Mime-Version: 1.0
Content-type: text/plain; charset=ISO-8859-15
Content-Transfer-Encoding: 8bit
Se ĉefa Usenet-ortodoksulo afiŝas okbitajn MIME-aĵojn, sendube okbita
MIME jam penetris Usenet-on. ;-)
Sed serioze: estas evidente, ke MIME-afiŝaĵoj oportune kaj senĝene
konvenas en <URL: news:soc.culture.esperanto>. La konvertado, kiun mia
servilo efektivigis, simple neniun profitigas.
Samtempe estas evidente, ke afiŝaĵoj en ĉi tiu forumo ne estas tiel
oftaj, ke oni baldaŭ bezonos novajn NNTP-forumojn aŭ novan
eo.*-hierarkion.
Do restis nur unu motivo konservi mian NNTP-servilon: universala,
senkosta aliro al <URL: news:soc.culture.esperanto>. Kvankam tia servo
sendube povas esti utila, ĝi ne estas morala, ĉar mia servokontrakto
rekte malpermesas ĝin.
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/
> La konvertado, kiun mia servilo efektivigis, simple neniun profitigas.
> Do restis nur unu motivo konservi mian NNTP-servilon: universala,
> senkosta aliro al <URL: news:soc.culture.esperanto>.
Jes, ankaŭ mi miriĝis delonge pri la senco kaj bezono de tiu servo, ĉar
verŝajne ĉiuj uzret-serviloj enhavas SCE-on, kaj ĉar estas aliaj liberaj
serviloj kiel www.individual.net aŭ "Google-groups" por atingi SCE-on
laŭ bezono.
> Samtempe estas evidente, ke afiŝaĵoj en ĉi tiu forumo ne estas tiel
> oftaj, ke oni baldaŭ bezonos novajn NNTP-forumojn aŭ novan
> eo.*-hierarkion.
Mi vidas eblecon por utila nova servo: la transdono de la enhavoj de la
multaj dissendolistoj per uzreta tekniko (ĉefe temas pri la diskut-
fadenoj kaj la uzo de niaj kutimaj programoj) en ambaŭ direktoj.
Tiun faras ekz. news.gmane.org, sed tiu servilo ne estas atingebla
(almenaŭ al mi), kaj ne indas uzi ĝin, ĉar ĝi enhavas nur kvar grupojn
kun "esperanto" en la nomo. Tamen ĝi montras ke tiu transdono estas
teknike ebla, kaj ĝi oferas la bezonatajn programojn senkoste kaj kun
la fontkodojn, intence por esti uzeblaj por aliaj.
Kondiĉe ke vi entute serĉas novan uzadon de via servilo, restas la
demando, ĉu via servokontrakto permesus tiun uzon.
Aksel
--
Mi estas lernanto kaj shatas atentigojn pri eraroj.
Dnakon pro ĉio, Marko!
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
Nu, eble la novaĝrupa servilo iom pli rapidis.
Angelos TSIRIMOKOS skribis:
> Do same kiel la retlista spegulo ĉe Yahoogroups, ĉu ne? Kun la
> diferenco, ke la retlista spegulo verŝajne ne malaperigas alilingvajn
> karaktrojn...
Sed tie malaperas anstataŭe tutaj afiŝoj. La priskribo de la grupo
asertas, ke 'Ĉi tie aperas kopio de ĉiu afiŝo el la novaĵgrupo
soc.culture.esperanto de Usenet (nomata ankaŭ "SCE")', sed mi povas
trovi tie eĉ ne unu el miaj afiŝoj al SCE. (Tute povas esti, ke tiu
lasta manko estas por iuj nura avantaĝo...)
Ŝajnas, ke - spite al la grupopriskribo - tute ne temas pri SCE, sed pri
la listo "esper...@esperanto.org".
--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>
> Sed tie malaperas anstataŭe tutaj afiŝoj. La priskribo de la grupo
> asertas, ke 'Ĉi tie aperas kopio de ĉiu afiŝo el la novaĵgrupo
> soc.culture.esperanto de Usenet (nomata ankaŭ "SCE")', sed mi povas
> trovi tie eĉ ne unu el miaj afiŝoj al SCE. (Tute povas esti, ke tiu
> lasta manko estas por iuj nura avantaĝo...)
Hm, interese.
Mi ne rimarkis, ke tio ofte okazas. Nun mi komprenas kial iam, uzante la
retlistan spegulon, trovis hazarde en la gugla arkivo kelkajn mesaĝojn,
kiuj neniam atingis mian retadreson, interalie plurajn viajn.
Kial tio okazas?
Rodrigo