Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kia" Prestigxo"!

0 views
Skip to first unread message

Mireille Corobu

unread,
Nov 19, 2002, 7:49:43 AM11/19/02
to
Mi tre koleras, fojon plie "putrajxa sxipego" rompigxis kaj nun disversxas 76
000 tunojn de petrolo en la maro kaj baldaux sur la marbordo.
1_Amoko Kadiz (Amoco Cadiz) 16a de marto 1978 cxe norda bretona haveno
"Portsall"...
2-Erika la 18an de decembro 1999 sude de Penmarc'h...
3-Prestigxo la 19an de novembro 2002...cxe Galicio.
Cxu oni ankoraux devos atendi kvaran,kvinan...antaux kiam Euxropo pli efike
kontrolos tiujn monstrajn sxipegojn?
Honto! al cxiuj kiuj bremsas la efikon de la kontroloj, al cxiuj kiuj prifajfas
la maron ne respektante la
maran noblan medion.
Mireja

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 19, 2002, 7:49:05 AM11/19/02
to
Mireille Corobu:

> Cxu oni ankoraux devos atendi kvaran,kvinan...antaux kiam Euxropo pli
> efike kontrolos tiujn monstrajn sxipegojn?

Eŭropo faros ion efikan nur kiam la Eŭropaj popoloj elektos politikistojn,
kiuj interesiĝas pri efika agado. Dum oni obstine voĉdonas por
politikistoj, kiuj pli interesiĝas pri aliaj aferoj, nenio ŝanĝiĝos. Kulpas
do la popolanoj mem.

> Honto! al cxiuj kiuj bremsas la efikon de la kontroloj, al cxiuj kiuj
> prifajfas la maron ne respektante la maran noblan medion.

Mi konsentas.

Por kiuj politikistoj vi voĉdonis? Kian mediprotektan programon ili havas?
Kiom de tiu programo ili plenumis, se kaj kiam ili havis la necesan
politikan potencon?

--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>

Mireille Corobu

unread,
Nov 19, 2002, 9:12:25 AM11/19/02
to
>> Mireille Corobu:

>> Cxu oni ankoraux devos atendi kvaran,kvinan...antaux kiam Euxropo pli
>> efike kontrolos tiujn monstrajn sxipegojn?

> Bertilo Wennergren:

> Eŭropo faros ion efikan nur kiam la Eŭropaj popoloj elektos politikistojn,
> kiuj interesiĝas pri efika agado. Dum oni obstine voĉdonas por
> politikistoj, kiuj pli interesiĝas pri aliaj aferoj, nenio ŝanĝiĝos. Kulpas
> do la popolanoj mem.

ne, la popolanoj ne nepre kulpas, ili ofte estas misinformataj kaj blinde kredas
la politikistojn pensante "tiu kapablas plibonigi la situacion" sed ofte ecx
tiuj politikistoj ne povas fari kion ili deziras fari.

Se vi petu de mi: "venu al la manifestacio por la defenso de la bretona"
mi ne iros.
Se vi petu de mi: "venu al la manifestacio por la Euxropa defenso de la maro"
mi iros (kondicxe ke ne estu miksitaj en la manifestacio aliaj aferoj)
Cxu tia manifestacio ekzistas?
Ne, cxar la maro estas sennacia do la rubujo de cxiuj nacioj...

Krom kelkaj, cxiuj politikistoj similas: ili estas "malliberaj" de la momento
ke ili komencas politikumi...Domagxe cxar en cxiuj partioj mi vidas valorajn
homojn.

>> Honto! al cxiuj kiuj bremsas la efikon de la kontroloj, al cxiuj kiuj
>> prifajfas la maron ne respektante la maran noblan medion.

> Mi konsentas.

> Por kiuj politikistoj vi voĉdonis? Kian mediprotektan programon ili havas?
> Kiom de tiu programo ili plenumis, se kaj kiam ili havis la necesan
> politikan potencon?

Dependas de la baloto por kiu mi devas vocxdoni, mi anas neniun
politikan partion, cxe mia patrino cxiumerkrede mi televide spektas kune kun sxi
la
merkredajn posttagmezajn debatojn en la "Assemblée Nationale".
Mi povas fari propran opinion tute sendepende de partioj, kaj vocxdoni
sendepende
de partio.
Mi scias ke nuntempe Francio havas tiom da laborkampoj (la laborkampo pri la
pensioj urgxas cxe ni!)
ke eble la ekologiaj aferoj ne estas en la prioritatoj de la nuna franca
registaro.
Mireja

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 19, 2002, 9:48:02 AM11/19/02
to
Mireille Corobu:

>>> Mireille Corobu:

>>> Cxu oni ankoraux devos atendi kvaran,kvinan...antaux kiam Euxropo pli
>>> efike kontrolos tiujn monstrajn sxipegojn?

>> Bertilo Wennergren:

>> Eŭropo faros ion efikan nur kiam la Eŭropaj popoloj elektos
>> politikistojn, kiuj interesiĝas pri efika agado. Dum oni obstine voĉdonas
>> por politikistoj, kiuj pli interesiĝas pri aliaj aferoj, nenio ŝanĝiĝos.
>> Kulpas do la popolanoj mem.

> ne, la popolanoj ne nepre kulpas, ili ofte estas misinformataj kaj blinde
> kredas la politikistojn pensante "tiu kapablas plibonigi la situacion" sed
> ofte ecx tiuj politikistoj ne povas fari kion ili deziras fari.

Hmm... Al mi ŝajnas, ke en multaj landoj estas delonge ĉiam la samaj partioj
kaj politikistoj, kiuj regas - nu, jen unu, jen la alia, jen la tria, poste
denove la unua, poste la dua...

La popolanoj do havis abundan tempon konstati, kion tiuj politikistoj
efektive faras rilate al mediprotektado. Ili daŭrigas voĉdoni por
pli-malpli la samaj, jen por unu, jen por la alia, jen denove por la unua,
poste por la alia denove... Ĝenerale ili do kontentas pri la sortimento de
politikistoj, kiuj ili havas, kaj pri ties teniĝo rilate al mediprotektado.



> Se vi petu de mi: "venu al la manifestacio por la Euxropa defenso de la
> maro" mi iros (kondicxe ke ne estu miksitaj en la manifestacio aliaj
> aferoj) Cxu tia manifestacio ekzistas?

Mi ne scias, sed mi scias, ke ekzistas partioj kaj politikistoj, kiuj jam
jarlonge montris, kiel malmulte ili interesiĝas pri ekologio, sed por kiuj
grandegaj popolamasoj tamen voĉdonas - tiele plene aprobante ĝuste tiun
politikon.

> Mi scias ke nuntempe Francio havas tiom da laborkampoj (la laborkampo pri
> la pensioj urgxas cxe ni!)
> ke eble la ekologiaj aferoj ne estas en la prioritatoj de la nuna franca
> registaro.

Nek ili estas prioritataj de la popolanoj. La partioj kaj politikistoj
scias, ke favorado de ekologio ne donus al ili multe da novaj voĉoj, sed
prioritatado de pensioj, salajroj k.s. (aferoj, kiuj donas monon en la
poŝojn de la popolanoj) ja donas voĉojn. Se la popolanoj ŝanĝos siajn
prioritatojn, la partioj kaj politikistoj tuj sekvos.

Jaena Esperantisto

unread,
Nov 19, 2002, 11:01:35 AM11/19/02
to

Mi multe bedauxras tian rompigxon de la sxipo, pro la ekologiaj problemegoj
kiujn gxi estas kauxzanta kaj kauxzos, kaj ankaux pro la konsekvencoj por la
homoj de Galico. La fisxkaptistoj kaj homoj kiuj logxas kaj laboras dank'al
al tia agado, kaj ankaux tiuj kiuj vivas dank'al la turismo, perdos siajn
laborpostenojn, kaj multaj homoj ne havos alian solvon ol la elmigro. La
naturo, la homoj kaj siaj vivoj endangxeras cxe la marbordo en Galico.

Sed mi kulpus ankaux pri tio al la grandaj multnaciaj entreprenoj kiuj
produktas gasoleon kaj bencinon kaj interesigxante nur pri la gajnoj ne
investas en sekureco kaj kontinuas transportante tiajn produktojn tra la
maro, mi kulpus al la EU kiu antaux kelkaj jaroj kreis auxton kiu funkcias
per hidrogeno kaj ke ankoraux ne komerciigis gxin, kaj mi sendube kulpus al
mi mem, ne pro mia vocxdono en la balotoj, sed pro mia uzo de la auxto
anstataux uzi la biciklon kaj la auxtobusxon.

Mireille Corobu

unread,
Nov 19, 2002, 12:03:51 PM11/19/02
to
>> Mireille Corobu:

>> |...]


>> Mi scias ke nuntempe Francio havas tiom da laborkampoj (la laborkampo pri
>> la pensioj urgxas cxe ni!)
>> ke eble la ekologiaj aferoj ne estas en la prioritatoj de la nuna franca
>> registaro.

> Bertilo Wennergren:

> Nek ili estas prioritataj de la popolanoj. La partioj kaj politikistoj
> scias, ke favorado de ekologio ne donus al ili multe da novaj voĉoj, sed
> prioritatado de pensioj, salajroj k.s. (aferoj, kiuj donas monon en la
> poŝojn de la popolanoj) ja donas voĉojn. Se la popolanoj ŝanĝos siajn
> prioritatojn, la partioj kaj politikistoj tuj sekvos.

Ne nur aferoj kiuj donas monon en la posxojn de la popolanoj, ankoraux aferoj
bezonataj por vivi.
Multaj civitanoj havas pli da zorgoj por la cxiutaga vivo ol por ekologiaj
problemoj.
En Francio, de pli ol 20 jaroj neniu politikisto, krom unu, kuragxis ataki la
problemon
de la pensioj, nun, la generacio de la "baby-boom" kiu okazis post 1945 tre
baldaux
amaseniros la grupon de la pensiuloj do se nia registaro nun prizorgas tiun
dornecan
laborkampon tio tute ne estas por placxi al la civitanoj :-): la registaro estas
"acculé"
al eklabori (en preskaux urgxeco) tiun dosieron.
Kaj kompreneble multaj francoj ankaux atentas pri tio.
Mireja.
Ve ecx sen paroli pri la homa kaj ekologia dramo (por tiuj kiuj vivas de la
maro),
kiom kostos tiu "nova nigra tajdo", en fortoj? en mono?
Pro putra sxipego 26 jaragxa, kun ne duobla sxipkorpo...
kiu transportis 2,5 x la kvanton de petrolo de Erika ( duoblon kaj duonon de la
kvanto...?)


Bertilo Wennergren

unread,
Nov 19, 2002, 12:58:51 PM11/19/02
to
Mireille Corobu:

>> Bertilo Wennergren:

>> Nek ili estas prioritataj de la popolanoj. La partioj kaj politikistoj
>> scias, ke favorado de ekologio ne donus al ili multe da novaj voĉoj, sed
>> prioritatado de pensioj, salajroj k.s. (aferoj, kiuj donas monon en la
>> poŝojn de la popolanoj) ja donas voĉojn. Se la popolanoj ŝanĝos siajn
>> prioritatojn, la partioj kaj politikistoj tuj sekvos.

> Ne nur aferoj kiuj donas monon en la posxojn de la popolanoj, ankoraux
> aferoj bezonataj por vivi.

Jes.

> Multaj civitanoj havas pli da zorgoj por la cxiutaga vivo ol por ekologiaj
> problemoj.

Vi tute pravas. Tiel longe, ke homoj ne sentas la ekologiajn katastrofojn
kiel rekte kaj tuje minacantajn ilian ĉiutagan vivon, ili ne instalos
politikistojn, kiuj zorgos pri tiuj problemoj.

Kaj kiam la problemoj senteble ekminacos ilian ĉiutagan vivon samakre kiel
senlaboreco kaj tro malaltaj pensioj, tiutage estos jam tro malfrue por ion
fari...

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 19, 2002, 12:35:23 PM11/19/02
to
"Mireille Corobu" <mnco...@hotmail.com>:

> > Bertilo Wennergren:
>
> > Europo faros ion efikan nur kiam la Europaj popoloj elektos
> > politikistojn, kiuj interesighas pri efika agado. Dum oni obstine
> > vochdonas por politikistoj, kiuj pli interesighas pri aliaj aferoj,
> > nenio shanghighos. Kulpas do la popolanoj mem.


>
> ne, la popolanoj ne nepre kulpas, ili ofte estas misinformataj kaj
> blinde kredas la politikistojn pensante "tiu kapablas plibonigi la
> situacion" sed ofte ecx tiuj politikistoj ne povas fari kion ili
> deziras fari.

Chie tra la demokrata mondo oni akuzas la politikistojn kaj registaron
pri chia malbono, sed ial volas senkulpigi la balotintan popolon. Mi ne
komprenas tion.

Plej ofte la registaro agas stulte kaj nemorale, char viaj najbaroj estas
stultaj kaj nemoralaj. La registaro spegulas la popolon.

Timige, chu ne?


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 19, 2002, 12:46:09 PM11/19/02
to
"Jaena Esperantisto" <pablo...@hotmail.com>:

> Sed mi kulpus ankaux pri tio al la grandaj multnaciaj entreprenoj kiuj
> produktas gasoleon kaj bencinon kaj interesigxante nur pri la gajnoj
> ne investas en sekureco kaj kontinuas transportante tiajn produktojn
> tra la maro, mi kulpus al la EU kiu antaux kelkaj jaroj kreis auxton
> kiu funkcias per hidrogeno kaj ke ankoraux ne komerciigis gxin, kaj mi
> sendube kulpus al mi mem, ne pro mia vocxdono en la balotoj, sed pro
> mia uzo de la auxto anstataux uzi la biciklon kaj la auxtobusxon.

Oni ja laboru por eviti chi tiajn katastrofojn, sed ili ne estas tute
eviteblaj, dum oni uzas nafton.

La ekzisto de ses miliardoj da homoj riskegas la naturon. Tial kelkaj
radikalaj "verduloj" deziras ekstermi au preskau ekstermi la homaron por
savi la naturon.

Mireille Corobu

unread,
Nov 19, 2002, 2:32:52 PM11/19/02
to

>>> Bertilo Wennergren:

>>> Europo faros ion efikan nur kiam la Europaj popoloj elektos
>>> politikistojn, kiuj interesighas pri efika agado. Dum oni obstine
>>> vochdonas por politikistoj, kiuj pli interesighas pri aliaj aferoj,
>>> nenio shanghighos. Kulpas do la popolanoj mem.

>> Mireille Corobu:

>> ne, la popolanoj ne nepre kulpas, ili ofte estas misinformataj kaj
>> blinde kredas la politikistojn pensante "tiu kapablas plibonigi la
>> situacion" sed ofte ecx tiuj politikistoj ne povas fari kion ili
>> deziras fari.

> Marko Rauhamaa:

> Chie tra la demokrata mondo oni akuzas la politikistojn kaj registaron
> pri chia malbono, sed ial volas senkulpigi la balotintan popolon. Mi ne
> komprenas tion.

> Plej ofte la registaro agas stulte kaj nemorale, char viaj najbaroj estas
> stultaj kaj nemoralaj. La registaro spegulas la popolon.

> Timige, chu ne?

Hm! cxu vi, Marko, time kaj delikate skribis "najbaroj" anstataux "vi kiel la
aliaj"?
ridetante ;-))))))))))))))
Nu, se mia registaro spegulas min tio ne estas tro timige, almenaux por mi...
Mireja

Giampaolo Squarcina

unread,
Nov 19, 2002, 3:39:16 PM11/19/02
to
Tue, 19 Nov 2002 13:49:05 +0100, Bertilo Wennergren skribis:

> EÅ­ropo faros ion efikan nur kiam la EÅ­ropaj popoloj elektos
> politikistojn, kiuj interesiÄ as pri efika agado. Dum oni obstine
> voÄ donas por politikistoj, kiuj pli interesiÄ as pri aliaj aferoj,
> nenio Å anÄ iÄ os. Kulpas do la popolanoj mem.

Mi samopinias. La afero fakte estas, ke la popolanoj mem ne sxatas
ekologiajn temojn kaj tiaj sentoj ankoraux ne ekzistas cxe la homaj
koroj. Oni pensas, ke ekologio estas "lukso nepermesebla". Uzinestroj
pensas ke uzinoj devas produkti, uloj pensas ke la auxtomobiloj estas
nepre utilaj, ktp. Cxiufoje ni delasas paperacxon en la tero, ni montras
kiom malgranda estas nia konsidero pri tiaj temoj. En Italujo, ekzemple,
la verdula partio dum lasta balotado (2001) akiris malmultajn
vocxdonojn (4%), kaj miaj samlandanoj amase elektis la berluskonan partion,
"Forza Italia"-n, kiu promesis malpli da impostoj. Sxajnas al mi, ke en
Italujo la posxo estas pli amata ol la maro... (nur en Italujo, mi
petas?).
Kiam, en 3014, ni havos verdulan cxefministron, eble sxangxos la
situacio... sed gxi dependas de ni.


--
===========================
UIN 50548435 /dev/brain
pan 0.13.0 - Red Hat 8.0
===========================

pierre.levy

unread,
Nov 20, 2002, 1:45:22 PM11/20/02
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.net> a écrit dans le message de news:
m34rads...@lumo.pacujo.net...

Pri tromposhtelo kulpas ne la tromposhtelinto, sed la tromposhtelito.
Pri seksperforto kulpas ne la
seksperfortinto, sed la seksperfortito.
ktp ktp
Tio estas lacedemona filozofio.

Amike,
Petro.

Sebastian Hartwig

unread,
Nov 20, 2002, 4:06:14 PM11/20/02
to
pierre.levy ha scrit:

>>Chie tra la demokrata mondo oni akuzas la politikistojn kaj registaron
>>pri chia malbono, sed ial volas senkulpigi la balotintan popolon. Mi ne
>>komprenas tion.

> Pri tromposhtelo kulpas ne la tromposhtelinto, sed la tromposhtelito.

Aha. Chu ne la popoloj batalakiris demokration? Chu ghi estis ukazita al
ghi fare de la registaroj?

"Kion utilas al la shafoj, ke neniu limigas ilian liberon de parolo? Ili
restas che la blekado."
(Max Stirner)

Sebastiano

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 20, 2002, 4:30:43 PM11/20/02
to
"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr>:

> "Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.net> a ?crit dans le message de news:


> >
> > Plej ofte la registaro agas stulte kaj nemorale, char viaj najbaroj estas
> > stultaj kaj nemoralaj. La registaro spegulas la popolon.
>

> Pri tromposhtelo kulpas ne la tromposhtelinto, sed la tromposhtelito.
> Pri seksperforto kulpas ne la
> seksperfortinto, sed la seksperfortito.
> ktp ktp

Mi ne rimarkis trompon au en Usono au en Suomujo. La individuaj
politikistoj kaj partioj opinias kaj agas tre konsekvence tra jardekoj.

Mireille Corobu

unread,
Nov 22, 2002, 4:11:10 AM11/22/02
to
> Mireille Corobu:

En 1999, neniu haveno akceptis ricevi la dronontan kargosxipon: marmezen oni
tiris for
de la marbordo vunditan sxipegon en plensxtormo kaj la rezulto estis rompigxo
kaj poluado de
la marbordo sur centoj da kilometroj kiu dauxris monatojn.

En 2002, oni ripetis la saman eraron: tiri kargosxipon preskaux mortanta for de
la marbordo
en kolerega maro, cxar oni pensis: for de ni!..iru cxe la najbaro! kaj jen 76000
tunoj kiuj ne
plu povas esti eltiritaj de la marprofundo do iom post iom poluos la marbordojn
lauxkaprice de la marfluoj...
ecx kiam oni ne atendos ilin.
Tio ne videbla pli dangxere estas poluonta ol tio videbla.

Cxu la plej bona solvo ne estus ke la kargosxipo, anstataux agonii mezmare kie
ne estas facile
transversxi la petrolon, iru al la plej proksima kaj alirebla marbordo kie la
poluado estus sed
ne disvastigxus geografie kaj tempe kiel nun okazos? kie estus pli facile
amasigi
la poluajxojn. Kompreneble tiuj kiuj loke ricevus la
poluadon ankaux
ricevus gravajn helpojn pro la damagxoj kaj domagxoj kompreneble.

Kiam ekzistos vera solidareco inter regionoj? kaj kiam la kulpuloj anstataux
fugxi kaj dronigi la sxipon sintenos pli responsule?
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Nov 22, 2002, 5:09:15 AM11/22/02
to
> Mireille Corobu:

En 1999, neniu haveno akceptis ricevi la dronontan kargosxipon: marmezen oni


tiris for
de la marbordo vunditan sxipegon en plensxtormo kaj la rezulto estis rompigxo
kaj poluado de
la marbordo sur centoj da kilometroj kiu dauxris monatojn.

En 2002, oni ripetis la saman eraron: tiri kargosxipon preskaux mortanta for de
la marbordo
en kolerega maro, cxar oni pensis: for de ni!..iru cxe la najbaro! kaj jen 76000
tunoj kiuj ne
plu povas esti eltiritaj de la marprofundo do iom post iom poluos la marbordojn
lauxkaprice de la marfluoj...
ecx kiam oni ne atendos ilin.
Tio ne videbla pli dangxere estas poluonta ol tio videbla.

Cxu la plej bona solvo ne estus ke la kargosxipo, anstataux agonii mezmare kie
ne estas facile
transversxi la petrolon, iru al la plej proksima kaj alirebla marbordo kie la
poluado estus sed
ne disvastigxus geografie kaj tempe kiel nun okazos? kie estus pli facile
amasigi
la poluajxojn. Kompreneble tiuj kiuj loke ricevus la
poluadon ankaux
ricevus gravajn helpojn pro la damagxoj kaj domagxoj kompreneble.

Kiam ekzistos vera solidareco inter regionoj? kaj kiam la kulpuloj anstataux
fugxi kaj dronigi la sxipon sintenos pli responsule?

Miaj pensoj estas apud la homoj kiuj vivas de la maro, kiuj amas la maron,
precipe tiuj kiuj logxas
sur tiu marbordo, gxemela de la bretona.
Televide mi vidis belan marbordon preskaux similan al tiu de Loctudy.
Nun mi ne plu koleras mi tre malgajas.
Vidu kiel la maro belas!
<http://groups.msn.com/photosmireille/fvrier2002februa
ron2002.msnw?action=ShowPhoto&PhotoID=104>
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Nov 22, 2002, 5:09:36 AM11/22/02
to
> Mireille Corobu:

En 1999, neniu haveno akceptis ricevi la dronontan kargosxipon: marmezen oni

Mireille Corobu

unread,
Nov 22, 2002, 5:44:49 AM11/22/02
to
Mi pardonpetas pro la sendo de tri afisxoj anstataux unu: dum mi kontrolis la
adreson de miaj fotoj kaj rigardis ilin, la unua afisxo forflugis sen ke mi gxin
relegis.
Kiam mi revenis sur mia sendota pagxo mi ne konsciis ke jam afisxo forflugis kaj
tiu nova kontrauxvirusa programo+firewall, antaux kelkaj tagoj instalita,
ankoraux gxenas min pro tro da avertoj kiujn gxi afisxas sur mia pagxo :-/.
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Nov 25, 2002, 5:59:50 AM11/25/02
to
>> Mireille Corobu skribis la 19an de novembro 2002:

>> Mi tre koleras, fojon plie "putrajxa sxipego" rompigxis kaj nun

>> disversxas 76000 tunojn de petrolo en la maro kaj baldaux


>> sur la marbordo.
>> 1_Amoko Kadiz (Amoco Cadiz) 16a de marto 1978 cxe norda bretona
>> haveno "Portsall"...
>> 2-Erika la 18an de decembro 1999 sude de Penmarc'h...
>> 3-Prestigxo la 19an de novembro 2002...cxe Galicio.
>> Cxu oni ankoraux devos atendi kvaran,kvinan...antaux kiam Euxropo pli
>> efike kontrolos tiujn monstrajn sxipegojn?
>> Honto! al cxiuj kiuj bremsas la efikon de la kontroloj, al cxiuj kiuj
>> prifajfas la maron ne respektante la
>> maran noblan medion.
>> Mireja

> Mireille Corobu skribis la 22an de novembro 2002:

kaj hodiaux mi skribas:

Cxu Galicio estas "la malricxa parenco" de Hispanio?
Ve! nun la "nigra sxafo" :-/
En mia gazeto mi legis cxi matenon ke la homoj kiuj baraktas surloke
sentas sin solaj, sen vera solidareca helpo de la lando, de la
registaro.

En la franca lingvo dosiero pri la afero alirebla per
www.ouest-france.fr

dekstre estas bildetoj por ilustri la informdosierojn,
prenu
"naufrage"--->

en la paragrafo "Le fioul du Prestige englue la Galice
prenu
"lire"--->

malsupre en la pagxo trovigxas interesaj artikoloj,
tiu kiun mi aludas estas "colère au "paradis empoisonné""
Mireja


Mireille Corobu

unread,
Nov 25, 2002, 5:53:17 AM11/25/02
to
>> Mireille Corobu skribis la 19an de novembro 2002:

>> Mi tre koleras, fojon plie "putrajxa sxipego" rompigxis kaj nun
disversxas
>> 76000 tunojn de petrolo en la maro kaj baldaux sur la marbordo.


>> 1_Amoko Kadiz (Amoco Cadiz) 16a de marto 1978 cxe norda bretona
haveno
>> "Portsall"...
>> 2-Erika la 18an de decembro 1999 sude de Penmarc'h...
>> 3-Prestigxo la 19an de novembro 2002...cxe Galicio.
>> Cxu oni ankoraux devos atendi kvaran,kvinan...antaux kiam Euxropo pli
efike
>> kontrolos tiujn monstrajn sxipegojn?
>> Honto! al cxiuj kiuj bremsas la efikon de la kontroloj, al cxiuj kiuj
>> prifajfas
>> la maron ne respektante la
>> maran noblan medion.
>> Mireja

> Mireille Corobu skribis la 22an de novembro 2002:

> En 1999, neniu haveno akceptis ricevi la dronontan kargosxipon:

kaj hodiaux mi skribas:

Cxu Galicio estas "la malricxa parenco" de Hispanio?
Ve! nun la "nigra sxafo" :-/
En mia gazeto mi legis cxi matenon ke la homoj kiuj baraktas surloke
sentas sin

solaj, sen vera solidareca helpo de la lando.

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Nov 25, 2002, 6:17:29 AM11/25/02
to
Mireille Corobu <mnco...@hotmail.com>:

> Cxu Galicio estas "la malricxa parenco" de Hispanio?

Galicio estas en Ukrainio, ĉu ne?

Mireille Corobu

unread,
Nov 25, 2002, 7:13:39 AM11/25/02
to
>> Mireille Corobu <mnco...@hotmail.com>:

>> Cxu Galicio estas "la malricxa parenco" de Hispanio?

> Edmund GRIMLEY EVANS:

> Galicio estas en Ukrainio, ĉu ne?

dankon pro la atentigo, mi ankoraŭ konfuzis kun Galegio, kiu
cetere tre similas al nia sudokcidenta pinto
en la departemento "sud Finistère" (suda finistero).
Estas departemento en Bretonio, do en Francio kiu nomiĝas
"Finistero" (mia departemento) kaj estas Hispania marborda
loko kies nomo estas "Cap Finistère" 'Finistera Kabo?".

Do Galegio kaj ne Galicio.
Mireja
(kiu esperas ke la sendo ne estos duopa kiel la antaŭa, la ADSL
ĝenas min ĉar foje mi forgesas ke mi estas konektata :-/)


Sergio Pokrovskij

unread,
Nov 25, 2002, 7:17:32 AM11/25/02
to
>>>>> "Edmundo" == Edmund GRIMLEY EVANS skribis:

Edmundo> Mireille Corobu <mnco...@hotmail.com>:


>> Cxu Galicio estas "la malricxa parenco" de Hispanio?

Edmundo> Galicio estas en Ukrainio, ĉu ne?

Mi tamen preferus "Galicxio", cxar estas iama princujo (kaj poste ecx
regxlando) kies cxefurbo estis "Galicx" (pole Halicz; la ukrajnoj
probable preferus transskribi "Halicx", kvankam tio ne estas pli gxusta:
temas pri vocxigita h, samkiel en Prago/Praha; g/h estas probable la
plej antikva slava izogloso, kaj gxia tradicia latinigo/esperantigo
estas per g).

--
Sergio

Mireille Corobu

unread,
Nov 25, 2002, 8:12:08 AM11/25/02
to
> Mireille Corobu:

> Do Galegio kaj ne Galicio.

kaj "Kabo Finistero" estas "Cap Finisterre" kun du "ro"
bonvolu korekti mian ortografian eraron.
Nur la franca prononco estas simila por la du vortoj, ne la ortografio.
Mireja

Dario Rodriguez

unread,
Nov 25, 2002, 4:37:45 PM11/25/02
to
Jes, kara Mireja. Ekzistas Finisterre en Galegio, sed nun gxi estas pli konata lau la
galega nomo: Fisterra.

Darío

Dario Rodriguez

unread,
Nov 25, 2002, 4:41:42 PM11/25/02
to
Kara Sergio:

Sekvante la nuntempan sanan kutimon en Hispanio, respekti la nomojn lau la regionaj
lingvoj, de antau ioma tempo ni konas tiun regionon kiel Galegio (kaj la lingvon: galega,
kiel aperas en la pagxo www.esperanto.net )

Dario


Tonyo del Barrio

unread,
Nov 25, 2002, 4:36:48 PM11/25/02
to

Mireille Corobu skribis...
> >> Mireille Corobu antaue skribis:

>
> >> Cxu Galicio estas "la malricxa parenco" de Hispanio?
>
> > Edmund GRIMLEY EVANS:
>
> > Galicio estas en Ukrainio, chu ne?
>
> dankon pro la atentigo, mi ankorau konfuzis kun Galegio, kiu

> cetere tre similas al nia sudokcidenta pinto
> en la departemento "sud Finistere" (suda finistero).
> Estas departemento en Bretonio, do en Francio kiu nomighas

> "Finistero" (mia departemento) kaj estas Hispania marborda
> loko kies nomo estas "Cap Finistere" 'Finistera Kabo?".

>
> Do Galegio kaj ne Galicio.
> Mireja

Tiu konfuzo estas tre normala, char la nomo de la lando ja estas Galicia,
kaj galego estas la nomo de la loghantoj. Antaue oni pli uzis en Esperanto
la nomon Galicio, kaj nun la uzado ankorau ne estas tute stabila.

Galegoj amuze sed plende rakontas oftajn anekdotojn pri tiuj miskomprenoj.
La lasta kiun mi konas estas de "The Times", antau kelkaj monatoj. Ghi estis
en informo pri la kantisto Manu Chao, naskighinta en Francio sed kies patro
estas galega ekzilito (konata char li parolis en la hispanlingvaj elsendoj
de Radio Francio Internacia dum la hispana diktaturo). "The Times" diris ke
Manu Chao estis ukraindevena.

La ekstremokcidenta parto de Hispanio ja nomighas Finistera Kabo; kiel en
Bretonio, temis pri la Fino de la Tero (por la antikvaj romianoj).

Pri "la malricha parenco"... nu, ghenerale ghi estas unu el ili. Galegio
estis tradicie la tero de la elmigrintoj, ghis tia grado ke en pluraj landoj
de Sudameriko, al chiuj hispanoj oni nomas "galegoj". Bonaero estas "la
kvina galega provinco".
Sed en tiu chi kazo, mi iom dubas. Ghenerale la hispana registaro havas
tutan emon helpi la galegan autonoman registaron, pro politikaj kauzoj. La
prezidanto de Galegio estas Manuel Fraga, honora prezidanto de la reganta
hispana partio, eks-ministro de Franco kaj tuta institucio en Hispanio.
Krome, la unua vicprezidanto de la hispana registaro estas mem galego, kaj
li entreprenis la kunordigon de la laboroj.

La fishistoj ja tute pravas plendi pro la situacio, sed la mankoj shuldighas
simple al pura nekompetenteco. Kaj eble ech al troo de politikistoj.

Amike,
Tonyo

Mireille Corobu

unread,
Nov 26, 2002, 2:42:18 AM11/26/02
to

> Tonyo del Barrio

> [...]


> Galegio estis tradicie la tero de la elmigrintoj, ghis tia grado ke en
pluraj landoj
> de Sudameriko, al chiuj hispanoj oni nomas "galegoj". Bonaero estas
"la
> kvina galega provinco".

> [...]

dankon pro via interesa respondo.
Ankaux la bretonoj estis tero de elmigrintoj, precipe al Kanadio, kaj
mia denaska
regiono apud la urbeto Gourin estas fama pro la nombro de siaj
elmigrnitoj.
Mi respondas rapide cxar mi estas veturonta al Loctudy por la tago: tie
mi spiros la
bonodoron de la algoj kun amara sento, pensante al la galegoj.
Vere la marbordoj estas preskaux similaj, se vi povas rete konektis sur
via laborloko rigardu
miajn belajn fotojn de Loctudy tiel vi komprenos mian cxagrenon pro la
katastrofo en
Galegio
http://groups.msn.com/photosmireille
Amikajn salutojn al cxiuj
mireja

Manuel Pancorbo

unread,
Nov 26, 2002, 4:38:05 AM11/26/02
to

"Dario Rodriguez" <dariorodr...@wanadoo.es>

> Jes, kara Mireja. Ekzistas Finisterre en Galegio, sed nun gxi estas pli konata lau la
> galega nomo: Fisterra.

Jen plia konfuzo kaŭzata pro la cedo la naciismaj principoj. Mi ĵus aŭdis ofte la nomon de tiu vilaĝo, Fisterra, ĝuste pro la tragedia vrakiĝo, sed neniam pensis ke temas pri la, ĝis ne malfrue konata, "Finisterre".

Rimarko: "Finisterre" NE estas hispanlingva nomo, sed latina, samkiel "Iria Flavia", alia galega vilaĝo, lulilo de ĵus mortinta verkisto Camilo José Cela. Ĉu la naciisma "politika ĝusteco" ankoraŭ ne atingis ĝin?

Manuel Pancorbo.

Cyrille

unread,
Nov 26, 2002, 5:44:42 AM11/26/02
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote in message news:<ardbrs$vle$07$2...@news.t-online.com>...
> Mireille Corobu:

>
> > Cxu oni ankoraux devos atendi kvaran,kvinan...antaux kiam Euxropo pli
> > efike kontrolos tiujn monstrajn sxipegojn?
>
> Eŭropo faros ion efikan nur kiam la Eŭropaj popoloj elektos politikistojn,
> kiuj interesiĝas pri efika agado. Dum oni obstine voĉdonas por
> politikistoj, kiuj pli interesiĝas pri aliaj aferoj, nenio ŝanĝiĝos. Kulpas
> do la popolanoj mem.

_Aliaj afero_ kiel povreco aux malsano aux milito ankaux gravas..

Kapitalismo estas la sistemo kiu faras ke oni devas vojagxigi petrolon
pere de rubuja boato.

Vocxdono ne cxangxas cxar neniam popolo prizogas, ecx ne rajtas prizorgi
kion politikistoj reale faras.

Kulpas la popolo kiu ankoraux malkasxas sin malantauxe iu politikisto.

-----------------
www.volapug.net
-----------------

Sebastian Hartwig

unread,
Nov 26, 2002, 11:52:06 AM11/26/02
to
Cyrille skribis:

> Kulpas la popolo kiu ankoraux malkasxas sin malantauxe iu politikisto.

Tiu frazo estas gramatike k sence erara.

Chu la vola pugo havas saman 'nivelon'?

Sebastiano

Cyrille

unread,
Nov 27, 2002, 4:21:17 AM11/27/02
to
Mi fakte nun havas problemon kun la 'mal' 'ne'..
Kiam mi nervoze skribas.

Mi estas franca, mi tro ofte auxdis ke kulpas
kiu ne vocxdonas.

Mi volis diri ke 'popolo kulpas ne pro sia ne subteno
al politikistoj, sed cxar popolo sin kasxas malantaux
politikistoj.


> Chu la vola pugo havas saman 'nivelon'?

Vi gxin povas legi, cxu ne?!
Cxu ni bezonus helpon pri akuzativerearo?
Sed mi ne estas la nura redaktanto de la
vola pug' felicxe! Gxi ne havas nivelo.

Cyr.

-----------------
www.volapug.net
-----------------


Sebastian Hartwig <sebastia...@interlingue.org> wrote in message news:<3DE3A6B6...@interlingue.org>...

pierre.levy

unread,
Jan 2, 2003, 9:14:17 AM1/2/03
to

"Cyrille" <cpou...@oreka.com> a écrit dans le message de news:
d0f9034d.02112...@posting.google.com...

> Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> wrote in message
news:<ardbrs$vle$07$2...@news.t-online.com>...
> > Mireille Corobu:
> >
> > > Cxu oni ankoraux devos atendi kvaran,kvinan...antaux kiam Euxropo pli
> > > efike kontrolos tiujn monstrajn sxipegojn?
> >
> > Europo faros ion efikan nur kiam la Europaj popoloj elektos
politikistojn,
> > kiuj interesigas pri efika agado. Dum oni obstine vocdonas por
> > politikistoj, kiuj pli interesigas pri aliaj aferoj, nenio sangigos.

Kulpas
> > do la popolanoj mem.
>
> _Aliaj afero_ kiel povreco aux malsano aux milito ankaux gravas..
>
> Kapitalismo estas la sistemo kiu faras ke oni devas vojagxigi petrolon
> pere de rubuja boato.
>
> Vocxdono ne cxangxas cxar neniam popolo prizogas, ecx ne rajtas prizorgi
> kion politikistoj reale faras.
>
> Kulpas la popolo kiu ankoraux malkasxas sin malantauxe iu politikisto.
>
Jam de kelkaj tagoj la gluaj buletoj
de la rusta shipacho atingis la tutan marbordon de la Gaskonia golfo, de
"Finisterra" kabo ghis la elfluejo de Garono: pli ol mil kilometroj da
marbordo
estas difektitaj.

Certe interesus la kuraghajn,
admirindajn volontulojn, kiuj dekomence
laboras kontrau la rezultojn de tiu katastrofe perversa krimo, la deklaro de
la franca prefekto de la rekte koncernata
regiono. Li avertis la eventualajn
volontulojn, kiuj dezirus partopreni en
la purigado de la franca marbordo, ke
1) la puriga laboro ne povas esti
plenumata de "amatoroj" sed por esti
efika devas esti farata de konvene ekipitaj
profesiuloj;
2) manipuli la nauzan malpurajhon sen
konvena protekto estas danghere, char ghi
estas ne nur nauza sed ankau venena.

Mi konsentas kun Cyrille por kulpigi
lastanalize la kapitalismon, kiu chiam
avidas pli multan profiton sen skrupulo
pri homa vivo kaj natura medio. Mi ankau
konsentas, ke iel respondecas la tro
facile pashteblaj popoloj. Tamen la krimo
havas identigeblajn farintojn, kiuj ja
meritas la nomon teroristoj kaj krimuloj
kontrau la homaro, kaj kiuj meritas esti
tiel traktataj.

Ne nur la marbordo estas difektita, sed
ja grandega surfaco de maro kaj en ghia
profundo. La koncerna parto de la maro
estas la chefa atlanta loko de fishkaptado
por tuta Europo. Granda eraro estus do
pensi, ke tiu afero nur koncernas kelkajn
hispanojn kaj francojn. Sed chu estas
konvene, ke la europaj impostpagantoj pagu
por la difektegoj? miaopinie ne.

Alia shipa problemo okazas en Kaleza
markolo, kie ruino de norvega shipego
ghenas la navigadon en tiu trafikplena
marvojo. Kun ghi koliziis alia shipego
sharghita de facile bruligebla kerozeno.
Preskau amuza, se ghi ne estus konsterna
estas komento pri tiu kolizio: "chiu
shipestro, scianta la anglan, komprenus
la avertojn donitajn por evitigi chian
kolizion." La danghera utopio plu plagas.

Amike,
Petro.


Tamen tio ne senkulpigas

(?)


0 new messages