Projekto Interretumistoj

22 views
Skip to first unread message

Hector Tomas Diaz

unread,
Jan 15, 2016, 2:05:20 PM1/15/16
to TEJO-AMERIKO

Saluton karaj, mi prezentas al vi mian projekton por tiu ĉi jaro. Kion vi opinias? (verdire mi ne ŝatas tiun nomon, sed nomo estas la malplej grava afero).


Projekto Interretumistoj

Interreto estas taǔga maniero disvastigi Esperanton. Aktivuloj uzas Interreton kaj multaj el ili kredas ke sufiĉas malfermi retejon aǔ Facebook-paĝon kaj interesiĝantoj subite aperos. Fakte tio ne estas tute vere.

Kiam firmaoj kreas enhavon por sociaj retoj ili plenumas klientan menson kun sia marko. Ni faros la samon por Esperanto.

Per tiu ĉi projekto kion mi celas fari estas ke Esperantaj aktivuloj povu uzi plej efike kaj plej kompetente interretajn ilojn, por ke siaj paĝoj en sociaj retoj sukcesu.

Mi nuntempe estas a administranto de sukcesan kreskiganta facebook retpaĝo nomita “Esperanto en Peru”. Mi jam uzas kion mi proponas kaj mi havis bonan rezultojn.

1.- KION ONI FAROS?


Ni helpos lokajn kaj landajn movadojn pri la sekvaj kampoj: sociaj retoj kaj retejoj. Retejoj taǔgas por atingi interesuloj. Sociaj Retejoj taǔgas por motivigi ilin.

1.1- Sociaj retoj:


Kreado de sociaj retpaĝoj (laŭeble Facebook, Twitter, Pinterest, ktp.) kaj instrui kiel mezuri la efikon de publikigaĵoj. Tiuj publikigaĵoj estos farita el grupo dediĉita al kreado de enhavoj (Grupo Interretumistoj).


1.1.1- Pri grupo Interretumistoj


Kiam aktivistoj kreas social retpaĝoj troviĝas kun kelkaj problemoj:

  • Kion publikigi. (precipe taûga enhavo)

  • Sufiĉan tempon por krei publikinda enhavo.

  • Kapabloj krei sufiĉe bona enhavo. (ekz. dizejnkapablo)


Kion ni bezonas por tiu ĉi projekto estas krei volontula grupo el diversaj kampoj (grafikaj kaj retaj fasonistoj, merkatikistoj, homoj kun bonaj ideoj, ktp) kiun povas krei enhavoj (videoj, bildoj, memeoj, tekstoj, ktp.). Tiu ĉi kreita enhavo estos akirebla per google drive. Lokaj kaj landaj movadoj nur devos aliri al tiu ĉi grupo por preni plublikigaĵojn.

Tiel ni atingos ke lokaj kaj landaj esperantaj movadoj donu valoran enhavon al sia publiko (interesuloj, lernantoj kaj esperantistoj).


Tiu ĉi grupo havos sian propan laborplano kaj celoj ne detalataj ĉi tie.


1.1.2.- Instrui kiel mezuri efikon de publikigaĵoj


Aktivuloj bezonas scii se sia laboro sukcesas aǔ estas bezonata kelkaj ŝanĝoj, nur afiŝi faritan publikigaĵon ne garantias sukceson. Ili devas lerni pri kelkaj aferoj:


  • Kiu estas la plej taǔga horo por publikigi.

  • Efika administrado de facebook-retpaĝo.

  • Kiel legi korekte provizitaj datoj de Facebook.


ĉio estos instruita per videoj en nova youtube-kanalo.


1.2 - Retejoj:


Unu el la unuaj kontaktoj kun esperanto estas per serĉiloj, interesuloj uzas vortojn kiel “esperanto” kaj apude ili skribas sian urbon aǔ landon. Esperantaj komunumoj devas havi retejojn kiu povas aperi en la unua paĝo de serĉilaj rezultoj por akiri novaj interesuloj kaj venontaj esperantistoj.


Tiuj retejoj funkcios tiumaniere:


  • Ĉiu lando havos propran landan retejon: (www.esperanto-peru.org)

  • Ĉiu urbo / regiono havos paĝon ene de tiu landa retejo (por la urbo Arequipa, estos tiel: www.esperanto-peru.org/arequipa)

  • Ĉiu retejo estos farita per ŝablona baza dizejno, kiu enhavas kelkaj gravaj paĝoj. (kio estas esperanto, kontaktu nin, materialoj, elŝutoj, ktp.


Kostoj: Kiel reta fasonisto mi scias ke domajnnomon kaj retserviloj kostas. Nun mi scias ke multaj retejoj estas subvencitaj per iu fondaĵo (esperanto-peru.org domajnnomo kaj retserviloj estas subvencitaj) Ni povas fari same por novaj retejoj.


Trajtoj de Retejo: Esperantaj retejoj devas montriĝi freŝaj, modernaj kaj faciluzeblaj. Kun aktuala kaj utila enhavo, vizitantoj povos kontaki kun movado kaj administrantoj povos krei datumbazojn kaj vidi la kvanto da vizitoj ĉiutage.

Mi scias kiel fari tion kune. Pro tio mi kreos taǔgan dizejnon kiu povas esti uzata por ĉiuj.


Uzada Trejnado: Aktivuloj devas lerni kiel uzi iloj por administri retejojn.


  • Google Analytics: por mezuri kvanto de vizitoj en nia retejo.

  • Yoast: sistemeto por SEO (serĉila optimumigo)

  • Mailchimp: sistemo por administrado de retadresoj.

  • Wordpress: Sistemo por mastrumi enhavon (Tejo.org uzas wordpress)


ĉio ankaǔ estos instruita per videoj en nova youtube-kanalo.



KION NI ATINGOS.-


  • Pli Aktivaj Komunumoj :  Neniu volas partopreni en unusola komunumo.  Dankon al enhavo kreita kaj publikigita, homoj povas vidi al la esperanto kiel reala kaj proksima ebleco, oni vidos esperantaj lokaj kaj landaj retpaĝoj kiel aktiva komunumo.

  • Pli da kvanto da studentoj kiu finiĝas lernadon de esperanto kaj pli da samideanoj kiuj deziras agadi por disvastigado: Multaj diros nin kiam ni interesiĝas pri esperanto ke la lingvo ne funkcias kaj aliaj malbonaĵoj. Aktiva komunumo motivigas al studentoj daǔri kun lernado malgraǔ tion. Tio same okazis al mi kiam mi komencis studi esperanton.

  • Kvanto da interesuloj kreskiĝas: Dank’al korekta funkciado de interretaj iloj.



Martin Schäffer

unread,
Jan 19, 2016, 10:42:58 PM1/19/16
to TEJO-AMERIKO
Saluton, 

mi tre miras, ke tiu bela propono de Hector ĝis nun ne ricevis komentojn. Mi nur povas diri antaŭen. Espereble venos sufiĉe multaj sinproponoj.

Amike salutas
Martin

--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi estas membro de la grupo: TEJO-AMERIKO".
Por sendi mesaĝon skribu al: tejo-a...@googlegroups.com
Por nuligi vian aliĝon, sendu retmesaĝon al:
tejo-ameriko...@googlegroups.com
Por pliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com.br/group/tejo-ameriko
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "TEJO-AMERIKO" de Grupos de Google.
Para anular la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a tejo-ameriko...@googlegroups.com.
Para acceder a más opciones, visita https://groups.google.com/d/optout.

Ana Ribeiro

unread,
Jan 19, 2016, 10:48:03 PM1/19/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Saluton kara,

Eble vi povas skribi por TEJO Aktiva Trejnado, tio ŝajnas bona trejnado. Mi povas helpi vin kreii tiun trejnadon =)

Amike,
Ana

Ricardo Coutinho Rodrigues

unread,
Jan 20, 2016, 1:49:36 PM1/20/16
to tejo-a...@googlegroups.com
saluton estimataj. Jes, la propono estas ege interesa

--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi estas membro de la grupo: TEJO-AMERIKO".
Por sendi mesaĝon skribu al: tejo-a...@googlegroups.com
Por nuligi vian aliĝon, sendu retmesaĝon al:
tejo-ameriko...@googlegroups.com
Por pliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com.br/group/tejo-ameriko
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "TEJO-AMERIKO" de Grupos de Google.
Para anular la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a tejo-ameriko...@googlegroups.com.
Para acceder a más opciones, visita https://groups.google.com/d/optout.



--
Venezuela Esperanto-Asocio
Asociación Venezolana de Esperanto
www.esperanto-venezuela.org
venesp...@cantv.net
venesp...@gmail.com
0058 212 6629224
0058 414 9016111

Martin Schäffer

unread,
Jan 20, 2016, 2:37:16 PM1/20/16
to TEJO-AMERIKO
Saluton, 

la demando nun estas kiel ni povus realigi ĝin? Kiuj pretus kunlabori? Sinproponoj bonvenaj.
Amike salutas
Martin

Ricardo Coutinho Rodrigues

unread,
Jan 20, 2016, 5:50:41 PM1/20/16
to tejo-a...@googlegroups.com

Saluton

 

Ekzemple:

Venezuela Esperanto-Asocio havas retpaĝon (www.esperanto-venezuela.org), tviteron (@venesperanto), fejsbukon kaj google-pluson. Fakte mi kontrolas ĉiujn nuntempe, malgraŭ ke ĉiu estraranoj havas la pasvortojn de ĉiuj.

Fakte mi ne estas spertulo  

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages