Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Anglalingva hegemonio

0 views
Skip to first unread message

Don Harlow

unread,
Apr 29, 1992, 12:33:20 AM4/29/92
to
To: Esperanto >INTERNET:espe...@rand.org

Dato: 920428

Edmund Grimley-Evans skribis:

>Se oni iras en Nederlandan kinejon kaj rigardas anglalingvan komikan
>filmon, oni povas observi, ke la homoj ridas nur post la apero de la
>nederlandlingva subtitolo.

En 1970 mi kaj mia edzino vidis "M.A.S.H." cxe kinejo en Rotterdam.
Unu sxercon ni tute ne povis auxdi pro la ridado, cxar la subtitolo
aperis antaux la parolata sxerco. Sed por alia -- kiam Frank Burns
kolere sturmis el mangxejo kaj oni proponis malantaux li gutantan
rostpanon kun la vortoj "Here's your shingle, Major!" -- sole ni ridis,
cxar versxajne neniu tie povis kompreni, ke "chipped beef on toast"
ofte nomigxas usonlingve "shit on a shingle," kaj klarigo ne aperis en
la subtitolo.

=============================================
Don Harlow Redaktoro Esperanto U.S.A.
tel. (1 510) 222 0187
CompuServe [72627,2647]
Internet 72627...@compuserve.com
=============================================


0 new messages