Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

kiel oni diras en via lingvo kaj en Esperanto

6 views
Skip to first unread message

mireille.corobu

unread,
Nov 19, 2009, 3:59:26 PM11/19/09
to
Saluton,
mi havas demandon:
kiel oni diras en via ĉiutaga lingvo nia franca "doudou".
Temas pri la preferata objekto kiun multaj infanoj trenas kun si kaj kun
kiu ili dormas. Ni diru ke ĝi estas la plej kara "kunulo" de juna infano.
Kiam infano ne ricevis de la gepatroj iun "doudou" li povas kunporti
peceton de tuko kiu rolas same kare por la etulo.
Mialande en la komerco oni nomas tiajn objektojn "doudous" sed la infano
kun siaj gepatroj mem nomas la sian: estas amuze observi la diversajn
nomigojn :-). Tamen ne la nomon elektitan por nomi la objekton en la
familio mi celas, mi nur volas la nomon de nia franca "doudou" en aliaj
lingvoj, inkluzive en Esperanto.
Por Mewen mia nepo naskita la 12an de novembro mi finis iun "dudunon"
kiun komencis fari mia filino, tamen mi ne povis imagi ke ĝi estus tiom
longa, ĝi estas pli longa ol Mewen (prononciĝas Me-uen) :-).
Se vin interesas rigardi kiun "dudunon" ni kune faris (la patrino kaj la
avino) iru al
www.corobu.com/doudou.jpg
<http://www.corobu.com/doudou.jpg>.
La kato (videbla sur la bildo) kiun mi ĵus finis estas por la 7-a
naskiĝdatreveno de Mélodie.
Ĝoje salutas Mireja.

mireille.corobu

unread,
Nov 19, 2009, 4:11:16 PM11/19/09
to
> kiel oni diras en via ĉiutaga lingvo nia franca "doudou".

... nian francan "doudou".

Marko Rauhamaa

unread,
Nov 19, 2009, 5:51:41 PM11/19/09
to
"mireille.corobu" <mnco...@hotmail.com>:

> mi nur volas la nomon de nia franca "doudou" en aliaj
> lingvoj, inkluzive en Esperanto.

En la angla lingvo: "security blanket":

<URL: http://en.wikipedia.org/wiki/Security_blanket>

<URL: http://images.fanpop.com/images/image_uploads/
Linus-peanuts-239722_366_360.gif>

La suoma lingvo preskaŭ rekte tradukis: "turvariepu".


Marko

Giuseppe Castelli

unread,
Nov 19, 2009, 7:29:00 PM11/19/09
to
Marko Rauhamaa:

>> mi nur volas la nomon de nia franca "doudou" en aliaj lingvoj,
>> inkluzive en Esperanto.
>
> En la angla lingvo: "security blanket":
>
> <URL: http://en.wikipedia.org/wiki/Security_blanket>
>
> <URL: http://images.fanpop.com/images/image_uploads/
> Linus-peanuts-239722_366_360.gif>
>
> La suoma lingvo preskaŭ rekte tradukis: "turvariepu".

En la itala ekzistas la esprimo "coperta di Linus" ("Linusa kovrilo"),
sed ĝi kutime aludas aĵon trankviligantan plenkreskulon.

Rilate al infanoj, laŭ mia scio, oni simple diras "pupazzo" aŭ "animale
di stoffa/pezza/peluche", kaj ankaŭ E-e mi laŭe diras "pupo" aŭ "pluŝa/
ŝtofa besto".

Riŝo

unread,
Nov 19, 2009, 11:01:15 PM11/19/09
to
On 19 Nov., 21:59, "mireille.corobu" <mncor...@hotmail.com> wrote:
> Saluton,
> mi havas demandon:
> kiel oni diras en via ĉiutaga lingvo nia franca "doudou".
> Temas pri la preferata objekto kiun multaj infanoj trenas kun si kaj kun
> kiu ili dormas. Ni diru ke ĝi estas la plej kara "kunulo" de juna infano.
> Kiam infano ne ricevis de la gepatroj iun "doudou" li povas kunporti
> peceton de tuko kiu rolas same kare por la etulo.
> Ĝoje salutas Mireja.

En la germana: Schmusetier = dorlotbesto (ankau Schmusedecke =
dorlotkovrilo)

Riŝo

Sergio

unread,
Nov 19, 2009, 11:47:52 PM11/19/09
to
---- mireille:

> Saluton,
> mi havas demandon:
> kiel oni diras en via ĉiutaga lingvo nia franca "doudou".

> Temas pri la preferata objekto kiun multaj infanoj trenas kun si kaj
> kun kiu ili dormas. Ni diru ke ĝi estas la plej kara "kunulo" de
> juna infano. Kiam infano ne ricevis de la gepatroj iun "doudou" li
> povas kunporti peceton de tuko kiu rolas same kare por la etulo.

Hm, mi ne rimarkis ion similan pri miaj aŭ ĉirkaŭaj infanoj, kaj mi
memoras nenion similan pri mi mem. Ne estas objekto kiu okupus ilin
dum pli ol kelkaj tagoj.

Mia nepo ofte trenas kun si sian aŭteton -- tamen ne tial ke li ĝin
speciale ŝatus, sed ĉar li ŝatas veturadi per ĝi (samkiel per
tricirklo). Tutcerte li neniam deziras dormi kun tiuj veturiloj (aŭ
kun iu ajn alia objekto).

Mi mem havas ŝatatajn objektojn, sed tiaj aperis en mia vivo jam en la
konscia aĝo.

Ankaŭ la rusaj vortaroj donas por "transitional object", "security
blanket" ktp nur priskriban tradukon.

--
Sergio


Anton Oberndorfer

unread,
Nov 20, 2009, 1:08:07 AM11/20/09
to

"Riŝo" skribis:

> En la germana: Schmusetier = dorlotbesto (ankau Schmusedecke =
> dorlotkovrilo)

Alia germana esprimo estas: Kuscheltier (kuŝkaresa besto).
Vidu en vikipedio bildon kaj priskribon:
http://de.wiktionary.org/wiki/Kuscheltier


Kore
Anton Oberndorfer

B

unread,
Nov 20, 2009, 4:54:24 AM11/20/09
to
mireille.corobu pisze:

Mi ne povas rememori ĉu tiu objekto estas uzata en Pollando. Kaj mi
pensas ke neniu tial ne estas.
Parto de infanoj en Pollando havas iajn obiektojn kiuj tenas antaux
ili ekdormas sed estas diversaj ajxoj. Kutime estas "Miś"
http://www.jazzybaby.pl/zdjecia/1269.jpg sed povas esti ekz. Barbi aux
alia ludilo.

Arek.

Jean Hennebert

unread,
Nov 20, 2009, 5:43:59 AM11/20/09
to
* Riŝo skribis:

> En la germana: Schmusetier = dorlotbesto
> (ankau Schmusedecke = dorlotkovrilo)

Saluton al ĉiuj,

Ŝajnas al mi, ke la t.n. "doudou" ne nepre similas al besto aŭ kovrilo.
Ĉefe temas pri ajna aĵo, kiun multaj infanetoj bezonas teni enmane por
kviete endormiĝi, aŭ simple por trankviliĝi.
Tio povas esti pupeto, sed ankaŭ ajna tuketo, kaj eĉ foje la (longa) hararo
de la patrino!

"Duduan" tagon al ĉiuj!
Jean

mireille.corobu

unread,
Nov 20, 2009, 8:25:49 AM11/20/09
to
> Jean:

> Ŝajnas al mi, ke la t.n. "doudou" ne nepre similas al besto aŭ kovrilo.
> Ĉefe temas pri ajna aĵo, kiun multaj infanetoj bezonas teni enmane por
> kviete endormiĝi, aŭ simple por trankviliĝi.
> Tio povas esti pupeto, sed ankaŭ ajna tuketo, kaj eĉ foje la (longa)
> hararo de la patrino!
>
> "Duduan" tagon al ĉiuj!

Vi pravas atentigi ke la infanaj "dudunoj" estas ege diversaj: de simpla
tuketo (kiel mi skribis en mia priskribo por la serĉata vorto) ĝis pli
ellaborata formo.
Pro tio la vortoj "dorlotbesto" kaj "dorlotkovrilo" ne ĉiam konvenas.
Mi serĉis flanke de la verbo "dorloti" sed jam "dorloto" estas uzata,
"dorlotaĵo" povus konveni sed ĝi pli taŭgas skribe ol parolate.
La sono en "duduno" estas pli dolĉa ol en "dorlotaĵo", kaj junaj infanoj
ofte balbutas vortojn dusilabajn kiel estas en "dudu".
"Duduo" ĝenas pro la asocio "du+duo".
En kunteksto probable neniu komprenus "du+duno".

Ĉi matenon, de la respondojn al mia demando mirigis min la vorto en la
angla, kaj la fakto ke ŝajne la rusa ne posedas apartan vorton por tio.
Mi esperis trovi rapide vorton en Esperanto por nia franca "doudou", per
observado de la vortoj en pluraj naciaj lingvoj sed mi devas rezigni:
ĝis nun mi ne trovas pli taŭgan vorton ol "duduno" .
Mireja

Dario Rodriguez

unread,
Nov 20, 2009, 11:21:53 AM11/20/09
to
Kara Mireja: en Hispanio, kaj ŝajne en aliaj hispanlingvaj landoj, oni uzas
nur la vorton "juguetes" (ĥugétes), t.e. ludiloj.

Oni precizigas ofte: "juguetes para bebés" (ludiloj por beboj).

Bestetojn el teksaĵo hispane oni nomas "peluches" (pelúĉes).

Kiseton al Mewen.

Dario


Harri Laine

unread,
Nov 20, 2009, 12:01:49 PM11/20/09
to
Marko Rauhamaa, pri "doudou", "security blanket":

> La suoma lingvo preskaŭ rekte tradukis: "turvariepu".

Mi renkontis tian vorton ege malofte. Sed, kompreneble,
vortoj por tiaj hejmaĵoj povas esti tre diversaj. Tia
"sekurtuko" ŝajnas precipe rilati al unu mondkonata
aĵo, la fama blua tuko kiun portas Linus van Pelt
(la angla nomo; finne li estas Eppu).

Pli ofte similaj aĵoj estas nomataj "unilelu"
(dormoludilo) aŭ "pehmolelu" (mol-ludilo). Tiuj
neniel bezonas esti nur tukoj aŭ litkovriloj, sed
plej ofte ili ja estas molaj, ŝtofaj, pluŝaj. La
vorto "lelu" signifas infanludilon, sed ne estas
simile derivita kiel la esperanta vorto kaj tial
ne simile sugestas "instrumentecon".

Harri

Giuseppe Castelli

unread,
Nov 20, 2009, 2:28:02 PM11/20/09
to
mireille.corobu:

> Mi esperis trovi rapide vorton en Esperanto por nia franca "doudou", per
> observado de la vortoj en pluraj naciaj lingvoj sed mi devas rezigni:
> ĝis nun mi ne trovas pli taŭgan vorton ol "duduno" .

Kiel kutime, ne ekzistas "la" vorto: malsamaj vortoj uzindas en malsamaj
situacioj.

Se oni parolas abstrakte pri tiu koncepto, oni tute bone povas diri:
"Multaj infanoj havas ŝatatan, trankviligan objekton".

Kiam temas pri konkreta objekto de konkreta infano, oni same bone nomas
ĝin: "La ŝtofa hundo de Maria", "La kovrilo de Johano", ktp. ktp.

Cetere E-o malhavas ankaŭ vorton por la mala koncepto: aĵo kiu
maltrankviligas infanon. Mi, ekzemple, timis lavmaŝinojn...

Riŝo

unread,
Nov 21, 2009, 4:24:47 AM11/21/09
to
On 20 Nov., 20:28, Giuseppe Castelli <gcaste...@gmail.com> wrote:
> mireille.corobu:
>
> > Mi esperis trovi rapide vorton en Esperanto por nia franca "doudou", per
> > observado de la vortoj en pluraj naciaj lingvoj sed  mi devas rezigni:
> > ĝis nun mi ne trovas pli taŭgan vorton ol "duduno" .
>
> Kiel kutime, ne ekzistas "la" vorto: malsamaj vortoj uzindas en malsamaj
> situacioj.
>
> Se oni parolas abstrakte pri tiu koncepto, oni tute bone povas diri:
> "Multaj infanoj havas ŝatatan, trankviligan objekton".

La psikanalistoj havas ankoraux pli abstraktan esprimon: "transira
objekto" (sed Mireja ja celis hejman lingvajxon):

http://fr.wikipedia.org/wiki/Objet_transitionnel

Riŝo

mireille.corobu

unread,
Nov 21, 2009, 7:03:20 AM11/21/09
to
>>> mireille.corobu:
>>> Mi esperis trovi rapide vorton en Esperanto por nia franca "doudou", per
>>> observado de la vortoj en pluraj naciaj lingvoj sed mi devas rezigni:
>>> ĝis nun mi ne trovas pli taŭgan vorton ol "duduno" .

>> Giuseppe:


>> Kiel kutime, ne ekzistas "la" vorto: malsamaj vortoj uzindas en malsamaj
>> situacioj.
>>
>> Se oni parolas abstrakte pri tiu koncepto, oni tute bone povas diri:
>> "Multaj infanoj havas ŝatatan, trankviligan objekton".

> Riŝo:

> La psikanalistoj havas ankoraux pli abstraktan esprimon: "transira
> objekto" (sed Mireja ja celis hejman lingvajxon):
> http://fr.wikipedia.org/wiki/Objet_transitionnel

Dankon pro la ligilo, tie mi legis tre interesan artikolon kiu ne
mirigas min. Nia filino V., patrino de Mewen, bebaĝe elektis por sia
transira objekto ŝtofeton, kiun ni nomis "iéié" (de la franca oreiller)
ĉar ĝi estis, antaŭ kiam ĝi servis kiel transira objekto, simpla tuko
por meti sub la kapo de la bebo (do jam ĝi servis kaj por ŝia fratino
kaj por ŝia frato). Pro amaso da lavoj la eluzita ŝtofo estis tre dolĉa.

Por ekzerci min mi provos traduki la artikolon pri la "transira objekto"
en Eo ;-).
kaj por paroli nefake:
Ni vidos kiun dudunon elektos nia nepo :-)
Mireja

Kandjdo

unread,
Nov 21, 2009, 10:18:59 AM11/21/09
to
En la Brazila portugala lingvon kutime estas "Naninha"(signifo:
dormeto) aŭ "Bicho de Pelucia" ("pluŝa/ŝtofa besto"). La ofte
"Naninha" estas kelkaj iloj preferata de la infano.
Naninha - hispana prononco: NaNIña (esperante ne ekzistas na sono
"nh")
Bicho de pelucia - prononco: BIŝo de peLUsia

pierre.levy

unread,
Nov 22, 2009, 6:10:07 PM11/22/09
to
Jen do kial ne marki nominativon per prepozicio?
Tamen iuj jam uzas "na" por marki akuzativon ...

"Kandjdo" <rcandi...@gmail.com> a �crit dans le message de news:
92812eb7-1b6e-45f7...@a32g2000yqm.googlegroups.com...
...
Naninha - hispana prononco: NaNI�a (esperante ne ekzistas na sono
"nh")
...


Dario Rodriguez

unread,
Nov 23, 2009, 5:17:35 AM11/23/09
to
Pierre komentis la esprimon uzatan de Kandido: "esperante ne ekzistas na
sono "nh".

Tial ke mi estas fervora partiano de la uzo de akuzativa prepozicio "na",
jen mia opinio: eble Kandido faris tajperaron kaj li volis diri:
"esperante ne ekzistas LA sono"

Se, kontraŭe, ne temis pri tajperaro, estas gramatika eraro akuzativigi la
vorton "sono" per (neoficiala) prepozicio "na", samerara kiel se li estus
skribinta "esperante ne ekzistas sonon"

Krome, li estus malrespektinta la normon por partianoj de "na", ke oni
nepre devas ĉiam respekti la normalan akuzativan finaĵon "n", lasante "na"
ekskluzive por uzo antaŭ akronimoj (mallongigoj) kaj propraj nomoj fremdaj
al Esperanto, aŭ kiam temas pri plurelementaj nomoj esperantaj kiel ekzemple
"Radio Havano Kubo", kazo en kiu akuzativigo per finaĵo "n" de ĉiuj tri
elementoj aspektus tro strange (vidu:
http://www.telefonica.net/web2/dariorls/na.html
http://eo.wikipedia.org/wiki/Na_%28prepozicio%29
http://lingvakritiko.com/2007/08/21/pri-la-na-ismo/

Dario


Jean Hennebert

unread,
Nov 23, 2009, 5:54:34 AM11/23/09
to
=> Dario Rodriguez

Ĉar mi taksas utila la neoficialan prepozicion "na", mi ĵus legis vian paĝon
ĉe telefonica.net. Ĉu ne estas tajperaro meze de la lasta frazo, tuj post
"antaŭen"?

Amike,
Jean


Dario Rodriguez

unread,
Nov 23, 2009, 11:01:08 AM11/23/09
to
Vi pravas, estimata Jean. La ĝusta vorto devas esti "antaŭenpaŝo". Nun mi ne
memoras ĉu temis pri tajperaro aŭ tute simple pri mensa eraro, ĉar mi
tendencas konfuzi vortojn kun simila senco kaj simila skribo, kiel ĉi-kaze
paso kaj paŝo. Ĉiukaze dankon: mi korektos.

Dario

0 new messages