Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Ny symbol: "snabel-e" / Esp(e)ranto

2 views
Skip to first unread message

ni...@glas.apc.org

unread,
Jan 27, 1996, 3:00:00 AM1/27/96
to
LA ESPERO @ Esperanto

En la lasta numero de "LA ESPERO" -
- la "Organ fo:r Svenska Esperantofo:rbundet"
[Provizora redakcia grupo:
Agneta EMANUELSSON - cxarm-redaktoro;
Kaisa HANSEN (red. sekret-erare);
Franko LUIN (teknisk redakto:r);
Bengt NORDLO:F (simpla 'nacxalnik')] (Decembro 1995,
vol. 83, N-ro 5)
<I.a., tre interesa enhave kaj estas pre-sata sur reciklita
papero!>
oni aperigis interesegan artikolon de Franko LUIN (lu...@abc.se)
"La ESPERO, "la reto" kaj esperanto", en kiu li rakontas, ke
ankaux svedaj esp-istoj finfine instalis en redaktejo de sia
"Organo" E-posxton kun tre bela, logika kaj facile memorebla ret-
-adreso: <esp...@esperanto.se>. Do ankaux vi/ni/oni nun povas
sendi siajn artikolojn rekte en la redaktejon, jam ne uzante
paperon, inkon, plumon kaj multekostajn PMarkojn.
[I.a., ege amuza estus respektiva retadreso en FinNlando,
cxu ne: <esp...@esperanto.fi>. Sed ankaux 'tute anglaj' ret-adre-
soj povas esti tre amuzaj, cxu ne? -
57 Learning esperanto. Where...how... eat-...@hell.com
En la artikolo Franko i.a. rakontas pri diversaj lertaj
formoj de uzado de ret-adresoj (kiuj, laux li, "povas esti uzata
ankaux por dissendo de ideoj"!). Aparte, pri tre aktiva agado en
la kampo Martin WEICHERT (mar...@sc.chalmers.se) - studento cxe
Chalmers en Gotenburgo kaj prizorganto de "La (mondfamaj) flavaj
pagxoj" - la cxefa informejo pri la cxeesto de la espernatistoj
en la reto (vidu ankaux grandan artikolon de Martin en la lasta
kajero de "ESPERANTO"(UEA), Dec.1995, N-ro 12(1076), pp.202-203).
La artikolo finigxas je listo de "Priesplorindaj informejoj",
kiu enhavas pli ol 20 apartajn 'http'-adresojn, kie cxiu povas
trovi ion interesan por si.
Mi ripetas, tre interesa revuo estas LA ESPERO.
Sed nur du rimarkojn: sur p.12 oni aperigis interesan
artikolon de Kerstin KRISTOFERSON"Esperanto en Perm kaj Dusxanbe"
(ILEI-Konferenco 1995), en kiu oni asertas, ke "Perm (pli korekte
- Permj) estas granda urbo [jes, vere: pli ol unumiliona urbo],
kiu situas en la Uralmontaro en Siberio. [tio jam estas ne tion
korekte: se vi rigardos sur mapo, do vi ekvidos, ke gxi trovigxas
ankoraux en Euxropo - "maldekstre" de la 'Stona zono' <kiel oni
tradukas vorton "Ural" de lingvo de prologxantoj>; tiun lokon oni
nomas "Pred-Ural'je" (ruse: 'Antaux-Ural-ejo') kaj Siberio komen-
cigxas jam 'post' la Ural-montaro ('Ural'skogo Hxrebta'), se
rigardi de Svedio = "dekstre" de U/m]. Cxirkaux la urbo estas
arbaroj de pinoj, piceoj kaj foliarboj. Multaj bestoj vivas tie,
ekzemple ursoj, vulpoj kaj leporoj."
Kaj ankaux, mi aldonus, ankaux tie vivas/logxas nia talenta
E-poeto Nikolaj LOZGACXEV (D kaj FD pri i/lingvistiko, poezio kaj
goo-ludo) kun sia cxarma edzino Elena, lingvo-instruistino (D kaj
FD pri turismo kaj instruado). I.a., iam (gxis 1957) la urbo
nomigxis Molotov (nomita honore al eksa membro de Stalina
Politburoo Vjacxeslav MOLOTOV, fakte - 'dekstra mano' de Iosif
STALIN, kiu ankaux, kune kun sia mastro, subskribis/aprobis
mortig-verdiktojn de miloj kaj miloj de viktimoj de senhumana
totalisma regximo...
Krome, mi ne tute komprenis kiel nomigxas la signo @ en
vorto Esp@ranto, kiu "att symbolisera KOMMUNIKATIONEN MA:NNISKOR
EMELAN", cxar la artikolo pri tio skribita en iu 'ekzotika' ling-
vo, kiun mi ne tre bone komprenas.
I.a., kiel oni nomas la signon "@" en diversaj lingvoj?
Mi scias, ke niaj fakuloj inter si mem jxargone nomas gxin
"sobaka" (hundo) aux "ljagusxka" (rano). Mi mem fojfoje nomas
gxin "al'fa" (kiam mi klarigas ties signifon pere de telefono al
lajkoj). Sxajnas, ke en la angla gxi nomigxas "at commercial",
cxu? Kiel oni nomu gxin Esperante?
Best wishes! Fartu bone! NikSt

PEJNO Simono

unread,
Jan 27, 1996, 3:00:00 AM1/27/96
to
>> I.a., kiel oni nomas la signon "@" en diversaj lingvoj?
Mi scias, ke niaj fakuloj inter si mem jxargone nomas gxin
"sobaka" (hundo) aux "ljagusxka" (rano). Mi mem fojfoje nomas
gxin "al'fa" (kiam mi klarigas ties signifon pere de telefono al
lajkoj). Sxajnas, ke en la angla gxi nomigxas "at commercial",
cxu? Kiel oni nomu gxin Esperante? <<

"heliko", kvankam ekzistas kelkaj aliaj proponoj.

Simono


Edmund Grimley-Evans

unread,
Jan 27, 1996, 3:00:00 AM1/27/96
to

@ : PIV ^sajne ne mencias nomon por "@". En "Monato" surkasede, kiam
oni devis la^utleti retadreson, mi a^udis almena^u du prononcojn de la
signo: "atelo" (komparu kun "Klammeraffe" en la germana) kaj "volvita
A" (kiu ^sajnas tre klara kaj nemiskomprenebla nomo). Tamen tiuj, kiuj
kutimas paroli pri retadresoj, ^generale prononcas ^gin la^u la
signifo, kiun ^gi havas en tiu kunteksto: "^ce". Oni ofte proponis la
nomon "heliko", kaj tiu nomo estas subtenata de angla "snail"
(familiare), franca "colimac,on" (familiare), itala "chiocciol(in)a".
En la franca ekzistas anka^u la nomo "arobase" a^u "arrobas", sed ^gi
ne estas tre konata. En la hispana kaj la portugala ekzistas malnova
pezunuo "arroba" (^cirka^u 15 kg), kies mallongigo estis "@". En la
portugala alia nomo de "@" estas "`azinho" ("a-eto"). POKROVSKIJ
proponas la nomon "posigno", kiu ^sajnas al mi malbona, ^car "po" ne
estas tre preciza traduko de la komerca senco "je la kosto de po", kaj
tiu senco mem ne estas tre internacia. Mia prefero estas "Volvita A".

Jens Stengaard Larsen

unread,
Jan 29, 1996, 3:00:00 AM1/29/96
to
PEJNO Simono (1001...@compuserve.com) wrote:
: >> I.a., kiel oni nomas la signon "@" en diversaj lingvoj?
[...]
: cxu? Kiel oni nomu gxin Esperante? <<

: "heliko", kvankam ekzistas kelkaj aliaj proponoj.

Cxu tio ne donas konfuzon kun helik-posxto (snail-mail)? Danlingve
oni parolas pri "snabel-a" (rostra a), sed eble oni simple uzu
"cxe-signo" same kiel "&" estas "kaj-signo".

Cetere "att kommunicera m"anniskor emellan" signifas "komunikadi
inter homoj" en la Sveda.

/Jens Stengaard Larsen ( = je...@cphling.dk )

"Dio benu vin!" - diris la ateisto.
-----------------------------------------------------------------------------
Esperanto parolata * English spoken * Deutsch wird gesprochen * Dansk tåles
-----------------------------------------------------------------------------


Franko Luin

unread,
Jan 29, 1996, 3:00:00 AM1/29/96
to
Dankon pri viaj komentarioj. Tiu snabel-e (svede tio signifas rostra e,
laux tute serioza similnoma snabel-a por la retposta @) dumtempe ricevis
propran esperantan nomon "eliko", per elizio de h en la vorto "heliko",
al kiu la @ similas.

Mi dissendis "elikon" kiel bilddokumentoj al la redakciaj retadresoj, sed
malcertas, cxu gxi atingis iun. Cxu vi ion auxdis pri tio dum la lastaj
tagoj?

Cetere: Sveda Esperanto-Federacio havas ankaux ttt-informejon
(http://www.esperanto.se). Gxi estas momente nur sxelo, plenigata per
enhavo cxiusemajne. Al la cxefa informejo estas aldonitaj kelkdekoj da
subinformejoj, plejparte svedlingvaj, cxar ni turnas nin per diversspecaj
informoj al svedoj. Estos baldaux aldonita esperanta parto
(http://www.esperanto.se/internacia), kie partoj estos tradukitaj.

Salutojn

Franko Luin

Edmund Grimley-Evans

unread,
Jan 29, 1996, 3:00:00 AM1/29/96
to
|> : >> I.a., kiel oni nomas la signon "@" en diversaj lingvoj?

|> : cxu? Kiel oni nomu gxin Esperante? <<

|> : "heliko", kvankam ekzistas kelkaj aliaj proponoj.
|>
|> Cxu tio ne donas konfuzon kun helik-posxto (snail-mail)?

"Helikpo^sto" estas malsprita anglismo. En bona Esperanto temus pri
"paperpo^sto".

|> Danlingve
|> oni parolas pri "snabel-a" (rostra a), sed eble oni simple uzu
|> "cxe-signo" same kiel "&" estas "kaj-signo".

Sed "@" havas tiun signifon nur en retadresoj, kaj la signo "@"
certe estas konata al homoj, kiuj nenion scias pri retadresoj.

Do mi ankora^u preferas "volvita A" ...

Edmundo

-----------------------------------------------------------------------
acxetu Cxapelilon -- Pejno Simono

Franko Luin

unread,
Jan 29, 1996, 3:00:00 AM1/29/96
to
Aldono: Mi havas tute novan privatan informejon laux adreso
(http://www.abc.se/~m9910). Ne multo en gxi, sed kreskos.

Franko

Pierre Jelenc

unread,
Jan 30, 1996, 3:00:00 AM1/30/96
to
Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> writes:
>
> "Helikpo^sto" estas malsprita anglismo. En bona Esperanto temus pri
> "paperpo^sto".

MALsprita???

Pierre
--
Pierre Jelenc Know what's weird? Day by day nothing seems to
rc...@panix.com change, but pretty soon everything is different.
pie...@nycbeer.org Calvin & Hobbes
http://www.columbia.edu/~pcj1/

Gerard Van.der.horst

unread,
Jan 30, 1996, 3:00:00 AM1/30/96
to
Edmund skribis:

> "Helikpo^sto" estas malsprita anglismo. En bona Esperanto temus pri
> "paperpo^sto".

Kial "anglismo" ? Temas simple pri la (mal)rapideco de la normalaj posxtaj
sendajxoj kompare al ret-posxto!

Normala posxto iras malrapide, same kiel heliko.

esp...@saluton.iaf.nl

Pierre Jelenc

unread,
Feb 1, 1996, 3:00:00 AM2/1/96
to
Gerard Van.der.horst <esp...@saluton.iaf.nl> writes:
> Edmund skribis:
> > "Helikpo^sto" estas malsprita anglismo. En bona Esperanto temus pri
> > "paperpo^sto".
>
> Kial "anglismo" ? Temas simple pri la (mal)rapideco de la normalaj posxtaj
> sendajxoj kompare al ret-posxto!

Ne. ^Gi estas anglalingva vortludo: US Mail = snail.

Alexander Shlyafer

unread,
Feb 1, 1996, 3:00:00 AM2/1/96
to
09:20 PM 1/30/96, Gerard Van.der.horst demandis:

> > "Helikpo^sto" estas malsprita anglismo. En bona Esperanto temus pri
> > "paperpo^sto".
>Kial "anglismo" ? Temas simple pri la (mal)rapideco de la normalaj posxtaj
>sendajxoj kompare al ret-posxto!

La referencon al heliko kauxzis tute hazarda rimo "snail - mail",
kiu ne estas suficxa motivo por transpreni tiun rigidan sxercon
al E-o. (Denove) tute hazarde la E-a vorto "posxto" ne havas suficxan
elekton da rimoj por inde traduki la anglan kalebmburon. La plej proksima
versio, kiun mi povas momente improvizi estas "mosxto-posxto".

Dirante tute subjektive, mi persone opinias ecx la originan anglan
esprimon vortludo tro primitiva por esti eternigita en E-o ;-)

Aleksandro
_____
Aleksandro Shlyafer <al...@email.his.ucsf.edu>


Marko Rauhamaa

unread,
Feb 1, 1996, 3:00:00 AM2/1/96
to
>>>>> "Edmundo" == Edmund Grimley-Evans <et...@cl.cam.ac.uk> skribas:

>|> >> I.a., kiel oni nomas la signon "@" en diversaj lingvoj?

>|> Mi scias, ke niaj fakuloj inter si mem jxargone nomas gxin
>|> "sobaka" (hundo) aux "ljagusxka" (rano). Mi mem fojfoje nomas
>|> gxin "al'fa" (kiam mi klarigas ties signifon pere de telefono al
>|> lajkoj). Sxajnas, ke en la angla gxi nomigxas "at commercial",

>|> cxu? Kiel oni nomu gxin Esperante? <<
>|>
>|> "heliko", kvankam ekzistas kelkaj aliaj proponoj.

Edmundo> @ : PIV ^sajne ne mencias nomon por "@". En "Monato" surkasede,
Edmundo> kiam oni devis la^utleti retadreson, mi a^udis almena^u du
Edmundo> prononcojn de la signo: "atelo" (komparu kun "Klammeraffe" en
Edmundo> la germana) kaj "volvita A" (kiu ^sajnas tre klara kaj
Edmundo> nemiskomprenebla nomo). Tamen tiuj, kiuj kutimas paroli pri
Edmundo> retadresoj, ^generale prononcas ^gin la^u la signifo, kiun ^gi
Edmundo> havas en tiu kunteksto: "^ce". Oni ofte proponis la nomon
Edmundo> "heliko", kaj tiu nomo estas subtenata de angla "snail"
Edmundo> (familiare), franca "colimac,on" (familiare), itala
Edmundo> "chiocciol(in)a". En la franca ekzistas anka^u la nomo
Edmundo> "arobase" a^u "arrobas", sed ^gi ne estas tre konata. En la
Edmundo> hispana kaj la portugala ekzistas malnova pezunuo "arroba"
Edmundo> (^cirka^u 15 kg), kies mallongigo estis "@". En la portugala
Edmundo> alia nomo de "@" estas "`azinho" ("a-eto"). POKROVSKIJ proponas
Edmundo> la nomon "posigno", kiu ^sajnas al mi malbona, ^car "po" ne
Edmundo> estas tre preciza traduko de la komerca senco "je la kosto de
Edmundo> po", kaj tiu senco mem ne estas tre internacia. Mia prefero
Edmundo> estas "Volvita A".

En Suomujo oni ofte nomas gxin "katvosto" (kissanhäntä) aux "miauxo"
(miuku).

Ankaux miaopinie "volvita a" estas bona nomo por la signo, kiun oni en
Suomujo uzas nur en komputilretadresoj.

Cxu oni jam trovis nomon por '#', kiun usonanoj nomas "number", "pound"
aux "hash" (kaj kiun suomoj tute ne uzas ekster la komputilmondo)?
Suomoj kutimas nomi gxin "plektobarilo" (risuaita).

Kaj kiel pri la onda streketo "~"? Ni suomoj nomas gxin "vermo" (mato).


Marko

Edmund Grimley-Evans

unread,
Feb 2, 1996, 3:00:00 AM2/2/96
to
|> Cxu oni jam trovis nomon por '#'

E^c POKROVSKIJ apena^u plendas pri la nomo "dieso".

|> Kaj kiel pri la onda streketo "~"? Ni suomoj nomas gxin "vermo" (mato).

~ : La signon en ASCII oni povas nomi "tildo". (PIV: "Supersigno, iom
simila al ku^santa S (~), kiun oni metas super la hispana _n_, por doni
al ^gi la sonon _nj_ k super la portugalaj vokaloj, por ilin
nazaligi.") En PIV estas difinita anka^u "ondosigno" ("Tipografia ondo,
en formo de onda linieto (~)"), sed mi preferas la nomon "ondostreko"
($\sim$ en TeX).

Edmundo <et...@cam.ac.uk> http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/

Franck Arnaud

unread,
Feb 2, 1996, 3:00:00 AM2/2/96
to
Gerard Van.der.horst:

> Normala posxto iras malrapide, same kiel heliko.

cxu? letero, kiun mi posxtas antaux la kvina vespere, gxenerale alvenas la
sekvontan matenon samlande cxi-tie. foje la reto estas pli malrapida
(speciale se kaj la sendantoj kaj la ricevantoj retumas per telefono nur
unu aux du foje tage, aux se iuj resendiloj estas tro sxargxitaj).


C:WINSOCKKA9QSPOOLMAIL

unread,
Feb 2, 1996, 3:00:00 AM2/2/96
to
En artikolo: <960201230...@sunbeam.ca.tekelec.com> ma...@tekelec.com (Marko Rauhamaa)
skribis:

.
> Cxu oni jam trovis nomon por '#', kiun usonanoj nomas "number", "pound"
> aux "hash" (kaj kiun suomoj tute ne uzas ekster la komputilmondo)?
> Suomoj kutimas nomi gxin "plektobarilo" (risuaita).
>
> Kaj kiel pri la onda streketo "~"? Ni suomoj nomas gxin "vermo" (mato).

Mi nomas "~" tildo kaj "#" diessigno.

--
---------------------------------------------------------------------------
| Ian Fantom EMail I...@mintex.demon.co.uk |
---------------------------------------------------------------------------


Franck Arnaud

unread,
Feb 2, 1996, 3:00:00 AM2/2/96
to
Marko Rauhamaa:

> Cxu oni jam trovis nomon por '#', kiun usonanoj nomas "number", "pound"
> aux "hash" (kaj kiun suomoj tute ne uzas ekster la komputilmondo)?

cxu? cxu suomoj neniam muzikas, aux cxu la muzika skribo ne estas
internacia? aux cxu mia fora memoro de muzika skribo trompas min?


Laszlo Garamvolgyi

unread,
Feb 2, 1996, 3:00:00 AM2/2/96
to
Marko> Kaj kiel pri la onda streketo "~"? Ni suomoj nomas gxin "vermo" (mato).

Interese. Ni, hungaroj, la signon '@' nomas "vermo" (kukac).

-- Laca


Pierre Jelenc

unread,
Feb 3, 1996, 3:00:00 AM2/3/96
to
Konrad HINSEN <hin...@ere.umontreal.ca> writes:

> Sed kial la germanoj parolas pri "Schneckenpost", kiam ili plendas pri
> ties malrapideco?

Povas esti sendependa inventa^jo a^u imita^jo. Kiam la esprimo aperis?

Edmund Grimley-Evans

unread,
Feb 3, 1996, 3:00:00 AM2/3/96
to
|> Sed kial la germanoj parolas pri "Schneckenpost", kiam ili plendas pri
|> ties malrapideco?

En la germana "Schnecke" estas proverbe malrapida besto; ekzistas anka^u
la vorto "Schneckentempo", mi pensas.

En Esperanto ne "heliko", sed "limako" havas tiun proverban sencon,
la^u mi, kaj ^sajne la^u PIV. Do devus esti "limakopo^sto" a^u simile.

Tamen "paperpo^sto" estas pli klara esprimo, se oni ne volas tedi
la a^uskultanton per malnova sprita^jo.

Edmundo

Konrad HINSEN

unread,
Feb 3, 1996, 3:00:00 AM2/3/96
to
In article <4er2fm$e...@panix2.panix.com> rc...@panix.com (Pierre Jelenc) writes:

> Kial "anglismo" ? Temas simple pri la (mal)rapideco de la normalaj posxtaj
> sendajxoj kompare al ret-posxto!

Ne. ^Gi estas anglalingva vortludo: US Mail = snail.

Sed kial la germanoj parolas pri "Schneckenpost", kiam ili plendas pri
ties malrapideco?

--
-------------------------------------------------------------------------------
Konrad Hinsen | E-Mail: hin...@ere.umontreal.ca
Departement de chimie | Tel.: +1-514-343-6111 ext. 3953
Universite de Montreal | Fax: +1-514-343-7586
C.P. 6128, succ. Centre-Ville | Deutsch/Esperanto/English/Nederlands/
Montreal (QC) H3C 3J7 | Francais (phase experimentale)
-------------------------------------------------------------------------------

Konrad HINSEN

unread,
Feb 5, 1996, 3:00:00 AM2/5/96
to
In article <4f05lm$p...@panix2.panix.com> rc...@panix.com (Pierre Jelenc) writes:

> Sed kial la germanoj parolas pri "Schneckenpost", kiam ili plendas pri
> ties malrapideco?

Povas esti sendependa inventa^jo a^u imita^jo. Kiam la esprimo aperis?

Mi ne scias. Sed jam miaj gepatroj uzas gxin, do ne temas pri tre nova
esprimo.

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 5, 1996, 3:00:00 AM2/5/96
to
>>>>> "Franck" == Franck Arnaud <fra...@altsoft.demon.co.uk> skribas:

Franck> Marko Rauhamaa:


>> Cxu oni jam trovis nomon por '#', kiun usonanoj nomas "number",
>> "pound" aux "hash" (kaj kiun suomoj tute ne uzas ekster la
>> komputilmondo)?

Franck> cxu? cxu suomoj neniam muzikas, aux cxu la muzika skribo ne
Franck> estas internacia? aux cxu mia fora memoro de muzika skribo
Franck> trompas min?

Certe. Ankaux mi ludis klarneton dum jaroj. Sed mi neniam rilatigis en
mia menso la komputilan #-signon al dieso. Ankaux mi neniam auxdis iun
usonanon nomi la #-signon (ekzemple sur la telefonklavo) "sharp".

Simile bemolo certe ne estas 'b' kaj dudieso ne estas 'x', cxu? Kaj
ankaux diferencas 'O' kaj '0', kaj 'l' kaj '1'.


Marko

George Partlow

unread,
Feb 6, 1996, 3:00:00 AM2/6/96
to
ur...@cobra.jpl.nasa.gov (Michael P Urban) wrote:
>Alexander Shlyafer's message dated: Thu, 01 Feb 1996 15:40:34 PST

... multo ellasita pro manko da spaco...



>> Dirante tute subjektive, mi persone opinias ecx la originan anglan
>> esprimon vortludo tro primitiva por esti eternigita en E-o ;-)
>

>Eble "posta posxto", cxu?
>

Aux ecx "mulekosta posta posxto", inter ni tretre primitivuly cxi-tie en
la frosta nordo...

-- George

--
"Sed la kulturo de la esperantistoj emfazas similecojn inter cxiuj homoj.
Gxi bazigxas sur universalajxoj:amo, pacemo, mortotimo, malsato kaj sato,
aspirado, morala sento, amoro -- unuvorte, sur la komuna homeco."
Vilcxjo Auxld, "La Fenomeno Esperanto"

0 new messages