Marco Cattaneo
unread,May 24, 2012, 11:30:37 AM5/24/12You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to
Radikaluloj pridemandas la Registaron pri la tranĉo de la lingvo al la
italoj en la milana Politekniko
Deklaroj de Marco Beltrandi, radikala deputito, kaj Giorgio Pagano,
Sekretario de ERA
«Ni diru ĉion – deklaris la deputito Beltrandi, unua subskribinto de
la demando al la Registaro – oni ne povas permesi, ke italoj faru
kontraŭ la samaj italoj tion, kiun la ĉinoj faras kontraŭ la tibetanoj
aŭ la ujguroj por detrui iliajn kulturojn. La afero estas ŝtata
intereso. Neniu anglosaksa popolo uzas alian lingvon por instrui ĝiajn
lernantojn, male ekde 2004 Britio forigis la lernadon de iu ajn fremda
lingvo. Lernigi niajn junulojn nur en la angla, en lingvo
malaltdifina, kiel necese estas iu ajn ne-denaska lingvo, kondukas al
defalo de la lernado mem. Tiel la Ŝtato ricevos de ŝtata Universitato
duoblan damaĝon: malaltkvalitan lernadon kaj, kune, inĝenierojn,
arkitektojn kaj industriajn desegnistojn malaltkvalitajn kaj mankajn
de la itala profesia leksiko taŭga por komuniki kun samlandanoj kaj
administracioj. La merkato, pri kiu parolas Azzone (Rektoro de la
Milana Politekniko, n.d.t.), estas la sama, kiu hodiaŭ atakas la
Eŭron, ĉar ĝi insidas la dolaron kiel monon de la internaciaj
interŝanĝoj. La milito en Irako, krom ke ĝi estis bazita sur la
mensogo de Bush kaj Blair, havis kiel duan celon ĝuste tion: meti
finon al la petrola eŭro kaj remeti tien la petrolan dolaron. Se la
Politekniko de Milano intencas subteni tian merkaton preparante niajn
junajn inĝenierojn por fari verŝajne apenaŭ la geometrojn por la
britaj aŭ usonaj inĝenieroj, tio ne ŝajnas al mi bela elpenso».
Liajn vortojn eĥas Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala
Asocio, kiu ekde 25 jaroj batalas kontraŭ la lingvaj diskriminacioj:
«Beltrandi pravas, Italio devas esti fiera pri siaj kulturaj kaj
teknicaj riĉaĵoj. Neniu alia Lando en la mondo povas fieri pri iu
Leonardo da Vinci. La sistemo Lando devas esti refunkciigita, kaj ne
lasi ĝin detrui fare de tiu merkato, kiu klopodas detrui la Eŭron aŭ
kiu vidas akcipitrojn de la financo kiel Singer, Paulon, Dart aŭ
Sheehan diskuri senleĝe.
Se ne estus dramatika, tiu afero estus ridinda. En la anglosaksa
leksiko sufiĉe granda parto de la teknika terminaro pri arta kaj
arkitekta restaŭrado eĉ ne ekzistas. Elspezi 3 milionojn kaj 200 mil
eŭrojn por kolonii universitaton estas frenezaĵo – daŭrigas Pagano –
la Politekniko devas labori por la altega kvalito de siaj italaj
docentoj kaj de la instruado. Ĝi ekipiĝu por lerni la italan al
fremduloj per avangardaj metodikoj, strebante al sinergio kun la
Italaj Institutoj pri kulturo eksterlande kaj kun la Dante Alighieri,
preparante la fremdajn studentojn jam en iliaj originaj landoj.
Ĉi tiu estas lando kiu devas reflori, ne perei – konkludis la
Sekretario de ERA – la Ministro Profumo establu la studado de la kreo
de la universitataj Polusoj de la Belo, kaj de la bono, kie konverĝu
la altkvalita instruado pri industria desegno, arkitekturo, arto,
musiko, kuirarto... Ni havos studentojn el la tuta mondo, kiuj volas
veni al la Bela Lando por la bela kaj bona vivo! Kaj, koncerne
demokratio, kaj ne merkato de la anglo-usona demokratioj, eltiru de la
tirkestoj de la Ministerio tiun studaĵo pri Esperanto, eŭropa kaj
monda federacia lingvo, kiun oni kaŝas tie ekde 17 jaroj».
Romo, la 21an de Majo 2012