Saluton karaj: Post iom da monatoj mi ja spektas iom da silento de ni ĉiuj pri la agado en nia kontinento. Se ni volas iom pli puŝi ĝin antaŭen ni devas informi unu la alian pri kion ni faras kaj kion faras niaj aktivuloj tie! Krome ni bezonas ankaŭ informi Sarah Monteiro, komisiito pri Landa kaj Regiona Agado en Ameriko, tiel ni ĉiuj havos pli bonan bildon pri kiel kunagadi por nia regiono. Se vi daŭre emas bonvolu starigi debatojn pri la temo kaj eventuale ni havos konkretajn rezultojn. Mi antaŭdankas kaj tre amike salutas!Ari
--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi estas membro de la grupo: TEJO-AMERIKO".
Por sendi mesaĝon skribu al: tejo-a...@googlegroups.com
Por nuligi vian aliĝon, sendu retmesaĝon al:
tejo-ameriko...@googlegroups.com
Por pliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com.br/group/tejo-ameriko
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "TEJO-AMERIKO" de Grupos de Google.
Para anular la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a tejo-ameriko...@googlegroups.com.
Para acceder a más opciones, visita https://groups.google.com/d/optout.
Saluton estimataj
Nia landa asocio faros en la urbo Merido la 1an Venezuelan Kongreson de Esperanto, ĝi okazos je la 26ª ĝis la 28ª de aŭgusto. Ni jam havas blogon pri tiu evento: http://esperantovenezuela.weebly.com/1a-vek-2016.html
En la pasinta decembro la vicprezidanto (Juan Miranda) kaj la kasistino (Blanca Elizabeth Miranda) de Venezuela Esperanto-Asocio rekontiĝis kun Reni Molina, esperantisto en Tovar (Ŝtato Merido) kaj la geedzoj Andrea kaj Isaac Santiago en Merido (ĉefurbo de la ŝtato Merido), kiuj rekontiĝoj por organizi kelkajn aspektojn de la 1a Venezuela Kongreso de Esperanto.
Novaj membroj de nia asocio:
Katerina Gómez, instruistino pri elektronika inĝenierado en la Universitato Simón Bolívar, en Baruto, Karakaso, ŝi estas kubino kaj loĝas tie ekde 20 jaroj.
Isaac Santiago, librotenisto, laboras en la Ŝtata Impostoinstituto (SENIAT), loĝas en la urbo Merido, estas ĉefdelegito pri la 1ª Kongreso Venezuela de Esperanto, tre aktiva en tiu urbo, kreito de la kurso de Esperanto en youtube (Esperanto Fácil).
Christian Ponisio, inĝeniero pri petrolo, loĝas en Maturino (ĉefurbo de la ŝtato Monagas), kelkaj monatoj ekkomencis lerni esperanton.
Atelieroj:
Atelieroj pri Esperanto, 11ª de oktobro 2015, 15ª de novembro 2015. En la unua partoprenis personoj de Barkisimeto, Mirando kaj Karakaso. En la dua partoprenis personoj de Mirando kaj Karakaso.
Demisioj:
Thairon Martínez (Spirajn Senpretend), li estis sekretario de nia asocio. Nuntempe li okupiĝas pri sia projekto Sona Sewi en la angla kaj hispana, kun kelkaj rimarkoj en esperanto. Tiu laboro ne kongruis kun la celoj de la Asocio kaj pretendis konvinki la asocianojn fokusigi siajn fortojn en lia projekto Sona Sewi, ĉar “la movado disfalas kaj oni devas konvinki favore al nova esperantisto”, laŭ li la filozofio havas la rimedojn por renovigi la movadon.
Ramón Morales, li estis la grafikisto de Venezuela Stelo, li ne plu aperis en sia kurso en la urbo de Maturino, li ĉesigis sian amikecon en la retaj socioj al asocianoj kaj amikoj de nia asocio, li ne informis pri sia demisio, nur li ne plu repondis mensaĝojn.
--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi estas membro de la grupo: TEJO-AMERIKO".
Por sendi mesaĝon skribu al: tejo-a...@googlegroups.com
Por nuligi vian aliĝon, sendu retmesaĝon al:
tejo-ameriko...@googlegroups.com
Por pliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com.br/group/tejo-ameriko
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "TEJO-AMERIKO" de Grupos de Google.
Para anular la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a tejo-ameriko...@googlegroups.com.
Para acceder a más opciones, visita https://groups.google.com/d/optout.