Cele al tutmonda agado, TEJO ŝatus havi volontulon en alia loko ol en ĝia sidejo. Tio permesus agadi en loko kie estas homfortoj sed mankas rimedoj, kaj tie plifortigi la movadon. Tio ankaŭ permesus al homoj, kiuj ne estas eŭropaj civitanoj, esti volontuloj de TEJO.
Ni kutime petas subvencion por havi volontulon. Tiam, la volontulo devas deĵori en Eŭropa Unio.
Sed, ni pensas kaj esperas, ke estas tiom favoraj kondiĉo en aliaj partoj de la mondo, ke ni povus havi volontulon sen pagi lin per subvencio.
Ni do faras malferman alvokon, por ke via asocio gastigu elektotan TEJO-volontulon. La volontulo ĉefe okupiĝu pri mondskalaj kaj kontinentskalaj taskoj. Tamen, li ankaŭ foje povas helpi al la loka movado (maksimume 20% de la tempo). Estas ankaŭ dezirinde ke la volontulo povu mem proponi projekton, kaj poste realigi ĝin, por antaŭenigi la movadon (dediĉinda tempo decidota depende je la projekto).
TEJO pretas provizi helpon je maksimume 2-000€ por unu jaro, por (parte) kovri rilatajn kostojn.
Ĉu vi ŝatus ke via asocio havu TEJO-volontulon? Kandidatigu ĝin ĝis la 15-a de februaro.
Kontaktu: dungo(ĉe)tejo.org
Nepraj kondiĉoj :
Estus tre favore konsiderotaj :
--
--
Vi ricevis tiun ĉi mesaĝon ĉar vi aliĝis al la grupo: "TEJO-AFRIKO" .
Por sendi mesaĝon: tejo-...@googlegroups.com
Por malaliĝi: tejo-afriko+unsubscribe@googlegroups.com
Por aliaj eblecoj, vizitu la grupon ĉe:
http://groups.google.com/group/tejo-afriko
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-AFRIKO" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-afriko+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.