La malnovega Esperanto

246 views
Skip to first unread message

Tim Morley (forstreku la legoma koloro de mia adreso)

unread,
Oct 1, 2002, 5:04:58 AM10/1/02
to
Saluton al cxiuj.

Amiko metis al mi demandon pri Esperanto, al kiu mi ne povas rispondi, do mi
petas al cxiuj helpon tiucele.

Ni parolis pri la lingvo kaj, kvankam ni konsentis pri la plimulto el la
avantagxoj rilataj al Eo, li ludis rolon de kontrauulo kaj li kontestis la
aserton, ke oni kapablas fari ion ajn Esperante, kiun oni povas fari per iu
ajn alia lingvo. Konkrete, li oficas pri reklamado kaj li jam skribis
reklamojn uzante la anglan lingvon de (ekzemple) la 18a au 19a jarcento, por
pensigi la publikon pri la historio kaj "la pasintaj jaroj, kiam cxio estis
plibona" ktp. Tiuj reklamoj evidente egale eblus en aliajn naciajn lingvojn,
sed li (kaj mi) ne trovis manieron fari same esperante.

Se iu ajn havas ideojn por helpi nin, mi tute pretas auskulti ilin.

Antaudankon.

Tim

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 1, 2002, 5:09:37 AM10/1/02
to
Tim Morley (forstreku la legoma koloro de mia adreso) skribis:

> Konkrete, li oficas pri reklamado kaj li jam skribis
> reklamojn uzante la anglan lingvon de (ekzemple) la 18a au 19a jarcento, por
> pensigi la publikon pri la historio kaj "la pasintaj jaroj, kiam cxio estis
> plibona" ktp. Tiuj reklamoj evidente egale eblus en aliajn naciajn lingvojn,

Ĉu vere tiaj reklamoj eblas en ĉiuj aliaj naciaj lingvoj?

Ne ĉiuj naciaj lingvoj estis uzataj en la 18a aŭ la 19a jarcentoj.

> sed li (kaj mi) ne trovis manieron fari same esperante.

> Se iu ajn havas ideojn por helpi nin, mi tute pretas auskulti ilin.

Studu la stilon de Esperanto en la plej fruaj verkoj de Zamenhof (de
1887 ĝis eble 1990). Studu la strangan stilon en la ne-Zamenhofaj partoj
de la Fundamenta Krestomatio. Imitu. Troigu.

--
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net> <http://www.bertilow.com>

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Oct 1, 2002, 6:10:12 AM10/1/02
to
Bertilo Wennergren <bert...@gmx.net>:

> > Se iu ajn havas ideojn por helpi nin, mi tute pretas auskulti ilin.
>
> Studu la stilon de Esperanto en la plej fruaj verkoj de Zamenhof (de
> 1887 ĝis eble 1990). Studu la strangan stilon en la ne-Zamenhofaj partoj
> de la Fundamenta Krestomatio. Imitu. Troigu.

Eblas ankaŭ inventi tute falsan antikvan Esperanton, farante arbitrajn
ŝanĝojn analogie kun aliaj lingvoj. La rezulto povus esti amuza kaj
taŭga por reklamo. Ekzistas jam diversaj provoj fari tion en
Esperanto, kaj serioze kaj ŝerce. Mi povas tuj pensi pri almenaŭ tri
artikoloj prezentantaj ian "malnovegan Esperanton", sed mi ne havas
referencojn:

- unu eble de Halvelik en anglalingva libro redaktita de Klaus Schubert

- unu eble de Kalocsay aŭ de tiuepoka hungaro

- unu eble de Martin Weichert kaj eble aperinta en revuo de GEJ, aŭ
almenaŭ kun ia ligo al Germanio kaj junularo

Edmundo

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 1, 2002, 7:08:00 AM10/1/02
to
Mi skribis:

> Studu la stilon de Esperanto en la plej fruaj verkoj de Zamenhof (de
> 1887 ĝis eble 1990).

Ni antaŭ iom da tempo diskutis pri postmortaj verkoj de Zamenhof,
peritaj al ni de spiritistoj. Tamen eĉ ne tiuj verkoj datiĝas de la jaro
1990.

Bv. legi "1887 ĝis eble 1890".

Lee Miller

unread,
Oct 1, 2002, 8:29:00 AM10/1/02
to
"Edmund GRIMLEY EVANS" <ro...@nospam.com> wrote in message
news:20021001093...@rano.org...

> - unu eble de Kalocsay au de tiuepoka hungaro

La lasta cxapitro de "Lingvo Stilo Formo" (Kalocsay, Literatura Mondo, 1931)
estas "La Mezepoka Esperanto". Jen la kerna parto:
__________

--Kara Bumy! -- mi subpremis rideton. -- Se tiel mankas al vi la arkaika
Esperanto, faru gxin mem.

--Cxu mi? Kiel? -- kaj la brilo de "problemo" ekfajreris en liaj okuloj.

--Nu, simple. Esperanto estas, cxu ne, cxefe latinida lingvo. La arkaikaj
formoj de la latinidaj lingvoj propre estas kvazaux transiraj formoj inter
la nuna lingvo kaj la pura latino. Elcerbumu do tiajn transirajn formojn
ankaux por Esperanto kaj vi havos, kion vi bezonas.

--Jen la unua sagxa vorto, kiun mi auxdas de vi! -- li kriis kaj sensalute
eksvingis siajn longajn piedojn. La manoj en la posxoj, la kapo profunde
klinita, kvazaux sub la sxargxo de la "problemo", li velis for.

Post kelkaj semajnoj subite malfermigxas mia cxambropordo kaj tempeste
enflugas C.E.R. Bumy.

--Jen -- li diris sen enkonduko kaj jxetis sur mian skribotablon dikan
kajeron. Mi rigardis.

_Grammaticu kaj vocabularu antiques mundales lingues Sperantu_.

--Jen! -- li ripetis triumfe. --Vi povas gxin eldoni. Oni povas el gxi
lerni la Esperanton de la mezepoko, la Esperanton de la Rolandkanto, de
Vogelweide, de Francisko de Assisi. Vi estis mizere senpovaj, malricxaj,
nun vi ricxigxis. Esperanto estas savita!

--Ne koleru, kara Bumy, -- mi diris, -- sed tio ne estus gxusta sinsekvo:
fari antauxe arkaikan gramatikon, kaj poste sercxi al gxi arkaikajn
tekstojn. Trovu kelkajn tiajn fosilajn tekstojn kaj poste komentariu ilin
per tiu cxi grandioza verko.

--Ho, cxi tiun pretekston mi antauxvidis! -- li triumfis. -- Jen, kion vi
volas! Eterna gloro de Hungarlando estas, ke cxi tie, en la antikva
monahxejo de Utop, mi trovis cxi tiun pergamenon, devenintan el la fino de
la dekdua jarcento. Sur gxi vi trovos en la mezepoka Esperanto la
lauxvortan tekston de la Primorta Prediko; la unua prilingva dokumento de la
hungara lingvo. Legu kaj miru!

Mi legis. Sur flavigxinta pergameno, kun belaj rugxaj inicialoj, kun la
splitaj gotikaj literoj de la mezepokaj manuskriptoj, tie antikvis la
teksto. Pene mi decxifris:

Widats wui, confratruj, quio nui estams? Ya pulvu kaj cindru estams. En
quiomt graceu principe Diu creays nuialn praun Adamun kaj donnays ad llui
paradisun quiele domun. Kaj ell omn fructuy trovibiluy en paradisu dirays
al llui wiwir. Solel inter-dirays al llui unes arbores fructun. Sed Llui
dirays al llui, pro quio llui ne mandduz. Ya, quiudie tui manddors ell
fructu, tui mortors mortes mortun. Avdays suialn mortun de creatoru Diu,
sed oblivays. Llui cedays diaboles tentun kaj manddays ell fructu kaj en
fructu manddays mortun. Colerays Diu kaj lluin jectays ad istiunci
laborosum mondun. Kay llui fiays nestu mortes infernesquay. Kay totu
lluial gentu. Quiuy estas istiuy? Nui estams, quiele powats wui widir per
wuialy occuluy. Ya nec un homu povas ewitir istiun cavun. Ya nui chiuy
estams irantuy ad iddi. Nuy pregiumz pro favoru siniores Diu por istiu
animu, que Llui habuz al llui indulgun kaj misericordun kaj pardonnuz al
llui lluialyn culpuyn. Kaj nui pregiumz sanctan mullyerun Maria kaj beatun
archangielun Michaelu kaj chiomt angielun, que illi pregiuz por llui. Kaj
pregiumz sanctun siniorun Petru, ad quiu donnatis potentu kay ligir kay
solwir, que llui solwuz chiomt lluialyn culpuyn. Kaj nui pregiumz chiomt
sanctuyn, que illi estuz al llui auxilu coram nuial sinioru Diu. Que Diu
pro illialy pregiuy pardonnuz lluialyn culpuyn kay libericuz lluin de
diaboles persecutuy kaj infernes turmentuy. Kaj Llui conducuz lluin ad
paradisaln tranquilun kay donnuz al llui voiun ad cielun kay partun ell
chiomt bonu. Kay clamutz tri foiuyn: Kyrie eleison!

Amatuy fratruy! Pregiumz por animu isties povres homnes, quiun Sinioru ell
falses mundes carceru hodie salvays, quies corpun hodie nui entericams. Que
Sinioru lluin locuz cum favoru en sinun de Abrahamu, Iacobu kay Isacu, que
en ultimo jugiu Llui rewiwicuz lluin por commandir lluin dextre inter
Lluialy sanctuy kay electituy. Kay anch wuin. Clamate ter: Kyrie eleison!

--Nu? -- li demandays, pardonon, demandis, kiam mi estis fininta la legon.

--Mi gratulas! -- mi kriis entuziasme. --Tiu cxi malkovro certe tute
konfuzos cxiujn esperantologojn, kiuj kredis gxis nun, ke Esperanto estas la
verko de Zamenhof. Jen, la embrio de la lingvo ekzistis jam en la mezepoko
kaj kasxe gxi evoluis sur gxis nun netrovitaj pergamenoj. Cxu vi ne sercxos
ilin? Cxu vi ne volas trovi ekzemple la lingvon de la dekkvina jarcento?

--Eble mi trovos gxin, -- li diris reve. -- Kaj tiam mi eklaboros! Mi
tradukos en la trovotan lingvon la tutan _Rabelais_ kaj la tri dekojn da
Groteskaj Rakontoj de _Balzac_. Cxu ne, Literatura Mondo eldonos la
librojn?

--Ne! -- mi diris tute decide.


Paul Roberts

unread,
Oct 1, 2002, 3:17:22 PM10/1/02
to
Ni ankaux ne forgesu la "praesperanton" de la tempo antaux 1887, kiam
la juna Zamenhof prezentis preskaux kompletan sed neelprovitan lingvon
el kiu evoluis la nuna e-o.

Pri tio oni povas multon legi en la unuaj cxapitroj el la esearo
"Lingvo k. Vivo" de Waringhien. Aperas en tio multaj ekzemploj kaj
klera studo pri tiu cxapitro de nia lingvohistorio.

- Paul

Ubikuo

unread,
Oct 1, 2002, 4:09:30 PM10/1/02
to
>
> - unu eble de Halvelik en anglalingva libro redaktita de Klaus Schubert

Manuel Halvelik ne nur estis citata en anglalingva libro : li mem verkis iun
pri la t.n. malnova esperanto. Iam aperis gxi cxe l'eldonejo "Sonorilo". Mi
mem tenis la libron...

Pascal "Ubikuo" Blondiau
www.lareto.org


Yves Bellefeuille

unread,
Oct 2, 2002, 5:40:21 AM10/2/02
to
ro...@nospam.com (Edmund GRIMLEY EVANS) skribis:

> Mi povas tuj pensi pri almenaı tri artikoloj prezentantaj ian

> "malnovegan Esperanton", sed mi ne havas referencojn:
>
> - unu eble de Halvelik en anglalingva libro redaktita de Klaus Schubert
>

> - unu eble de Kalocsay aı de tiuepoka hungaro
>
> - unu eble de Martin Weichert kaj eble aperinta en revuo de GEJ, aı
> almenaı kun ia ligo al Germanio kaj junularo

Mi iam legis pri libro kiu nomighas, lau mia memoro, "Arkaikam
Esperantom". Mi ne scias chu ghi estas inter tiuj kiujn vi jam menciis.

Yves

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>, Ottawa, Canada
Francais / English / Esperanto
Esperanto FAQ: http://www.esperanto.net/veb/faq.html
Rec.travel.europe FAQ: http://www.faqs.org/faqs/travel/europe/faq

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Oct 2, 2002, 6:12:46 AM10/2/02
to
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>:

> > - unu eble de Halvelik en anglalingva libro redaktita de Klaus Schubert

> Mi iam legis pri libro kiu nomighas, lau mia memoro, "Arkaikam


> Esperantom". Mi ne scias chu ghi estas inter tiuj kiujn vi jam menciis.

Ŝajne "Arcaicam Esperantom" (1969) estas la libro de Halvelik. La
ĉapitro en Schubert supozeble estas pli konciza priskribo de la sama
projekto.

Cetere, la nomo Martin Weichert eble venis en mian kapon nur pro
bildstrio, en kiu Gogo (aŭ unu el liaj amikoj) trovas mezepokan libron
en Esperanto. Mi ne retrovis tiun bildstrion, sed jen Gogo:
http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/gogo/

Edmundo

Aaron Chapman

unread,
Oct 2, 2002, 8:28:16 PM10/2/02
to
Salute, karas homes!

Releginte la poemon en "Lingwe Universala":

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp' está
La tot' homoze in familje
Konunigare so debá.

...mi observis jene:

Strukture:
- Substantivoj finighis per E;
- Pluraligu per aldono de S;
- Ankau ricevis pluraligan S 'LA';
- Volativo finighis per Ó;
- Prezenco finighis per Á;
- -EC estis -ET;
- -AR estis -OZ;
- Apostrofa elizio eblis ankau che adjektivoj;
- Infinitivoj finighis per ARE;
- UX esits W;
- Ne estis akuzativo. (?)

Vortare:
- NACI estis NACJ;
- UNU estis UN;
- DEV estis DEB;
- LINGV estis LINGW;
- SI estis SO;
- TUT estis TOT;
- EN estis IN;
- FAL estis KAD.

Do, por paroli antikve, ni gheneraligu tiujn regulojn! :)

(Chi tiuj eble sugestas ankau aliajn devigajn shanghojn. Ekzemple, adverboj
bezonas alian finajhon...)

Nun kiu volas verki programon por automatigi la shanghojn? Filtrilo por
retpaghoj estus ege kula! :)

@R0N0


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages