Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanto malantaùen !

0 views
Skip to first unread message

Rafi

unread,
Aug 7, 2007, 1:04:54 PM8/7/07
to
Mi antaù nelonge konstatis ke la esperantlingva vikipedio retroiris de
la 15a ghis la 16a vico inter chiuj vikipedioj.
Chu neevitebla malsuprenirado ?

Dario Rodriguez

unread,
Aug 8, 2007, 5:50:42 AM8/8/07
to
Mi ie legis ke la turka Vikipedio antaŭenpasis la esperantan laŭ nombro
da artikoloj, tial ke Esperanto pasis al la 16a pozicio. Kaj ĝi povos
ankoraŭ pli malantaŭeniri, se aliaj vikipedioj atingos pli grandan
nombron da artikoloj, kio estus normala konsiderante ekzemple ke la
nombro da turkoparolantoj estas, ni diru, optimisme, 70-foje pli
multnombra ol tiu de la esperantoparolantoj. Oni devas, do, agnoski la
enorman kreivon de la esperantistaro, kiu, kun tiom malmultega kvanto da
parolantoj kompare al la grandaj lingvoj sukcesis krei preskaŭ 87.000
vikipediajn paĝojn en nia lingvo. Certe la esperanta produktivo "per
capita" ĉi-rilate estas ege rimarkinda kompare al aliaj lingvoj, kun la
ebla escepto de la angla.

Dario

Jens S. Larsen

unread,
Aug 8, 2007, 2:40:14 PM8/8/07
to
Nu, mi atus kontribui, sed mi estos okupita pri Dana-Esperanta
vortaro kelkajn monatojn ankora ...

Rafi skribis:

Manuel

unread,
Aug 8, 2007, 3:50:31 PM8/8/07
to

Jens S. Larsen skribis:

> Nu, mi atus kontribui, sed mi estos okupita pri Dana-Esperanta
> vortaro kelkajn monatojn ankora ...

Mi esperas, ke dume vi okupigxas pri la Esperantigo de la verkaro de
via nobelpremiito (1917) Pontoppidan...
http://eo.wikipedia.org/wiki/Henrik_Pontoppidan
Foto (franca artikolo) -- suficxe alloga li estis ;-D
http://fr.wikipedia.org/wiki/Henrik_Pontoppidan
Alia foto (artikolo en [supozinde] slava lingvo nomita "bosanski", pri
kiu mi neniam antavxe avxdis ; bonvolu informi min pri la regiono,
kie oni parolas gxin)
http://bs.wikipedia.org/wiki/Henrik_Pontoppidan
Plua portreto (svahila artikolo)
http://sw.wikipedia.org/wiki/Henrik_Pontoppidan

> Rafi skribis:
> > Mi antaù nelonge konstatis ke la esperantlingva vikipedio retroiris de
> > la 15a ghis la 16a vico inter chiuj vikipedioj.
> > Chu neevitebla malsuprenirado ?

Manvxelo

Giuseppe Castelli

unread,
Aug 8, 2007, 4:13:50 PM8/8/07
to
Manuel:

> [supozinde] slava lingvo nomita "bosanski", pri kiu mi neniam antavxe
> avxdis ; bonvolu informi min pri la regiono, kie oni parolas gxin)
> http://bs.wikipedia.org/wiki/Henrik_Pontoppidan

Ŝajne temas pri la bosnia. Komparu kun la kroata:

http://hr.wikipedia.org/wiki/Henrik_Pontoppidan

Ne mirinde, la "du lingvoj" aspektas parktike samaj. Mi trovas nur unu
okulfrapan diferencon, la "okcidentajn" monatnomojn en la bosnia.

Paul Ebermann

unread,
Aug 8, 2007, 4:45:21 PM8/8/07
to
"Rafi" skribis:

> Mi antaù nelonge konstatis ke la esperantlingva vikipedio retroiris de
> la 15a ghis la 16a vico inter chiuj vikipedioj.
> Chu neevitebla malsuprenirado ?

Mi supozas, ke Esperanto estas nuntempe unu el
la lingvaj komunumoj kun la plej alta procentajxo
de vikipediaj kunlaborantoj (krom eble kelkaj
aliaj planlingvoj). Nur pro tio gxi sukcesis
komence atingi trian lokon.

Tamen tio ankaux signifas, ke la nombro de la
esperantaj vikipedio-kontribuantoj ne plu tiom
grandskale povas kreski, kiel eblas por aliaj
lingvoj, kaj do iam cxiu granda gxis almenaux
mezgranda lingvo (kun suficxa interretkonekto)
havos pli da kontribuantoj.

Pli da kontribuantoj gxenerale ankaux signifas pli
da (novaj) artikoloj.

Do almenaux dum la vikipediistaro gxenerale pli
kreskos ol la nombro de la esperantoparolantaro,
la relativa grandeco de la esperanta vikipedio
plu malkreskos.


Tio tamen ne malkuragxigu vin plulabori en la
Eo-vikipedio ... - simple ne tro atentu la
pozicion rilate al aliaj (pli grandaj) lingvoj.


Pauxlo
--
Nun ludigxas: : ()

alaudo

unread,
Aug 12, 2007, 7:59:38 AM8/12/07
to
Fakte la Esperanto retroiris de la 15-a al la 16-a loko ne pro tio, ke
Esperanto malevoluas, sed pro tio, ke aliaj vikipedio rapide evoluas.
Nuntempe la turka vikipedio, kiu havas pli ol 100 000 registritajn
uzantojn, superis nian vikipedion (kun cx. 3500 uzantoj!). Tio estas
tute normala afero: Vikipedio eble farigxis populara en Turkio, kaj la
respektiva vikipedio kreskis pli rapide, ol aliaj. Jen estas citajxo
el mia artikolo pri Vikipedio, kiu aperos en la sekva numero de
"Kontakto", kiu estis verkita dum nia Vikipedio ankoraux estis sur la
15-a loko:

Se ni pli atente studos la tabelon de vikipedioj, ni vidos, ke dume la
Esperanto-vikipedio estas 15a la la nombro de artikoloj, sed se la
diferenco inter la norvega (14a) kaj nia vikipedio estas pli ol 30 000
artikoloj, la sekvanta turka vikipedio havas bonajn ancojn
kreskatingi kaj avanci nian vikipedion. Fakte, se ni rigardos iomete
retrospektiven, ni vidos, ke la 5-an de Decembro 2003, kiam Esperanto-
vikipedio festis sian 10 000an artikolon, i estis la 10a vikipedio
la la kvanto de artikoloj, postsekvanta de la itala kaj katalana,
kiuj havis po . 5 000 artikolojn [6]. Kiel oni povas rimarki, la
katalana ne sukcesis kreskatingi Esperanto-vikipedion, sed la itala
jam estas ne plu atingebla. Do, Esperanto-vikipedio evoluas malpli
rapide, ol gravaj vikipedioj, sed tamen suficxe rapide. Fakte, dum la
unua duonjaro en 2007 en Esperanto-vikipedio tage avera e aperadis 163
novaj pa oj, dum la komunumo de la menciita itala vikipedio aperigas
tage mezume 513 artikolojn, kaj la rivalaj vikipedioj turka, slovaka
kaj e a kreskas tage respektive je 273, 79 kaj 91 [7]. Do, se la
turka vere balda kresksuperos la Esperanto-vikipedion, aliaj du
vikipedioj dume kreskas malpli rapide. Sed kelkaj vikipedio kun e
malpli granda artikolkvanto jam per sia rapida kresko minacas
Esperanto-vikipedion, ekzemple la hebrea vikipedio [7].

Alaudo, administranto de Esperanto-vikipedio.

0 new messages