Kreanto(j) de la nova retejo de TEJO serĉata(j)

7 views
Skip to first unread message

TEJO Oficejo

unread,
Apr 30, 2014, 11:36:02 AM4/30/14
to tejo-k...@googlegroups.com, landaj-r...@tejo.org

Kreanto(j) de la nova retejo de TEJO serĉata(j)


TEJO nepre bezonas novan retejon, kiu estu:

  • alloga

  • facile superrigardebla

  • redaktebla de pluraj (nefakaj) personoj

  • havu kaj statikan kaj nestatikan parton:

    • la statika parto (t.e. relative konstanta enhavo) estu plurlingva

    • la nestatika (t.e. novaĵoj) estos baze nur en Esperanto


Kandidatiĝu plej malfrue ĝis la 15a de majo sendante retmesaĝon al novar...@tejo.org  - la kandidatiĝoj estos traktitaj laŭeble plej rapide kaj tuje. La plej gravaj ecoj taksataj estos:

  • tempo en kiu estos realigita la retejo (bv. prezenti iun tempoplanon)

  • sperto de la kreanto (bv. prezenti ekzemplojn de via ĝisnuna laboro)

  • kosto de laboro (bv. ne inkluzivi kostojn de ŝablono, servilo ktp., sed nur laborkostojn)


Dum sia lasta kunsido la estraro de TEJO laboris pri tiu temo kaj havas jam kelkajn aferojn pretaj. Temas pri baza strukturo de la retejo kaj provizore elektita ŝablono por la retejo (ĝi ne nepras, sed plej facilas, ĉar ĝiabaze ni laboris pri la strukturo). Havante spertojn kun diversaj sistemoj kaj ilia uzantamikeco, ni havas ioman preferon al retejo en WordPress kaj fortan malpreferon al retejo en Drupalo. Kompreneble tamen elekto de sistemo estas ankoraŭ diskutebla - ni bonvenigas argumentojn por de vi preferata elekto.


La laboro konsistos el:

  • starigo de unu plurlingva ĉefretejo de TEJO surbaze de enhavmastruma sistemo kaj grafika ŝablono (kun eventalaj laŭbezonaj modifoj de la ŝablono)

  • transmeto de informoj el la malnova retejo al la nova (kun gvido/helpo de TEJO-volontulo kaj de estraro)

  • starigo de apartaj nur esperantlingvaj subpaĝoj (nepre samsistemaj, prefere sam- aŭ simil-ŝablonaj) por “Aktivula trejnado”,  “Eksteraj rilatoj” kaj “Scienca kaj faka agado”, kune kun transmeto de informoj el la malnova retejo kaj vikio (kun gvido/helpo de TEJO-volontulo kaj pria estrarano)

  • eventuala laŭbezona helpo kaj/aŭ riparo de eraroj en komenca periodo de mastrumado de la retejo (iusence kiel garantio dum tiu periodo, kiam oni komencas labori kun la nova retejo)


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages