Hungara Akademia Vortarego -- cxu en 2030?
Antau (preskau) cent jaroj, en 1898 oni lan^cis la ideon krei Akademian
Vortaregon de la Hungara lingvo (tradicia preskau-titolo : Akade'miai
Nagyszo'ta'r). Oni kolektadis vortoslipojn tra jardekoj: en la jaroj
1970aj estis (=statis) kolektitaj preskau 5 milionoj da vortoslipoj.
(Pri unu vorto povas esti unu, pluraj, multaj slipoj!)
La laboro en la 70aj jaroj ege malrapidi^gis, preskau pauzis.
En 1984 la Prezidio de la Hungara Akademio de Sciencoj decidis rekomenci
kaj rapidigi la laboron, enkondukante komput-metodojn.
La vortotrezoro spegulota de la vortaro estas tiu ekde la apero de
presado (16a jarceto) ^gis la nuna (au venontjarcenta) stato.
Lau eldiroj de Lajos (~Ludoviko) KISS (pr.proks. lojosx kisx) kaj Julia
PAJZS (pr.proks. pojjx, eventuale pajjx)) en 1989 oni antauvidis
kumputfiksadon de 13 milionoj da tekstovortoj.
La sama Lajos KISS (iom riske) deklaris, ke la vortaro havas ^sancon
i^g^i preta ^gis la jaro 2030.
Pli detalajn informojn oni trovos en la lasta numero de Magyar Nyelv
(mallongigo: MNy. 'Hungara Lingvo'):
ELEKFI La'szlo':
Nagyszota'ri tervek e's lehetoese'gek
MNy. 1997/2 (93a jarkolekto): 183-199.
Simile (pli frue):
KISS Lajos--PAJZS Julia:
A magyar irodalmi e's koeznyelv nagyszo'ta'ra (1533-1990)
MNy. 1989/2 (85a jarkolekto): 130-6.
PAJZS Julia: A Sz'mi'to'ge'pes nagyszo'ta'ri korpusz
felhaszna'la'sa'nak lehetoese'gei
MNy. 1994/3 (90a jarkolekto): 287-302
Blazio VAHA
Se vi ^cerpos informojn el la teksto, ne preterlasu la referencojn
(fontojn) sube!
Blazio
"estimataj auskultantoj,
bonvenon en la elsendo "Kristnasko en la mondo" de Radio Maria kiun ni
povas realigi dank' al la amikoj Esperantistoj kiuj respondis al nia
demandilo pri la kristnaskaj kutimoj en iliaj landoj"
estis la kutima enkonduko en la vespera programo de Radio Maria.
Temis pri la serio de la elsendoj (en la kroata lingvo) pri la kutimoj en
la antau kaj dum la
kristnaska periodo en Australio, NovZelando, Meksikio, Brazilo, Kolumbio,
Germanio, Slovenio, Italio, Britio, Ukrainio, Cxehio, Slovakio, Usono.
Al la sukcesa realigo kontribuis pluraj E-istoj sendante la respondojn,
iuj ecx la receptojn de la mangxajxoj kaj kasedojn.
Apartan dankon oni direktas al:
I.a.Trevor Steele, Australio; Henry Palmer, Britio; Raita Pyhala,
Finnlando; Dieter Meier, Germanio; Edvige Ackermann, Italio; Carlos Andris
Villegos, Kolumbio ; Mike Leon, NovZelando; Vladimir Nemec, Slovakio
kaj David Padrue, Usono.
Ni menciu, ke Radio Maria pretas daurigi la similan kunlaboron.
Radio Maria estas kroata parto en la reto de Internacia Radio Maria. La
kunlaborantoj de la radio cxiujn elsendojn kaj alian laboron por la
realigo de la programo faras senpage.
Marija Belosxevicx, la kunlaboranto de Radio Maria