Saluton al ĉiuj kaj bonvenon denove al la TEJO-diskutlisto pri la Amerika Movado. Kiel dirite, hodiaŭ lunde ni ekkomencos sendi sinsekvajn retmesaĝojn por diskuti kiel pli efike agi en niaj landoj por daŭre varbi kaj varti ĉefe gejunulojn al nia movado. Tiu ĉi diskutlisto ankaŭ membras gvidantojn de la Amerika Komisiono de UEA kiuj certe havas multajn laborajn spertojn por transdoni al ni. Fakte kiel multaj el vi jam scias tiu ĉi grupo estis kreita dum 2008 de Rodrigo Cyrino, el Brazilo, estinta TEJO-Estrarano pri Landa kaj Regiona Agado, pro tio ni strebas al ĝia daŭra ekzisto ĉar la ĉefa celo estas la sama, daŭre kreskigi la movadon sed ankaŭ konsciigi pri la graveco de kunlaboro inter niaj landoj kaj ne nur agadi por unu evento sed por la stabila stato de niaj movadoj. Mi estas Ariadna García Gutiérrez (Ari) el Kubo kaj nun okupiĝas pri Landa kaj Regiona Agado en TEJO. Mi celas kune kun vi, dividi spertojn pri kiel strategie havi pliajn sukcesojn rilate Esperanton en Ameriko, samkiel krei strategion surbaze de viaj opinioj, sugestoj, labormanieroj kaj kritikoj.
La unua temo kiun mi enkondukos estas propono de Fernando Maia, prezidanto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), kiun mi ĵus konis dum pasinta IJK en Wiesbaden, Germanio. Fakte ni jam de longe komunikas pri la temo Ameriko kaj kunpensas pri tio ke ĝi estas grandega kontinento, jes, tamen mankas al ni komunikadon.Ni havas fortajn kaj malfortajn landajn asociojn kaj tiu estas unu el la fortoj profiteblaj por teame labori. Plurfoje mi klopodis kontakti respondeculoj kaj ili ne reagis, kaj tiu estas unu el niaj ĉefaj malfortoj. Se ni vere deziras havi pliajn atingojn, almenaŭ iom da tempo ni devus dediĉi al tiu kontaktado, almenaŭ mi tion kredas.Aliaj opinioj bonvenas! Nu, pri la propono de Fernando, jen ĝi:
Karaj amikoj,
foje okazas al multaj, ke landa
agado kaj kontinenta agado de UEA/TEJO ne tiel bone evoluas. Mi konscias tamen,
ke ni havas bonajn celojn kaj eĉ bonajn atingojn. Por sume helpi pri tio, mi konsideris
proponi la jenan agon, prezentita pli sube. Ĝi naskiĝis pro mia baldaua iro al
Novjorko, kiam do mi rimarkis, ke la grava urbo NY ne havas ian ajn delegiton.
Instigita de tiu rimarko mi esploris ankau pri gravaj urboj de Brazilo, kie mi
konas plurajn aktivulojn, kaj similan situacion mi trovis.
Jen do la ago: studi kiom da landoj, en kiu UEA/TEJO havas membron, ne havas
delegitojn kaj inviti do membrojn fariĝi delegito.
Celo: UEA/TEJO havu almenaŭ unu delegiton kaj/aŭ junularan delegiton en lando, kie ili havas membro(j)n.
Antaŭvidata kritiko: la delegita reto de UEA dormas kaj ĝi utilas al nenio.
Motiviga reago: per tiu ago (1) ni kreskigas la delegitan reton (kio signifas pli da politika forto al UEA/TEJO kaj pli da ŝanco daŭre havi engaĝitajn membrojn), (2) ni konsciigas membrojn pri la delegita reto (mi jam ekparolis al kelkaj junuloj kaj surprize preskaŭ ĉiuj alparolitoj ne konsciis pri la ekzisto de la delegita reto), (3) ni plu aktivigas la delegitan reton (ĉar per tiu ago ni provu inviti aktivajn konatojn, kiuj tamen sen tio restas for de la UEA/TEJO-strukturo) kaj (4) ni ĝuas la ŝancon revizii la reton per identigo de ne plu aktivaj homoj.
Metodo:
0) elekti regionon por testi tiun agon: mi pridebatis tiun ideon kun Ariadna, nova TEJO-estrarano cetere ankaŭ pri landa agado kaj Amerika Komisiono; ni maturigis kelkajn punktojn kaj ŝi akceptas komenci per Ameriko; tio ankaŭ ne signifu, ke landoj ekster Ameriko ne povos profiti de tiu ago (sed la kunlaborteamo eble koncentros sin sur la elektita prov-regiono);
1) akiri de UEA/TEJO liston de landoj en kiu estas UEA- aŭ TEJO-membro (de ĉiuj landoj, ne nur de Ameriko, malgraŭ la prov-elekto);
2) akceptante la komencon per Ameriko, starigi kunlaborteamon ekde la amerikaj komisionoj de UEA/TEJO kaj ankaŭ per konataj invitotaj aktivuloj ankoraŭ nealligitaj al la komisionoj;
3) esplori el la lando-listo proviziita de UEA/TEJO unue kiuj el la landoj ne havas delegiton aŭ junularan delegiton;
4) inviti membro(j)n el tiuj landoj fariĝi delegito aŭ junulara delegito (por tio gravas, ke UEA redisponigu la "respondilon" por tiu celo - ĝi ne plu haveblas laŭ la nuna retejo: http://uea.org/reto/respondilo )
5) mezuri la kreskon en la delegita reto pro tiu ago kaj prikonsideri tiun finrezulton.
Daŭricele ni poste povas ankaŭ instigi kreon de sublaborgrupojn por ĉiu lando, en kiuj lokanoj esploru pri la situacio de la delegita reto laŭ urboj en ĉiu landoj (ekz-e brazila laborgrupo por esplori kaj celi, ke ĉiu urbo en la lando havu delegiton kaj/aŭ junulara delegito, se la urbo havas UEA- kaj/aŭ TEJO-membro(j)n).
Tiun mesaĝon mi sendas al estraranoj de UEA kaj TEJO, al la CO, al Ameriko-komisionanoj kaj al la ĉefdelegito kaj komitatanoj de Brazilo. Mi informas, ke tiun laborproponon mi maturigis kune kun Ariadna kaj ni pretas labori pri ĝi, tiel ke baldaŭ ŝi enkondukos ĝin en la Amerika Komisiono de TEJO (almenaŭ). Ni nur vere bezonos helpon de la CO kaj de la estraro pri la partoj 1 (lando-listo) kaj 4 (respondilo). Pri la aliaj ni mem zorgos. :)
Mi kredas, ke tiu ago reprezentas objektivan mezureblan celon. Landa agado kaj kontinentaj komisionoj ne tiel vaste sukcesas lastatempe, ĉar ili havas bonajn, sed subjektivajn, vastajn celojn, kiuj ne estas facile mezureblaj.
Mi - kaj mi aŭdacas diri, ke ankaŭ Ari - kunatendas viajn jesojn kaj opiniojn por pozitiva plua maturigo de la ideo, kiu baldaŭ estos enkondukita por diskuto ankaŭ en la Amerika Komisiono de TEJO kaj kredeble ankaŭ de UEA.
Amike kaj samideane,
Fernando Maia Jr.
BEJO-prezidanto
Mi proponas diskuti pri nia ideo kaj alveni al iu konkreta decido samkiel taskoj por ni ĉiuj. Kion vi kredas? Tre amike salutas
Ari
--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi estas membro de la grupo: TEJO-AMERIKO".
Por sendi mesaĝon skribu al: tejo-a...@googlegroups.com
Por nuligi vian aliĝon, sendu retmesaĝon al:
tejo-ameriko...@googlegroups.com
Por pliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com.br/group/tejo-ameriko
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "TEJO-AMERIKO" de Grupos de Google.
Para anular la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a tejo-ameriko...@googlegroups.com.
Para acceder a más opciones, visita https://groups.google.com/d/optout.
Saluton! Mi shatas la projekton kaj deziras kunigi ankau. Chu ni havos iuspecan tempotabulon por difini etapojn?
Amike,
David
Kara fernando,
Dankon pro viaj proponoj kaj kompreneble, ni volonte subtenos ĉiujn kiuj laboros por iel puŝi la regionan agadon, kion ni klopodas fari jam de longa tempo, sed ĉiam kun malfacilaĵoj ĉefe pro manko de aktivuloj interesiĝantaj ion praktikan kaj konstantan fari.
Mi vidas ke jam Martin donis al vi kelkajn respondojn. Ĉu vi okulumis nian retpaĝon ameriko.org , tie vi povos ricevi ĝeneralan bildon pri la regiono.
Pri la delegitoj, laŭ mia scio, por fariĝi delegito oni devas kontakti la ĉefdelegiton, kiu prizorgas tion, do, bona maniero esplori estus pere de la Jarlibro, informiĝi pri la ĉefdelegitoj, ĉar de ili aktiveco aŭ ne, dependas granda parto de tiu laboro, ĉefe en landoj kie ne ekzistas organizita movado. Do, certe vi povus tion vidi tra la UEA-retejo.
Mi ĝojas vidi ke pluraj homoj reagis kaj pretas labori!.
Amike
Maritza Gutiérrez
Kunordiganto
Amerika Komisiono de UEA
Dankon, Maritza! Jes, :) mi jhus kontaktis al Emilio Cid chefdelegito Brazilo por scii chu estas alternativa formo flanke de li.
Sed en landoj kie ne estas delegito ni devos ja turni nin al UEA. :) Esperinde baldau tiaj landoj ne plu estos. ;)
Amike,
F.
Kronogramo/Historio
2015-09 (Septembro): Ariadna Gutièrrez, TEJO-estrarano (2015-2017) pri landa agado kaj Fernando Maia Jr., BEJO-prezidanto, ekigas la laboron prenante Amerikon kiel prov-regionon. Junuloj kaj invititoj eklaboras pere de la gugla diskutlisto TEJO-Ameriko.
2015-09: Ariadna akiris de la Centra Oficejo membro-liston por Ameriko. Sxi preparas tabelon por rilatigi la liston al la nuna delegita reto en Amerikom tiel ke oni povos ekscii pri la nuna stato de la landoj kaj pluaktiveco de delegitoj. Krom Ariadna por Kubo kaj Fernando por Brazilo, Adrián Alejandro akceptis gvidi la aferon specife por Argentino kaj David Lopez-Rueda por Meksiko.
2015-09: Ariadna kaj Fernando paralele kontaktas la centran oficejon kaj cxefedelegitojn por scii pri la “respondilo” por farixgi delegito, kiu intertempe ne disponeblas rete.
Saluton karaj,
Jen eta raporto pri mia ghisnuna esploro.
Mi jam identigis la nurajn tri delegitojn en Meksiko kiuj ekzistas lau la lasta eldono de la Jarlibro, temas pri Delegitoj kaj Chefdelegitoj. Ili loghas en sufiche malproksimaj regionoj de la lando unu de la alia.
Al mi ankorau mankas esplori pri aliaj grupoj kaj aktivuloj lau provinco, sed chisemajne mi komencos fari tion kaj reportos.
Amike,
David
--
--
Mi profitas la demandon de Nikvo por peti helpon. Mi verkis mesagheton por sendi al delegitoj (kaj fakte sendis). Mi feliche ricevis reagon sed vershajne mi ne precizigis kion mi postulis de ili. Chu vi povus helpi min klarigi iom pli klare kion ni deziras de ili?
Jen ezkemplo de tia mesagho:
Estimata s-r(in)o....,
Mia nomo estas David López Rueda kaj skribas el San Luis Potosí, Meksiko.
De antau kelkaj semajnoj mi kunlaboras kun teamo kiu prizorgas projekton por vigligi la Delegitan Reton en la Amerika kontinento. Kiel komencpunkto ni deziras scii kiel la Delegitoj fartas, ĉu ili aktivas nuntempe en siaj regionoj kaj kiel ili taksas la nunan situacion rilate al la Delegita Reto en sia lando. Ĉu vi pretus helpi? Mi antaŭdankas.
Amike,
David López Rueda
Viceprezidanto de MEF (Meksika Esperanto-Federacio)
Prezidanto de MEJ (Meksika Esperanto-Junularo)
Dankegon!
--
Saluton karaj,
Jen eta raporto pri mia ghisnuna esploro.
Mi jam identigis la nurajn tri delegitojn
en Meksiko kiuj ekzistas lau la lasta eldono de la Jarlibro, temas pri
Delegitoj kaj Chefdelegitoj. Ili loghas
en sufiche malproksimaj regionoj de la lando unu de la alia.
Al mi ankorau mankas esplori pri aliaj grupoj kaj aktivuloj lau provinco, sed chisemajne mi komencos fari tion kaj reportos.
Amike,
David
--
Fernando, dankegon pro via reago, komentoj kaj helpo! Mi uzos tiujn informojn por pliprecizigi la mesaĝon.
Amike,
David