Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Mazi en Gondolando

7 views
Skip to first unread message

Anton Oberndorfer

unread,
May 5, 2008, 11:55:52 AM5/5/08
to
Hodiaŭ aperis en Youtube 18 filmetoj "Mazi en Gondolando". Tio estas
Esperanto-kurso por infanoj kiu antaŭ pli ol 10 jaroj estis vendata de
Internacia Esperanto Instituto sur videokasedoj.

Mi demandas min ĉu la brazilano kiu enretigis la kurson nun petis permeson
de IEJ. Ĉiukaze nun ĉiu mem povas testi la kvaliton de la kurso kaj la
taŭgecon por la instruado de infanoj.

Por spekti la filmetojn iru al:
http://de.youtube.com/user/mazigondolando

Ekzistas ankaŭ alia kurso sur videokasedoj, kaj mi estas tre scivolema
gustumi ĝin. Temas pri la produktaĵo de ELNA "Esperanto - pasporto al la
tuta mondo". Tie ja parolas veraj homoj, eĉ el diversaj landoj, kaj vere
interesus min kiel tiu kurso aspektas.

Estus tre bona ago flanke de ELNA publikigi en Youtube almenaŭ gustuman
porcion de la kurso. Ŝajnas al mi ke tiu kurso restas kaŝita ie en kelo de
ELNA.

Senpacience atendante
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

tumb...@gmail.com

unread,
May 5, 2008, 2:43:24 PM5/5/08
to
Kvankam eble estas ne laŭleĝa... "amiko mia" elŝutis du filmojn de
Mazi per aMule... la vidkalito estas ege pli bona ol youtube, sendube!

sqrxz

unread,
May 9, 2008, 7:55:13 AM5/9/08
to
Vi povas ankaux meti ilin cxe Dailymotion en la internacia grupo cxe
tiu cxi adreso : http://www.dailymotion.com/group/65699

Dario Rodriguez

unread,
Jun 11, 2008, 4:34:14 AM6/11/08
to
La 5an Majo Anton Oberndorfer atentigis ke la fama video-kurso "Mazi en
Gondolando" troveblas en Youtube (
http://de.youtube.com/user/mazigondolando )

Nun mi deziras aldoni ke tiu kurso ankau troveblas en la pagharo de nia
samlistano Enrike Ellemberg:

http://esperantofre.com/edu/kino01e.htm

kun la avantaĝo ke el la sama paĝo eblas elŝuti ankaŭ la tekstojn laŭ
pdf formato kaj anglalingvaj klarigetoj, ĉar fakte tiu paĝo ligiĝas al
tiuj de la Universitato de Rochester, kiu adoptis na* Mazi en Gondolando
por sia E-Kurso.

La filmo estas dividita en 6 partoj. Oni rimarku ke ĝia informatika
sufikso ".qt" nur taŭgas por la programo Quick Time, elŝutebla el:
http://www.apple.com/quicktime/download/.

Ĉar la formato estas "FLV", ankaŭ eblas facile anstataŭi la
sufikson .qt per .flv kaj tiel vidi ĝin per FLV Player, senpage
elŝutebla el la Reto. Ankaŭ rete ekzistas konvertiloj al aliaj
formatoj.

Dario

* "na": http://www.telefonica.net/web2/dariorls/na.html

0 new messages