Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

standard keyboard layout for esperanto

11 views
Skip to first unread message

Lukas Frei

unread,
Sep 10, 2003, 4:08:09 PM9/10/03
to
Hello

I used the Keyboard Layout Manager (http://www.klm.freeservers.com) to
create my own keyboard- layout for esperanto! The basic was the swiss
keyboard-layout.

q - > jx
w - > hx
y - > gx
x - > cx
ö - > sx
ü -> ux

Does exist a standard for this idea? A standard keyboard layout for
esperanto?

Dankon!

Lukas


tnhryk

unread,
Sep 11, 2003, 1:01:08 AM9/11/03
to
> q - > jx
> w - > hx
> y - > gx
> x - > cx
> ・- > sx
> ・-> ux

>
> Does exist a standard for this idea? A standard keyboard layout
for
> esperanto?

Kiom mi scias, neniu norma klavaro.
La mia estas jena.
q > ĉ,
w > ŭ
2 > ĵ
3 > ĥ
x > ŝ
y > ĝ
kaj 4 > q, 5 > x, 9 > w, 0 > y

Tani Hiroyuki, jp

Sergio Pokrovskij

unread,
Sep 11, 2003, 1:50:31 AM9/11/03
to
>>>>> "Lukas" == Lukas Frei skribis:

[...]

Lukas> Does exist a standard for this idea? A standard keyboard layout for
Lukas> esperanto?

Have a look at
http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/KLAVAROJ.html#La-SxUxERTGx-arangxo
and around.

I personally prefer (and use) ŜŬERTĜ-aranĝon.

--
Sergio

hejme

unread,
Sep 11, 2003, 1:47:10 PM9/11/03
to
Mia klavaro (Polish programmers) *plibonigita* funkcias tiel:
a) kun dekstra <Alt> - polaj
b) kun maldekstra <Ctrl> - germanaj
c) kun tildo <~> - esperantaj signoj.

Laŭ mi tio pli taŭgas, ol anstataŭi iun ekzistantan klavaran signon, kiu ja
povas esti uzata en la teksto.

Kazimierz Leja

Sergio Pokrovskij

unread,
Sep 12, 2003, 12:27:10 AM9/12/03
to
>>>>> "hejme" == hejme skribis:

hejme> Mia klavaro (Polish programmers) *plibonigita* funkcias tiel:
hejme> a) kun dekstra <Alt> - polaj
hejme> b) kun maldekstra <Ctrl> - germanaj
hejme> c) kun tildo <~> - esperantaj signoj.

hejme> Laŭ mi tio pli taŭgas, ol anstataŭi iun ekzistantan klavaran
hejme> signon, kiu ja povas esti uzata en la teksto.

Tio dependas je via kultura fono kaj kaj je la ofteco de fremdaj
signoj.

Mi, kiel ĉiu ruso, estas kutimiĝinta ŝalti la reĝimon de la tuta
klavaro: jen mi tajpas en Esperanto: eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde; jen mi ŝaltas
la rusan reĝimon: в чащах юга жил бы цитрус; jen mi tapas angle: quick
brown fox.

En ĉiu reĝimo mi havas apartan klavon por ĉiu litero, kaj opinas tion
racia kaj oportuna. La anglaj w, q, x, y estas en miaj tekstoj same
ekzotaj, kiel ą, ę, ż, ł, ě, ř, ñ ktp -- kiuj ja ankaŭ "povas esti
uzataj en la teksto", samkiel literoj rusaj, arabaj, hebreaj aŭ
japanaj.

--
Sergio

Federico Zenith

unread,
Sep 12, 2003, 2:49:22 PM9/12/03
to
Sergio Pokrovskij ha scritto:
>[....]

>
> Mi, kiel ĉiu ruso, estas kutimiĝinta ŝalti la reĝimon de la tuta
> klavaro: jen mi tajpas en Esperanto: eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde; jen mi ŝaltas
> la rusan reĝimon: в чащах юга жил бы цитрус; jen mi tapas angle: quick
> brown fox.
>

Saluton Sergio,
Mi ne scias ĉu ci uzas windows aŭ linux. Ĉu estas ĉi tiom simpla sistemo
por Linux? Per kjuj klavoj ci ŝanĝas la aranĝon de la klavaro? Mi pensis
pri etendi la mian internacian klavaron al pleneŭropa klavaro, sed mi
bezonas kaj grekan kaj preskaŭ kirilan subtenon.

amike
-Federico

Federico Zenith

unread,
Sep 12, 2003, 4:03:22 PM9/12/03
to
Hi Lukas,
It seems that with the advent of unicode more and more esperantists have
tried to solve the problem of typing in Esperanto painlessly.

Here is my approach: since all esperantists must normally write in
another language, I decided to set out to make an "universal" keyboard
layout, instead of a specific Esperanto layout that would be useless to
esperantists, that would have to switch back from time to time. It
actually works only with latin characters, but can print out all present
in ASCII, Latin-1 and Latin Extended-A.

http://www.nt.ntnu.no/users/zenith/klavaro/klavaro.html (Windows)
http://www.nt.ntnu.no/users/zenith/klavaro/linuxkla.html (Linux)

I made one version for windows and more recently one for Linux. I hope
to extend it sooner or later to a EU version, with support for Greek and
cyrillic alphabets (Bulgaria will likely be the first state with a
cyrillic alphabet to come in). However, only the Linux version will be
extended, both because I don't use windows so much anymore, and because
the windows driver is already at its dimension limits: a bit larger, and
the system does not accept it.

Cheers,
-Federico

Lukas Frei ha scritto:

Sergio Pokrovskij

unread,
Sep 13, 2003, 12:53:15 AM9/13/03
to
>>>>> "Federico" == Federico Zenith skribis:

Federico> Sergio Pokrovskij ha scritto:


>> [....]
>> Mi, kiel ĉiu ruso, estas kutimiĝinta ŝalti la reĝimon de la tuta
>> klavaro: jen mi tajpas en Esperanto: eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde; jen mi ŝaltas
>> la rusan reĝimon: в чащах юга жил бы цитрус; jen mi tapas angle: quick
>> brown fox.


Federico> Saluton Sergio,
Federico> Mi ne scias ĉu ci uzas windows aŭ linux.

Precipe Unikson (Solaris), sed iom ankaŭ Vindozon kaj Epoc-on (en mia
poŝkomputilo, por kiu mi faris similan aranĝon -- tamen devis fari ĵĥ
akordaj, ĉar la klavaro de la poŝkomputilo malhavas apartajn klavojn
por [{}]).

Federico> Ĉu estas ĉi tiom simpla sistemo por Linux?

Kaj Unikse, kaj Vindoze mi laboras en Emakso, kaj havas egalan
labormedion. Kaj mi opinias ke la klavarŝalta labormaniero estas
praktika nur en Emakso, kiu estas sufiĉe inteligenta por kompreni, ke
en la komanda reĝimo mi bezonas literojn anglajn, dum en la teksta
reĝimo -- ajnan kiun mi diras. Se mi estus uzanta alian medion, ekz-e
vi, tiam mi devus pli ofte ŝanĝi la klavaran aranĝon mane.

Federico> Per kjuj klavoj ci ŝanĝas la aranĝon de la klavaro?

En Emakso mi uzas F3 por ŝalti la esperantan klavaron (pro
"latina-3a"); F12 por ŝalti la rusan; F8 por ŝanĝi utf-8 kun la TeX-a
mnemoniko (ekz-e /P por ¶, /div por ÷, /int por ∫ ktp). Krome, Emakso
baskulan klavon (toggle) Ctrl-\ kiu ebligas baskuli inter la du ĵusaj
aranĝoj (ĉar malmultaj uzas pli ol du), kaj krome eblas elekti la
aranĝon per la nomo.

Sed ĉio ĉi sencas nur en Emakso. Tamen, aliflanke, sur preskaŭ ĉiuj
platformoj kiujn mi uzas (bedaŭrinde mi malhavas Emakson en mia
poŝkomputilo).

Mi ĉiam preferas direkte ŝalti kion mi bezonas ol baskuli. Tial mi ne
bezonas indikilon, kiun aranĝon nun havas la klavaro: se mi dubas,
anstataŭ kontroli kaj ŝalti mi simple ŝaltas la bezonatan.

Ofta prefero de la rusaj programistoj estas "La dekstra majuskliga
klavo" (Right Shift) -- sed oni bezonas iom da sperto por disigi la
dekstran disde la maldekstra. Aŭ, se oni preferas rekte ŝalti, oni
povas distingi inter "Right Shift" kaj "Right Shift+Left Shift" kaj
"Alt+Rigtht Shift" ktp.

[...]

--
Sergio

Zmicier Lapcionak

unread,
Sep 15, 2003, 6:04:09 AM9/15/03
to
Saluton, Sergio!
Sat, 13 Sep 2003 11:53:15 +0700 vi skribis :

SP> aranĝoj (ĉar malmultaj uzas pli ol du), kaj krome eblas elekti la aranĝon per la nomo.

Mi uzas tri: la bjelarusan, la rusan (kiuj diferenciĝas nur per tri
klav-paroj: (і / и, ў / щ, ' / ъ) kaj la anglan (dvorake) kiu servas
por angla tajpado dum laboro kaj por E-a (per EK, konstante aktiva).
Antaŭe mi havis ankoraŭ la kvaran - polan - ĝuste por EK, sed
en lastaj versioj tiu klavarprogramo jam ne bezonas anstataŭigi
iun ekzistantan kodpaĝon.
Por tajpi E-e mi uzas en EK la "x"-metodon, tiel estas pli komforte -
mi malpli multe konfuziĝas kun la angla aranĝo, kaj en E-aj babilejoj
tio estas tradicia konvencio.
Mi ŝaltas inter tiuj aranĝoj per direktaj ordonoj: Ctrl+Shift+1,
Ctrl+Shift+2, kaj Ctrl+Shift+3.

--
Zmitro <nespam...@tut.by> <http://zmila.at.tut.by>

0 new messages