Raporto pri Movado Esperanto en Peruo

26 views
Skip to first unread message

hector

unread,
Jan 9, 2016, 11:23:02 PM1/9/16
to TEJO-AMERIKO

Saluton al ĉiuj karaj samideanoj, ni komencas la jaron kun multe da energioj laborante por Esperanto.

 

La pasinta jaro la Movado en Peru iris pli bone ol aliaj jaroj. Verdire fari eĉ iom estas bone ol fari nenion, unu plibonas ol nulo. Mi ĉiam kredis ke la “verda ondo” komenciĝos per interreto, pro tio mia ĉefa laborspaco estis sociaj retoj.

Nia situacio kiel asocio ne plu ekzistas, ekzistis je 1980, sed nun la estraro estas mortitaj (ĉiuj forpasis, la lasta estis la prezidanto Sro Ulpiano Villanueva, li forpasis4 jaroj antaǔ, kaj ne estas eblo revivigi tiun asocion (perua Esperanto asocio). Pro tio ni nomiĝas nuntempe “Movado Esperanto en Peru”

Niaj aktivaj membroj (membroj kiuj laboras iumaniere) aktive estas Carlos Miranda, Julio Zevallos kaj mi. nur mi estas juna. Aliflanke estas proksimume 15 partoprenantaj membroj sed ne aktivaj.

La nura interreta manaĝero kiu kreas enhavon, faras bildon kaj estas lingvohelpanto estas mi. ĉar mi havas la sufiĉan kapablon por fari ĝin, Julio Zevallos kaj Carlos Miranda ne estas tiel komputilkapablecon por helpi min. Ili estas la plej spertaj kaj malnovaj esperantistoj ĉitie, pro tio mi informas al ili kion mi faras dum la jaro.

 

Mia laboro kiel interreta movada manaĝero estas helpi al interesuloj, studentoj kaj nuntempaj samidenoj trovi nian komunumon, multaj el ili eĉ estis esperantistoj de multaj jaroj kaj ne sciis ke ekzistas Movado ĉi tie, ili krediĝis la unikajn esperantoparolantojn ĉi tie, ili jam estas feliĉa :).

 

En la jaro 2015, ni faris dum la jaro kelkajn kunvenojn nomitaj “Café Esperanto” por kuniĝi al interesuloj kaj samideanoj kaj motivigi ilin por daûri parolante la lingvo. Ankaǔ ni faris eventon pro Esperanto Tago en loka parko kaj disdonis broĉuron pri Esperanto.


 

Mi vere ŝatus fari pli da agado sed bedaǔrinde mia komputilo estis ŝtelita kaj ĵus decembre mi povis aĉeti novan.

 

Tiu ĉi jaro 2016 mi havas multajn ideojn kiu povas esti utilaj por Movado en Peru kaj Amerike.

 

Nia problemo kun interesuloj kaj esperantaj studentoj estas ke mulaj el ili ne sukcesas atingi sufiĉan esperantan nivelon ĉar ili pensas ke nuntempa materialo disponebla interete enuas aǔ malnovas.

Pro tio mi interkonsentis kun Instituto Fina Venko el Hispanujo por krei videojn hispane pri Esperanto. (uzante IFV enhavon), tiuj ĉi videoj estos lanĉitaj per Esperanto.pe jutuba kanalo, kiun mi kredis decembre okaze zamenhofa tago. Unue mi komencos kun baza kurso de Esperanto.

Ankaǔ tiu ĉi kanalo enhavos interesa materialo pri Esperanto, ekz:

Kio estas Esperanto

Kiel sonas Esperanton

Kutimaj Demandoj pri Esperanto

10 Esperantaj Kantoj kiun vi ŝatos J

Esperantaj Kuriozaĵoj

Ktp

 

Ankaǔ ni planas krei Movadan Esperantan Logotipon, ĝi Kostas 80$ kaj ni ankoraǔ ŝparas monon.

Same, mi, kiel reta fasonisto, konstruos nian retejon nomita Esperanto.pe, unue ni devas pagi domajnnomo Esperanto.pe kiu Kostas 40$ jare, ni pagis ĝin pasintjare sed ankoraǔ ne repagis pro manko da mono.

Tio helpos nin multege por aperi kiel formala Movado.

 

Ĉiuj niaj celoj estas akireblaj sed niaj ĉefaj problemoj estas la sekvaj:

 

  • -               Nuntempe ni ne havas sufiĉe taǔgan enhavon nek metodologio por instrui esperanton.
  • -               Memstudentoj ne havas bonan Esperanto kurson, eĉ multaj peruanoj havas problemojn komprenante tekstojn. Tio malfaciligas lernadon.
  • -               Ni ne havas sufican materialon por afiŝi per sociaj retoj, tio estas bezonata por aperi en la menso de niaj ŝatantoj kaj teni motivitaj lernantoj.
  • -               Ni ne estas trajnita por motivigi al interesuloj kaj lernantoj ĉeesti al niaj kunvenoj. (kial mi iras al kunvenoj se neniam estas io nova)

 

Mi havas ideon kiun mi ŝatus labori kun vi ĉiuj, Ni povas krei amerikan grupon dediĉita por kreado de enhavo por sociaj retoj (videoj, bildoj, memeoj, ŝerĉoj, ktp) koniginda kaj konigebla, uzita por ĉiuj la esperantaj paĝoj. (Esperanto en peru, Esperanto Nicaragua, ktp)

 

Kelkajn Tagojn antaǔ mi kreis memeon pri josefo. Kaj mi farigis ke josefo parolu esperanton. Dankon al tiu mesaĝo mi ricevis en paĝo Esperanto en Peru 20 novaj ŝatantoj, mia afiŝo aperis al 6400 homoj, mi ricevis 36 ŝatoj kaj 38 konigoj. Mi kredas ke krei afiŝoj rilate al espeanto estas la plej taǔga kaj malmultekosta maniero por ke niaj ŝatantoj estu interesitaj kaj motivitaj pri la lingvo.


Mi atendas viajn respondoj pri la ideo.

Plej Amike,

Hector Tomas Diaz


Martin Schäffer

unread,
Jan 9, 2016, 11:59:48 PM1/9/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Hector, mi tre dankas pro via raporto. Antaŭ 3 tagoj mi ricevis informon, ke via retpoŝtadreso hec...@esperanto.pe ne funkcias. Nun vi skribas per ĝi. Bv. skribi al mi private al kiu retpoŝtadreso mi plusendu la mesaĝon.

Mi opinias, ke viaj ideoj estas tre bonaj. Facebook sendube estas unu el la plej bonaj rimedoj por informi pri Esperanto. Mi metis la afisón de Hispana Esperanto-Junularo en grupon de granda universitato kaj 40 personoj ŝatis, dividis aŭ komentis. Kompreneble oni ne devas troigi kaj agi tre saĝe, ĉar en aliaj kazoj la homoj povus malŝati Esperanton.

Rilate al retpaĝo: Mi momente dubas ĉu retpaĝo entute estas taŭga. Krome mi ĝis hodiaŭ ne komprenas kial vi pagas por esperanto.pe kvankam jam delonge ekzistas esperanto-peru.org 

Entute ni devus diskuti ĉu ankoraŭ indas investi al retpaĝoj. Pli taŭga supozeble estas senkosta Facebook-paĝo.

Amike salutas
Martin

--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi estas membro de la grupo: TEJO-AMERIKO".
Por sendi mesaĝon skribu al: tejo-a...@googlegroups.com
Por nuligi vian aliĝon, sendu retmesaĝon al:
tejo-ameriko...@googlegroups.com
Por pliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com.br/group/tejo-ameriko
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "TEJO-AMERIKO" de Grupos de Google.
Para anular la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a tejo-ameriko...@googlegroups.com.
Para acceder a más opciones, visita https://groups.google.com/d/optout.

hector

unread,
Jan 10, 2016, 7:44:13 PM1/10/16
to TEJO-AMERIKO, esper...@gmail.com
Martin, Mia sperto en merkatiko diras ke Esperanto.pe estas pli memorebla, facila, kaj sendas freŝan kaj junan ideon pri Esperanto. Kompreneble mia celpubliko estas junaj precipe, kaj ili vidas la nomo esperanto-peru.org kiel enua organizaĵo. Ankaǔ la jutuba kanalo nomiĝas Esperanto.pe https://www.youtube.com/watch?v=0sm91Ipf1tA. Aliflanke la streko en esperanto-peru ne helpas al retejo esti facile trovita per serĉiloj, kaj domajnnomon .pe helpas al loka serĉado.
mi sendos al vi mian retpoŝton per fejsbuko,
amike
Hector

Uriel Gurdián

unread,
Jan 10, 2016, 7:54:51 PM1/10/16
to TEJO-AMERIKO
Saluton Hector!

Tre interesa raporto.
Speciale mi tre ŝatas tiun ideon pri Amerika Grupo por kreado de enhavo por sociaj retoj,
ĝi certe bezonatas.
Ekzemple, mi ŝtelis tiun memeon pri Jozefo :)

Amike,
Uriel


El sábado, 9 de enero de 2016, 22:23:02 (UTC-6), hector escribió:

Saluton al ĉiuj karaj samideanoj, ni komencas la jaron kun multe da energioj laborante por Esperanto.

 

La pasinta jaro la Movado en Peru iris pli bone ol aliaj jaroj. Verdire fari eĉ iom estas bone ol fari nenion, unu plibonas ol nulo. Mi ĉiam kredis ke la “verda ondo” komenciĝos per interreto, pro tio mia ĉefa laborspaco estis sociaj retoj.

Nia situacio kiel asocio ne plu ekzistas, ekzistis je 1980, sed nun la estraro estas mortitaj (ĉiuj forpasis, la lasta estis la prezidanto Sro Ulpiano Villanueva, li forpasis4 jaroj antaǔ, kaj ne estas eblo revivigi tiun asocion (perua Esperanto asocio). Pro tio ni nomiĝas nuntempe “Movado Esperanto en Peru”

Niaj aktivaj membroj (membroj kiuj laboras iumaniere) aktive estas Carlos Miranda, Julio Zevallos kaj mi. nur mi estas juna. Aliflanke estas proksimume 15 partoprenantaj membroj sed ne aktivaj.

La nura interreta manaĝero kiu kreas enhavon, faras bildon kaj estas lingvohelpanto estas mi. ĉar mi havas la sufiĉan kapablon por fari ĝin, Julio Zevallos kaj Carlos Miranda ne estas tiel komputilkapablecon por helpi min. Ili estas la plej spertaj kaj malnovaj esperantistoj ĉitie, pro tio mi informas al ili kion mi faras dum la jaro.

 

Mia laboro kiel interreta movada manaĝero estas helpi al interesuloj, studentoj kaj nuntempaj samidenoj trovi nian komunumon, multaj el ili eĉ estis esperantistoj de multaj jaroj kaj ne sciis ke ekzistas Movado ĉi tie, ili krediĝis la unikajn esperantoparolantojn ĉi tie, ili jam estas feliĉa :).

 

En la jaro 2015, ni faris dum la jaro kelkajn kunvenojn nomitaj “Café Esperanto” por kuniĝi al interesuloj kaj samideanoj kaj motivigi ilin por daûri parolante la lingvo. Ankaǔ ni faris eventon pro Esperanto Tago en loka parko kaj disdonis broĉuron pri Esperanto.


 

Mi vere ŝatus fari pli da agado sed bedaǔrinde mia komputilo estis ŝtelita kaj ĵus decembre mi povis aĉeti novan.

 

Tiu ĉi jaro 2016 mi havas multajn ideojn kiu povas esti utilaj por Movado en Peru kaj Amerike.

 

Nia problemo kun interesuloj kaj esperantaj studentoj estas ke mulaj el ili ne sukcesas atingi sufiĉan esperantan nivelon ĉar ili pensas ke nuntempa materialo disponebla interete enuas aǔ malnovas.

...

Martin Schäffer

unread,
Jan 10, 2016, 8:17:42 PM1/10/16
to hector, TEJO-AMERIKO
Dankon pro viaj klarigoj. Nuntempe laŭ mia impreso esperanto-peru.org aperas je la unua loko, se oni enmetus Esperanto aŭ Esperanto Peru al la serĉilo. Jare venas pluraj kontakt-petoj. 
Kompreneble esperanto.pe estas ankaŭ taŭga, sed pli multekosta.

Mi momente pripensas ĉu entute retpaĝo ankoraŭ estas taŭga. Eventuale pli taŭgus nur havi bonan Facebook-paĝon. En iu ajn paĝo flegado estas la plej grava afero kaj sendube Facebook-paĝo estas pli facile administrebla kaj flegebla ol retpaĝo. 

Ĉiukaze mi deziras al vi grandan sukceson ĉe viaj klopodoj disvastigi Esperanton en Peruo.

Amike salutas
Martin


Sarah Monteiro

unread,
Jan 11, 2016, 4:57:42 AM1/11/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Saluton, Hector! 

Mi tre sxatas ricevi informojn pri Esperanto en Peruo!

Mi memoras ke Isaac Santiago, el Venezuelo, havas jutuban kanalon kiu nomigxas Esperanto Facil, kaj gxi povas esti uzebla al vi, dum E-aj klasoj. Kaj Martin pravas, kiam li apogas ideon investi Facebook-an pagxon. Ankaux mi tre sxatas tiun ideon pri Amerika Grupo por kreado de enhavo por sociaj retoj! 

Mi vizitos Peruon cxijare. Mi ankoraux ne scias precize la daton, sed estos inter junio kaj auxgusto. Mi informos vin. Cxu vi logxas en Lima? Ni povas fari Kafon kun Esperanto tiam!

Amike,
Sarah 

Ariadna Garcìa Gutièrrez

unread,
Jan 11, 2016, 10:12:01 AM1/11/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Bonega viaj ideoj kara Héctor: Mi tre ĝojas pri via aktiva agado en Peruo kaj ankaŭ ene de la kontinento.Certe tiu ideo pri kiu atentigis Uriel estas tre interesa,jam ni havas facebook-paĝo pri Amerika komisiono, bv vi mem diskonigi tiun ideon ankaŭ ĉe tiu retpaĝo,indas ĉar pluraj homoj vizitas ĝin, pli ol tio kion mi imagis (mi havos statistikojn post ne longe) ĝi nomiĝas Amerikaj Komisionoj UEA-TEJO, serĉu ĉe facebook kaj vi trovos, vere indus ke vi mem diskonigu tiujn interesajn ideojn, eble ankaŭ ni trovos pliajn interesitojn tie kaj eventuale aktivulojn. Mi ĝojas pri via aktivemo kaj intereso,nepre diru kia maniere mi povas helpi aŭ kunagadi. Tre amike kaj gratuleme salutas vin!
Ari

Martin Schäffer

unread,
Jan 11, 2016, 10:16:39 AM1/11/16
to TEJO-AMERIKO
Ariadna, kiu administras la paĝon Amerikaj Komisionoj UEA - TEJO?
Martin

Ariadna Garcìa Gutièrrez

unread,
Jan 11, 2016, 10:41:20 AM1/11/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Tiu de facebook? mi mem!
Amike
Ari

hector

unread,
Jan 12, 2016, 12:22:14 AM1/12/16
to TEJO-AMERIKO
Saluton, Sarah
jes mi loĝas en Lima, nur skribu min kiam vi alvenas kaj mi aranĝos kunvenon por vi :)

hector

unread,
Jan 12, 2016, 12:38:44 AM1/12/16
to TEJO-AMERIKO, arita_p...@yahoo.es
La ideo estas havi Amerika Grupo nur por krei enhavon por disvastigi esperanton. En tiu ĉi grupo estas bezonata (se eblas) grafikaj fasonistoj, homoj kiu povas krei videojn, merkatikistoj kaj ĉiuj kiuj povas doni bonajn ideojn. Tiu ĉi grupo ne havos facebook-paĝo, nur havos privatan facebook-grupon, ĉar la celo de tiu ĉi grupo estas iĝi ĉefa loko kie esperantistoj povas trovi enhavo por siaj paĝoj.
Unue, ni bezonas nomigi tiun grupon kaj due krei afiŝon por trovi volontuloj. tiu afiŝo estos publikita en multaj esperanto paĝoj.
Kion vi opinias?
Hector

Uriel Gurdián

unread,
Jan 12, 2016, 12:45:20 PM1/12/16
to TEJO-AMERIKO
Komprenite Hector!
Sed laŭ mi, Ariadna atentigis ke ekzistas tiu Facebook-paĝo de Amerika komisiono kie (inter aliaj) oni povas enmeti la rezultojn de la nova grupo,
por vigligi ĝin.

Mi proponas nomon por la grupo: "Kreado de enhavo por sociaj retoj" :)


Amike,
Uriel

El sábado, 9 de enero de 2016, 22:23:02 (UTC-6), hector escribió:

Saluton al ĉiuj karaj samideanoj, ni komencas la jaron kun multe da energioj laborante por Esperanto.

 

La pasinta jaro la Movado en Peru iris pli bone ol aliaj jaroj. Verdire fari eĉ iom estas bone ol fari nenion, unu plibonas ol nulo. Mi ĉiam kredis ke la “verda ondo” komenciĝos per interreto, pro tio mia ĉefa laborspaco estis sociaj retoj.

Nia situacio kiel asocio ne plu ekzistas, ekzistis je 1980, sed nun la estraro estas mortitaj (ĉiuj forpasis, la lasta estis la prezidanto Sro Ulpiano Villanueva, li forpasis4 jaroj antaǔ, kaj ne estas eblo revivigi tiun asocion (perua Esperanto asocio). Pro tio ni nomiĝas nuntempe “Movado Esperanto en Peru”

Niaj aktivaj membroj (membroj kiuj laboras iumaniere) aktive estas Carlos Miranda, Julio Zevallos kaj mi. nur mi estas juna. Aliflanke estas proksimume 15 partoprenantaj membroj sed ne aktivaj.

La nura interreta manaĝero kiu kreas enhavon, faras bildon kaj estas lingvohelpanto estas mi. ĉar mi havas la sufiĉan kapablon por fari ĝin, Julio Zevallos kaj Carlos Miranda ne estas tiel komputilkapablecon por helpi min. Ili estas la plej spertaj kaj malnovaj esperantistoj ĉitie, pro tio mi informas al ili kion mi faras dum la jaro.

 

Mia laboro kiel interreta movada manaĝero estas helpi al interesuloj, studentoj kaj nuntempaj samidenoj trovi nian komunumon, multaj el ili eĉ estis esperantistoj de multaj jaroj kaj ne sciis ke ekzistas Movado ĉi tie, ili krediĝis la unikajn esperantoparolantojn ĉi tie, ili jam estas feliĉa :).

 

En la jaro 2015, ni faris dum la jaro kelkajn kunvenojn nomitaj “Café Esperanto” por kuniĝi al interesuloj kaj samideanoj kaj motivigi ilin por daûri parolante la lingvo. Ankaǔ ni faris eventon pro Esperanto Tago en loka parko kaj disdonis broĉuron pri Esperanto.


 

Mi vere ŝatus fari pli da agado sed bedaǔrinde mia komputilo estis ŝtelita kaj ĵus decembre mi povis aĉeti novan.

 

Tiu ĉi jaro 2016 mi havas multajn ideojn kiu povas esti utilaj por Movado en Peru kaj Amerike.

 

Nia problemo kun interesuloj kaj esperantaj studentoj estas ke mulaj el ili ne sukcesas atingi sufiĉan esperantan nivelon ĉar ili pensas ke nuntempa materialo disponebla interete enuas aǔ malnovas.

...

Martin Schäffer

unread,
Jan 12, 2016, 3:56:27 PM1/12/16
to TEJO-AMERIKO
Tre bona ideo de Hector. Do ek al la kreo de tiu grupo. La nom-propono por Uriel estas bona, sed mi ne scias ĉu Hector eventuale havas pli bonan ideon. Do ni plejeble baldaŭ decidu pri la grup-nomo kaj poste ni kreu la grupon. 
Martin

--

Enrique

unread,
Jan 13, 2016, 1:42:02 AM1/13/16
to tejo-a...@googlegroups.com

Hector Tomas Diaz: 

>ili ne sukcesas atingi sufiĉan esperantan nivelon ĉar 
>ili pensas ke nuntempa materialo disponebla interete 
>enuas aǔ malnovas.

Bonvolu viziti ĉi tiujn retpaĝojn kiuj havas multege da 
diversaj materialoj por lerni kaj praktiki Esperanton:


    http://esperantofre.com/faktoj/kiale.htm        (Esperanto)

    http://esperantofre.com/faktoj/kialh.htm        (sama, hispana)

Rekta metodo de Luis Guilherme Souto Jardim, el Brazilo:


La Zagreba Metodo. El Método de Zagreb. 
Eblas aŭskulti dum legado:


Kantoj en Esperanto. En ĉi tiu retpaĝo estas Youtubaj ligiloj 
al pli ol 200 kantoj de pli ol 50 grupoj aŭ kantistoj: 


Se vi scias pri kantoj kiuj ne estas en mia listo, bonvolu sendi 
la ligilojn al mi.

>Nuntempe ni ne havas sufiĉe taǔgan enhavon nek 
>metodologio por instrui esperanton.

Mi instruas Esperanton per retpoŝto al homoj kiuj komprenas 
la hispanan aŭ la anglan. Mi uzas la Kurson de Karlo Pereira 
el Brazilo (ĝi ekzistas en preskaŭ 30 lingvoj):



Mi ankaŭ havas paĝaron por la Zagreba Metodo, kaj tiu 
kurso en la hispana kaj la angla:


Ĉi tiu metodo instruas malpli ol 500 radikoj, la plej oftaj.
Ĝi venas kun multaj facilaj legaĵoj. Kelkaj el ili verkitaj de 
Claude Piron specife por la Zagreba Metodo.

>Memstudentoj ne havas bonan Esperanto kurson, eĉ multaj 
>peruanoj havas problemojn komprenante tekstojn. Tio 
>malfaciligas lernadon.

Ankoraŭ ekzistas la bonan libron per kiu mi lernis Esperanton. 
Ĝi estas "¿Sabe Usted Esperanto?", Libro de Jorge Hess.

    http://www.enxarxa.com/biblioteca/HESS Sabe-Ud-Esperanto.pdf



Rekta metodo de Luis Guilherme Souto Jardim, el Brazilo:


Mi esperas ke la informoj en ĉi tiu mesaĝo helpos vin.
Bondeziras vin
Enrique
Argentinano loĝanta en Kalifornio, Usono.

Enrique

unread,
Jan 13, 2016, 1:46:49 AM1/13/16
to tejo-a...@googlegroups.com

javier

unread,
Jan 13, 2016, 8:16:50 PM1/13/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Saluton
Hector via informo estis tre interesa, bonege ke estas teknike kapablaj esperantistoj por labori en interetaj projektoj!
Pri lernomaterialoj mi klopodos helpi. En Kuba Esperanto-Asocio estas pli ol 60GB da e-materialoj... Mi registros kelkajn DVD-ojn kaj sendos al vi. Krome mi sendos la unuan version de interaktiva e-programo, kiun mi faris/programis por lerni Esperanton, gxi enhavas grandegan kolekton da lernomaterialoj (cxefe por hispanparolantoj).
 
Gxi enhavas
  • Programas
  • Libros de aprendizage
  • audio
  • diccionarios
  • Videos
  • Historia del Eo.
  • Revistas
  • Libros en Eo.
  • Símbolos y logos
  • Música y Emisoras de Radio
  • Web´s y Links
  • Fotos de e-Congresos
  • Info. sobre Eo.
Bonvolu retmesagxi rekte al mi jav...@esperanto.co.cu por pritrakti kelkajn aliajn aferojn.
 
 
Amike
Javier Ramos Nistal
jav...@esperanto.co.cu
cl...@frcuba.co.cu
(07) 640-4484 (of.)
(07) 692-0127 (h.)
5 843 9494 (p.)
 
Paroli fremdan lingvon estas rompi landlimon. Paroli multajn estas rompi plurajn. Paroli Esperanton estas voli rompi samtempe cxiujn. Affonso Romano de Sant'Anna
 
Mi país es el mundo y mi religión es hacer el bien. Thomas Paine

 

<!--[if !supportLists]-->
Mi havas ideon kiun mi ŝatus labori kun vi ĉiuj, Ni povas krei amerikan grupon dediĉita por kreado de enhavo por sociaj retoj (videoj, bildoj, memeoj, ŝerĉoj, ktp) koniginda kaj konigebla, uzita por ĉiuj la esperantaj paĝoj. (Esperanto en peru, Esperanto Nicaragua, ktp)
Kelkajn Tagojn antaǔ mi kreis memeon pri josefo. Kaj mi farigis ke josefo parolu esperanton. Dankon al tiu mesaĝo mi ricevis en paĝo Esperanto en Peru 20 novaj ŝatantoj, mia afiŝo aperis al 6400 homoj, mi ricevis 36 ŝatoj kaj 38 konigoj. Mi kredas ke krei afiŝoj rilate al espeanto estas la plej taǔga kaj malmultekosta maniero por ke niaj ŝatantoj estu interesitaj kaj motivitaj pri la lingvo.

Mi atendas viajn respondoj pri la ideo.
Plej Amike,
Hector Tomas Diaz

Enrique

unread,
Jan 14, 2016, 1:16:07 AM1/14/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Kara Héctor 
Mi sendis 2 mesaĝojn al vi, sed mi ricevis mesaĝon de ne-akcepto.
Se vi ne ricevis ilin, bonvolu diri al mi kiel sendi tiujn mesaĝojn al vi.
Dankon
Enrique

hector

unread,
Jan 14, 2016, 2:06:25 AM1/14/16
to TEJO-AMERIKO
sendu min al tiu cxi adreso
dihel3.0[cxe]gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages