La landoj de Europa Unio kune samopiniis la malpermeson, kaj ankau Kanado,
Australio, Novzelando, kaj la plejparto de Afriko. Ec Japanio, kiu origine
ne tutkore samopiniis la malpermeson de tiu armilo, lastminute samopiniis,
per persona ordono de la japana cefministro.
Kontraue, estas okulfrapa, ke gravaj landoj refuzis samopinii la malpermeson
de grapolbomboj - precipe Cinio, Ruslando, Brazilo, Hindio, Pakistano,
Usono, kaj la plejparto de mezorientaj landoj. Libano tamen estas grava
escepto inter mezorientaj landoj kaj akceptis la malpermeson, tio estas
sufice grava simbolo car tiu lando estis bombita ol grapolbolboj en 2006.
Lau vi, kial Usono, Ruslando kaj Cinujo ne samopiniis la malpermeson de tiu
armilo? Cu vi opinias, ke registaro de S-ro Obama povus sangigi tiun opinion
kaj evoluigi Usonon gis la malpermeson de grapolbomboj?
---- Posted via Pronews.com - Premium Corporate Usenet News Provider ----
http://www.pronews.com offers corporate packages that have access to 100,000+ newsgroups
Pli ol 100 landoj decidis, du tagoj antaue, en Dublino, traktadon por totala
malpermeso de uzado kaj stokado de grapolbomboj. La subskribsolenajxo devus
okazi je finon de tiu jaro, en Oslo.
La landoj de Europa Unio kune samopiniis la malpermeson, kaj ankau Kanado,
Australio, Novzelando, kaj la plejparto de Afriko. Ecx Japanio, kiu origine
ne tutkore samopiniis la malpermeson de tiu armilo, lastminute samopiniis,
per persona ordono de la japana cxefministro.
Kontraue, estas okulfrapa, ke gravaj landoj rifuzis samopinii la malpermeson
de grapolbomboj - precipe Cxinio, Ruslando, Brazilo, Hindio, Pakistano,
Usono, kaj la plejparto de mezorientaj landoj. Libano tamen estas grava
escepto inter mezorientaj landoj kaj akceptis la malpermeson, tio estas
suficxe grava simbolo cxar tiu lando estis bombita ol grapolbomboj en 2006.
Lau vi, kial Usono, Ruslando kaj Cxinujo ne samopiniis la malpermeson de tiu
armilo? Cxu vi opinias, ke registaro de S-ro Obama povus sxangxigi tiun
opinion
kaj evoluigi Usonon gxis la malpermeson de grapolbomboj?
Cetere, en via mesaĝo estas mencio al la kandidato al la prezidenteco de
Usono, s-ro Obama.
Eble tio povus taŭgi por revivigi nian forumon: diskuto pri Obama,
Hillary kaj Mac Cain. Iam estis longegaj diskutoj en SCE pri la
kandidatoj al la usonaj balotoj, ĉu nun ankaŭ tio okazos?
Dario
Vere dirite, mi esperas, ke S-ro Obama povos kauzigi pozitivajn sxangxojn en
la usona politiko - tio estas lia politika moto, cxe ne? La problemo de
grapolbomboj povus esti tia ekzemplo. Al mi sxajnas tristege, ke Usono ne
samopiniis gravegan traktadon por tutmonda senarmigado.
:-(
> Vere dirite, mi esperas, ke S-ro Obama povos kauzigi pozitivajn sxangxojn en
> la usona politiko - tio estas lia politika moto, cxe ne? La problemo de
> grapolbomboj povus esti tia ekzemplo. Al mi sxajnas tristege, ke Usono ne
> samopiniis gravegan traktadon por tutmonda senarmigado.
> :-(
Nu, jes, certe, oni ne devus aprobi armilojn kiuj grave domaĝas
civilulojn...
aŭ eble ni ne konas la verajn aspektojn de la problemo?
Supozeble ni ne konas tutajn la aspektojn de la problemo. Mi suspektas, ke
ebla kialo por la rifuzo de la usona registaro estas, ke Usono produktas aŭ
elvendas grapolbombojn - inter aliaj armiloj.
Eble mi ege eraras, sed mi ne opinias, ke registaro de S-ro McCain aŭ de
S-rino Clinton decidus, eventuale, subskribi mondan traktaton por
malpermesaĵo de grapolbomboj. Mi ankaŭ ne povas certigi, ke registaro de
S-ro Obama tion farus, sed, se estas ŝanceton, eble tio okazos dank al S-ro
Obama. Tio estas mia impreso, almenaŭ.
Cxar la efektivaj decidistoj en tiuj landoj avidas Giga-$-ojn Giga-
oble pli ol ili respektas homajn vivojn -- speciale, kiam la homaj
vivoj apartenas al personoj, kiuj ne estas aliaj Giga-ricxuloj. Tiuj
monaviduloj opinias, ke tiaj vivoj apartenas al ili (la monaviduloj)
kaj ke ili (la monaviduloj) rajtas snufi ilin (la malricxuloj), se tio
ricxigas ilin (la monavidulojn).
> Cxu vi opinias, ke registaro de S-ro Obama povus sxangxigi tiun
> opinion
> kaj evoluigi Usonon gxis la malpermeson de grapolbomboj?
Ne. Cetere, Klintonino jam anoncis, ke sxi saltus sur Iranion, do sxi
volos uzi tiajn eksplodajxojn. Kaj MakKejno frandas militon...
Manvxelo
> Nu, jes, certe, oni ne devus aprobi armilojn kiuj grave domaĝas
> civilulojn...
> aŭ eble ni ne konas la verajn aspektojn de la problemo?
Estas iom da informo pri la agado kontraŭ tiaj armiloj en
http://www.nodo50.org/esperanto/paco.htm#GRAPOLBOMBOJ
SAT estas membro de la koalicio kiu kontraŭbatalas la grapolbombojn,
en kies retejo oni trovas pliajn informojn: http://www.stopclustermunitions.org/
(vidu la mencion al SAT-esperanto en http://www.stopclustermunitions.org/the-coalition/members/)
La fabrikado de tiaj armiloj estas speciale hontinda. Kaj la kialoj
por ne akcepti la malpermeson estas ofte simple komercaj (en Hispanio
legiĝis tiaj argumentoj tute malkaŝe)
Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu