Novatagejo: soc.culture.esperanto eĉ pli facile per guglaj grupoj

20 views
Skip to first unread message

novatago

unread,
Jul 8, 2021, 1:33:59 PMJul 8
to
Se oni uzas guglajn grupojn por legi la grupon soc.culture.esperanto
estas espero:
https://novatagejo.home.blog/2021/07/08/soc-culture-esperanto-ec-pli-facile-per-guglaj-grupoj/

Ĝis la revido. Novatago
http://novatagejo.home.blog

Gerald

unread,
Jul 11, 2021, 9:10:36 AMJul 11
to
Le 8 juillet 2021 à 19:33, novatago a écrit :

> Se oni uzas guglajn grupojn por legi la grupon soc.culture.esperanto
> estas espero:

Eble... krom la fakto, ke ĝi estas malbona ideo...

Google alproprigis (en la plej forta senco) la *liberan* komunikilon,
kiu estis usenet, por nutri siajn proprajn diskutejojn, kaj do siajn
profitojn... ĝi estas politike tre kritikebla.

Kaj la sola maniero solvi ĉi tion estas ne uzi ĉi tiun hegemonian
giganton kaj konektiĝu al kio restas de usenet per "la malmodernan
manieron" (NNTP), per sendependaj usenet-provizantoj, kaj per senpagaj
kaj justaj programaroj.

<https://eo.wikipedia.org/wiki/Usenet>

Memoru, ke teorie, Usenet estas sendependa de "interreto", kaj eĉ povus
estti prizorgata de portokolomboj ! ;-)

--
Gerald

novatago

unread,
Jul 11, 2021, 11:42:16 AMJul 11
to
Mi konsentas, kaj fakte mi donis mian opinion unuvorte en la publikaĵo
de la unua de julio de mia blogo, kaj en komento en la publikaĵo de la
12-a de oktrobro de 2019, en kiu mi parolis pri tiu grupo unuafoje kaj,
fakte, mi donis la saman vikipedian ligilon, kiun vi donas nun. Tamen,
eĉ se mi volas iom helpi, mi ne povas vojaĝi tra la mondo nur por agordi
komputilojn de Esperantoparolantoj, eĉ se tre malmultaj, por ke ili uzu
la plejn bonan ilon por aliri la grupon, kaj tial oni devas akcepti ke
kelkaj personoj uzos aĉajn guglajn grupojn ĉar tiu estas la plej facila
maniero por ili, kaj, alimaniere, ili tute ne vizitos la grupon.

Ĉu bona ideo, ĉu malbona ideo, la fakto estas tiu.

Ĝis. Novatago
http://novatagejo.home.blog


El 11/7/21 a las 15:10, Gerald escribió:

Gerald

unread,
Jul 12, 2021, 8:24:24 AMJul 12
to
Le 11 juillet 2021 à 17:42, novatago a écrit :

> Ĉu bona ideo, ĉu malbona ideo, la fakto estas tiu.

Informi ne estas devigo, nur ofertas elekton : do ĝi ĉiam estas *bona*
ideo ! Ĉu ne ?

Ekzemplo : vi respondas super la citaĵo, *kaj* ripetante la tutan
tekston (anstataŭ elekti la koncernan fragmenton).

Ĝi estas kontraŭ malnova "retiketo" (kiam ni trovis utile respekti ĝin)
kaj ĉefe malutila. Ĉar :

R : Ĉar ĝi stulte renversas la naturan legadon !
D : Sed kial citaĵo ĉe la fino de la artikolo estas tiel terura ?
R : Citaĵo fine de la artikolo.
D : Kio estas la plej aĉa afero pri novaĵgrupoj ?

;-)

[R = respondo D = Demando]
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Retiketo>

--
Gerald

novatago

unread,
Jul 12, 2021, 11:27:18 AMJul 12
to
Buf, mia kara tempo, dio...

El 12/7/21 a las 14:24, Gerald escribió:

Илья

unread,
Jul 14, 2021, 6:12:57 AMJul 14
to
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages