vi efektive estas tre rapida en rilato al la skua situacio en iama Zairio.
Mi havas unu argumenton kontraux viaj favoritoj: nome, se oni nomus
Kongolon kaj iaman Zairion nun Okcident-Kongolo kaj Orient-Kongolo, oni
povus veni al la ideo, ke temas pri dividita lando kiel iam estis por
Germanio aux ankoraux validas por Sud- kaj Nord-Koreio.
Nu, mi tute konsentas kun vi, ke oni devas atendi ankoraux...
gxis iam, elkore,
Bianka
En Artikolo 40561 Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se>
lastatempe tajpis :
<<
"Republique du Zaire"
>>
Ne. R{e/~}publique du Za{i/"}re [zair], ne *Zaire [zEr] !
<<
La najbara lando, kies cxefurbo estas Brazavilo, nomigxas jam delonge
"Republique Populaire du Congo". Jen do nova terminologia problemo
>>
Kongolio.
<<
Kiel nomi la du landojn en Esperanto?
>>
KDR kaj PRK (Nu iam ni parolis pri GDR kaj FRG).
Manvxelo
.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca
En Artikolo 40573 "Bianka Jacobsen" <jaco...@mail.uni-mainz.de>
lastatempe tajpis :
<<
Mi havas unu argumenton kontraux viaj favoritoj: nome, se oni nomus
Kongolon kaj iaman Zairion nun Okcident-Kongolo kaj Orient-Kongolo,
oni povus veni al la ideo, ke temas pri dividita lando kiel iam estis
por Germanio aux ankoraux validas por Sud- kaj Nord-Koreio.
>>
La germana esploristo Gustavo Najtingala (! Nachtigal) esploris la
orientan parton de Bornuio (ekde Cxad-Lagego gxis Gvine-Golfo). Pro
tio Germanio asertis sian regadon super tiu distrikto, kiun gxi nomis
Kamerunio lavx aktiva vulkano Kameruno apud la Gvine-Golfo fronte
Fernandopo-Insulon. Post la Unua Mondmilito gxi sxirigxis inter la
Brita kaj Franca Imperioj, kiuj ricevis respektiva la nordokcidentan
kaj sudorientan parton. En 1972 gxi unuigxante sendependigxis.
Nu same estis pri Zairio/Kongolio. La pli vasta parto estis por regxo
Leopoldo 2-a de Belgio. La restajxo estis por Francio. Reunuigxu
Zairio/Kongolio !
> Mi havas unu argumenton kontraux viaj favoritoj: nome, se oni nomus
> Kongolon kaj iaman Zairion nun Okcident-Kongolo kaj Orient-Kongolo, oni
> povus veni al la ideo, ke temas pri dividita lando kiel iam estis por
> Germanio aux ankoraux validas por Sud- kaj Nord-Koreio.
Interesa argumento. Nu, fakte siatempe ekzistis Bantua regno Kongolo, kiu
en la 15-a jarcento inkluzivis partojn kaj de la nuna Okcident-Kongolo kaj
de la nuna Orient-Kongolo.
Kaj la Kongoj (la gento, kiu parolas la Kongan lingvon) trovigxas en
ambaux landoj. Sed ili estas malplimulto en Orient-Kongolo.
----------------------------------------------
Bertilo Wennergren
<bert...@hem1.passagen.se>
<http://www.dataphone.se/~bertilow/bertilo.htm>
----------------------------------------------
> En Artikolo 40561 Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se>
> lastatempe tajpis :
>> "Republique du Zaire"
> Ne. R{e/~}publique du Za{i/"}re [zair], ne *Zaire [zEr] !
Mi ne emis cxi-kuntekste malbeligi la vortojn per TeX-aj strangajxoj.
Finfine viaj kodajxoj ne estas pli gxustaj literumoj ol miaj simpligajxoj!
>> La najbara lando, kies cxefurbo estas Brazavilo, nomigxas jam delonge
>> "Republique Populaire du Congo". Jen do nova terminologia problemo
> Kongolio.
Supozeble Manuelo solas kun sia "Kongolio". Mi divenas, ke vi uzas
"Kongolo" por la rivero. Kio pri la gento?
Cxiuokaze oni havas la saman bazan vorton por ambaux Kongoloj, kian ajn
bazan formon oni preferas.
>> Kiel nomi la du landojn en Esperanto?
> KDR kaj PRK (Nu iam ni parolis pri GDR kaj FRG).
Mi pripensis cxu mencii tiujn eblojn. Mi tamen ne pensas, ke tiaj
mallongigoj havas multe da sxancoj sen apogo de simila uzo en aliaj
lingvoj. FRG kaj GDR ja havis tian apogon.
En la Sveda televido oni nun panikas kun esprimoj kiel "Zaire-Kongo" kaj
"Kongo-Zaire" ...
> Mi konsentas do kun opiniantoj, ke Orient-Kongolo k Okcident-Kongolo tamen
> ne trafas la realon
Kial do "ne trafas la realon"? Ambaux landoj ja reale nomigxas "Congo" (=
"Kongolo"), kaj unu situas oriente kaj la alia okcidente. Kio povus esti
pli reala.
> k oni devus elekti alian nomon.
Mi esperas, ke vi ne pensas pri elekto de alia nomo ol "Congo". Tio certe
ne estas nia afero.
> Pri la nova nomo mi
> havas, cetere, etan proponon: ni atendu, por vidi, kion eks-zairianoj mem
> elektas. Kvankam ili nun vershajne havas aliajn problemojn, ol zorgi pri la
> nomo de la lando en E-o.
Vi supozeble parolas ne pri la eks-Zairianoj gxenerale, sed nur pri la
Esperantistoj inter ili. De la ne-Esperantistoj ni ne havas multon por
atendi. La Esperantistoj versxajne ne havas nun tempon por tiu cxi detalo.
> Provizore ni nomu ghin ekz. Eks-Zairio, k la
> loghantojn eks-zairianoj (kun au sen streketo).
Tiel oni ja povas diri, sed tiel oni evitas la veran nomon. La lando ja
nomigxas Kongolo. Tio apenaux sxangxigxos baldaux (krom se Mobutu mirakle
reenpostenigxus ...). Kial do ne uzi tiun nomon?
>> Mi konsentas do kun opiniantoj, ke Orient-Kongolo k Okcident-Kongolo
tamen
>> ne trafas la realon
>Kial do "ne trafas la realon"? Ambaux landoj ja reale nomigxas "Congo" (=
>"Kongolo"), kaj unu situas oriente kaj la alia okcidente. Kio povus esti
>pli reala.
Ghi geografie trafas la realon, sed ghi estas el chiu alia vidpunkto
ekstreme misgvida. Kongo (=orienta Kongolo) k Eks-Zairio (=okcidenta
Kongolo) ne havas pli da rilato inter si ol Eks-Zairio k Tanzanio. Kial per
nomo oni kvazau shajnigu, ke ili (forte) rilatas -- char la nomon oni ne
interpretos nur geografie, certu pri tio.
>> k oni devus elekti alian nomon.
>Mi esperas, ke vi ne pensas pri elekto de alia nomo ol "Congo". Tio certe
>ne estas nia afero.
Oni povus sin demandi, chu tio entute estas la afero de Kabila -- almenau
en la nuna stato de la aferoj. Ni estu iom singardaj pri tujaj elektoj de
nomoj kaj iom atendu, por vidi, kio okazos en tiu lando. Chu Kabila, la
proponanto de l' nova nomo, agos multe pli bone ol Mobutu -- nu, tion oni
vidos. Chu la nomo "Republique Democratique du Congo" restos au pli mapli
baldau denove shanghighos -- ankau tion oni vidos. Tial eble preferas iom
pacienci.
Au eble ni hastegu, kiel tiom ofte en la e-movado :-)
Gesendet von/Sendis/From/Lo envió: Francisco Javier Moleón
(mole...@mail.uni-mainz.de)
En Artikolo 40585 fra...@altsoft.demon.co.uk (Franck Arnaud)
lastatempe tajpis :
<<
> Nu same estis pri Zairio/Kongolio. La pli vasta parto estis por
> regxo Leopoldo 2-a de Belgio. La restajxo estis por Francio.
> Reunuigxu Zairio/Kongolio !
kia stultajx'! preskaux cxiuj afrikaj landlimoj estas cxu plene cxu
grandparte inventitaj de euxropeanoj. unuigita kongolo estas same
sensenca ol dispecigita (kaj oni povis dispecigi gxin alimaniere: ekz.
metante katanga, la apudruxandan parton, ktp aparte).
>>
Nu cxu vi ecx momente supozas, ke Kanemio, Bornuio ktp estis "naturaj"
avx pure etnaj teritorioj ??? Kia stultajxo ! Tiuj afrikaj imperioj
enhavis plej diversajn konkeritajn landojn kaj etnojn kaj iliaj limoj
trancxis tra etnaj teritorioj. Tute same kiel en Evxropo. La flandra
teritorio estas dispecigita inter Francio, Belgio kaj Nederio (sub la
nomo [orienta] Limburgio). La franclingva teritorio estas dispecigita
inter Francio, Belgio, Svisio kaj Italio. La frisa teritorio estas nun
dispecigita inter Nederio kaj Germanio -- la iamaj frisoj en Danio
delonge asimiligxis. Laponio estas dispecigita inter Norvegio, Svedio,
Suomio kaj Rusio. Sxkipenoj logxas en Sxkipenio, "Jugoslavio" kaj
Makedonio. Evxskio disduonigitas inter Hispanio kaj Francio.
Unuigxu la du Kongolioj, poste (se necesas) redividigxu la tutajxo :
ekzemple kongoj (Bakongo) logxas en Okcidenta Kongolio kaj en la
okcidenta parto de Orienta Kongolio. Avx multe pli lerte : tiuj
etno-ekonomiaj partoj farigxu anoj de federajxo.
<<
gxenerale, mi pensas ke estas gxenerala interkonsento en afriko ke oni
plejparte ne tusxas la euxropdevenajn landlimojn,
>>
Tiu interkonsento arangxas la mondbankistoj. Tiel ili certigxas pri la
nestabileco de la regximoj, kiujn tial nepras subteni per armiloj (la
cxefa komerco en la mondo) ; kiam estas multe da vunditoj pro la
ribeligxoj, necesas flegi ilin per apotekajxoj (la dua komerco en la
mondo) ; kiam estas multe da rifugxintoj pro la tiranado avx civilaj
militoj, necesas "savi" ilin el malsatmorto per greno (la tria komerco
en la mondo).
<<
gxenerale, mi pensas ke estas gxenerala interkonsento en afriko ke oni
plejparte ne tusxas la euxropdevenajn landlimojn,
>>
Jen senbaza aserto, kiun popularigis la amaskomunikiloj, kiuj
apartenas al la mondbankistoj. Tia interkonsento popularas nur inter
la potenchavantoj en Afriko.
<<
la sola afero farebla estus versxajne iri alidireketen tra
tut(nigr)afrika unuigxo, tamen tio estus multe da laboro kaj ne
facila...
>>
Unusola registaro por la tuta Afriko simple nepenseblas (samkiel
unusola registaro por la tuta Evxropo).
Tamen alia tute pensebla solvo estas unue la kunfando de kunfandindaj
unuoj : Okcidenta Kongolio kaj la okcidenta parto de Orienta Kongolio
kunfandigxu kiel unu federita unuo de unuigxinta Kongolio ! Benenio
kunfandigxu kun la samnoma provinco de Nigxerio ; la unuigxinta
Benenio, la cetero de Nigxerio kaj Kamerunio kune povus restarigi
_federe_ la iaman Bornuion, kiu povus farigxi forta ekonomia unuo en
Afriko. Poste la internaj limoj povus esti modifitaj por konveni al la
diversaj etnaj teritorioj. Cxu ne tio okazis en Bharatio ?
La stabileco kaj prospero, kiu sekvus, tute malkonvenus al la
mondbankistoj.
[...]
> La najbara lando, kies cxefurbo estas Brazavilo, nomigxas jam delonge
> "Republique Populaire du Congo" [Popola Respubliko Kongolo].
[...]
Sveda gazeto informis nun, ke jam en 1991 oni restarigis la antauxan nomon
"Republique du Congo" = "Respubliko Kongolo". Cxu iu povas tion konfirmi?
> Nu cxu vi ecx momente supozas, ke Kanemio, Bornuio ktp estis "naturaj"
> avx pure etnaj teritorioj ?
mi ne estas etnismano, do mi kompreneble ne kredas je ajna "etna teritorio".
estas tamen teritorioj, same kiel plejmultaj landoj en ekz. euxropo, kiu
havas lokan _politikan_ historion, tio estas ke plejmulto da logxantaj jam
kutimas de iom da tempo logxi en komuna strukturo. kompreneble, tiuj landoj
venas aux influigxis de iama imperiismo ktp, sed tia estas la homaro. krom
je tre grandaj niveloj (kontinento, bone izolita insulo), tutsimple ne eblas
apartigi teritorion laux vera "etna" bazo.
> Unuigxu la du Kongolioj,
alia kontribuanto jam bone klarigis la stultecon de tio.
> Tiu interkonsento arangxas la mondbankistoj.
ne, gxi arangxas la afrikanoj, kiuj havas alion por fari ol plentempa
kaj tutkontinenta milito. gxi ja estas tia ekde la sendependigxo mi kredas,
do antaux la nuntempa mondbankismo.
> Jen senbaza aserto, kiun popularigis la amaskomunikiloj, kiuj
> apartenas al la mondbankistoj. Tia interkonsento popularas nur inter
> la potenchavantoj en Afriko.
kaj kompreneble manxuelo, per sia genio, komprenis cxion pli bone ol la
afrikanoj mem, kaj volas redesegni la landlimojn laux siaj propraj
fantasmoj, bazitaj cxefe sur miskompreno de artikoloj el malnova
enciklopedio....
la mondo estas tiom simpla: manuelo la mondestro ordonas, la homaro obeas.
> Unusola registaro por la tuta Afriko simple nepenseblas (samkiel unusola
> registaro por la tuta Evxropo).
mi ne havas problemon pensi pri Euxropan federan registaron. gxi ne ankoraux
efektivigxis sed eble jam os. oni versxajne povas pripensi same pri afriko
(jam organizajxoj pli malpli principe celas ion tian), kvankam ja efektivigxo
baldauxa ne versxajnas.
En Artikolo 40589 Bjanko Jakobsena per "Francisco Javier Moleon"
<mole...@mail.uni-mainz.de> lastatempe afisxis :
<<
Kara amiko Manvxelo,
Vi shajnas havi ian strangan ideon pri afrikaj landlimoj k pri tio,
kio
devus esti unu lando. Kiel vi certe tre bone scias, la afrikaj
landlimoj
estas pure elpensitaj europaj kreajhoj sen ajna rilato al la popola
situacio en Afriko. [snipsnip]
>>
Kiel mi tre bone scias, ke la evxropaj landoj samkiel la afrikaj kaj
la aziaj estas kunmetajxoj de diversaj sxiritaj pecoj. Mi opinias, ke
estus bonega afero, ke Evxskio farigxu sendependa unuigxinta lando. Ke
Frisio farigxu sendependa unuigxinta lando. Ke Rumanio farigxu
unuigxinta lando (sen la balasto de tiuj rusaj distriktoj aldonitaj de
Stalino al Moldavio). Ke Katalunio farigxu sendependa unuigxinta lando
(nun gxi dividatas inter 3 landoj). Estas same pri Afriko. Tamen estus
neniel malbone reunuigxi Kamerunion, Nigxerion kaj Benenion en
restarigitan federan Bornuion. Almenavx Bornuio estis afrika imperio,
kies limoj rezultis el konkerado kaj sxirado de etnoj, sed gxi
almenavx estis ekzistanta funkcianta ekonomia unuo, antavx ol gxin
dissxiru inter si la evxropaj konkerintoj.
Tio ne aspektas kiel TeX.
TeX-e estus R\'epublique du Za\"\i{}re, mi pensas.
> situacio en Afriko. La konferenco de Berlino 1884-1885 dividis la
> kontinenton, ofte per rektaj liniilaj strekoj, lau nenia etna bazo k lau
> pure koloniismaj bezonoj k interesoj. Ne ekzistas en Afriko praktike lando,
> kie landaj limoj iel koincidas kun etna/popola situacio k nur malofte kun
Francisco kompreneble pravas pri la berlina konferenco, sed (eble hazarde),
mi supozas ke almenaw Gabono preskaw tute kaj nure logxatas de la fanga etno.
(La lingvon oni foje nomas fang-bulu.)
-- _]||/|[_ (\o_>_/\, -------------------------------------------<-{@
<<Na~o invejo de quem tem
Anto'nio MARTINS carros, parelhas e montes.
Rua Alfredo Jose' Marques 21 c/v esq. So' invejo de quem bebe
PT-2735 CACE'M +351 (0)1 913 28 23 a a'gua em todas as fontes.>>
-----------------------------------------------------------------------
> Kaj la Kongoj (la gento, kiu parolas la Kongan lingvon) trovigxas en
> ambaux landoj. Sed ili estas malplimulto en Orient-Kongolo.
Kaj (ecx cxefe) en nordokcidento de Angolo.
Mi neniam uzis TeX-on, kaj do ne vere scias multon pri gxi. Se la kodajxo
de Manuelo ne estas TeX-a, kio gxi do estas?
[Manuel skribis:]
>> R{e/~}publique du Za{i/"}re [zair], ne *Zaire [zEr] !
>
> Mi neniam uzis TeX-on, kaj do ne vere scias multon pri gxi. Se la kodajxo
> de Manuelo ne estas TeX-a, kio gxi do estas?
La kodajho de Manuel estas lia propra sistemo, kompreneble. Speciale
Manuela estas la uzo de tildo, ~, anstatau iu ajn supersigno. Tial tiu
sistemo neniel distingas inter akuta akcento kaj grava akcento,
ekzemple, kaj ne estas uzebla.
Cetere, "Republique du Congo" ne signifas "Respubliko _de_la_ Kongolo",
kiu iu skribis, sed simple "Respubliko Kongolo". La vorto "du" nur
montras apozicion. Same "Royaume de Belgique": ne "Reghlando de la
Belgio", sed simple "Reghlando Belgio".
Unuigxu la du Kongolioj, poste redividigxu la tutajxo
- Manuel Campagna
--
Yves Bellefeuille See homepage for best freeware for DOS and Win 3.1x
Ottawa, Canada Finger, homepage or key-server for PGP key
an...@freenet.carleton.ca Francais / English / Esperanto
http://www.ncf.carleton.ca/~an448/
En Artikolo 40696 Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se>
lastatempe tajpis :
<<
Mi neniam uzis TeX-on, kaj do ne vere scias multon pri gxi. Se la
kodajxo de Manuelo ne estas TeX-a, kio gxi do estas?
>>
Lavx mi facile komprenebla kodajxo por indiki, ke la dua karaktro
surmetotu sur la unuan.
> Cetere, "Republique du Congo" ne signifas "Respubliko _de_la_ Kongolo",
> kiu iu skribis, sed simple "Respubliko Kongolo". La vorto "du" nur
> montras apozicion. Same "Royaume de Belgique": ne "Reghlando de la
> Belgio", sed simple "Reghlando Belgio".
Cxu vere? Mi pensis, ke "de" montras apudmeton (apozicion), sed "du" (=
"de" + "le") montras apartenon. Eble mi miskomprenis.
Sed tiel estas en la Angla (cxu ne?): Republic of the Gambia = Respubliko
de la rivero Gambio.
Sed oni kutime ne uzas tiajn subtilajxojn en Esperanto, sed diras simple
"Respubliko Gambio" kaj "Respubliko Kongolo".
BRAZAVILO (AP)
Jxauxde la Respubliko Kongolo rekonis la novan regantaron de la
najbara lando, kaj akceptis ankaux la preskaux samsonan nomon: la
Demokratia Respubliko Kongolo.
[...]
Kongolo (Brazavilo) ne protestis kontraux tio, ke la nova reganto de
la transrivera Kongolo, Laurent Kabila, decidis nuligi la landonomon
Zairo, kiun la nun ekziligita diktatoro Mobutu enkondukis antaux 26
jaroj.
La lando nun rericevis sian malnovan nomon Kongolo, kiun kunuzadis la
respublikoj respektivflanke de la rivero Kongo ankaux de la jaro 1960,
(kiam ili ambaux sendependigxis) gxis 1971. La pli malgranda Kongola
respubliko kun Brazavilo kiel cxefurbo (antauxe Franca kolonio dum
Kongolo-Kinsxaso estis Belga) tradicie lasas la decidojn al la pli
granda kaj pli potenca fratolandon.
La prezidanto de la Respubliko Kongolo, Pascal Lissouba, tenis amikajn
rilatojn al Mobutu, kaj interalie lasis ties filon kaj adeptojn eskapi
tra Brazavilo, kiam ili estis devigitaj fugxi antauxe en tiu cxi
semajno.
Sed li ankaux permesis tumultan manifestacion de Kabila-anoj ekster la
ambasadejo de eks-Zairo. La manifestaciantoj bruligis la nun
anstatauxigitan Zairan flagon, kaj dissxiris portretojn de Mobutu. La
polico alvenis por haltigi la manifestacion - kiam gxi jam de kelkaj
horoj estis finigxinta.
[Traduko fare de mi de parto de notico en la Sveda gazeto Aftonbladet,
vendrede la 23-an de Majo.]
Jen la artikolo por "du" en Robert:
1 Article defini contracte. _Venir du Portugal_. V[oir] De et Le.
2 Article partitif. _Manger du pain_. V[oir] De.
Tio estas chio (krom la etimologio, ktp.).
> Sed tiel estas en la Angla (cxu ne?): Republic of the Gambia =
> Respubliko de la rivero Gambio.
La nomo de la lando estas The Gambia, kaj ne simple Gambia. Kompreneble
la longa formo estas kiel vi skribis, sed mi certe komprenas tion kiel
"Respubliko Gambio" kaj ne "Respubliko de la rivero Gambio"!
Klare, la nomo de regiono au lando ofte venas de monto, rivero au
simile, sed lau mi estus tre strange ke lando nomighu "Respubliko de la
monto X". Ghi havas la saman nomon kiel la monto, sed la respubliko ja
ne estas tiu de la monto!
--
Yves Bellefeuille See homepage for best freeware for DOS and Win 3.1
En Artikolo 40728 an...@freenet.carleton.ca (Yves Bellefeuille)
lastatempe tajpis :
<<
Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se> skribis:
[Manuel skribis:]
>> R{e/~}publique du Za{i/"}re [zair], ne *Zaire [zEr] !
> Mi neniam uzis TeX-on, kaj do ne vere scias multon pri gxi. Se
> la kodajxo de Manuelo ne estas TeX-a, kio gxi do estas?
La kodajho de Manuel estas lia propra sistemo, kompreneble.
>>
Mirige, li pravas.
<<
Speciale Manuela estas la uzo de tildo, ~, anstatau iu ajn supersigno.
Tial tiu sistemo neniel distingas inter akuta akcento kaj grava
akcento, ekzemple, kaj ne estas uzebla.
>>
Avx li parolis sen unue observi avx li mensogas. Mi regule distingas
inter akuta kaj grava akcento, aldonante la tildon respektive post avx
antavx la vokalo.
<<
Unuigxu la du Kongolioj, poste redividigxu la tutajxo
- Manuel Campagna
>>
Kompreneble cxi tio ridindus sen tio, kio sekvas. Sed li celas
misinformi per forigo de esenca parto de la frazo.
Nepras treti vipurkapojn ecx tiam, se ili mordos onian kalkanon.
- La Senmakula Koncipito
>> Cetere, "Republique du Congo" ne signifas "Respubliko _de_la_ Kongolo",
>> kiu iu skribis, sed simple "Respubliko Kongolo".
>
> Cxu vere? Mi pensis, ke "de" montras apudmeton (apozicion), sed "du" (=
> "de" + "le") montras apartenon. Eble mi miskomprenis.
Jen la artikolo por "du" en Robert:
1 Article defini contracte. _Venir du Portugal_. V[oir] De et Le.
2 Article partitif. _Manger du pain_. V[oir] De.
Tio estas chio (krom la etimologio, ktp.).
> Sed tiel estas en la Angla (cxu ne?): Republic of the Gambia =
> Respubliko de la rivero Gambio.
La nomo de la lando estas The Gambia, kaj ne simple Gambia. Kompreneble
la longa formo estas kiel vi skribis, sed mi certe komprenas tion kiel
"Respubliko Gambio" kaj ne "Respubliko de la rivero Gambio"!
Klare, la nomo de regiono au lando ofte venas de monto, rivero au
simile, sed lau mi estus tre strange ke lando nomighu "Respubliko de la
monto X". Ghi havas la saman nomon kiel la monto, sed la respubliko ja
ne estas tiu de la monto!
--
Yves Bellefeuille See homepage for best freeware for DOS and Win 3.1x
> Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se> skribis:
> >> Cetere, "Republique du Congo" ne signifas "Respubliko _de_la_ Kongolo",
> >> kiu iu skribis, sed simple "Respubliko Kongolo".
> >
> > Cxu vere? Mi pensis, ke "de" montras apudmeton (apozicion), sed "du" (=
> > "de" + "le") montras apartenon. Eble mi miskomprenis.
> Jen la artikolo por "du" en Robert:
> 1 Article defini contracte. _Venir du Portugal_. V[oir] De et Le.
> 2 Article partitif. _Manger du pain_. V[oir] De.
> Tio estas chio (krom la etimologio, ktp.).
Sed do, en kiuj longaj oficialaj landonomoj la Franca uzas "du", "de la"
aux "de l'" anstataux simpla "de"?
Vi jam menciis "Royaume _de_ Belgique" sed "Republique _du_ Congo". Simile
estas "Republique _du_ Niger" kaj "Republique _du_ Senegal". Cxu nura
hazardo, ke cxiuj kun "du" estas nomataj laux rivero?
> > Sed tiel estas en la Angla (cxu ne?): Republic of the Gambia =
> > Respubliko de la rivero Gambio.
> La nomo de la lando estas The Gambia, kaj ne simple Gambia. Kompreneble
> la longa formo estas kiel vi skribis, sed mi certe komprenas tion kiel
> "Respubliko Gambio" kaj ne "Respubliko de la rivero Gambio"!
Jes. Sed mi pensas, ke almenaux origine "Republic of the Gambia" signifis
"la Respubliko (= la lando) de/cxe la rivero Gambio".
> Klare, la nomo de regiono au lando ofte venas de monto, rivero au
> simile, sed lau mi estus tre strange ke lando nomighu "Respubliko de la
> monto X". Ghi havas la saman nomon kiel la monto, sed la respubliko ja
> ne estas tiu de la monto!
Tio ne estas tro stranga, se oni komprenas "respubliko" en la senco
"respublika sxtato/lando".
>
> Tiel oni ja povas diri, sed tiel oni evitas la veran nomon. La lando ja
> nomigxas Kongolo.
Pardonu min pro mia nescio, sed de kie venas la '-ol-' en 'Kongolo'? Cxu
la vorto ne devus esti 'Kongo'? Aux cxu la vortaro de Wells estas tro
malnova por tiu cxi afero...
1. frenezulojn, au
2. homojn kiuj vokas moki la gramatikon de la franca.
Bertilo Wennergren skribis:
> Sed do, en kiuj longaj oficialaj landonomoj la Franca uzas "du", "de
> la" aux "de l'" anstataux simpla "de"?
Grevisse diras:
L'article s'emploie:
1 Devant les noms propres de continents, de pays, de provinces,
de montagnes [...]: L'Amerique, LA France, LA Bourgogne [...]
Tiu regulo shajnas absoluta, sed tuj sekvas:
C'est l'usage qui apprendra dans quels cas les noms propres de pays
doivent etre precedes de _en_, _de_, sans l'article, et sans quels
cas il faut dire, _au_, _du_, _de la_ [ktp] avec l'article.
Grevisse aldonas ke oni kutime uzas la artikolon kun masklaj nomoj "a
initiale consonantique", sed ne kun masklaj nomoj "a initiale vocatique"
au kun inaj nomoj.
Jen kelkaj ekzemploj de lando-nomoj lau genro:
Masklaj:
Republique du Congo
Dominion du Canada
Etats-Unis du Mexique
Republique du Niger
Republique du Senegal
Jen du masklaj lando-nomoj kun "initiale vocatique", se mi bone
komprenas tiun esprimon:
Republique d'Haiti
Republique d'Israel
Inaj:
Royaume de Belgique
Royaume de Suede
Republique populaire de Chine
Royaume de France (ne plu ;-))
Republique federale d'Allemagne
Kompreneble ne chiuj tiuj nomoj estas oficialaj en la franca, sed jen
kiel mi dirus "Reghlando Svedio" en la franca, ekzemple.
> Vi jam menciis "Royaume _de_ Belgique" sed "Republique _du_ Congo".
> Simile estas "Republique _du_ Niger" kaj "Republique _du_ Senegal". Cxu
> nura hazardo, ke cxiuj kun "du" estas nomataj laux rivero?
Lau mi, jes, tio estas hazardo. Vidu supre por landoj kun "du" kiuj ne
estas nomitaj lau riveroj.
> Jes. Sed mi pensas, ke almenaux origine "Republic of the Gambia"
> signifis "la Respubliko (= la lando) de/cxe la rivero Gambio".
Tio vere estas historia demando kaj ne lingva, kaj mi ne pretas koni la
historion de Gambio. ;-)
Mi ne plu certas kiel tio chi rilatas al Esperanto. Shajne oni scias ke
"of" montras apozicion (ekzemplo: "Republic of Ireland"), sed oni
scivolas chu "of the" montras apartenon au apozicion. Ekzemple, chu
"Republic of the Gambia" signifas "Respubliko de la Gambio" (aparteno)
au "Respubliko Gambio" (apozicio).
Mi lasos al iu alia la taskon esplori en gramatikoj pri la angla. Tamen
shajne estas nur du lando-nomoj en la angla kun "the", nome The Gambia
kaj The Bahamas, kaj mi suspektas ke la angla gramatiko komprenas tion
kiel "Republic of (nomata) the Gambia", kaj ne kiel "Republic of the
(de la) Gambia".
Sur pa^go 34 de la vortaro de WELLS oni povas trovi, en listo de TE^HNIKAJ
kaj aliaj neoficialaj SUFIKSOJ:
-ol- (chem) -OH compound: etan/olo ethyl alcohol
^Gi estas ja iom tro malnova, ^car hodia^u estas "ethanol" anka^u en
la angla ...
Ne dankinde!
Edmundo
>
> Mi lasos al iu alia la taskon esplori en gramatikoj pri la angla. Tamen
> shajne estas nur du lando-nomoj en la angla kun "the", nome The Gambia
> kaj The Bahamas,
Fakte estas tria, cxe kiu tamen 'the' estas libervola: (The) Ukraine.
Lee Miller
James Cook <cook...@erols.com> wrote in article
<33873C...@erols.com>...
Lee Miller skribis:
> Eble kvara estas "The Netherlands." Oni ofte diras "The Canary
> Islands" kaj "The Sudan," cxu ne? Kaj ni havas "The Dominican
> Republic." Cxu ni forgesis "The United States?"
Momenton, tamen.
Unue, temis pri la nomoj de angla-lingvaj landoj. Due, la demando estis
kiel interpreti la vortojn "of the", "du", kaj simile en
lando-nomoj. Alivorte, chu "Republic of The Gambia" signifas "Respubliko
nomita Gambio" au "Respubliko de la (rivero) Gambio"?
Mi shuldas pardonpetojn al Gambio. Mi skribis: "Mi ne PRETAS koni la
historion de Gambio." Devis estis: "Mi ne PRETENDAS koni la historion de
Gambio." Bedaurinde la pres-koboldo adaptighis al novaj teknikoj!
Take a flashlight, drop your pants, beam the light to your crotch. If
you see a dick, you're a man. If you see a cunt, you're a woman.
- Manuel Campagna
--
Yves Bellefeuille See homepage for best freeware for DOS and Win 3.1
> Pardonu min pro mia nescio, sed de kie venas la '-ol-' en 'Kongolo'? Cxu
> la vorto ne devus esti 'Kongo'? Aux cxu la vortaro de Wells estas tro
> malnova por tiu cxi afero...
Bona demando. Fakte mi antauxe preferis "Kongo" por la lando. Tio estas
simpla kaj rekta Esperantigo de nomo, kiu praktike jam havas Esperantan
formon pretan kun O-finajxo. La Akademio tamen rekomendas la PIV-an
"Kongolo", kaj mi ne trovas suficxan kialon por ne povi konformigxi al tiu
rekomendo. Se cxiu homo cxiam obstinas pri siaj personoj preferoj en cxiu
okazo, ni neniam atingos pli unuecan uzan de landonomoj.
La argumento por "Kongolo" estas, ke tiu formo donas A-vorton kaj
AN-vorton iom pli internaciecajn. Multaj lingvoj havas formojn kiel
"Congolese" por tio. Oni do kvazaux oferis iomete de la internacieco de la
landonomo por plia internacieco de la A-vorta kaj AN-vorto: "Kongola"
kaj "Kongolano". Mi ne trovas tiun argumenton tre forta, sed tamen
"Kongolo" estas tolerebla, kaj gxi ja estas en PIV.
Poste mi konsciigxis, ke la gento "Congo (bakongo)" parolanta la lingvon
"Congo (kikongo)" estas nura malplimulto en eks-Zairo, kaj ke tial estas
suficxe oportune, ke ni klare kaj nemiskompreneble distingas inter
Kongolanoj kaj Kongoj. Malpli bone estus, se kaj la lando kaj malplimulta
gentano ambaux nomigxus "Kongo".
Tamen la gento plu samnomas kun la rivero, kiu estas "Kongo" en PIV.
Cetere: Kiam Wells listigis "Kongo = Congo" li celis nur la riveron. La
lando(j)n li nomis "Kongolando".
> From: Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se>
> Cetere: Kiam Wells listigis "Kongo = Congo" li celis nur la riveron. La
> lando(j)n li nomis "Kongolando".
do evidente "kongolo" estas mallongigo de "kongolando" sen la wells-a spirito.
sebastiano
> do evidente "kongolo" estas mallongigo de "kongolando" sen la wells-a
> spirito.
Nu ja. Se vi volas tiel imagi la aferon, nenia problemo.
Je la Sun, 25 May 97 21:09:05 DST, mailto:sebastiano hartviga
<h044...@rz.hu-berlin.de> skribis:
>
>> From: Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se>
>
>> Cetere: Kiam Wells listigis "Kongo = Congo" li celis nur la riveron. La
>> lando(j)n li nomis "Kongolando".
>
>do evidente "kongolo" estas mallongigo de "kongolando" sen la wells-a spirito.
>
>sebastiano
>
Je la 24 May 1997 20:00:40 GMT, mailto:"Lee Miller"
<lmi...@mail.coin.missouri.edu> skribis:
>Eble kvara estas "The Netherlands." Oni ofte diras "The Canary Islands"
>kaj "The Sudan," cxu ne? Kaj ni havas "The Dominican Republic." Cxu ni
>forgesis "The United States?"
>
>Lee Miller
fra...@arrakis.es tajpis:
>Kio rilatas al Esperanto, ne estas uzata la artikolo "la" anta{ la
>propraj nomoj ( ekz. ne estus bone dirita= la Jozefo, la Mikaelo,
>ktp...).
(Patrinacxo): Jen, kara filino, fotoj pri tri junicxoj. Vi devos edzigxi
al iu el ili.
(Filinindo): Kiel ili nomigxas, Panjo?
(Patrinacxo): Tiu cxi kun longaj blondaj haroj nomigxas Mikaelo Fluvo,
kaj jen cxi tiu kun orangxa frizajxo, Mikaelo Kampanjahxa--
kaj tiu juna sed preskaux tute kalva, nu, tiu estas
Mikaelo Amoremi'l. Zorge elektu, kara, cxar vi devos
pasigi longajn jarojn kun iu el cxi tri.
(Filinindo): Bone do: se mian sorton vi limigis al Mikaeloj, mi nepre
elektos la Mikaelon kalvan...
^^^^^^^^^^^
Se tiu cxi teksto *ne* estas en Esperanto, en kiu lingvo gxi do estas?
--
L B Ros' <> "On croit toujours qu'une langue artificielle est une langue
POB 30091 <> mineure, une langue du type *"Me Tarzan, you Jane"*, ce
Seattle WA <> n'est pas le cas de l'esp'eranto." -- Umberto Eco
98103 Usono <> "Profesoro Eco tute pravas." -- Liland Brajant Ros'
En Artikolo 40780 Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se>
lastatempe tajpis :
<<
Sed do, en kiuj longaj oficialaj landonomoj la Franca uzas "du", "de
la" aux "de l'" anstataux simpla "de"?
Vi jam menciis "Royaume _de_ Belgique" sed "Republique _du_ Congo".
Simile estas "Republique _du_ Niger" kaj "Republique _du_ Senegal".
Cxu nura hazardo, ke cxiuj kun "du" estas nomataj laux rivero?
>>
Royaume-Uni _de_ Grande-Bretagne et d...
Royaume _du_ Danemark
Royaume _de_ Su~ede
Royaume _de_ Belgique
Royaume _des_ Pays-Bas
Archiduche~ _du_ Luxembourg
Re~publique _de_ Mongolie
Royaume _d'_Espagne
Royaume _du_/_de_ Portugal
Ne tro atentu tion : temas pri nura komplika idiomajxo.
Mi opinias, ke gxi devenas el la latina "Res publica de: ('pri', tute
ne 'de' !) Polonia:", "Regimen de: Francia:", "Civitas de: Parisio:
(de: Lutetia: Parisiorum)". Tiu lingvuzo lavx mia scio karakterizas
nurnure okcidentajn romanidajn lingvojn. La germana diras : "Die
Republik Polen", "Das Koenigreich Frankreich", "Die Stadt Paris" ktp.
La rusa diras : "Republika Poljsxa", "Korolevstvo Francia", "Gorod
Parijx". Kion diras la skandinavaj ?
<<
Jes. Sed mi pensas, ke almenaux origine "Republic of the Gambia"
signifis "la Respubliko (= la lando) de/cxe la rivero Gambio".
>>
Kiu estis la unua, estas cxiam amuza mit-elekto. Cxu la "Sequani"
donis sian nomon al Sejno ("Sequana") avx inverse ? Cxu la "Franken"
(frankoj) ricevis sian nomon el sia vorto "frank" ('libera') avx cxu
inverse ? La nomo "Deutsch" (germano) devenas el "thiaud". Cxu
"thiaud" origine estis tribnomo avx cxu gxi origine signifis
"Leute"/"les gens"/"people"/"ljudi"/"la gente" ? En Kanadio estas
indianaj bandoj kun interesaj nomoj kiel "les Indiens du
Lac-Barri~ere", "les Indiens du Sang / Blood Indians", "les Indiens
Couteau-Jaune / Yellowknife Indians". La lastaj donis sian nomon al la
cxefurbo de la Norda Teritorio.
>tp01.news.se.dataphone.net> <3385368
>Organization: Seattle Community Network
>
>fra...@arrakis.es tajpis:
>
>>Kio rilatas al Esperanto, ne estas uzata la artikolo "la" anta{ la
>>propraj nomoj ( ekz. ne estus bone dirita= la Jozefo, la Mikaelo,
>>ktp...).
>
>(Patrinacxo): Jen, kara filino, fotoj pri tri junicxoj. Vi devos edzigxi
> al iu el ili.
>(Filinindo): Kiel ili nomigxas, Panjo?
>(Patrinacxo): Tiu cxi kun longaj blondaj haroj nomigxas Mikaelo Fluvo,
> kaj jen cxi tiu kun orangxa frizajxo, Mikaelo Kampanjahxa--
> kaj tiu juna sed preskaux tute kalva, nu, tiu estas
> Mikaelo Amoremi'l. Zorge elektu, kara, cxar vi devos
> pasigi longajn jarojn kun iu el cxi tri.
>(Filinindo): Bone do: se mian sorton vi limigis al Mikaeloj, mi nepre
> elektos la Mikaelon kalvan...
> ^^^^^^^^^^^
>Se tiu cxi teksto *ne* estas en Esperanto, en kiu lingvo gxi do estas?
Kio ne estas permisita estas la tutrekta ligo de LA al la
PROPRA_NOMO. Kiel dirite en la ekzemplo, oni ne povas diri LA_JOHANO .
Mi prefere uzus = "Bone do: se mian sorton vi limigis al Mikaeloj, mi
nepre elektos tiun Mikaelon kalvan..."
> > From: Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se>
>
> > Cetere: Kiam Wells listigis "Kongo = Congo" li celis nur la riveron. La
> > lando(j)n li nomis "Kongolando".
>
> do evidente "kongolo" estas mallongigo de "kongolando" sen la wells-a
> spirito.
>
Certe la spirito de Albaulto konas la sufikson -ando! (Ghi ja francezas...)
Wouter
--
(52*33'N 5*27'E; Alt: minus 5m) (anti-robot-adres)
***************************************** **********************
* Janina, Wouter, Silvia, Michel Pilger * * 0pilger01@-------- *
* http://www.geocities.com/Paris/9231/ * * ----------flnet.nl *
***************************************** **********************
(www.geocities.com = 192.216.191.21)
far...@arrakis.es afisxis:
>Je la Thu, 29 May 1997 00:37:01 GMT, mailto:lila...@scn.org (Leland
>Bryant Ross) skribis:
>
>>fra...@arrakis.es tajpis:
>>
>>>Kio rilatas al Esperanto, ne estas uzata la artikolo "la" anta{ la
>>>propraj nomoj ( ekz. ne estus bone dirita= la Jozefo, la Mikaelo,
>>>ktp...).
>>
>>(Filinindo): Bone do: se mian sorton vi limigis al Mikaeloj, mi nepre
>> elektos la Mikaelon kalvan...
>> ^^^^^^^^^^^
> Kio ne estas permisita estas la tutrekta ligo de LA al la
>PROPRA_NOMO. Kiel dirite en la ekzemplo, oni ne povas diri LA_JOHANO .
>
>Mi prefere uzus = "Bone do: se mian sorton vi limigis al Mikaeloj, mi
>nepre elektos tiun Mikaelon kalvan..."
Mi prefere parolus pri "kutimoj" anstataux pri "reguloj". Plejparte vi
pravas, sed ni ne tro jugxemu pri grizaj interspacoj, cxu ne?
Wouter <adreso.sube> afisxis:
>sebastiano hartviga <h044...@rz.hu-berlin.de> schreef:
>
>> > From: Bertil Wennergren <bert...@nikson.dataphone.se>
>>
>> > Cetere: Kiam Wells listigis "Kongo = Congo" li celis nur la riveron. La
>> > lando(j)n li nomis "Kongolando".
>>
>> do evidente "kongolo" estas mallongigo de "kongolando" sen la wells-a
>> spirito.
>>
>Certe la spirito de Albaulto konas la sufikson -ando! (Ghi ja francezas...)
Tamen "Kongolando" estas galimatio, aux minimume, nur sxerce uzebla vorto,
cxar "Kongolo" estas en Afriko sed cxiuj Andoj situas en Suda Ameriko.
Liland
>Wouter
>--
> (52*33'N 5*27'E; Alt: minus 5m) (anti-robot-adres)
>***************************************** **********************
>* Janina, Wouter, Silvia, Michel Pilger * * 0pilger01@-------- *
>* http://www.geocities.com/Paris/9231/ * * ----------flnet.nl *
>***************************************** **********************
> (www.geocities.com = 192.216.191.21)
>
>
>
--