Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

pola radio 20080727

0 views
Skip to first unread message

CS

unread,
Jul 28, 2008, 4:19:37 PM7/28/08
to
sxajnas (nu, al mi okazas misfunkciado) ke estas iom da eraroj en la rektaj
ligoj de la TTT-ejo de la pola radio por auxskulti la pasintdimancxan
elsendon.
Jen la rekta ligo:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2008072710270803.mp3

Supozeble pro tempomanko Pola Radio ne auxdigis la salutvortojn de aliaj
cxeestantaj redaktoroj de E-elsendoj. Atende ke la karegaj cxinaj (lauxdire
pro ekonomiaj problemoj lige kun natura katastrofo ili ne povis cxeesti),
kubaj, auxstraliaj redaktoroj faru la samon en SCE, jen mia persona
salutmesagxo al la auxskultantoj kunvenintaj en Roterdamo... sed cxiuokaze
adresita al cxiuj samideanoj:
Tutkore al cxiuj, cxefe al foraj samideanoj:
C.Sarandrea

Karegaj samideanoj,
mi ne scias cxu Vi cxiuj auxskultas la esperanto-elsendojn de Radio Vatikana
(nu, tio ne estas problemo, cxar ankaux mi ne apartenas al la vico de plej
fidelaj auxskultantoj de tiuj elsendoj - cxar por mi tio signifus legi
3-foje la saman jxurnalon, cxu ne?). Sed, kvankam kelkaj el Vi povus ecx ne
scii pri nia ekzisto, mi esperas, ke tamen Vi akceptos same amikajn salutojn
el nia eta redakcio. Salutojn, kiujn afable peras Marija Belosevic en mia
nomo, sed ankaux ennome de la kunredaktoro, la usona pastro Stefano.
Unue nia sincera saluto iras al la altestimataj redaktoroj de aliaj
esperanto-redakcioj: konante tion, kio signifas por ni redakti nur 24 horojn
kaj iom da minutoj da elsendoj cxiujare, nia esperantista estimo por Via
multe pli intensa laboro, por Via profesieco, disponigataj ne-lastcele
ankaux por la verdstela movado, estas granda.
Nia estimo iras ankaux al kara amiko, d-ro Antonio De Salvo, kiu ne plu
estas redaktoro de la esperanto-elsendoj de Radio Romo, cxar tiujn elsendojn
oni cxesigis la pasintan 29an de septembro. Preter niaj esperantistaj
idealoj, la evento estas humane malfelicxa, cxar kiam malaperas vocxo,
malaperas ankaux peco de libereco.
Kaj niaj salutoj iras al tiuj, kiuj auxskultas nin, per la frekvencoj de
surteraj kaj de satelitaj elsendiloj, kaj per la Interreto (kaj estonte per
podkastoj - cxe ni la projekto marsxas).
Pri cxi-lastaj, oni prave emfazas, ke la auxskulto per Interreto estas multe
pli facila, agrabla kaj... komforta. Tio versxajne estas vere - kvankam la
"interreta kulturo" ne estas ankoraux tiom vasta kiom oni dezirus, kaj
multaj ne scias kiel agi kun sia komputilo, dum aliaj ecx ne havas
komputilon aux rapidan konekton.
Sed pri tio mi sxatus substreki alian aspekton: pro la interreta elsendado
hodiaux la estroj de radiostacioj povas pli precize konstati kiom da
auxskultantoj estas: suficxas ke oni deprenu el la servilo de la interretaj
servoj la liston de la okazintaj alklakoj. Jen kial - versxajne pli ol en la
pasinteco - la esperantistoj devus montri sian interesigxon por la
esperantlingvaj elsendoj, subteni ilin, cxar nia rolo estas travidebla, kaj
la "pezon de elsendoj precize kalkulas la modernaj elektronikaj pesiloj".
Do, dankon al cxiuj Vi, kiuj per Via subteno ebligas, ke la pesil-telero
estu multe pli avantagxa al ni... nu, pli bone, al Esperanto.
Fine mi min adresas al tiuj, kiuj neniam auxskultis nin. Jes, ni estas
katolika radio-stacio, jes, nia slogano estas la "Radio de la Papo": Radio
Vatikana dissendas informojn el la eklezia kaj religia kroniko, ankaux
fronte al la mankoj, kiujn, pri cxi tiu temaro, havas la diversaj mondaj
informiloj. Do, ni elsendas por la kristanoj, sed ankaux por la
ne-kristanoj, aux nekredantoj, por ke cxi-lastaj, se ili tion deziras, povu
koni rekte el la fonto nian mesagxon kaj opinion. Plie, nia radio ankaux
pritraktas humanajn kaj socialajn temojn, kun la celo lancxi dialogon kaj
strebi al konsciigo pri la problemoj de nia nuna mondo.
Nia elsendo, kiel gastigata (ne oficiala) redaktejo de Radio Vatikana plene
aligxas al tiuj kaj aliaj celoj de la radiostacio. Sed ni klopodas ankaux -
kun la nura limigo de la malmulta tempo je dispono - doni movadajn sciigojn.
Do, la enhavo de niaj elsendoj estas varia, kvankam tiom varia kiom povas
esti 9-minuta elsendo cxiufoje. La invito, al Vi kiuj neniam auxskultis nin,
estas "gustumi" niajn elsendojn. Kaj cxefe, reagi, reagi, reagi al ili.
Dankon pro Via nuna auxskulto, dankegon pro Via per-radia auxskulto. Gxis!



Dario Rodriguez

unread,
Jul 30, 2008, 11:37:17 AM7/30/08
to
Estimata Carlo: Eble vi forgesis citi la retadresojn de la esperantaj
elsendoj de Vatikana Radio kiujn vi mencias en via mesagho:

http://www.radiovaticana.org/esp/index.asp

http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

Dario


CS

unread,
Jul 30, 2008, 4:54:48 PM7/30/08
to
Kara Dario,
mi intence ne faris tion, cxar tio povus aspekti kiel spamo...
Mi cxiuokaze dankas Vin pro Via nobla agado favore al """"kompatindaj""""
radioelsendoj (cxiuj) en Esperanto, kiuj [(polemiko ON) estas ofte pli
subtenataj de radiestroj ol esperantistoj kaj kiuj (polemiko OFF)] donas
gravan servon al la movado.
Salutojn el varmega Romo.
Karlo


0 new messages