Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Adiaux, la nuldekaj !

7 views
Skip to first unread message

Sergio

unread,
Dec 26, 2009, 5:14:41 AM12/26/09
to
Novan vorton mi elpensis spektante resuman TV-elsendon, dedicxitan al
la finigxanta unua jardeko de la 21a jc. Sxajnas ke "la nuldekaj
jaroj de la 21a jc" estas bela kaj klara esprimo.

Tamen kiel cxiam, cxion fusxas la malbeninda artikolo. Cxu oni metu
gxin en la tradukon de la elsendotitolo? Unuflanke, oni ja ne uzas la
artikolon cxe alparolo. Aliflante, "Adiaux, nuldekaj" sonas iel
strange. Hm.

--
Sergio

Aaron IRVINE

unread,
Dec 26, 2009, 7:59:35 AM12/26/09
to
Adiaŭ la nuldekaj; ni esperu ke tra la mondo la unudekaj estu pli
pacaj kaj proseraj.

pierre.levy

unread,
Dec 26, 2009, 10:14:58 AM12/26/09
to
Adiau, [la] nuldekaj [jaroj]...

"Aaron IRVINE" <irv...@googlemail.com> a �crit dans le message de news:
1133ccd3-5a94-48d2...@m3g2000yqf.googlegroups.com...
Adiau la nuldekaj; ni esperu ke tra la mondo la unudekaj estu pli
pacaj kaj proseraj.


CS

unread,
Dec 26, 2009, 12:49:37 PM12/26/09
to
Ankaux la itala jxurnalo La Repubblica lancxis konkurson interretan:
http://www.repubblica.it/2009/12/sezioni/spettacoli_e_cultura/top-ten-decennio/top-ten-decennio/top-ten-decennio.html
"Kio postrestos de la jaroj nulo?" (lauxvorta traduko), sed oni povas
vocxdoni nur per fiksaj listoj de filmoj, libroj kaj muziko (listoj
pretigitaj fare de fakuloj) 3 listoj kun italaj verkoj, 3 kun alilandaj.

Preter la italaj kulturaj aferoj, en la alilandaj listoj venkas gxis nun:

Libro: Cormac McCarthy, "The Road"
Muziko: Radiohead "Kid A"
Filmo: Florian Henckel von Donnersmarck "Das Leben der Anderen"

Kaj kio postrestos pri Esperanto el la "jaroj nulo"?

Esperantistoj (kiel cxiam pli frue) sindemandis tion jam en forumo de 2007:
http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=4111

Laux mi (laux la reveno al mia memoro): la pli kaj pli rapida kresko de E-o
en la interreto (Vikipedio ktp); la malapero de kelkaj elsendoj en
Esperanto; la ekapero de la vorto "Esperanto" dum tutmondaj televidaj
elsendoj el Vatikano paske kaj Kristnaske; la jubileado de LLZ; la iniciato
cxhe "Change.org"; la forpasoj de William Auld, Fernando de Diego, Bernard
Golden, Ludovikito, Madeleine de Zilah, Claude Piron.....

Carlo


Mike Leon

unread,
Dec 26, 2009, 2:53:08 PM12/26/09
to
Gratulojn, Sergio.

Ja bela kaj klara, kaj multe pli bona ol "la jaroj 2000 - 2009", kiu
estis mia provo traduki la anglan terminon "the noughties".

"la nuldekaj jaroj" aperos en http://traduku.net kiel traduko de
"noughties" post unu semajno kaj - post proksimue tri monatoj - en
http://eo.wiktionary.org/wiki/Vortaro_angla-Esperanta sub 'n'.

Amike,
Mike Leon

Eugen Fabian

unread,
Dec 27, 2009, 6:30:09 AM12/27/09
to
Sergio ha scritto:

Efektive, sonas tre strange. Mi ne komprenas kial ni elektas ĉiam la
esprimojn plej
malsimplajn. Mi simple ne komprenas kion signifas *nuldekaj*.Ĉu oni volis
diri:
sennulaj aŭ subdekaj? Eĉ "antaŭdekaj" estas pli bona.

> --
> Sergio

Eugenio

Marco A. Cruz Quevedo

unread,
Dec 27, 2009, 7:25:33 AM12/27/09
to

Mi pensas ke plibone g'i estas "antau'deka" au' "nulnau'a"?

Saluton,

Marco.

--------------
Libereco ne estas permeso por h'aoso.

mireille.corobu

unread,
Dec 27, 2009, 7:27:43 AM12/27/09
to

>> Sergio:

>> Novan vorton mi elpensis spektante resuman TV-elsendon, dedicxitan al
>> la finigxanta unua jardeko de la 21a jc. Sxajnas ke "la nuldekaj
>> jaroj de la 21a jc" estas bela kaj klara esprimo.

>> Tamen kiel cxiam, cxion fusxas la malbeninda artikolo. Cxu oni metu
>> gxin en la tradukon de la elsendotitolo? Unuflanke, oni ja ne uzas la
>> artikolon cxe alparolo. Aliflante, "Adiaux, nuldekaj" sonas iel
>> strange. Hm.

> Eugenio:

> Efektive, sonas tre strange. Mi ne komprenas kial ni elektas ĉiam la
> esprimojn plej
> malsimplajn. Mi simple ne komprenas kion signifas *nuldekaj*.Ĉu oni
> volis diri:
> sennulaj aŭ subdekaj? Eĉ "antaŭdekaj" estas pli bona.

Saluton,
mi komprenis la esprimon "nuldekaj jaroj" ĉar mi vidis la vorton. Ankaŭ
al mi ĝi sonas strange: kvazaŭ la unua jardeko de la 21a jarcento "pasus
nule", ne en la senco 01, 02, ...09 sed en la senco 2 de "nulo" ĉe
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/nul0.html.
Mi preskaŭ certas ke aŭdante la vorton en parolado mi komprenus ne kiel
"la unua jardeko de la 21a jarcento" sed kiel la "nulaj dek jaroj de
la 21a jarcento". Fakte nur pasis dek jaroj do oni povas nuntempe tiel
kompreni sed kiam pasos jaroj de la dua jardeko en ĉi jarcento, tiam ne
plu eblos kompreni "la nuldekaj jaroj de la 21a jarcento" kiel "la nulaj
dek jaroj de la 21a jarcento".
Adiaŭ, la nuldekaj! Maladiaŭ, la unudekaj!
Adiaŭ, la unua jardeko! Maladiaŭ, la dua!
Mireja

Eugen Fabian

unread,
Dec 27, 2009, 8:00:37 AM12/27/09
to
mireille.corobu ha scritto:

Maladiaŭ Mireja. :-)

Mi dirus "la unua-ĝis-naŭa jarvico" aŭ "la unuaj naŭ jaroj de la jarmilo".
Se mi bone komprenis 2010 estas ekskludita ĉar tiu estas komenca jaro
de nova jardeko. (la dekaj, dudekaj tridekaj ktp. jaroj. Mi preferas la
sepdekajn)

> Mireja

Eugenio
fabigen wordpress.com

Sergio

unread,
Dec 27, 2009, 8:22:59 AM12/27/09
to
---- mireille:
>>> Sergio:

>>> Novan vorton mi elpensis spektante resuman TV-elsendon, dedicxitan
>>> al la finigxanta unua jardeko de la 21a jc. Sxajnas ke "la
>>> nuldekaj jaroj de la 21a jc" estas bela kaj klara esprimo.

>>> Tamen kiel cxiam, cxion fusxas la malbeninda artikolo. Cxu oni
>>> metu gxin en la tradukon de la elsendotitolo? Unuflanke, oni ja
>>> ne uzas la artikolon cxe alparolo. Aliflante, "Adiaux, nuldekaj"
>>> sonas iel strange. Hm.

>> Eugenio:

>> Efektive, sonas tre strange. Mi ne komprenas kial ni elektas ĉiam
>> la esprimojn plej malsimplajn. Mi simple ne komprenas kion signifas

>> *nuldekaj*. Ĉu oni volis diri: sennulaj aŭ subdekaj? Eĉ
>> "antaŭdekaj" estas pli bona.

Por mi la strangaĵo koncernas nur la artikolon. Estas ankaŭ stranga
ke vi, Eŭgenio, trovas stranga la formon "nuldekaj". Se ni havas la
formojn "la jaroj dekaj", "la jaroj dudekaj", ... "la jaroj naŭdekaj"
-- kiel oni povas trovi malfacila la memtrudiĝantan formon "la jaroj
nuldekaj"?

Mi ne sciis la anglan "the noughties", tamen mi ĝojas ke almenaŭ la
anglalingvanoj estas sufiĉe konstruemaj.

POR MI "subdekaj" kaj "antaŭdekaj" estas malpli kompreneblaj. Ili
implicas malegalaĵon, kio fakte estas miskompreno de la esprimoj
similaj al "la jaroj tridekaj": tiu esprimo ne implicas rilaton
"malpli granda ol", ĝi estas bazita sur la ideo "entenanta la
numeralon tridek".Nu, la jarojn nuldekajn karakterizas nulo en la
pozicio de la dekoj (cifere), kaj neniom da dekoj en la formo vorta.
Ambaŭ rezultigas la formon "nuldekaj".

Mireja:

> Saluton,

> mi komprenis la esprimon "nuldekaj jaroj" ĉar mi vidis la
> vorton. Ankaŭ al mi ĝi sonas strange: kvazaŭ la unua jardeko de la
> 21a jarcento "pasus nule", ne en la senco 01, 02, ...09 sed en la
> senco 2 de "nulo" ĉe http://www.reta-vortaro.de/revo/art/nul0.html.

Mi dubas ke tiu senco estas kutima en kunmetaĵoj, precipe en kunmeto
kun alia numeralo.

> Mi preskaŭ certas ke aŭdante la vorton en parolado mi komprenus ne kiel
> "la unua jardeko de la 21a jarcento" sed kiel la "nulaj dek jaroj de
> la 21a jarcento".

En multaj lingvoj oni ĝuste tiel diras: "la nulaj jaroj". Sed tio
estas fuŝa, ne povas esti "dek nulaj jaroj". Dum tute logika estas
paroli pri la jaroj kiuj entenas 0 en pozicio de la dekoj.

[...]

--
Sergio

Sergio

unread,
Dec 27, 2009, 9:06:15 AM12/27/09
to
On 27 дек, 19:00, Eugen Fabian <eugen.fab...@gmail.com> wrote:

...

> Mi dirus "la unua-ĝis-naŭa jarvico" aŭ "la unuaj naŭ jaroj de la jarmilo".
> Se mi bone komprenis 2010 estas ekskludita ĉar tiu estas komenca jaro
> de nova jardeko. (la dekaj, dudekaj tridekaj ktp. jaroj.

Ne, temas pri du malsamaj sistemoj.

La unua jardeko de la 21a jc estas la jaroj 2001...2010 (sen la jaro
2000a
kaj kun la jaro 2010a). Fakte, la jaro 2000a apartenas al la 20a jc.

La nuldekaj jaroj estas la jaroj kies antauxlasta cifero estas 0; do,
1900...1909, aux 2000...2009. Tio estas pure forma esprimo.

--
Sergio

Eugen Fabian

unread,
Dec 27, 2009, 10:15:18 AM12/27/09
to
Sergio ha scritto:

> On 27 дек, 19:00, Eugen Fabian <eugen.fab...@gmail.com> wrote:
>
> ....

>
>> Mi dirus "la unua-ĝis-naŭa jarvico" aŭ "la unuaj naŭ jaroj de la jarmilo".
>> Se mi bone komprenis 2010 estas ekskludita ĉar tiu estas komenca jaro
>> de nova jardeko. (la dekaj, dudekaj tridekaj ktp. jaroj.
>
> Ne, temas pri du malsamaj sistemoj.

Ĉu simile al kilometro kaj mejlo? :-)


>
> La unua jardeko de la 21a jc estas la jaroj 2001...2010 (sen la jaro
> 2000a
> kaj kun la jaro 2010a). Fakte, la jaro 2000a apartenas al la 20a jc.
>
> La nuldekaj jaroj estas la jaroj kies antauxlasta cifero estas 0; do,
> 1900...1909, aux 2000...2009. Tio estas pure forma esprimo.

Ĉiel ajn la esprimo "nuldekaj" estas iomete enigma...
Nu, almenaŭ je la unua vido. Dankon pro la klarigo.
>
> --
> Sergio

Eugenio

Eugen Fabian

unread,
Dec 27, 2009, 10:51:14 AM12/27/09
to
Sergio ha scritto:

> ---- mireille:
>>>> Sergio:
>
>>>> Novan vorton mi elpensis spektante resuman TV-elsendon, dedicxitan
>>>> al la finigxanta unua jardeko de la 21a jc. Sxajnas ke "la
>>>> nuldekaj jaroj de la 21a jc" estas bela kaj klara esprimo.
>
>>>> Tamen kiel cxiam, cxion fusxas la malbeninda artikolo. Cxu oni
>>>> metu gxin en la tradukon de la elsendotitolo? Unuflanke, oni ja
>>>> ne uzas la artikolon cxe alparolo. Aliflante, "Adiaux, nuldekaj"
>>>> sonas iel strange. Hm.
>
>>> Eugenio:
>
>>> Efektive, sonas tre strange. Mi ne komprenas kial ni elektas ĉiam
>>> la esprimojn plej malsimplajn. Mi simple ne komprenas kion signifas
>>> *nuldekaj*. Ĉu oni volis diri: sennulaj aŭ subdekaj? Eĉ
>>> "antaŭdekaj" estas pli bona.

>Por mi la strangaĵo koncernas nur la artikolon. Estas ankaŭ stranga
>ke vi, Eŭgenio, trovas stranga la formon "nuldekaj". Se ni havas la
>formojn "la jaroj dekaj", "la jaroj dudekaj", ... "la jaroj naŭdekaj"
>-- kiel oni povas trovi malfacila la memtrudiĝantan formon "la jaroj
nuldekaj"?

> [...]

Evidente mi estas pli artisto ol matematikisto, Mireja...
Mi ne scias ĉu temas pri atavismo? Vi certe scias ke la araba numera sistemo
estis priridata dum jarcentoj. La inventanto de la numero nulo devis
lukti kontraŭ antaŭjuĝoj simile al Zamenhof kaj lia Esperanto...
Cetere, esprimojn kiujn oni neniam aŭdis oni komprenas malpli facile.
El la kunmetaĵoj 0-,1-,2-,3-,4-,5-,6-,7-,8-,9-dekaj la unua (nuldeka)
sonas la plej strange... Kelkfoje al mi sonas strange ankaŭ la naciaj lingvoj.
Ekzemple: quindici, seidici, diciasette, diciotto... Kial ne "diciacinque,
diciasei,
diciasette, diciotto?... ;o)
>
> Mireja:

Feliĉan novan jaron al vi kaj al ĉiuj sceanoj.
Eugenio

mireille.corobu

unread,
Dec 27, 2009, 12:14:13 PM12/27/09
to
> Sergio:

> La unua jardeko de la 21a jc estas la jaroj 2001...2010 (sen la jaro
> 2000a
> kaj kun la jaro 2010a). Fakte, la jaro 2000a apartenas al la 20a jc.

Ĉu? Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento kaj la unua jardeko
de la 21a jarcento konsistas el 2000 ĝis 2009.
Tiel oni komprenas en Francio "la première décennie" kiu pretas finiĝi
la 31a de decembro 2009.
Vidu:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Ann%C3%A9es_2000
Ĉu ne tiel estas alilande?

> La nuldekaj jaroj estas la jaroj kies antauxlasta cifero estas 0; do,
> 1900...1909, aux 2000...2009. Tio estas pure forma esprimo.

Jes tiel mi komprenis.
Mireja

Andreas Kueck

unread,
Dec 27, 2009, 1:27:18 PM12/27/09
to
On 27 Dez., 18:14, "mireille.corobu" <mncor...@hotmail.com> wrote:
>  > Sergio:
>
> > La unua jardeko de la 21a jc estas la jaroj 2001...2010 (sen la jaro
> > 2000a
> > kaj kun la jaro 2010a).  Fakte, la jaro 2000a apartenas al la 20a jc.
>
> Ĉu?

Jes.

> Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento

Char ne estis jaro nulo, la unuaj "plusaj" 2000 jaroj ampleksas la
tempon de la 1-a de Januaro 1 ghis la 31-a de Decembro 2000; vidu
ankau en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Jarcento : "Ekzemple la 20-a jarcento
dauris de la 1-a de januaro 1901 ghis la 31-a de decembro
2000" (analoge ekzemple en la franca kaj germana Vikipedioj,
http://fr.wikipedia.org/wiki/Si%C3%A8cle resp.
http://de.wikipedia.org/wiki/Jahrhundert ).

> kaj la unua jardeko
> de la 21a jarcento konsistas el 2000 ĝis 2009.

Ne. La unua jardeko de la 21-a jarcento ampleksas la tempon de la 1-a
de Januaro 2001 ghis la 31-a de Decembro 2010.

--
Andreas Kueck

Harri Laine

unread,
Dec 27, 2009, 1:47:23 PM12/27/09
to
mireille.corobu skribis:

> Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento kaj la unua
> jardeko de la 21a jarcento konsistas el 2000 ĝis 2009. Tiel oni
> komprenas en Francio "la première décennie" kiu pretas finiĝi la
> 31a de decembro 2009.

Jes, tio estas la normala kompreno, krom ĉe kelkaj
matematiko-fetiĉistoj. La homoj, por kiuj la nuna jarcento
komenciĝis la unuan de januaro 2001, estas iom laŭtvoĉa
sed neglektinda grupo.

Sed la vorto "nuldekaj" estas tute bona kaj almenaŭ por
mi tuj komprenebla, bela paralelaĵo por "dudekaj",
"tridekaj" ktp. Oni povas paroli pri la nuldekaj
jaroj, sed ankaŭ pri la nuldek-jaroj.

Harri

Sergio

unread,
Dec 27, 2009, 2:15:43 PM12/27/09
to
On 27 дек, 23:14, "mireille.corobu" wrote:
>  > Sergio:

>> La unua jardeko de la 21a jc estas la jaroj 2001...2010 (sen la jaro
>> 2000a
>> kaj kun la jaro 2010a).  Fakte, la jaro 2000a apartenas al la 20a jc.

> Ĉu? Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento kaj la unua jardeko
> de la 21a jarcento konsistas el 2000 ĝis 2009.

Konsideru jxusnaskitan bebon (ekz-e Jesuon). Tuj post sia naskigxo
gxi
eniras sian UNUAN jaron. Post unu jaro la bebo havos UNU plenan jaron
kaj eniros sian DUAN jaron. Sian unuan jardekon la infano finos post
dek
jaroj -- je la tago, kiam la infano komencos sian DEK UNUAN jaron.

> Tiel oni komprenas en Francio "la première décennie" kiu pretas finiĝi
> la 31a de decembro 2009.

La angloj kaj la francoj konfuzas la ordajn numeralojn kun la
kardinalaj.
Estas malgxuste diri "la jaro du mil naux". Por katolika kristano
devas
esti "la jaro du mil nauxA".

--
Sergio

mireille.corobu

unread,
Dec 27, 2009, 3:50:54 PM12/27/09
to
>>> Sergio:

>>> La unua jardeko de la 21a jc estas la jaroj 2001...2010 (sen la jaro
>>> 2000a
>>> kaj kun la jaro 2010a). Fakte, la jaro 2000a apartenas al la 20a jc.

>> Mireja:

>> Ĉu? Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento kaj la unua jardeko
>> de la 21a jarcento konsistas el 2000 ĝis 2009.

> Konsideru jxusnaskitan bebon (ekz-e Jesuon). Tuj post sia naskigxo
> gxi
> eniras sian UNUAN jaron. Post unu jaro la bebo havos UNU plenan jaron
> kaj eniros sian DUAN jaron. Sian unuan jardekon la infano finos post
> dek
> jaroj -- je la tago, kiam la infano komencos sian DEK UNUAN jaron.

>> Tiel oni komprenas en Francio "la première décennie" kiu pretas finiĝi
>> la 31a de decembro 2009.

> La angloj kaj la francoj konfuzas la ordajn numeralojn kun la
> kardinalaj.
> Estas malgxuste diri "la jaro du mil naux". Por katolika kristano
> devas
> esti "la jaro du mil nauxA".

Jes, mi scias, sed mi vivas en Francio do ne ŝanĝos mian manieron pensi
la tempon :-).
Tamen estas tre interese scii ke en aliaj landoj oni povas alimaniere
vortigi al si la tempon.
Mireja

Jean Hennebert

unread,
Dec 27, 2009, 4:05:34 PM12/27/09
to
>> Tiel oni komprenas en Francio "la première décennie"
>> kiu pretas finiĝi la 31a de decembro 2009.

> Jes, tio estas la normala kompreno, krom ĉe kelkaj
> matematiko-fetiĉistoj

- Ŝajnas al mi, ke tiu via "normala kompreno" simple estas miskompreno.
Ĉu nur matematiko-fetiĉistoj kapablas kompreni, ke
(1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9) estas nur naŭ nombroj ?

- Kvankam mi estas franco kaj loĝas en Francio, mi jam de longe scias, ke la
unua jarcento komenciĝis la 1an tagon de sia unua jaro,
kaj finiĝis la lastan tagon de sia centa jaro.
Tuj poste komenciĝis la dua jarcento, en la unua tago de la cent-unua jaro

Tute same, la 20a jarcento finiĝis la 31an de Decembro de la 2000-a jaro,
kaj la 21a jarcento komenciĝis tuj poste, la 1an de Januaro 2001.

Jean

Andreas Kueck

unread,
Dec 27, 2009, 4:30:46 PM12/27/09
to
On 27 Dez., 19:47, Harri Laine <neniu.adr...@umo.fi.invalid> wrote:

> Jes, tio estas la normala kompreno, krom ĉe kelkaj
> matematiko-fetiĉistoj. La homoj, por kiuj la nuna jarcento
> komenciĝis la unuan de januaro 2001, estas iom laŭtvoĉa
> sed neglektinda grupo.

Jes, jes, tiuj tedaj matematikistoj: Ili simple ne volas akcepti, ke
kvin el kvar homoj ne scias nombri ... ;-)

--
Andreas Kueck

Dario Rodriguez

unread,
Dec 27, 2009, 4:42:43 PM12/27/09
to
La unua mesaĝo estigis logikajn respondojn ... sed tuj la afero konvertiĝis
al gramatika / vortara diskutado !

Tio konfirmas la plenan validecon de la "Leĝo de Tonyo":

http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm

Dario


Marko Rauhamaa

unread,
Dec 27, 2009, 5:53:53 PM12/27/09
to
Sergio <sergio.p...@gmail.com>:

> Por mi la strangaĵo koncernas nur la artikolon. Estas ankaŭ stranga ke
> vi, Eŭgenio, trovas stranga la formon "nuldekaj".

"Nuldekaj" ne estas malbona. Tamen mi planas uzi la klaran formulon:

la jaro 2000
la jardeko 2000 [.. 2009]
la jarcento 2000 [.. 2099]
la jarmilo 2000 [.. 2999]


Marko

pierre.levy

unread,
Dec 27, 2009, 7:39:33 PM12/27/09
to

"Jean Hennebert" <jm....@wanadoo.fr> a �crit dans le message de news:
4b37cc56$0$17507$ba4a...@news.orange.fr...
>>> Tiel oni komprenas en Francio "la premi�re d�cennie"
>>> kiu pretas finigi la 31a de decembro 2009.
>
>> Jes, tio estas la normala kompreno, krom ce kelkaj
>> matematiko-feticistoj
>
> - Sajnas al mi, ke tiu via "normala kompreno" simple estas miskompreno.
> Cu nur matematiko-feticistoj kapablas kompreni, ke
> (1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9) estas nur nau nombroj ?
>
> - Kvankam mi estas franco kaj logas en Francio, mi jam de longe scias, ke
> la
> unua jarcento komencigis la 1an tagon de sia unua jaro,
> kaj finigis la lastan tagon de sia centa jaro.
> Tuj poste komencigis la dua jarcento, en la unua tago de la cent-unua jaro
>
> Tute same, la 20a jarcento finigis la 31an de Decembro de la 2000-a jaro,
> kaj la 21a jarcento komencigis tuj poste, la 1an de Januaro 2001.
>
> Jean
Cxar mi estas franco vivanta en Francio kaj ne apartenanta al la klano de la
feticxistoj-matematikistoj, mi havas nur 8 fingrojn, nome kvar fingrojn cxe
cxiu mano, kalkulataj jene:

0-1-2-3-4

La nula fingro pro difino memkompreneble ne ekzistas.

Petro.


Sergio

unread,
Dec 27, 2009, 11:43:03 PM12/27/09
to
---- Harri:

[...]

> Jes, tio estas la normala kompreno, krom ĉe kelkaj
> matematiko-fetiĉistoj. La homoj, por kiuj la nuna jarcento
> komenciĝis la unuan de januaro 2001, estas iom laŭtvoĉa sed
> neglektinda grupo.

Ĉu la nuna jarcento estas la dudek UNUA (kio evidente estas elpensaĵo
de la matematiko-fetiĉistoj), aŭ la DUDEKA (ĉar la numeraloj indikas
20 centojn)?

Ĉu Jesuo en la 21a jc aĝas 20 aŭ 21 plenajn jarcentojn?

Ĉu la lasta jarcento de la dudeko estas la dudeka aŭ la dek naŭa? Ĉu
do la unua jarcento de la tria jarmilo estas la dudeka, aŭ la dudek
unua?

La jarojn oni ja numeras sammaniere kiel la jarcentojn:
la tria jarmilo komenciĝas per la 21a jc -- sekve
la tria jarmilo komenciĝas per la 2001a jaro,
la lasta jaro de la dua jarmilo estas la jaro 2000a.

Se oni kalkulas dekon da ovoj, la lasta ovo de la deko estas la deka.

[...]

--
Sergio

Jean Hennebert

unread,
Dec 28, 2009, 2:55:17 AM12/28/09
to
Pierre Levy skribis:

> Ĉar mi estas franco vivanta en Francio kaj ne apartenanta al la klano de
> la fetiĉistoj-matematikistoj, mi havas nur 8 fingrojn, nome kvar fingrojn
> ĉe ĉiu mano, kalkulataj jene:
>
> 0-1-2-3-4

Saluton,

Vi verŝajne ankaŭ ne apartenas al la klano de fetiĉistoj-historiistoj, ĉar
ili ĉiuj scias, ke neniam ekzistis "nula" jaro, t.e. jaro kun la numero 0.

La unua jaro de erao ĉiam havas la numeron 1.
(franca ekzemplo : "les soldats de l'an 1").

La 2000 jaroj de la unuaj 20 jarcentoj ne havis
la numerojn de 0 ĝis 1999, sed de 1 ĝis 2000.
Tial, la unua jaro de la 21a jarcento havis la numeron 2001.

Jean

mireille.corobu

unread,
Dec 28, 2009, 5:46:53 AM12/28/09
to
> "Nuldekaj" ne estas malbona. Tamen mi planas uzi la klaran formulon:
>
> la jaro 2000
> la jardeko 2000 [.. 2009]
> la jarcento 2000 [.. 2099]
> la jarmilo 2000 [.. 2999]
>
>
> Marko

Tute ĝuste kiel mi.
Mireja

mireille.corobu

unread,
Dec 28, 2009, 6:26:19 AM12/28/09
to

Jes mi scias tion sed en la praktiko mi (erare laŭ scienca vidpunkto)
pensas kiel amaso da samlandanoj ke la jaro 2000 apartenas al la 21a
jarcento.
Kaj tiu maniero pensi la tempon kongruas kun la franca "décennie".
Eksterdube estas ke por francoj "la première décennie de ce siècle"
estas la jararo: 2000, 2001,2002,...2009.
Laŭ mia kompreno por iuj la nuldekaj jaroj de nia jarcento estas la
jararo 2001 ĝis 2009, ĉu mi ĝuste komprenis? Ĉu "la nuldekaj jaroj"
estas la aro de ĉiuj jaroj kies antaŭlasta cifero estas 0? do, sen
aldono de iu jarcento, en "la nuldekaj jaroj" estas ankaŭ 1800, 1500,
800, kaj tiel plu...
Mireja kiu vetas ke al la demando "Ĉu la jaro 2000 apartenas al nia
jarcento?" la unua surstrate renkontita persono tuj respondos "Jes, kial
do?".

pierre.levy

unread,
Dec 28, 2009, 5:42:20 AM12/28/09
to

"Jean Hennebert" <jm....@wanadoo.fr> a �crit dans le message de news:
4b3864a1$0$930$ba4a...@news.orange.fr...
> Pierre Levy skribis:
>
>> Car mi estas franco vivanta en Francio kaj ne apartenanta al la klano de
>> la feticistoj-matematikistoj, mi havas nur 8 fingrojn, nome kvar fingrojn
>> ce ciu mano, kalkulataj jene:
>>
>> 0-1-2-3-4
>
> Saluton,
>
> Vi versajne ankau ne apartenas al la klano de feticistoj-historiistoj, car
> ili ciuj scias, ke neniam ekzistis "nula" jaro, t.e. jaro kun la numero 0.
>
> La unua jaro de erao ciam havas la numeron 1.

> (franca ekzemplo : "les soldats de l'an 1").
>
> La 2000 jaroj de la unuaj 20 jarcentoj ne havis
> la numerojn de 0 gis 1999, sed de 1 gis 2000.

> Tial, la unua jaro de la 21a jarcento havis la numeron 2001.
>
> Jean
>
Kompreneble ne, mi ankau ne apartenas al la klano de
feticistoj-historiistoj, kaj la unua jarcento nur havas 99 jarojn. Oni eble
devus nomi gin "unua jarnaudeknauo". El mia kartezia franca pensmaniero tio
sxajnas al mi perfekte logika. Tiel same logike la unuan jarnaudeknauon (=
naudeknaujaran jarcenton) konsekvence sekvas la dua jarcento, kiu nepre
komencigas la unuan de januaro de la centa jaro. Mi tamen konsentas, ke
aliaj pensu alimaniere, car mi estas tolerema.

Kaj car mi ne estas feticisto-matematikisto,

2x2=(0+1)x(0+1)= 0+3

Tiu pensmaniero estas plej simpla kaj konsekvenca. Pensu alimaniere se tio
placas al vi.
Se vi ne komprenas mian pensmanieron, drinku ankorau unu plian glason da
campano, gis vi komprenos. :-)

Felican jarfinon,

Petro.


mireille.corobu

unread,
Dec 28, 2009, 6:41:17 AM12/28/09
to
> Jes mi scias tion sed en la praktiko mi (erare laŭ scienca vidpunkto)
> pensas kiel amaso da samlandanoj ke la jaro 2000 apartenas al la 21a
> jarcento.
> Kaj tiu maniero pensi la tempon kongruas kun la franca "décennie".
> Eksterdube estas ke por francoj "la première décennie de ce siècle"
> estas la jararo: 2000, 2001,2002,...2009.
> Laŭ mia kompreno por iuj la nuldekaj jaroj de nia jarcento estas la
> jararo 2001 ĝis 2009, ĉu mi ĝuste komprenis? Ĉu "la nuldekaj jaroj"
> estas la aro de ĉiuj jaroj kies antaŭlasta cifero estas 0? do, sen
> aldono de iu jarcento, en "la nuldekaj jaroj" estas ankaŭ 1800, 1500,
> 800, kaj tiel plu...
> Mireja kiu vetas ke al la demando "Ĉu la jaro 2000 apartenas al nia
> jarcento?" la unua surstrate renkontita persono tuj respondos "Jes, kial
> do?".

Ĉi tio pensigas min ke la vorto "jarcento" havas klaran sencon por la
jam pasintaj jarcentoj sed por la jarcento kiu nun pasas kaj ne estas
finita oni tro facile inkluzivas la jaron 2000.
Do estas "les siècles" kaj "notre siècle" :-)...
"la jarcentoj" kaj "nia jarcento"...
Mireja

Sergio

unread,
Dec 28, 2009, 7:20:30 AM12/28/09
to
---- mireille:

[...]

> Eksterdube estas ke por francoj "la première décennie de ce siècle"
> estas la jararo: 2000, 2001,2002,...2009.

Nu, en la rusaj jubileoj oni tute rutine diras, alparolante personon
kiu atingis la aĝon 30 jaroj, ke la koncernulo "enpaŝis sian 4an
jardekon". Ĉu ne tiel en Francio?

Ĉe tio la misa pola maniero legi la horojn, kiun Z heredigis al
Esperanto, estas tre ĝena por la rusoj. Por ruslingvano tuj post 6:00
komenciĝas la 7a horo, kaj 6:15 estas "15 minutoj de la 7a horo", kaj
6:30 estas "duono de la 7a horo".

T.e. por ruslingvano la kardinalaj nombroj indikas la plenajn horojn
(de post la noktomezo aŭ tagmezo), dum la ordaj numeraloj indikas la
kurantan horon komenciĝintan kaj ankoraŭ nekompletan. Tute kohere kun
la aĝo: la 1a jaro = 0 plenaj jaroj.

Bedaŭrinde ĉi tiun polan mallogikaĵon ne plu eblas ripari.

--
Sergio

mireille.corobu

unread,
Dec 28, 2009, 9:21:31 AM12/28/09
to
>> Mireja:

>> Eksterdube estas ke por francoj "la première décennie de ce siècle"
>> estas la jararo: 2000, 2001,2002,...2009.

> Sergio:


> Nu, en la rusaj jubileoj oni tute rutine diras, alparolante personon
> kiu atingis la aĝon 30 jaroj, ke la koncernulo "enpaŝis sian 4an
> jardekon". Ĉu ne tiel en Francio?

Ne tiel en Francio kie oni diras "Il a dépassé la trentaine" do "Li
atingis la finon de la tria jardekaĝo".
La diferenco konsistas en tio ke:
ĉe vi oni priatentas la eniron en la 4a jardekaĝo dum ĉe ni oni
priatentas la eliron de la 3a jardekaĝo.
Estas konsento pri la jenaj, ĉu?

Unua jardekaĝo: de la naskiĝo ĝis la aĝo 10
Dua jardekaĝo: de la aĝo 10 ĝis la aĝo 20
Tria jardekaĝo: de la aĝo 20 ĝis la aĝo 30
Kvara jardekaĝo: de la aĝo 30 ĝis la aĝo 40.

Poste la verbo diras pri la aĝoŝtupo: iuj (ekz.francoj) indikas ke ŝtupo
estas elpaŝita/pasita dum aliaj (ekz. rusoj) diras ke la sekva ŝtupo
estas enpaŝota.
Mireja

mireille.corobu

unread,
Dec 28, 2009, 9:54:03 AM12/28/09
to
> Sergio:

> Ĉe tio la misa pola maniero legi la horojn, kiun Z heredigis al
> Esperanto, estas tre ĝena por la rusoj. Por ruslingvano tuj post 6:00
> komenciĝas la 7a horo, kaj 6:15 estas "15 minutoj de la 7a horo", kaj
> 6:30 estas "duono de la 7a horo".
>
> T.e. por ruslingvano la kardinalaj nombroj indikas la plenajn horojn
> (de post la noktomezo aŭ tagmezo), dum la ordaj numeraloj indikas la
> kurantan horon komenciĝintan kaj ankoraŭ nekompletan. Tute kohere kun
> la aĝo: la 1a jaro = 0 plenaj jaroj.
>
> Bedaŭrinde ĉi tiun polan mallogikaĵon ne plu eblas ripari.

Legi la horojn alimaniere ol la rusoj ne nepre estas miso, ĝi simple
estas alimaniere legi la tempon.
Rusoj preferas vortigi per la kardinala pasanta horo dum poloj kaj ankaŭ
francoj preferas vortigi per la numerala jam pasinta horo.
Do franco diras "6h30" = "30 minutoj POST la sesa horo" aŭ laŭlitere
"ses horoj KAJ/PLUS 30 minutoj"
dum ruso diras "???" "duono DE la 7a horo" aŭ "30 minutoj DE la sepa horo".
Zamenhof faris elekton inter pluraj validaj metodoj, mi povas kompreni
ke la farita elekto ĝenas iuj sed en ĉiu lando estas elektoj kiu ĝenas
(al mi tre ĝenas la n-finaĵoj...kvankam mi enkapigis la priajn regulojn :-/)
Mireja

pierre.levy

unread,
Dec 28, 2009, 10:33:18 AM12/28/09
to

"Sergio" <sergio.p...@gmail.com> a �crit dans le message de news:
8341b8bf-6d3e-41e5...@c34g2000yqn.googlegroups.com...
---- mireille:

[...]

> Eksterdube estas ke por francoj "la premi�re d�cennie de ce si�cle"


> estas la jararo: 2000, 2001,2002,...2009.

Nu, en la rusaj jubileoj oni tute rutine diras, alparolante personon

kiu atingis la agon 30 jaroj, ke la koncernulo "enpasis sian 4an
jardekon". Cu ne tiel en Francio?

Ce tio la misa pola maniero legi la horojn, kiun Z heredigis al
Esperanto, estas tre gena por la rusoj. Por ruslingvano tuj post 6:00
komencigas la 7a horo, kaj 6:15 estas "15 minutoj de la 7a horo", kaj


6:30 estas "duono de la 7a horo".

T.e. por ruslingvano la kardinalaj nombroj indikas la plenajn horojn

(de post la noktomezo au tagmezo), dum la ordaj numeraloj indikas la
kurantan horon komencigintan kaj ankorau nekompletan. Tute kohere kun
la ago: la 1a jaro = 0 plenaj jaroj.

Bedaurinde ci tiun polan mallogikajon ne plu eblas ripari.

--
Sergio

Antaux pli ol sepdek jaroj, kiam mia patro komencis instrui al mi
Esperanton, li instruis al mi tri manierojn legi la horojn:

1. Estas tri (ktp) minutoj, [hor]kvarono antaux aux post la tria [horo],
estas [hor]duono post la tria [horo].

2. Estas le dekkvina [horo] kaj tri, dekkvin, dekses, tridek, kvardek kvin,
kvindek (ktp) minutoj.

3. Estas tri, dekkvin, dekses, tridek, kvardek kvin, kvindek (ktp) minutoj
de la tria [horo].

Tiuj tri manieroj estis donitaj de la "Cours rationnel et complet
s'Esperanto", redaktita de Jean Habert kaj Marcel Boubou, eldonita de
"F�d�ration Esp�rantiste Ouvri�re" kaj reeldonita de "SAT-Amikaro". La tria
maniero estis donita kun sekvanta komento:

" En Esperanto, on compte les heures comme on compte les ann�es et les
si�cles. Le train de 1 h. 1/4 part au premier quart de la deuxi�me heure,
comme l'enfant de 13 mois (1 an 1 mois) est au premier mois de sa deuxi�me
ann�e, comme en 1921 nous sommes depuis 21 ans dans le vingti�me si�cle.
Cette mani�re de dire l'heure, celle des Allemands, est la plus logique.
1� On lit d'abord les minutes ( la grande aiguille est la plus apparente).
2� On �l�ve de 1 le nombre des heures �coul�es (par la pens�e, on pousse la
petite aiguille jusqu'au chiffre suivant) 8 h. 25 m. = 25 m. de la 9-a."

(En Esperanto, oni kalkulas la horojn, kiel oni kalkulas la jarojn kaj
jarcentojn. La vagonaro de la 1-a 1/4 ekiras je la unua kvarono de la dua
horo, kiel la 13-monata (1 jaro, 1 monato) estas je la unua monato de sia
dua jaro, kiel ni estas jam de dudek unu jaroj en la dudeka jarcento.
Tiu maniero diri la horon, tiu de la germanoj, estas la plej logika.
1� Oni unue legas la minutojn (la granda montrilo estas la plej videbla).
2� Oni aldonas 1 al la nombro de la pasintaj horoj (per la penso, oni
pusxas la malgrandan montrilon gxis la sekvanta cifero.) 8-a kaj 25 m. = 25
m. de la 9-a.)

Pli malfrue, mi sisteme instruis al miaj lernantoj tiujn tri manierojn diri
la horojn.

Mi ne scias, kie Zamenhof pritraktas tiun temon.

Petro.


Jean Hennebert

unread,
Dec 28, 2009, 3:35:12 PM12/28/09
to
> Eksterdube estas ke por francoj
> "la première décennie de ce siècle" estas
> la jararo: 2000, 2001,2002,...2009.

Eble por iuj francoj, sed tutcerte ne por ĉiuj !

Eksterdube estas, ke mi estas franco,
kaj ke mi tamen scias,
ke la unua jardeko de ĉi tiu jarcento
estas la jararo {2001, ..., 2010} !

> al la demando "Ĉu la jaro 2000 apartenas al nia jarcento?"
> la unua surstrate renkontita persono tuj respondos
> "Jes, kial do?".

- Eble jes...
Kaj al la demando
"Kiel vi prononcas 'cent euros?' " ,
la sama persono tre verŝajne
respondos : "cent Zeuros". ;-)

Jean

mireille.corobu

unread,
Dec 28, 2009, 4:49:47 PM12/28/09
to
>> Jean Hennebert:

>> Eksterdube estas ke por francoj
>> "la première décennie de ce siècle" estas
>> la jararo: 2000, 2001,2002,...2009.

> Jean Hennebert:

> Eble por iuj francoj, sed tutcerte ne por ĉiuj !

Ni diru por amaso da francoj inkluzive da tiuj kiuj scias pri kio ili
parolas, ekzemple ĵurnalistoj:
Tajpu ĉe www.google.fr "la première décennie du siècle" kaj mem
vidu...la impresan nombron de paĝaro kiu priparolas la dek ĵus pasintajn
jarojn okaze de la proksimeco de la 1a de januaro 2010, kiu okazos post
tri tagoj.

Plie vi tuj trovos la 28an de decembro 2009 en seriozaj fontoj:
"les 15 événements des années 2000-2010"
"Les années 2000-2010, première décennie du 21ième siècle, ont été
marquées par..."
"XXIe siècle: bilan de la première décennie mitigé"
"Les événements qui ont marqué la première décennie du XXIe siècle"
kaj tiel plu...

> Eksterdube estas, ke mi estas franco,
> kaj ke mi tamen scias,
> ke la unua jardeko de ĉi tiu jarcento
> estas la jararo {2001, ..., 2010} !

Tamen kiel mi diris, estas fakto ke por amaso da francoj "la première
décennie" estas la jararo 2000, 2001,...2009.

>> al la demando "Ĉu la jaro 2000 apartenas al nia jarcento?"
>> la unua surstrate renkontita persono tuj respondos
>> "Jes, kial do?".

> - Eble jes...
> Kaj al la demando
> "Kiel vi prononcas 'cent euros?' " ,
> la sama persono tre verŝajne
> respondos : "cent Zeuros". ;-)

Pardonu ke mi ne aprezas vian pedantecon.
Mireja

Sergio

unread,
Dec 28, 2009, 11:21:06 PM12/28/09
to
---- pierre:

> Antaux pli ol sepdek jaroj, kiam mia patro komencis instrui al mi
> Esperanton, li instruis al mi tri manierojn legi la horojn:

> 1. Estas tri (ktp) minutoj, [hor]kvarono antaux aux post la tria
> [horo], estas [hor]duono post la tria [horo].

> 2. Estas le dekkvina [horo] kaj tri, dekkvin, dekses, tridek,
> kvardek kvin, kvindek (ktp) minutoj.

> 3. Estas tri, dekkvin, dekses, tridek, kvardek kvin, kvindek (ktp)
> minutoj de la tria [horo].

Ĉiuj tri manieroj uzas la ordan formon TRIA HORO. La diferenco tamen
konsistas inter "je TRI horoj post la tagmezo" kaj "en la KVARA horo
post la tagmezo".

> Tiuj tri manieroj estis donitaj de la "Cours rationnel et complet

> sxEsperanto", redaktita de Jean Habert kaj Marcel Boubou, eldonita
> de "Fédération Espérantiste Ouvriére" kaj reeldonita de


> "SAT-Amikaro". La tria maniero estis donita kun sekvanta komento:

[...]

> (En Esperanto, oni kalkulas la horojn, kiel oni kalkulas la jarojn
> kaj jarcentojn.

Malvere. Oni numeras la tagojn, la monatojn, la jarojn, la jarcentojn
kaj la jarmilojn ekde 1; oni numeras la horojn ekde 0.

> La vagonaro de la 1-a 1/4 ekiras je la unua kvarono de la dua horo,

Prave. Sed la legmaniero listigita de vi kiel la tria preskribas legi
tiun tempon kiel "kvarono de la unua" -- kvankam fakte ĝi ja estas
"la unua kvarono de la dua horo"!

Mi pritraktu tion pli detale.

"Horo" ĉefsence estas daŭro, samkiel "mejlo" estas longo. Oni do
povas dividi la kontinuan diurnoj je 24 disajn intervalojn (24
horojn). Simile oni povas disdividi ŝoseon je iom da mejloj (iom da
mejlaj intervaloj).

Nun tiujn daŭrojn kaj longojn oni povas uzi por indiki tempopuntojn.
Oni povas diri, ke iu objekto situas je 3 mejloj de la urbocentro; aŭ
eventuale, je 3.5 mejloj. Tiu dua punkto fakte estas la mezo de la
KVARA mejlo, ĝi estas EN la kvara mejlo.

Oni povas esti pli aŭ malpli precizema. Iam sufiĉas indiki lokon, KIE
oni estas: ekz-e, "mi estas EN Parizo". Sed fojfoje oni povas indiki
la precizan punkton: "mi estas JE 2°22'E 48°55'N"). Simile statas pri
KIAM: iam sufiĉas indiki la monaton, iam la tagon, iam la
horintervalon EN kiu io okazos; sed iam oni bezonas precize indiki la
tempopunkton JE kiu io okazos.

La rusa lingvo aplikas al la tempo la saman sistemon, kiel ĝi (kaj la
aliaj lingvoj) aplikas al la spaco: la ordaj numeraloj indikas la
numereblajn INTERVALOJN; la kardinalaj nombroj indikas PUNKTOJN per la
distanco (kiu nature estas nombro kardinala, kaj ofte entenas
frakcion):

Estas SES horoj posttagmeze. (Ni estas je SES mejloj de la centro.)
La OKA horo (la DEKA mejlo) estis la plej malfacila.

Ruse estas du similaj, sed ne tute samsencaj demandoj:

1. Который час? (Kioma horo estas?)
2. Сколько времени? (Kiom tempas? What is the time?)

Sur mia horloĝo nun estas 9:50; do, la rektasenca respondo rusmaniera
estus:
je (1) "La DEKA horo";
kaj je (2), "NAŬ horoj kvindek minutoj" aŭ "dek minutoj antaŭ DEK".

Kompreneble, oni ne nepre estas tiom pedanta, kaj povas respondi je
(1) per la preciza tempindiko.

Tamen sufiĉe ofte oni ne scias la precizan tempon. Se mi diras al
mia edzino (ruslingve, ekzemplo tre realisma):
"Я приду в СЕДЬМОМ часу"
(laŭvorte, "Mi venos je la SEPA horo"),
tio signifas, ke mi venos post 18:00 kaj antaŭ 19:00; kp
"Концерт начнётся в СЕМЬ часов"
("la koncerto komenciĝos je SEP horoj" = je 19:00).

Iam oni ne posedis individuan horloĝon, kaj indikis la tempon
proksimume, per la horintervalo (kies limojn oni povis aŭdi de urba
turhorloĝo). Supozeble tial la francoj plu demandas:
"Quelle heure est-il?"
kiam temas ne pri la demando (1), sed pri la demando (2); kaj normala
respondo estus io simila al "trois heures et demi".

Estas malakordo inter la demando (kia=kioma) kaj la respondo (tiom).
Oni demandas pri numeralo orda, kaj respondas per numeralo kardinala.
La demando estas fuŝa, la respondo estas ĝusta. La delikata orelo
pola ne povis elteni tian malkoheron, kaj tial la poloj (kaj post ili,
ankaŭ la esperantistoj) laŭe fuŝis la respondon: "estas la tria horo
kaj duono". Fakte, la harmonio plu mankas (oni aldonas kardinalan
duonon al la orda "tria"); kaj je la koncerna tempopunkto oni jam
estas meze de la kvara horo (estas "duono de la kvara horo").

Resume, la sistemo esperanta-pola estas fuŝa, ĉar ĝi malkoheras kun
ĉio cetera:
oni ne diras "mi estas je la kvina mejlo kaj duono" se oni estas je la
distanco 5.5 mejloj (= meze de la sesa mejlo);
oni ne diras "La temperaturo estas la 15a grado" ktp.
Oni ne diras ke tiu studento nun estas "je sia tria lernojaro kaj
duono" se li estas meze la kvara lernojaro.

> Mi ne scias, kie Zamenhof pritraktas tiun temon.

Efektive, vi konsciigis min, ke tiu demando postulas esploron. Dankon
pro la atentigo.

--
Sergio

Message has been deleted

Sergio

unread,
Dec 28, 2009, 11:56:24 PM12/28/09
to
----- Mireja:

>> Sergio:
>> Nu, en la rusaj jubileoj oni tute rutine diras, alparolante personon
>> kiu atingis la aĝon 30 jaroj, ke la koncernulo "enpaŝis sian 4an
>> jardekon". Ĉu ne tiel en Francio?

> Ne tiel en Francio kie oni diras "Il a dépassé la trentaine" do "Li
> atingis la finon de la tria jardekaĝo".

Jes -- kaj sekve li jam enpaŝis la kvaran jardekon. Tamen efektive,
la francoj ŝajne ne faras tian evidentan konkludon: mi rememoras la
kanzonon:

On ARRIVE (!) à la cinquantaine, moitié déçu, moitié content
Un quart de joie, un quart de peine, et l'autre moitié aux enfants

Ruslingve ĉi tie estus ne "la kvina jardeko", sed "kvidekjariĝo".
Simple la franca vorto konfuzas du sencojn: tempintervalo kaj jubilea
dato. Oni atingas (arrive) la daton -- kaj ELIRAS la intervalon.

> La diferenco konsistas en tio ke:
> ĉe vi oni priatentas la eniron en la 4a jardekaĝo dum ĉe ni oni
> priatentas la eliron de la 3a jardekaĝo.

Ĉe ni oni egale facile parolas pri ambaŭ. Estas limo inter du
jardekoj, oni povas rigardi antaŭen aŭ malantaŭen laŭ onia bontrovo.

> Estas konsento pri la jenaj, ĉu?

> Unua jardekaĝo: de la naskiĝo ĝis la aĝo 10
> Dua jardekaĝo: de la aĝo 10 ĝis la aĝo 20
> Tria jardekaĝo: de la aĝo 20 ĝis la aĝo 30
> Kvara jardekaĝo: de la aĝo 30 ĝis la aĝo 40.

Jes.

> Poste la verbo diras pri la aĝoŝtupo: iuj (ekz.francoj) indikas ke
> ŝtupo estas elpaŝita/pasita dum aliaj (ekz. rusoj) diras ke la sekva
> ŝtupo estas enpaŝota.

Revenante al la horoj: post kiam "six heurs sont sonnées", la SESA
horo estas PASINTA, kaj de post tiam oni estas en la horo SEPA. Sed
la pola-esperanta sistemo misnomas ĉi tiun sepan horon sesa.

--
Sergio

Jean Hennebert

unread,
Dec 29, 2009, 2:58:29 AM12/29/09
to
> Ni diru por amaso da francoj inkluzive da tiuj kiuj
> scias pri kio ili parolas, ekzemple ĵurnalistoj:

- Ĵurnalistoj, ĉu ? :-)))

Ĉiam, kiam ĵurnalistoj parolas pri afero, pri kiu mi scias nenion, ili ja
ŝajnas tre kompetentaj.

Sed kiam ili parolas pri kampo, en kiu mi kompetentas, tuj evidentiĝas, ke
ili kapablas nur paroli bele kaj abunde pri tio, kion ili tute ne konas, kaj
ofte eĉ ne komprenas !
Jean


Marko Rauhamaa

unread,
Dec 29, 2009, 3:10:42 AM12/29/09
to
Sergio <sergio.p...@gmail.com>:

> "Horo" ĉefsence estas daŭro, samkiel "mejlo" estas longo.

Mi dubas tion. "Horo" ĉef- aŭ almenaŭ egalsence estas momento. Ĝi
tutcerte estas momento en la diro "je la sepa horo".

> Oni do povas dividi la kontinuan diurnoj je 24 disajn intervalojn (24
> horojn).

Tia pensado miskondukas. Oni ne diras: *"Mi venos dum la tria [horo]."
Anstataŭe oni diras: "Mi venos post la dua [horo]", "Mi venos antaŭ la
tria [horo]", aŭ: "Mi venos inter la dua kaj tria [horoj]."

> La rusa lingvo aplikas al la tempo la saman sistemon, kiel ĝi (kaj la
> aliaj lingvoj) aplikas al la spaco: la ordaj numeraloj indikas la
> numereblajn INTERVALOJN; la kardinalaj nombroj indikas PUNKTOJN per la
> distanco (kiu nature estas nombro kardinala, kaj ofte entenas
> frakcion):

La suoma lingvo havas du apartajn vortojn:

1. "hetki" =
(a) "horo" (momento), kadukiĝinta
(b) "momento", "tempopunkto"
(c) "momento", "daŭreto"

2. "tunti" = "horo" (daŭro)

La priparolata signifo de "horo" estas tiu 1.(a).

La tradukoj de la evangelioj uzas la vorton "horo" por "momento",
"tempopunkto", ekz.:

En tiu horo la disĉiploj venis al Jesuo [Mat 18:1]

Interesa estas jena rakonto:

Ĉar la regno de la ĉielo similas al domomastro, kiu eliris
FRUMATENE, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno. Kaj
kontraktinte kun la laboristoj po unu denaro POR LA TAGO, li ilin
sendis en sian vinberejon.

Kaj elirinte ĈIRKAŬ LA TRIA HORO, li vidis aliajn starantajn senokupe
sur la placo; kaj li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon, kaj
kiom estas justa, tiom mi donos al vi. Kaj ili iris. Denove elirinte
ĈIRKAŬ LA SESA HORO kaj LA NAŬA, li agis simile. Kaj elirinte ĈIRKAŬ
LA DEK-UNUA HORO, li trovis aliajn starantajn; kaj li diris al ili:
Kial vi staras ĉi tie senokupe la tutan tagon? Ili diris al li: Ĉar
neniu nin dungis. Li diris al ili: Vi ankaŭ iru en la vinberejon.

Kaj KIAM VESPERIĜIS, la sinjoro de la vinberejo diris al sia
administranto: Alvoku la laboristojn, kaj donu al ili la salajron,
komencante de la lastaj ĝis la unuaj. Kaj venis tiuj, kiuj estis
dungitaj ĈIRKAŬ LA DEK-UNUA HORO, kaj ili ricevis po unu denaro.

Kaj kiam la unuaj venis, ili supozis, ke ili ricevos pli; kaj ili
ankaŭ ricevis po unu denaro. Kaj tion ricevinte, ili murmuris kontraŭ
la domomastro, dirante: Tiuj lastaj laboris NUR UNU HORON, kaj vi
faris ilin egalaj kun ni, kiuj elportis la ŝarĝon de la tago kaj la
varmegon. Sed li responde diris al unu el ili: Amiko, mi ne faras al
vi maljustaĵon; ĉu vi ne kontraktis kun mi por unu denaro? Prenu do
la vian kaj foriru; mi volas doni al ĉi tiu lasta tiel same, kiel al
vi. Ĉu ne estas permesate al mi, fari kun la mia tion, kion mi volas?
aŭ ĉu via okulo estas malbona tial, ke mi estas bona? Tiel la lastaj
estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj. [Mat 20:1-16]

En tiu uzo la tago havis 11 horojn inter la mateno kaj la vespero.

> Sur mia horloĝo nun estas 9:50; do, la rektasenca respondo rusmaniera
> estus:
> je (1) "La DEKA horo";
> kaj je (2), "NAŬ horoj kvindek minutoj" aŭ "dek minutoj antaŭ DEK".

Esperanto funkcias alie. "Je" aludas al momento:

je dek [minutoj] antaŭ la deka [horo]

je la naŭa [horo] kaj kvindek [minutoj post ĝi]

> Resume, la sistemo esperanta-pola estas fuŝa, ĉar ĝi malkoheras kun
> ĉio cetera:

La horojn de esperanto oni povas aŭdi. Ilin signalas la horloĝo aŭ la
turo de la preĝejo.

La diro:

Ni kunvenu je la dua.

signifas:

Ni kunvenu, kiam sonoros la dua horo.

Se vi serĉas analogaĵon, konsideru:

Ni ataku je la sunleviĝo.


Marko

mireille.corobu

unread,
Dec 29, 2009, 5:43:58 AM12/29/09
to
>>> Sergio:
>>> Nu, en la rusaj jubileoj oni tute rutine diras, alparolante personon
>>> kiu atingis la aĝon 30 jaroj, ke la koncernulo "enpaŝis sian 4an
>>> jardekon". Ĉu ne tiel en Francio?

>> Mireja:

>> Ne tiel en Francio kie oni diras "Il a dépassé la trentaine" do "Li
>> atingis la finon de la tria jardekaĝo".

> Jes -- kaj sekve li jam enpaŝis la kvaran jardekon. Tamen efektive,
> la francoj ŝajne ne faras tian evidentan konkludon: mi rememoras la
> kanzonon:

> On ARRIVE (!) à la cinquantaine, moitié déçu, moitié content
> Un quart de joie, un quart de peine, et l'autre moitié aux enfants

Ne tro atentu la francan lingvaĵon en kanzonoj aŭ poezioj, ĝi devas
sekvi ian muzikon kaj ne ian logikon ;-).

> Ruslingve ĉi tie estus ne "la kvina jardeko", sed "kvindekjariĝo".


> Simple la franca vorto konfuzas du sencojn: tempintervalo kaj jubilea
> dato. Oni atingas (arrive) la daton -- kaj ELIRAS la intervalon.

Jes en la citita ekzemplo sed de tio ne eblas ĝeneraligi ke ĉiam
franclingve oni implikas datintervalon kaj daton.
Tutkore salutas vin kaj ĉiun leganton
Mireja


Sergio

unread,
Dec 29, 2009, 5:50:34 AM12/29/09
to
---- Marko:
> Sergio:

>> "Horo" ĉefsence estas daŭro, samkiel "mejlo" estas longo.

> Mi dubas tion. "Horo" ĉef- aŭ almenaŭ egalsence estas momento. Ĝi
> tutcerte estas momento en la diro "je la sepa horo".

"La kunsido daŭris du horojn"
"Horo konsistas el 60 minutoj"
"Venu post du horoj"
ktp klare neprigas la daŭr-sencon.

La punkta senco deriveblas el la daŭra (samkiel ĉe "mejlo"), sed ne
inverse.

>> Oni do povas dividi la kontinuan diurnoj je 24 disajn intervalojn
>> (24 horojn).

> Tia pensado miskondukas. Oni ne diras: *"Mi venos dum la tria
> [horo]."

Ruse oni ja diras tiel. Kaj tio estas tute logika kaj analogia al
"Li falis en la tria turno",
"Li venis en la dua tago".
Ke oni ne povas diri simile pri la horo en Esperanto estas difekto de
tiu lingvo.

> Anstataŭe oni diras: "Mi venos post la dua [horo]",

Tio ne estas intervalo, tio estas duonrekto.

> "Mi venos antaŭ la tria [horo]",

Simile.

> aŭ: "Mi venos inter la dua kaj tria [horoj]."

Tio estas malkohera kun la aliaj esprimoj. Ekz-e
"Mi lernis tion en la dua lernojaro"
"Ni renkontiĝos en la kvina de januaro"
ktp. Do, mankas sistememo.

>> La rusa lingvo aplikas al la tempo la saman sistemon, kiel ĝi (kaj
>> la aliaj lingvoj) aplikas al la spaco: la ordaj numeraloj indikas
>> la numereblajn INTERVALOJN; la kardinalaj nombroj indikas PUNKTOJN
>> per la distanco (kiu nature estas nombro kardinala, kaj ofte
>> entenas frakcion):

> La suoma lingvo havas du apartajn vortojn:

> 1. "hetki" =
> (a) "horo" (momento), kadukiĝinta
> (b) "momento", "tempopunkto"
> (c) "momento", "daŭreto"

> 2. "tunti" = "horo" (daŭro)

Mi komprenas ke la germana distingas inter Uhr kaj Stunde. Tamen mi
vidas nenian utilon en tia radikmalŝparo, ĉar per kontrastigo inter la
du specoj de la numeraloj ni ricevas la saman distingokapablon, kaj en
maniero pli ĝenerala ĉar kohera kun la aliaj mezurvortoj -- ekz-e kun
la spacaj. Pli ĝenerala kaj pli ŝparema solvo estas preferinda.

> La priparolata signifo de "horo" estas tiu 1.(a).

Mi parolas pri ambaŭ signifoj.

[...]

>> Sur mia horloĝo nun estas 9:50; do, la rektasenca respondo rusmaniera
>> estus:
>> je (1) "La DEKA horo";
>> kaj je (2), "NAŬ horoj kvindek minutoj" aŭ "dek minutoj antaŭ DEK".

> Esperanto funkcias alie. "Je" aludas al momento:

> je dek [minutoj] antaŭ la deka [horo]
> je la naŭa [horo] kaj kvindek [minutoj post ĝi]

Dankon. Mi scias tion. Ĝuste tion mi bedaŭras kiel ĝian logikan
difekton.

>> Resume, la sistemo esperanta-pola estas fuŝa, ĉar ĝi malkoheras kun
>> ĉio cetera:

> La horojn de esperanto oni povas aŭdi. Ilin signalas la horloĝo aŭ la
> turo de la preĝejo.

> La diro:
> Ni kunvenu je la dua.
> signifas:
> Ni kunvenu, kiam sonoros la dua horo.

Se vi legis mian afiŝon, vi eble rimarkis kion mi diris tie pri la
sonorado de urba turhorloĝo.

> Se vi serĉas analogaĵon, konsideru:
> Ni ataku je la sunleviĝo.

Ĝi ne estas taŭga analogio, ĉar mankas la kerno de la afero: la
signifo de numeralo.

--
Sergio

mireille.corobu

unread,
Dec 29, 2009, 5:51:10 AM12/29/09
to

Facilas kritiki dum malfacilas kompreni.
Mireja

Jean Hennebert

unread,
Dec 29, 2009, 5:56:55 AM12/29/09
to
* Sergio skribis:

> Revenante al la horoj: post kiam "six heures sont sonnées",


> la SESA horo estas PASINTA, kaj de post tiam oni estas
> en la horo SEPA.
> Sed la pola-esperanta sistemo misnomas ĉi tiun sepan horon sesa.

- Saluton,
Vi tute pravas, kaj tiu sistemo tuj ĝenis min, kiam mi eklernis E-on.
Fakte, la esprimo "nun estas la sesa horo kaj dek minutoj"
reale signifas : "jam pasis la sesa horo kaj dek minutoj".
Jean
.

Jean Hennebert

unread,
Dec 29, 2009, 6:20:45 AM12/29/09
to
** Jean Hennebert skribis:

>> Tute same, la 20a jarcento finiĝis la 31an de Decembro de la 2000-a jaro,
>> kaj la 21a jarcento komenciĝis tuj poste, la 1an de Januaro 2001.

* Mireille Corubu respondis :
> Jes mi scias tion sed en la praktiko mi [...]
> pensas [...] ke la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento.

* Mireille Corubu ankaŭ skribis:


> Facilas kritiki dum malfacilas kompreni.

- Jes, vi pravas !
estas ege malfacile kompreni, ke vi samtempe
SCIAS ke la jarcento komenciĝis en 2001,
kaj OPINIAS, ke ĝi komenciĝis en 2000...

Eble estus malfacile kompreni min, se mi skribus :
"Jes mi scias, ke nia planedo estas globo, sed en la praktiko mi opinias, ke
ĝi estas disko aŭ plataĵo, ĉar dum multnombraj centjaroj tiel opiniis
multegaj homoj".

Krome ŝajnas al mi, ke vi malpravas, kiam vi senĉese skribas: "por la
francoj, ...".
Mi certas, ke ne nur francoj, sed ankaŭ en ĉiuj landoj plimulto de la homaro
neniam pripensis la aferon, kaj kredas ke la jarcento komenciĝis en 2000,
tute simple pro la unuaj du ciferoj "20".

Sed mi tute certas ankaŭ pri tio, ke en ĈIUJ landoj kleruloj scias kiam
komenciĝis la nuna jarcento...
Jean

Andreas Kueck

unread,
Dec 29, 2009, 7:14:10 AM12/29/09
to
On 28 Dez., 22:49, "mireille.corobu" <mncor...@hotmail.com> wrote:

> Tajpu ĉewww.google.fr"la première décennie du siècle" kaj mem


> vidu...la impresan nombron de paĝaro

Jes, jes ...

Mi endonis "la terre est un disque", kaj la impresa nombro da trafoj
konvinkas min pri tio, ke lau chiuj francoj la tero estas disko ;-)

--
Andreas Kueck

Marko Rauhamaa

unread,
Dec 29, 2009, 7:32:59 AM12/29/09
to
Sergio <sergio.p...@gmail.com>:

> ---- Marko:
>> Sergio:


>>> Oni do povas dividi la kontinuan diurnoj je 24 disajn intervalojn
>>> (24 horojn).
>
>> Tia pensado miskondukas. Oni ne diras: *"Mi venos dum la tria
>> [horo]."
>
> Ruse oni ja diras tiel. Kaj tio estas tute logika

Mi neniel plendas pri la rusa lingvo. Ne ĉiam estas nur unu bona solvo.
La esprimo de esperanto ne estas la sola ebla, sed ĝi estas senproblema
kaj tute logika, se oni komprenas la signifojn de la vorto "horo".

Kelkaj postulas, ke ĉiu landnomo finiĝu per "-io". Vi postulas, ke
"horo" estu analoga al "tago" kaj "minuto". Tio laŭ mia opinio ne estas
bonaj postuloj. La "aksiomoj" de la "logiko" de esperanto estas la
vortaro, kies difinoj estas tute arbitraj. La "rezonregulojn" de
esperanto konsistigas la gramatiko.

Kelkfoje okazas efektivaj problemoj: malkonvenaj esprimiloj, fonologiaj
mallertaĵoj, gramatikaj esceptoj. Kontraŭ tiuj oni ataku, sed lasu en
paco esprimojn, kies sola peko estas tio, ke ili estas malsimilaj de la
rusa lingvo.

>> Se vi serĉas analogaĵon, konsideru:
>> Ni ataku je la sunleviĝo.
>
> Ĝi ne estas taŭga analogio, ĉar mankas la kerno de la afero: la
> signifo de numeralo.

Nu, oni povas paroli pri soldatoj pafantaj honorpafojn. Je ĉiu pafo
povas okazi ceremoniaĵo: je la unua pafo...

Aŭ oni povas eldiri mistikan aŭguron pri la malfermo de ĉielaj libroj:
je la malfermo de la unua libro la suno estingiĝos, je la malfermo de la
dua...

Aŭ ni povas rakonti pri plurfoja okazo: je la unua fojo okazis io, je la
dua okazis io alia...


Marko

Jean Hennebert

unread,
Dec 29, 2009, 10:15:15 AM12/29/09
to
* Andreas Kueck skribis:

> Mi endonis "la terre est un disque", kaj la impresa nombro
> da trafoj konvinkas min pri tio, ke lau chiuj francoj
> la tero estas disko ;-)

Ne nur laŭ Francoj !
Jen vizitinda retpaĝo de la societo "Plata Tero":
http://theflatearthsociety.org/cms/

Jean ;-)

mireille.corobu

unread,
Dec 29, 2009, 10:20:20 AM12/29/09
to
> estas ege malfacile kompreni, ke vi samtempe
> SCIAS ke la jarcento komenciĝis en 2001,
> kaj OPINIAS, ke ĝi komenciĝis en 2000...

Hm! Hm! ????
Kie do mi diris ke la nun pasanta jarcento komenciĝis en 2000?
Eblas ke mi faris konfuzon kun la komenco de la ĵus finiĝanta
"décennie", se tiel estas mi pardonpetas.

Mi dankas al vi pro la provo min kompreni ;-).
Pro tio mi kuraĝas aldoni iom pli:

En la franca lingvo estas
la du vortoj: "siècle" kaj "décennie".

Kaj "décennie" ne ĝuste koincidas kun "les dix premières années du
siècle" (la dek unuaj jaroj de la jarcento) ĉar ekzemple la unua jaro
(jaro 2000) de la ĵus finiĝanta "décennie" estas la lasta jaro de la
antaŭa jarcento (la 20a).

En miaj respondoj mi parolis pri "jardeko" en la senco de la franca
"décennie" do ne en la senco de ajna dek sinsekvaj jaroj.
Jen por informo:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Aide:Dates#D.C3.A9cennies
http://fr.wikipedia.org/wiki/Ann%C3%A9es_1950
Tie estas tute klare ke en la franca lingvo ĉiu "décennie" komencas per
nulunua jaro, ekz: 1950 por la "décennie des années 50".
la sinsekvo 1950, 1951, ...1959 estas la "décennie des années 50". Kiam
la homaro atingos la jaro 2060, tiam la sinsekvo 1950, 1951, ...1959
estos (laŭ mia eta kompreno) "la décennie des années 1950).

Mi vole konservas la francajn esprimojn ĉar mi ne certas ke internacie
la vorto "jardeko" estos komprenata kiel nia franca "décennie".
Sed vi, Jean, regas la francan lingvon do vi scias pri kio mi parolis
kaj pri kio aliaj francianoj parolas kiam ili diras "décennie" ĉu ne?.

Sergio proponis "nuldekaj jaroj de la 21a jarcento" mi supozas ke li
ekskludis la jaron 2000 dum se li dirus "la nuldekaj ĵus pasintaj jaroj"
estus en ĝi la jaro 2000.

Por paroli pri la jaroj 2000, 2001,....2009 mi preferas france "la
première décennie 2000" aŭ simple "la décennie 2000" kaj en Esperanto
"la jardeko 2000-2009". Poste estos "la décennie 2010" "la jardeko
2010-2019" kaj tiel plu...Tiel en Eo estas sufiĉe klare pri kio oni babilas.
Mireja

mireille.corobu

unread,
Dec 29, 2009, 10:29:51 AM12/29/09
to
> Jen por informo:
> http://fr.wikipedia.org/wiki/Aide:Dates#D.C3.A9cennies
> http://fr.wikipedia.org/wiki/Ann%C3%A9es_1950
> Tie estas tute klare ke en la franca lingvo ĉiu "décennie" komencas per
> nulunua jaro, ekz: 1950 por la "décennie des années 50".

Tie estas tute klare ke en la franca lingvo ĉiu "décennie" KROM DU
komencas aŭ finiĝas per nulunua jaro, ekz: 1950 por la "décennie des
années 50".

La du "décennies" kiuj ne sekvas la modelon de la aliaj estas tiu de la
jaroj 1,2,3....9 kaj tiu de la jaroj -9,-8,-7......-1.
Mireja

mireille.corobu

unread,
Dec 29, 2009, 11:07:31 AM12/29/09
to
> Estas malakordo inter la demando (kia=kioma) kaj la respondo (tiom).
> Oni demandas pri numeralo orda, kaj respondas per numeralo kardinala.
> La demando estas fuŝa, la respondo estas ĝusta. La delikata orelo
> pola ne povis elteni tian malkoheron, kaj tial la poloj (kaj post ili,
> ankaŭ la esperantistoj) laŭe fuŝis la respondon: "estas la tria horo
> kaj duono". Fakte, la harmonio plu mankas (oni aldonas kardinalan
> duonon al la orda "tria"); kaj je la koncerna tempopunkto oni jam
> estas meze de la kvara horo (estas "duono de la kvara horo").

* Por 15h20, al la tradicia kaj malklara demando "(la)kioma horo estas?"
oni povas respondi:

Estas dek kvin kaj 20 minutoj
Estas 20 minutoj post dek kvin
Estas 20 minutoj en la deksesa

Mi preferas la demandon "Kiom horas?" aŭ "Kiom hore estas?"

* Ne celante precizan tempopunkton, al la demando "Kiam vi venos?", oni
povas respondi:

Mi venos post la dekkvina (do povas esti post la deksesa)
Mi venos post dek kvin (do povas esti post dek ses)
Mi venos en la deksesa (inter 15 kaj 16)
Mi venos antaŭ la deksepa ( 16 estas la limo)
Mi venos antaŭ dek ses ( kiam estos dek ses ni estos kune).

Kie estas la problemo?
Estas sufiĉe da manieroj diri klare kondiĉe ke oni uzas "post" "antaŭ"
"kaj" "en" kaj atentas diri "dek ses" por punkta horo kaj deksesa por
intervala horo.

Mireja povas erari kaj estus kontenta ke oni atentigu ŝin pri ŝiaj eraroj.
PS:
Ŝi ne kutimas demandi en Eo pri la horo ĉar inter siaj proksimuloj neniu
deziras lerni la lingvon :-/.

Jean Hennebert

unread,
Dec 29, 2009, 12:18:13 PM12/29/09
to
* Mireille Corobu demandis:

> Hm! Hm! ????
> Kie do mi diris ke la nun pasanta jarcento komenciĝis en 2000?

- Jen tio, kion vi skribis la 27an de Decembro (18:14), responde al Sergio :
"Ĉu? Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento [....]"

> En la franca lingvo estas
> la du vortoj: "siècle" kaj "décennie".

- Tute same en Esperanto estas jarcento kaj jardeko, ĉu ne?
Laŭ PIV-2005, "jardeko" estas:
(1) : deko da jaroj,
(2) : Numerita dekjara periodo en jarcento
Nu, ŝajnas al mi, ke en la unua difino mankas "sinsekvaj"...

Kaj la franca "décennie" = "période de 10 ans",
estas fakte ajna periodo, kies daŭro estas 10 plenaj jaroj,
ekz [de 01-01-1928 ĝis 31-12-1937].
Pri tio atestas miaj du vortaroj "Larousse" kaj "Littré",
kaj ankaŭ http://fr.wikipedia.org/wiki/D%C3%A9cennie
(Mi tamen opinias, ke neniu interreta dokumento estas vere fidinda).

> En miaj respondoj mi parolis pri "jardeko" en la senco de la franca
> "décennie" do ne en la senco de ajna dek sinsekvaj jaroj.

- Pri tio, ni klare malkonsentas !

- Tiuj paĝoj tute ne difinas la vorton "décennie".
Ili indikas nur, kiel ĉiuj redaktantoj de Wikipedia komprenu esprimojn
similajn al "les années 70".
Sed tio tute ne signifas, ke "décennie" nepre komenciĝu en jaro "xxx0" !

> Tie estas tute klare ke en la franca lingvo ĉiu "décennie" komencas per
> nulunua jaro, ekz: 1950 por la "décennie des années 50".

- Ne.
Tie estas klarigita, nur kiuj jaroj estas ekz. "les années 50".
Kompreneble, ne ekzistas esprimoj similaj al "les années 78",
sed la jararo {1978, ...,1987}tamen estas "décennie" kaj "dekjaro".

> Sed vi, Jean, regas la francan lingvon do vi scias pri kio mi parolis kaj
> pri kio aliaj francianoj parolas kiam ili diras "décennie" ĉu ne?.

- Mi provas regi ĝin, kaj kiam ekestas dubo, mi kontrolas per miaj vortaroj.
Ĝuste tion mi faris, kaj neniel dubas, ke "décennie" estas ajna periodo da
10 sinsekvaj jaroj.

Fakte, la fino de ĉiu jaro estas ankaŭ fino de iu jardeko.
Kaj ĉar mi ne estas fetiĉisto pri nombroj, tute ne gravas por mi, ĉu tiu
jardeko komenciĝis en 2000 aŭ en 1984.
Videble, tio "gravas" ĉefe por ĵurnalistoj, kiuj ŝatas impresi sian
legantaron per magiaj nombroj !

Jean

mireille.corobu

unread,
Dec 29, 2009, 1:48:06 PM12/29/09
to
> Mi endonis "la terre est un disque", kaj la impresa nombro da trafoj
> konvinkas min pri tio, ke lau chiuj francoj la tero estas disko ;-)
>
> --
> Andreas Kueck

La komparo inter "la première décennie du siècle" kaj "la terre est un
disque" estas fajna kiel inter "le siècle des lumières" kaj "la terre
est plate".
Mireja

mireille.corobu

unread,
Dec 29, 2009, 2:06:15 PM12/29/09
to
Jean Hennebert a écrit :

> * Mireille Corobu demandis:
>> Hm! Hm! ????
>> Kie do mi diris ke la nun pasanta jarcento komenciĝis en 2000?
>
> - Jen tio, kion vi skribis la 27an de Decembro (18:14), responde al
> Sergio :
> "Ĉu? Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento [....]"

Senpripense mi ja konsideris la jaron 2000 en ĉi nuntempa jarcento sed
mi ja sciis ke la jarcento komencis en 2001, sed forgesis tion.
Ankaŭ mi skribis:
-=-=-=-=
Ĉu? Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento kaj la unua jardeko
de la 21a jarcento konsistas el 2000 ĝis 2009.
Tiel oni komprenas en Francio "la première décennie" kiu pretas finiĝi
la 31a de decembro 2009.
Vidu:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Ann%C3%A9es_2000
Ĉu ne tiel estas alilande?
-=-=-=-=
do mi konfuzis la komencon de la 21a jarcento kun la komenco de la
jardeko "2000, 2001, .....2009".

Mi aldonas ke same kiel la franca "siècle" plursencas, ankaŭ plursencas
la franca "décennie".
Estas la senco en vortaro (kiun mi ankaŭ kontrolis) kaj la senco de la
ĉiutaga lingvaĵo.
Ĉu vi rifuzas la trivialan sencon uzitan de amaso da francoj por nur
konsideri la vortaran sencon?
Iom strange...

Tutcerte estas ke ŝajne vi primokas tiujn kiuj ne opinias kiel vi kaj
tia sinteno ne plaĉas al mi.
Fina punkto.
Malpedantece
Mireja

Jean Hennebert

unread,
Dec 29, 2009, 3:04:22 PM12/29/09
to
* Mireille Corobu skribis:

> Mi aldonas ke same kiel la franca "siècle" plursencas, ankaŭ plursencas la
> franca "décennie".
> Estas la senco en vortaro (kiun mi ankaŭ kontrolis) kaj la senco de la
> ĉiutaga lingvaĵo.

- Verdire, mi ege malofte uzas "décennie" en ĉiutaga lingvaĵo...

> Ĉu vi rifuzas la trivialan sencon uzitan de amaso da francoj por nur
> konsideri la vortaran sencon?
> Iom strange...

- Preskaŭ amuza estas via obstina certeco pri tio,
kion "tutcerte" diras aŭ opinias "ĉiuj" aŭ "amaso da" Francoj !

Tute male, mi NE konas tiun "trivialan sencon uzitan de amaso da francoj" !
Mi ĉiam opiniis, ke "décennie" estas ajna sinsekvo da 10 jaroj, sed hodiaŭ,
pro viaj asertoj, mi dubis.
Tial mi prenis du vortarojn por kontroli, kaj konstatis ke mia opinio ne
estas erara...
Krome mi serĉis en Wikipedia.fr la difinon de "décennie", kaj la ekzemploj
de tiu paĝo pravigis min.
Mi do sendis al vi ligilon al tiu paĝo, kaj ties enhavo ŝajne ne plaĉis al
vi, sed pri tio ne mi kulpas!

> Tutcerte estas ke ...

- Ha! Jen denove via plej ŝatata esprimo!
Ĉu vi iam dubas pri io?

> ŝajne vi primokas tiujn kiuj ne opinias kiel vi

- Ĉu estis mokado en mia respondo pri "décennie" ?
Bonvolu relegi pli atente, kaj malpli kolere...

> tia sinteno ne plaĉas al mi.

- Tion mi tre bedaŭras, sed ne por plaĉi al vi venis mi ĉi tien...

Jean

mireille.corobu

unread,
Dec 29, 2009, 5:23:26 PM12/29/09
to
>> Tutcerte estas ke ...

> - Ha! Jen denove via plej ŝatata esprimo!
> Ĉu vi iam dubas pri io?

Mi kutimas dubi pri ĉio. Se ne estus tiel mi ne respondus al Sergio
skribante en
http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/532c5d03521f54cf?hl=eo


-=-=-=-=
Ĉu? Por mi la jaro 2000 apartenas al la 21a jarcento kaj la unua jardeko
de la 21a jarcento konsistas el 2000 ĝis 2009.
Tiel oni komprenas en Francio "la première décennie" kiu pretas finiĝi
la 31a de decembro 2009.
Vidu:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Ann%C3%A9es_2000
Ĉu ne tiel estas alilande?
-=-=-=-=

>> ŝajne vi primokas tiujn kiuj ne opinias kiel vi

> - Ĉu estis mokado en mia respondo pri "décennie" ?
> Bonvolu relegi pli atente, kaj malpli kolere...

Kritiki estas facile, kompreni estas malfacile...
Vi ne komprenis ke la mokado ne rilatis kun mi sed rilatis kun via
maniero trakti tiujn kiuj dirus "cent Zeuros", tiujn kiuj ne regas la
francan lingvon.
Mi aludis al via respondo en:
http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/cf699def50adbd64?hl=eo%C8%94c5d03521f54cf
-=-=-=-=
> Mireja:


> Eksterdube estas ke por francoj
> "la première décennie de ce siècle" estas
> la jararo: 2000, 2001,2002,...2009.

Eble por iuj francoj, sed tutcerte ne por ĉiuj !

Eksterdube estas, ke mi estas franco,


kaj ke mi tamen scias,
ke la unua jardeko de ĉi tiu jarcento
estas la jararo {2001, ..., 2010} !

> al la demando "Ĉu la jaro 2000 apartenas al nia jarcento?"


> la unua surstrate renkontita persono tuj respondos
> "Jes, kial do?".

- Eble jes...
Kaj al la demando
"Kiel vi prononcas 'cent euros?' " ,
la sama persono tre verŝajne
respondos : "cent Zeuros". ;-)

-=-=-=-=

>> tia sinteno ne plaĉas al mi.

> - Tion mi tre bedaŭras, sed ne por plaĉi al vi venis mi ĉi tien...

Ne bedaŭru, la lasta fojo kiam mi sentis koleron estis en decembro de la
lasta jaro de la "dernière décennie des années 1900", pro la "Erika"
mara katastrofo.
Ne bezonatas ke vi plaĉu al mi :-) sed mi rajtas diri publike ke ne
plaĉas al mi ke oni primokas tiujn kiuj france prononcas "cent Zeuros",
ke oni primokas tiujn kiuj opinias ke la "première décennie du 21ème
siècle" estas la jararo 2000, 2001,...2009 ĉar (mi citas vin el
http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/msg/6bd43fcf468d3a7f?hl=eo%C8%94c5d03521f54cf)
"kleruloj scias kiam komenciĝis la nuna jarcento...".
Mireja kiu ĝojegas ĉar malklerulo ŝi estas do povas ankoraŭ multe multe
lerni.
Estas granda plezuro lernadi :-) precipe kiam, pro profesiaj kaj
familiaj kialoj, tempo mankis por persona lernado dum pli ol tri jardekoj.

Giuseppe Castelli

unread,
Dec 29, 2009, 6:55:18 PM12/29/09
to
Sergio:

> Novan vorton mi elpensis spektante resuman TV-elsendon, dedicxitan al la
> finigxanta unua jardeko de la 21a jc. Sxajnas ke "la nuldekaj jaroj de
> la 21a jc" estas bela kaj klara esprimo.

Jes.

"La nulaj jaroj" estus pli kohera, ĉar en "..., dek, dudek, ..., naŭdek"
la mankanta komenco estas "nul", ne "nuldek". Tamen "nuldekaj" estas pli
facile komprenebla.

> Tamen kiel cxiam, cxion fusxas la malbeninda artikolo. Cxu oni metu
> gxin en la tradukon de la elsendotitolo? Unuflanke, oni ja ne uzas la
> artikolon cxe alparolo. Aliflante, "Adiaux, nuldekaj" sonas iel
> strange.

Nenia problemo. Vi estas libera sekvi la alilingvan kutimon, ne uzante la
artikolon ĉe alparolo: tio malverŝajne ĝenos, ĉar malverŝajne oni
miskomprenos "Adiaŭ, _iuj_ nuldekaj". Sed vi povas ankaŭ malsekvi ĝin,
kaj ankaŭ tio apenaŭ ĝenos iun.

Jean Hennebert

unread,
Dec 30, 2009, 4:14:39 AM12/30/09
to
* Mireille Corobu skribis:

> Vi ne komprenis ke la mokado rilatis kun via maniero trakti tiujn kiuj


> dirus "cent Zeuros", tiujn kiuj ne regas la francan lingvon.

- Kaj vi ŝajne ne komprenis, ke mia mokado tute NE aludis ilin.

Ĝi aludis NUR tiujn, kiuj argumentas per la opinio
de "la unua surtrate renkontita persono",
aŭ per la nombro da rezultoj ĉe Google,
kaj kiuj kapablas senride skribi :
"tiuj kiuj scias pri kio ili parolas, ekzemple ĵurnalistoj".

Ne miskomprenu min:
ja ekzistas kompetentaj ĵurnalistoj, sed ĵurnalistoj ĉefe kompetentas pri
ĵurnalismo, same kiel superbazaraj vendistoj de komputiloj ĉefe kompetentas
pri vendado, ne pri komputiko..
Jean


mireille.corobu

unread,
Dec 30, 2009, 10:26:10 AM12/30/09
to
>> Mireille Corobu skribis:

>> Vi ne komprenis ke la mokado rilatis kun via maniero trakti tiujn kiuj
>> dirus "cent Zeuros", tiujn kiuj ne regas la francan lingvon.

> Jean Hennebert:


> - Kaj vi ŝajne ne komprenis, ke mia mokado tute NE aludis ilin.

> Ĝi aludis NUR tiujn, kiuj argumentas per la opinio
> de "la unua surtrate renkontita persono",
> aŭ per la nombro da rezultoj ĉe Google,
> kaj kiuj kapablas senride skribi :
> "tiuj kiuj scias pri kio ili parolas, ekzemple ĵurnalistoj".

Interese...
Ni ne devojiĝu de la temo, temis pri la senco de la franca "décennie" en
surstrata franca lingvaĵo, ĉu ne?
Temis pri la NUNTEMPA (en la fino de decembro 2009) maniero kompreni "la
première décennie de ce siècle" en Francio, ĉu ne?
Pri la ĵurnalistoj pardonu sed mi denove asertas ke en Francio ili scias
pri kio ili parolas.

Mi legas en soc.culture.esperanto ne por argumenti sed por lernadi de
esperantistoj kiuj ne vivas en Francio.
Tamen post nia interŝanĝo kion mi lernis? Vi trovos la respondon en ĉi
nuna penso mia:
"C'est heureux que dans mon entourage il n'y ait pas d'espérantistes, il
y a vraiment trop de risque d'être déconnecté de ..."
Mireja

0 new messages