Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Cxinio sercxas E-istojn por instrui la anglan lingvon

4 views
Skip to first unread message

dpard...@my-dejanews.com

unread,
Nov 11, 1998, 3:00:00 AM11/11/98
to
Estimataj legantoj de s.c.e.:

Mi plusendas la jenan mesagxon el Cxinio. Sendis gxin S-ro PENG Zhengming,
kiu estas direktoro de la Donghu Esperanto-Domo (en Wuhan, cxefurbo de la
provinco Hubei). Li petis, ke mi disdonu cxi tiun helpopeton cxar li mem ne
havas alireblecon al nia novajxgrupo.

Se tiu cxi propono interesas vin, bv. respondi rekte al S-ro Peng kaj ne al
mi.

Antauxdankon pro via atento, --David Pardue

=========================================

kara amiko,
b.v.jenan informon disdonu por mi.

-----------------------------------------------------------------------

ni bezonas anglajn instruantojn/instruistojn
el esperantistoj kaj denaskaj anglaparolantoj.
KIAL el esperantistoj?---per tiaj homoj ,kiuj distribuigxos tra la lando
,ni disvastigus la ideon de esperanto.
Sekvemante oni nur scias ke la angla estas 'internacia',tamen tio estos
krediga ke anglaparolantoj rekomendus esperanton.
vi ne devas esti profesia instruisto cxar en Cxinio malsamokaze oni lernas
lingvojn.vi instruos/gvidos ilin en universitatoj,mezlernejoj kaj diversaj
kursoj.Kompreneble oni pagos law malsama grado kaj kvalito.Ordinare la
profesia monate ricevas salajron RMB(cxina valuta unuo)1500-2000 krome kun
senpaga logxejo.la sumo ,kvankam egalas nur al iom pli ol 200 usonaj
dolaroj,duoblas ol tio por cxino kaj suficxas por vivteni tri homojn en
Cxinio .
Cxiel ajn la entuziasmo por ambaw cxinio kaj esperanto estas grava!
b.v.doni vian informon jenen por nia laboro:

Nomo:
Nacieco/Naskigxlando:
Agxo:
Sekso:
Familio(edz(in)igxa aw ne):
Edukgrado:
Profesio:
Historieto:
Sxataokupo:
Esperanta nivelo(alta/meza/komenca):
Enspeza espero:
Tabuo:
Ceteraj:

Dankojn pro via atento
via
Peng

-----------------------------------------------------------------------

S-ro PENG Zhengming
301-3-2
Meiyuan Xiaoqu
Fujiapo,Wuchang
Wuhan,430070
Cxinio

retposxto: ded...@public.wh.hb.cn

=========================================

-----------== Posted via Deja News, The Discussion Network ==----------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Discuss, or Start Your Own

PILCH Hartmut

unread,
Nov 12, 1998, 3:00:00 AM11/12/98
to
bedaurindas ke Chinoj en sendantadresoj adoptas anglolingvan kontraulogikan
adresskribmanieron kiun ne uzas la china poshtejo:

>S-ro PENG Zhengming
> 301-3-2
> Meiyuan Xiaoqu
> Fujiapo,Wuchang
> Wuhan,430070
> Cxinio

Tio devus lau china (kaj logika) maniero esti:

Chinio
430070 Wuhan / Wuchang / Fujiabao / Meiyuan Xiaoqu 301-3-2
PENG Zhengming xiangsheng

---------
Eble la respondantoj skribu tiel. La letero ech pli certe atingos la
adreson.

Plej bone estus, se s-ro PENG almetus la nombron por la tonoj, ekzemple (mi
devinas): Mei2yuan2 Xiao3qu1. Tiujn oni povas skribi per akcentsignoj lau
simpla regulo. Sen la tonaj informoj, la china poshtejo havas pli da
malfaciloj.

Bedaurinde oni en Chinio (kaj alie) ofte senpense asumas ke resendadresoj
estas skribataj por la resendanto. Ne, ili tio ne estas. Ili estas skribataj
por la loka poshtejo, kiu respondecas trovi la adresaton.

--
Hartmut Pilch
http://www.a2e.de/phm/

0 new messages