6a Somera Esperanto-Tendaro en Chilio

9 views
Skip to first unread message

esperanto.chile

unread,
Jan 13, 2016, 4:37:55 PM1/13/16
to TEJO-AMERIKO
Salutoj!
Ni jam pretiĝas por nia 6a Somera Esperanto-Tendaro organizata de Ĉilia Esperanto-Asocio (ĈEspA) kaj Ĉilia Esperantista Junulara Organizo (ĈEJO). Ĝi okazos la tria semajnfino de februaro 2016 ( 19 ĝis 21) ĉe la Skolta Parko Callejones ( www.callejones.cl) , Komunumo de Graneros, iom 100 km-ojn sude de Santiago de Ĉilio.
Ĝi kutime partoprenas homojn interesitaj ekkoni la lingvon kaj kelkaj progresintojn, kiuj instruas ilin kaj samtempe praktikas la lingvon inter si. 
En ĉilio geesperantistoj ne estas multaj, kaj do ricevi ĉiujare inter 8 kaj 12 personoj estas ege granda feliĉo por ni.
Ĉijare anoncis sin junaj ĉinaj geedzoj, kiuj vizitos Ĉilion por lerni la hispanan lingvon, kaj kiuj hazarde estas ankaŭ estas geesperantistoj!!!
Do, pliaj informoj ĉe nia ttt-ejo http://esperanto.cl
Amike,
Héctor CAMPOS GREZ

Sarah Monteiro

unread,
Jan 14, 2016, 8:21:49 AM1/14/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Héctor, Saluton!

Kia bonega informo scii ke vi tiom gxoje renkontigxos! Mi deziras bonegan etoson al vi!
Poste, cxu vi povos raporti kiel estis la renkontigxo al ni?

Ni ankaux preskaux same arangxas en Brazilo, dum novjaro kaj komenco de nia vintro - NOVA (Novjara Arangxo) kaj VINA (Vintra Arangxo). 

Samideane,

Sarah Monteiro

--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi estas membro de la grupo: TEJO-AMERIKO".
Por sendi mesaĝon skribu al: tejo-a...@googlegroups.com
Por nuligi vian aliĝon, sendu retmesaĝon al:
tejo-ameriko...@googlegroups.com
Por pliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com.br/group/tejo-ameriko
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "TEJO-AMERIKO" de Grupos de Google.
Para anular la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a tejo-ameriko...@googlegroups.com.
Para acceder a más opciones, visita https://groups.google.com/d/optout.

esperanto.chile

unread,
Feb 28, 2016, 7:57:50 PM2/28/16
to TEJO-AMERIKO
Jen mallonga raporto pri la 6a Somera Esperanto-Tendaro, kiu okazis la pasintan semajnfinon che Hacienda Picarquin, Región Metropolitana de Santiago, Chilio ( www.picarquin.cl
Unue, nia Somera Esperanto-Tendaro estis planita por alia loko nomata "Callejones", sed pro la malemo de chilianoj ne plenumi folumarojn antau la datlimo, ni ne povis lui la lokon en decembro. Sed, ni sukcesis lui ejon che Picarquin, kiu estas monde konata char tie okazis la Monda Skolta Jhamboreo che la fino de decembro en la jaro 1998-1999. Tiam 42.000 homoj el 235 landoj kaj teritorioj skoltumis samtempe. Do, restas sufiche da loko.
Ni luis taugan salonon por la 17 partoprenintoj ( anoncis sin 19, sed argentinanoj ne povis vojaghi) Nur 4 el la partoprenintoj jam parolas Esperanton.Du el la partoprenintoj venis preskau rekte el la flughaveno, post 48 hora vojagho el Shanghajo ( Chinio). Ghis nun la plej granda esperantista tendumado iam okazinta en Chilio.
Sabate,  ni faris la malfermon kaj sinprezentighon; poste ni ekkomencis la kurson enkondukan al Esperanto, vespere ni daurigis la kurson. Ni uzis du sistemojn: rektan metodon de Stano Marcek kaj iomete la metodon Cseh. Kio permesis montri la taugecon de  Esperanto, estis la tuja praktiko dum babilado kun la china paro.
Malgrau la 37°C kiun ni suferis dum la du tagoj de nia tendaro, la etoso estis vigla kaj gaja; novuloj chiam volis scii pliajn vortojn, vortturnojn kaj esprimojn kaj en Esperanto kaj en la hispana, char la juna geedza paro venis al Chilio por lerni la hispanan che unujara kurso en universitato.
Picarquin montris sin tauga por tendumado, sed malfacilas atingi la ejon char ne tro proksimas al chefa panamerikana shoseo,  kaj varmeco kaj humideco, por homoj ne alkutimighintaj al tio, estas tio vera gheno.
Ni deziras, ke la venonta SET estos tiom sukcesa kiel chifoja SET. 



Fernando Maia Jr.

unread,
Feb 29, 2016, 8:14:39 AM2/29/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Gratulegon! :D Tio estas imitinda agado. :) Chu la partoprenintoj jam estas TEJO-membroj? :)

Amike,
F.

Ariadna Garcìa Gutièrrez

unread,
Feb 29, 2016, 4:45:08 PM2/29/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Mi tre ĝojas pro la informo kaj kompreneble gratulas vin ĉiuj pro la laboro.Mi publikigis la informon ĉe la facebook-paĝo Amerikaj Komisionoj UEA-TEJO kun la foto, tre alloga. Ĉu mi povas ankaŭ sendi tiun ĉi raporton al la estrarano pri informado de TEJO por  publikigo en la retejo ??  Mi same kiel Fernando demandas, ĉu la partoprenintoj estas TEJO-anoj? tio ja gravas. Bonvolu resti en kontakto
Amikaj salutoj
Ari


esperanto.chile

unread,
Mar 3, 2016, 7:43:46 PM3/3/16
to TEJO-AMERIKO
Dankon pro la gratuloj, kiujn vi sendis al ni pro la 6a versio de nia Somera Esperanto-Tendaro. Bedaurinde la gejunuloj ankorau ne apartenas al TEJO, nek al CHEJO ( nia landa junulara organizo) char ili estas komencantoj; eble estontece ili alighos....
Jen mi sendas la informilon hispanlingvan, kiun eldonas Chilia Esperanto-Asocio.
Hector
Esperanto Noticias 1-2016 (corregido).pdf

Sarah Monteiro

unread,
Mar 7, 2016, 8:35:55 PM3/7/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Gratulojn, karaj!

Tre interesa manjero esperantumi kaj amuziĝi! 
Ni atendas respondon pri demandoj de Fernando kaj Ariadne.

Amike,
Sarah

Sarah Monteiro

unread,
Mar 7, 2016, 8:59:56 PM3/7/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Hector, saluton! 

Mi legas nun ke vi jam respondis pri TEJO per alia mesaĝo! 

Dankon! 

Ariadna Garcìa Gutièrrez

unread,
Mar 8, 2016, 11:35:25 AM3/8/16
to tejo-a...@googlegroups.com
Pardonu,respondon pri kio?

Sarah Monteiro

unread,
Mar 8, 2016, 4:03:43 PM3/8/16
to tejo-a...@googlegroups.com

Pri ĉu en tiu grupo estus TEJO-anoj aŭ ne. Sed li jam respondis per alia mesaĝo kaj mi nur rimarkis post sendi tiun.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages