrigis kun miaj studentaj devoj. Aldone mi havis laboron en filma festivalo en Zagrebo kiu okupis multega da mia tempo. Pri miaj estraraj devoj - mi daŭrigis helpi pri la organizado de IJK en Brazilo. Ni intensive laboras pri la buĝeto kaj esperas baldaŭ aperigi la aliĝilon. Pozitiva flanko de fino de Oktobro estas ke mi havos pli da libera tempo kaj povos pli okupiĝi pri miaj taskoj.


POÓR Veronika – homaj rimedoj, aktivula trejnado, scienca kaj faka agado

La komisiono pri Scienca kaj Faka Agado

  • komencis uzi Trellon por organizi la agadon
  • interkonsentis kun la redaktoro de Kontakto pri la konstanta rubriko en Kontakto
  • tre ĝojis ke estis kontaktita de Mélanie Maradan pri la eblo principe subteni la konkurson pri terminologio - detaloj (kaj varbado ;)) venos poste
  • ekrilatis kun la redaktoro de Teleskopo
  • komencis organizi prelegsesion dum JES (dum kiu sciencemaj junuloj prelegos dum po ĉ. 10 minutoj pri siaj fakoj/esploroj)

Kiel estrarano pri HR mi

  • peris peton de komitatanoj havi pli detalan kaj praktikan priskribon ne nur pri la devoj, sed ankaŭ pri kiel plenumi ilin
  • organizigis programeron “TEJO- Kion faru por vi? Kion vi faru por TEJO?”
  • interkonsentis pri kiam kiel varbi komisionojn kun la komisiongvidantoj
  • varbigis pri la komisiono pri informado
  • kontaktis adoleskulojn

La komisiono pri Aktivula Trejnado

  • alvokis kaj varbadetis la 1an trejnseminarion de la serio LLP Grundtvig Partneraj Projektoj: "Elloke Tutmonden: la novaj defioj de volontulado" kies ĉefa temo estis: "Sociaj retoj kaj retaj iloj por organizoj"
  • enretigis la materialon de la ĉeesta TEJO-KER trejnado
  • faris trejnadeton dum JER
  • komencis pripensi/desegni la trejnadojn dum JES

Mi

  • estis unu el la kvar reprezentantoj de TEJO ĉe la Junulara Forumo de Unesko
  • helpis al Petra Smidéliusz, komisiito pri Edukado rilate al kunligado de grupoj tra “Lernantoj kune!”
  • kontaktis BEMI kaj EUROKKA
  • kunsidis kun Stefan MacGill rilate al SPAMO

Se vi havas iun ajn demandon rilate al miaj fakoj kaj/aŭ agado, aŭ ŝatus kunagi, viaj mesaĝoj estas tre bonvenaj ĉe vero...@tejo.org.


Alexandre RAYMOND – informado, kulturo

FARIS:

  • prelegon dum KKPS pri kiel vojaĝi al Brazilo
  • starigis buĝeton de la IJK en Brazilo kun la LKK, kaj proponis ĝin por aprobo al la kasisto de TEJO
  • elserĉis novan redaktoron por TEJO-Tutmonde

FARAS:

  • arigas tradukojn por la plurlingva unustila informilo
  • pritraktas vizitkartojn

FAROS:

  • restarigos la plurlingvan informilon Dialog’
  • kreos diversajn grafikaĵojn por kamonikadi


Rogier HUURMAN – volontulo

En oktobro (kaj komenco de novembro) NEJ:

  • faris la finajn preparojn por KKPS 2013
  • publikigis la novan Pos-Amikon: http://kkps-klaĉkunveno.wikispaces.com/Pos-Amiko
  • organizis sukcese KKPS-on. Ĉeestis 55 homoj dum tri tagoj, kaj ili ĝuis la ekskursojn, ludojn kaj multon pli;
  • havis dum KKPS malformalan membroasembleon kun 5 homoj. Ni decidis pri nova membrecsistemo kaj planoj por la sekva jaro, sed ankoraŭ ne sukcesis elekti novan estraron;
  • komunikis kun la organizantoj de la studsemajnfino de Esperanto Nederland pri kunigo.
  • ekhavis novan komitatanon A: Michaël de Boer (michae...@gmail.com)

En novembro NEJ planas:

  • komuniki kun la studsemajnfino kaj konsenti pri komuna loko kaj skizo de la kunlaboro;
  • se estas sukceso jam publikigi retpaĝon kaj aliĝilon de sekva KKPS;
  • eldoni novan numeron de JEN, nia revuo;
  • fini la elekton de nova estraro.

Kaj mi kiel volontulo:

  • finkompilis la prezenton de estraranoj kaj sendis ĝin al presejo
  • helpis al Veronika pri trejnmaterialo per KER kaj informoj por komitatanoj
  • solvis etan krizon pri domajno tejo.org
  • kaj multajn aliajn malgrandajn aferojn
  • bonvenigos la estraranojn por la estrarkunsido ekde morgaŭ
  • protokolos dum la estrarkunsido
  • elsendos informpakaĵon al TEJO-membroj
  • ĉeestos la malferman tagon de UEA, 30-a de novembro


Manuela RONCO – oficisto

La retpaĝo de la seminario Genro kaj Egaleco: al-aga enkonduko estas enreta: http://tejoseminarioj.wix.com/genraegaleco. Ni invitas ĉiujn interesitojn pri la temo legi atente la informojn pri la evento, kaj kandidatiĝi pere de la reta formularo. Nuntempe dauras la preparoj por difini la programon de la evento, kaj ĝiajn prelegantojn/trejnistojn, ankaŭ kunlabore kun la organiza teamo de la Itala Junulara Festivalo. Bonvolu helpi nin disvastigi la informon inter viaj LSoj, lokaj kluboj, kaj aliaj konatuloj.

Post la organizo kaj okazigo de KKPS2013, mi umas en la CO, atendante la fizikan estrarkunsidon de TEJO, kaj ordigante diversajn aferojn, kaj pripensas novajn projektojn.


Francesco MAURELLI – komisiito pri eksteraj rilatoj, komitatano C

FARIS:

  • prezentis sian doktoriĝan laboron
  • organizis mon-kolekton por partopreno de TEJO en UNESKO-konferenco
  • kunaranĝis unuan seminarion de EU-Grundtvig projekto: "Elloke Tutmonden"

FARAS:

  • ĝojas pri kerumado kvaropa ĉe Unesko-, kaj unuopa ĉe United-konferencoj
  • aranĝas Grundtvig-partnerajn projektojn
  • forestas pro Kosmo-projekto en Nova Kaledonio, k cerbumas pri novaj projektoj

FAROS:

  • kerumos, ĝisdatigos ker-vivantan laborplanon (post 12a de novembro)
  • projektumos por la Grundtvig partneraj projektoj


SMIDÉLIUSZ Petra – komisiito pri edukado

FARIS kaj FARAS kaj FAROS:

  • Kune kun Veronika Poór prizorgas la projekton Lernantoj kune! kies celo estas kunigi junajn lernantojn/lernogrupojn el la tuta mondo. Al la projekto ĝis nun aliĝis 39 grupoj el 19 landoj.
  • Prizorgas la TEJO subvencion de la KER-ekzameno
  • Ĉiun sabaton kunsidas kun la LKK-teamo de la bonaera UK
  • gvidas konversacian kurson en Bonaero


SZILVA Szabolcs – komisiito pri TEJO tutmonde, komitatano A (Hungario)

FARIS:

  • Disdonis la KER-diplomojn al la sukcesintoj el Varsovio
  • Prelegis en la sidejo de PEA pri IJK 2013
  • Sendis kaj ricevis poŝtkarton kadre de la Esperanta Poŝt-kruciĝo

FARAS:

  • Redaktoras TEJO tutmonde
  • Instruas en la sidejo de PEA
  • Konordigas la kurson pri Esperanto en la Varsovia Universitato kaj instruos tie

FAROS:

  • Donos intervjuon al reta radio pri la instruado de Esperanto


Allan dos Santos ARGOLO – komitatano A (Brazilo)

BEJO

  • Laboras por la venonta NOVA okazonta decembre en Petropolo, por BKE/BEJK okazonta januare en Florianopolo kaj, kompreneble, por IJK okazonta julie en Fortalezo.
  • Lanĉis la aliĝ-eblecon "BEJO+TEJO" laŭ kiu BEJO subvencias parton de la TEJO-kotizo por siaj membroj. La celo estas pligrandigi kaj la BEJO-membraro kaj la nombro de brazilanaj TEJO-membroj.
  • Konstante kunlaboras kun BEL (Brazila E-Ligo) pri projektoj pluraj.

Mi

  • Laboras por la okazigo de NOVA (Novjara Aranĝo).
  • Laboretas (malpli ol necese) por sendependa renkontiĝo okazonta venontjulie en Rio-de-Ĵanejro, tuj antaŭ la IJK.
  • Prilaboras multajn lokajn (kaj enuajn, kelkfoje) aferojn ĉe la Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro.


Laeti BERT – komitatano A (Francio)

Okazis la 26an de Oktobro la kunveno de JEFO. Ni elektis la novan buroon:

  • Mi daŭre reprezentos JEFOn ĉe TEJO
  • David Hauser, estas la prezidento
  • Alexandre Raymond, vic-prezidento
  • Quentin Weber-Seban, kasisto
  • Jérémie Bert, sekretaristo

Ni parolis pri la Grundtvig-projekto, la interŝanĝprogramo kun IEJ por IJF 2014, la organizo de FESTO 2014 kaj 2015, kaj la internacia tago por la homaj rajtoj la 2a de decembro en Parizo en kiu JEFO partoprenos. La bilanco de FESTO estas pozitiva kaj la kalendaretoj glate funkcias do ni planas denove zorgi pri vendado de t-ĉemizoj.


BAGÓ Sarolta – komitatano A (Hungario)

FARIS:

  • kunorganizis-okazigis la unuan aŭtunan JER (Junulara E-Renkontiĝo, jer.hu): bona etoso, 30-40 partoprenantoj el 10 landoj (!), eĉ multaj novuloj :)
  • poste/dume maloficiale kuncerbumis pri la printempa fojo, pri la ĉi-somere 25-jariĝonta IJS (Internacia Junulara Semajno, ijs.hu) kaj pri igi la aŭtunan JER sekvontfoje ia entuziasmiga-evoluiga semajnfino speciale por komencantoj, kunlaborante kun la hungaraj Eo-instruistoj
  • vizitis insuleton apud Budapeŝto (2 kampade-gastejojn), el kiu unu iĝos loko por la sekva JER kaj IJS
  • sekvas okazaĵojn de JES (mi kunrespondecas pri la tagaj programoj), ĉeestis retkunsidon

FARAS:

  • kuncerbumas-agas pri sekvaj paŝoj (JER, IJS)
  • dissendigas (verkis) leterojn (post JER + alvokon al la IJS-JES ŝanĝprogramo)
  • zorgas pri siaj JES-aferoj
  • tenas kontakton kun Stefan MacGill koncerne la planatan novan renkontiĝon (SPAMO = Seminario pri Aktivula Maturiĝo, mezeŭropa kunlaboro, kun subteno de UEA, parte dum la sekva JER: meze de marto)
  • zorgas pri renkonto de aŭstroj (fine de tiu ĉi monato; ni kunveturas al Vieno, vizitos la Eo-muzeon + la kristnaskaj foiron, renkontos la lokulojn)

FAROS:

  • daŭrigos la faratajn aferojn +


Michele GUERRIERO – komitatano A (Italio)

FARIS:

  • Partoprenis muzikeventon de Kimo en Bolonjo
  • Malsukcesis prezenti Kimo-n kiel reprezentanto de IEJ en Torino dum evento de AEGEE (eŭropa tago de lingvoj)
  • Sendis reprezentantojn de IEJ al KKPS

FARAS:

  • varbas pri IJF
  • organizas IJF-n kune kun la urbestraro de Castelsardo

FAROS:

  • estigos plurajn ideojn pri marketiko kaj varbado de Eo


Krunoslav PUŠKAR – komitatano A (Kroatio)

Ĉi-monate preskaŭ ĉiuj aferoj estos pretaj por la oficiala anonco de la 2014-a MIRO en Kroatio. Krome, ekvontsemajne okazos diplomdistribuoj al komencantoj en Esperanto, kiujn mi instruis ĉi-somere. Rilate al la diplomdistribuoj, ankaŭ okazos prelego de Spomenka Štimec pri esperantaj tradukoj de la konata kroata porinfana libro, Šegrt Hlapić, kiu ĉi-jare festas 100-jaran datrevenon de sia eldono. Kaj MIRO kaj tiu ĉi programo okazos en mia hejmurbo, Križevci.


Dorota RODZIANKO – komitatano A (Pollando)

FARIS kaj FARAS kaj FAROS:

  • PEJ kune kun Varsovia Universitato organizas "Universitaton de Esperanto" (ciklo de renkontiĝoj ĉe Varsovia Universitato kun kursoj kaj prezentaĵoj de diversaj kampoj de Esperanto)
  • PEJ kune kun GEJ kaj Varsovia Vento organizas JES (Junularan E-Semajnon), se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru tuj ĉe: http://jes.pej.pl/2013/aliĝilo.php


Ne kontribuis

Komitatanoj kaj komisiitoj kiuj ne kontribuis al ĉi tiu numero de la cirkulero:

  1. Rogener PAVINSKI – komisiito pri Kontakto
  2. Agustina PASSAVANTI – komitatano A (Argentino)
  3. Jake PENTLAND – komitatano A (Britio)
  4. Gilbert NIYUKURI – komitatano A (Burundo)
  5. Marek BLAHUŠ – komitatano A (Ĉeĥio)
  6. Tuomas LATVA-PIRILÄ – komitatano A (Finnlando)
  7. Clemens FRIES – komitatano A (Germanio)
  8. Helen GEYER – komitatano A (Germanio)
  9. IWAMA Kyo – komitatano A (Japanio)
  10. Krishna SIVILLÀ RUBIO – komitatano A (Katalunio)
  11. LEE Youkyoung – komitatano A (Korea Resp.)
  12. Ariadna GARCÍA GUTIÉRREZ – komitatano A (Kubo)
  13. David LÓPEZ RUEDA – komitatano A (Meksiko)
  14. Konstantin TIĤOMIROV – komitatano A (Pollando)
  15. Olga ŜILAJEVA – komitatano A (Rusio)
  16. Zuzana KOŽUCHOVÁ – komitatano A (Slovakio)
  17. Tanja ANIKINA – komitatano A (Ukrainio)
  18. NGUYEN THI Phuong – komitatano A (Vjetnamio)
  19. WANG Shanshan – komitatano B
  20. Ronald BABY GONZÁLEZ – komitatano B
  21. Magnus HENOCH – komitatano B


--
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
telefono: +31 10 436 1044, faksilo: +31 10 436 1751
retpaĝo: http://www.tejo.org, retadreso: ofi...@tejo.org

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages