- Al pluraj diskutlistoj,
- Porinforme, kaj aparte (por kasxi la retadresojn), al la grupo de plur-lingv-ig-istoj.
MI ATENTIGAS CXIUJN KIUJ PASINTECE JAM LEGIS LA CXI SUBAN ENKODUKAN TEKSTON, KE SUB TIU ENKONDUKO ILI POVOS TROVI NIAN NOVAN PLURLIGVAN MESAGXON, JXUS APERINTAN EN LA RETTAGLIBRO.
Saluton, karaj samideanoj.
En Somero de la jaro 2006a, starigitis grupo de tradukistoj kiu celas plur-lingv-igi mesagxojn _de_ _Euxrop-Uni-aj_ _esperantistoj_ al la ret-tag-libro (blogo) de S-ino Wallstrom (http://weblog.jrc.ec.europa.eu/page/wallstrom), Euxropa Komisaro por Instituciaj Rilatoj kaj Komunikado.
Fakte pasintece en la publika forumo de tiu ret-tag-libro cxeestis gravaj kaj akraj intervenoj pri la problemo de euxropa lingva komunikado…
Nia nuna celo estas:
- konkrete (ne teorie) kaj rekte montri al Wallstrom ke ja eblas multe pli demokrata komunikado inter EUaj civitanoj, kaj inter ili kaj la EUaj institucioj, pere de la uzo de Esperanto (kaj uzante gxin rekte, kaj uzante gxin kiel pontlingvon por tradukoj inter la euxropaj lingvoj)
- ebligi (almenaux parte) al tiuj EUaj civitanoj kiuj ne bone regas la anglan (kaj tial povas nur [malbone] legi la anglalingvajn mesagxojn, kaj fakte _ne_ _povas_ _interveni_) rekte partopreni en la rettaglibra forumo*: fakte gxuste tiaj civitanoj povus ja plendi pri la maldemokrata nur-angla komunikad-sistemo kiu regas en la forumo, kaj ili povus ankaux apogi – kvankam estante neesperantistoj – la argumentojn de ni esperantistoj.
Jen, do, la du rezultoj:
- klara (kaj konkreta) demonstrado de la falseco de la argumentoj de tiuj forumanoj kiuj asertas ke nurangla komunikado tute suficxas, kaj bonas, kaj justas
- tre efika propagando por Esperanto inter tiuj EUaj ne-esperantistaj civitanoj kiuj deziras pli justan kaj demokratan interkomunikadon.
Fakte, tiel ni ebligos ankaux al ne-esperantistaj rettaglibr-forum-anoj komuniki kun ni esperantistoj (kaj, parte, ankaux inter si mem) pere de niaj tradukoj*, montrante (konkrete) al Wallstrom ke sxi malparavas kiam sxi diras (fakte sxi ja diras tion) ke nur-angla sistemo estas _la_ _ununura_ _ebla_ en tiaspecaj publikaj forumoj...
Niaj esperantistaj opinioj ja estas pridubeblaj (kiel cxiuj opinioj!), sed niaj “faktoj” ne... (La angloj prave kutimas diri: “You can’t fight against facts: they don’t mind at all!” [“Vi ne povas kontrauxbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado!”]...)
Alimaniere dirite: mi proponas ne dauxrigi frapeti la pordojn de la politikistoj (senefike gxenante ilin) dirante (tre ofte en la angla, tiele pravigante iliajn nur-anglajn opiniojn): “Eo belas!”, “Eo plijustas!”, “Eo plifacilas!”, “Eo plisxparigas!”, “Eo necesas!”. Fakte la tre bonaj ecoj de Esperanto ne povas esti teorie eksplikataj (aux trudataj...) al ne-esperantistoj, sed ja devas esti _praktike_ kaj rekte malkovrataj fare de ili mem...
Do ni montru _konkrete_ ke alia pli justa internacia lingva “ordo” tute eblas!
De tempo al tempo ni plurlingvigas ankaux tiujn anglalingvajn mesagxojn de Wallstrom mem, per kiuj ekas la diskut-fadenoj de la rettaglibra forumo.
----------------------------------------
(*) Ne-esperantistoj ja povos profiti de nia traduk-servo, sed _nur_ kiam ili respondos – pere de sia gepatra lingvo – al _niaj_ plurlingvaj leteroj; fakte tiam la al-respondita esperantisto povos peti de nia grupo esperantigon de la nacilingva respondo de la neesperantisto, por siavice respondi al sx/li...
Iuj proponis al ni liveri rektan tradukservon al cxiuj neesperantistoj, sed tiu propono estas neplenumebla, cxar nun ni tradukistoj estas ankoraux tro malmultaj, sekve la troa laboro fiaskigus nian tutan projekton...
----------------------------------------
++++++++++++++++++++
1) Se iu EUa e-isto volas reagi al la forumo de Wallstrom pere de _plur-lingv-ig-ita_ mesagxo, sx/li bonvolu skribi gxin en Esperanto kaj sendi gxin al mia persona retadreso (fontanaandrea @ fastwebnet.it _forigu la spacetojn!!!_).
En la dauxro de cxirkaux 3 tagoj (72 horoj) nia grupo _plur-lingv-ig-os_ tiun mesagxon, kaj mi gxin resendos al la auxtoro (kiu sekve povos mem sendi gxin al la rettaglibro...)
Mi invitas vin cxiujn uzi nian traduk-servon _ne_ _nur_ por paroli pri lingvaj problemoj kaj Eo, _sed_ _ankaux_ (kaj cxefe) por partopreni en la diskutado de la _temoj_ _proponitaj_ _fare_ _de_ _Wallstrom_ mem (http://weblog.jrc.ec.europa.eu/page/wallstrom).
Precipe mi petas vin lauxeble respondi al mesagxoj aperintaj ene de la _plej_ _fresxdata_ diskutfadeno; tiele viaj respondoj estos sendube lagataj...
2) Se iu volas aligxi al nia grupo kiel tradukisto (de/al sia gepatra EUa lingvo), sx/li bonvolu skribi al mi cxe la sama adreso (mi atentigas sx/lin ke neniu tradukisto estas devigata traduki cxion: ni tradukas mesagxon _nur_ se gxi ne gxenas nin, se ni havas tempon, se ni volas kaj sxatas traduki gxin).
++++++++++++++++++++
++++++++++++++++++++
NIA GRUPO DE PLUR-LINGV-IG-ISTOJ ATINGIS SIAN 22an SUKCESON, LEGEBLAN CXE:
http://weblog.jrc.ec.europa.eu/page/wallstrom?entry=draft_20060921#comment134
Vi povas legi gxin ankaux cxi sube.
_Gxis_ _nun_ la grupanoj estas: mi, Luisa Madella, amiko el Germanujo, Wàng Li, Roland Platteau, Jorgos, Edward Jaskiewicz, Leo De Cooman, Tomáš Klapka, Hugh Reid, Molnár Lajos, Carlo Minnaja, Hegedűs Imre, Juan Antonio Del Castillo Martínez, Melissa Tellier, Duncan Thomson.
Mi dankas al ili (al ni) cxiuj!
++++++++++++++++++++
Jen la mesagxo sendita al la rettaglibro:
R O B I N ,
Ĉi tiu estas plurlingva mesaĝo: 1) ESPERANTO
Ceci est un message multilingue: 2) FRANÇAIS
Dit is een meertalig bericht: 3) NEDERLANDS
This is a multiple-language message: 4) ENGLISH
Este es un mensaje multilingüe: 5) ESPAÑOL
Dies ist ein mehrsprachiger Beitrag: 6) DEUTSCH
Questo è un messaggio multilingue: 7) ITALIANO
--------------------------------------------------
>>>>> 1) ESPERANTO <<<<<
--------------------------------------------------
Oni povas aliri problemon lau statika vidpunkto au lau dinamika. Char la realo ne estas statika, kaj char socio konstante evoluas, la statika maniero, kiun elektis Robin (27-a de septembro) por pritrakti Esperanton, estas tre mankohava. Chiu advokato de Esperanto scias, ke la situacio en Azia flughavena restoracio disvolvighas lau lia/shia scenaro. Sed tio ne estas kauzo por forjheti Esperanton.
Estis tempo, kiam la tuta Okcidento uzis romajn ciferojn, kaj nur kelkaj stranguloj sciis pri la t.n. arabaj (fakte hindaj). Tamen eksterterano, kiu tiutempe venus esplori pri teraj aferoj, rapide certighus, ke post iu dauro la tuta mondo alprenos la arabajn ciferojn. Dua ekzemplo: la metra sistemo. Ghi estis proponita en 1647. Ankorau unu jarcenton poste, nur kelkaj fakuloj sciis pri ghi. Sed hodiau preskau la tuta mondo uzas ghin. Usono plu tenas sin che siaj malnovaj mezur- kaj pez-unuoj, sed ghi estas escepto. Se oni komparas la romajn ciferojn, la usonan sistemon de pezoj kaj mezuroj kaj la uzon de la angla kiel tutmonda komunikilo unuflanke, kun la arabaj ciferoj, la metra sistemo kaj Esperanto aliflanke, oni konstatas, ke la duaj havas komune plurajn pozitivajn karakterizojn: ili estas nete pli rapide lerneblaj, ilia uzo estas pli facila, ili estas pli koheraj, kaj ili estas pli demokratiaj. Kiam nur romaj ciferoj uzighis, nur matematikistoj kapablis multobligi kaj dividi. La arabaj ciferoj metis kalkuladon je la dispono de metiistoj, kamparanoj kaj infanoj. Per tio la demokratiigo de la socio rimarkinde progresis.
La nuna lingva sistemo, lau kiu la komunikilo estas la angla, trudas al 95% el la tera loghantaro dedichi pli ol mil horojn al la lernado de tiu lingvo, kun priplorinda rezulto (unu persono el cent en neghermana Europo, unu el mil en Azio kapablas komprenigi sin per ghi). Tio estas nedemokratia sistemo. Nur char ili naskighis je la ghusta flanko de la lingvaj bariloj, 5% el niaj samplanedanoj povas dedichi tiujn multajn horojn al profesia sinperfektigo, al studo de diversaj fakoj, al amuzo, al io ajn, dum 95% devas strechi sian menson por enkapigi al si la multajn nekoherajhojn de la angla lingvo (pensu nur pri la ortografio!). Se la angla estus tre supera, tre praktika, kompare kun aliaj lingvoj, oni eble povus aprobi tiun maljustecon. Sed sufichas kompari la komunikadon en internaciaj kunsidoj, kiuj uzas la anglan, kaj en kunsidoj, kiuj uzas Esperanton, por konstati, ke chi-lasta funkcias ege pli bone inter diverslingvanoj, ech se la koncernatoj ne oferis pli ol 100 au 150 horojn de sia vivo al la akiro de la lingvo. Persone, mi sentis min pli hejme en Esperanto post ses monatoj ol en la angla post ses jaroj. Kaj en Chinio, en Japanio, en Uzbekistano, kaj multaj aliaj lokoj Esperanto havigis al mi homajn kontaktojn, kiujn la angla neniam ebligis, kaj okazon profunde diskuti kun lokanoj pri temoj, kiuj interesas min, en tia etoso, ke impresis, kvazau chiuj parolus la propran lingvon; la angla, al kiu mi dedichis dekoble pli da tempo, neniam havigis al mi tiun senton. Sed eble mi estas stranga per tio, ke mi taksas profundan ide-intershanghon pri temo, kiu pasiigas min, pli altvalora ol mendo de mangho en restoracio, ech se mi tre shatas manghi bongustajhojn.
Shajnas al mi, ke la priskribo de Robin rilatas al unu momento en la historio, sed ke oni ne povas rigardi ghin valida por nia rapide evoluanta "tutmonda vilagho". La nuna superregado de la angla estas fakto. Sed la homoj ne estas stultaj. Ili scias, ke inter "tio estas fakto", kaj "tio estas bona, kaj do neshanghinda" estas grandega diferenco. Tial mi ne dubas, ke Esperanto iam estos la tutmonda rimedo komuniki inter diversoriginuloj. Sed kiaj ajn la aferoj prezentighos en la venonta tempo, la fakto, ke jam nun oni povas uzi ghin en sennombraj lokoj de pli ol cent landoj, igas ghin lerninda.
Claude Piron
°°° Ĉi tiu mesaĝo estis tradukita al pluraj lingvoj, fare de grupeto de volontuloj, uzante Esperanton kiel pont-lingvon. Vi povas respondi en iu ajn el la lingvoj en kiujn ĝi estis tradukita °°°
----------------------------------------------
>>>>> 2) FRANÇAIS <<<<<
----------------------------------------------
On peut avoir de tout problème une vision statique ou une vision dynamique. Comme la réalité n'est pas statique et que la société évolue sans cesse, l'approche statique qu'a choisie Robin (27 septembre) pour traiter de l'espéranto est très incomplète. Tous les partisans de l'espéranto savent que la situation dans un restaurant d'aéroport asiatique se déroulera selon son scénario. Mais ce n'est pas une raison pour rejeter l'espéranto.
Il y a eu une époque où tout l'Occident utilisait les chiffres romains et où seuls quelques farfelus connaissaient les chiffres dits "arabes" (en fait, indiens). Pourtant, dès cette époque, un extraterrestre qui serait venu étudier notre planète n'aurait pas tarder à acquérir la certitude qu'au bout d'un certain temps le monde entier adopterait les chiffres arabes. Deuxième exemple: le système métrique. Il a été proposé en 1647. Un siècle plus tard, il n'était enocre connu que de quelques spécialistes. Mais aujourd'hui le monde entier, pratiquement, l'a adopté. Il n'y a guère que les États-Unis qui s'en tiennent à leur vieux système de poids et mesures. Si l'on compare les chiffres romains, le système américain de poids et mesures et l'usage de l'anglais comme langue mondiale, d'une part, aux chiffres arabes, au système métrique et à l'espéranto d'autre part, on constate que ces derniers partagent plusieurs traits positifs: ils s'apprennent beaucoup plus vite, leur utilisation est plus facile, ils sont plus cohérents et ils sont plus démocratiques. Au temps des chiffres romains, il fallait être mathématicien pour pouvoir faire une multiplication ou une division. Les chiffres arabes ont mis le calcul à la portée des artisans, des paysans et des enfants. Cela a été un grand pas dans le sens de la démocratisation de la société.
Le système actuel de communication mondiale, fondé sur l'anglais, oblige 95% des habitants du monde à consacrer plus d'un millier d'heures à l'étude de cette langue pour des résultats déplorables (une personne sur cent en Europe non germanique, une sur mille en Asie sont capables de se faire comprendre en anglais). Ce système n'a rien de démocratique. Simplement parce qu'ils sont nés du bon côté des barrières linguistiques, 5% des habitants de notre planète peuvent consacrer ces nombreuses heures au perfectionnement professionnel, à l'étude de diverses spécialités, aux loisirs, à n'importe quoi, alors que les 95 autres pourcents doivent se stresser le cerveau pour se mettre dans le crâne les innombrables incohérences de l'anglais (pensez à l'orthographe!). Si l'anglais était très supérieur aux autres langues, s'il était plus pratique, on pourrait à la rigueur approuver cette injustice. Mais il suffit de comparer comment se passe la communication dans les réunions internationales qui se tiennent en anglais et dans celles qui se tiennent en espéranto pour constater que ce dernier fonctionne nettement mieux entre personnes d'origines différentes, même si elles ne lui ont sacrifié que 100 à 150 heures de leur vie. Personnellement, je me sentais plus à l'aise en espéranto au bout de six mois qu'en anglais au bout de six ans. En Chine, au Japon, en Ouzbékistan et dans bien d'autres endroits l'espéranto m'a permis d'avoir, des contacts humains auxquels l'anglais ne m'a jamais donné accès, et il m'a permis de discuter en profondeur avec des gens du cru de sujets qui m'intéressaient, avec l'impression que chaque participant parlait sa propre langue ; l'anglais, auquel j'ai consacré dix fois plus de temps, ne m'a jamais donné cette sensation. Il est vrai que je suis peut-être un type bizarre en ce sens que pour moi échanger en profondeur sur un sujet qui me passionne est plus intéressant que commander un repas, même si j'aime beaucoup bien manger.
Il me semble que la description de Robin ne porte que sur un moment de l'histoire, et qu'on ne peut pas la considérer comme valable pour notre "village mondial", qui évolue à la vitesse grand V. La domination actuelle de l'anglais est un fait. Mais les gens ne sont pas idiots. Ils savent que entre "c'est un fait" et "c'est un bien, il n'y a rien à améliorer", il y a une grande différence. C'est pourquoi je reste persuadé que l'espéranto sera un jour le moyen normal de communication entre personnes d'origines différentes. Mais quoi qu'il en soit de l'avenir, le fait qu'on puisse dès aujourd'hui l'utiliser dans d'innombrables localités de plus de cent pays en fait une langue qui vaut la peine d'être apprise
Claude Piron
°°° Ce message a été traduit vers plusieurs langues, de la part d'un groupe de volontaires, en utilisant l'espéranto comme langue pont. vous pouvez répondre dans n'importe quelle langue de votre choix dans laquelle il a été traduit °°°
----------------------------------------------------
>>>>> 3) NEDERLANDS <<<<<
----------------------------------------------------
Men kan een probleem benaderen van uit een statisch of van uit een dynamisch standpunt. Omdat de realiteit niet statisch is, en omdat een maatschappij gedurig evolueert, loopt de statische manier, die Robin (op 27 september) koos om Esperanto te behandelen, zeer mank. Elke advocaat van het Esperanto weet, dat de toestand in een Aziatische luchthaven zich ontwikkelt volgens zijn/ haar scenario. Maar dat is geen reden om Esperanto te verwerpen.
Er was een tijd, dat heel het Westen Romeinse cijfers gebruikte, en slechts enkele zonderlingen wisten af van de zogenaamde Arabische (eigenlijk Indische). Nochtans zou een buitenaards wezen, dat in die tijd onderzoek kwam doen over de zaken op aarde, er snel zeker van geweest zijn, dat na enige tijd de hele wereld de Arabische cijfers zou aannemen. Een tweede voorbeeld: het metriek systeem. Het werd voorgesteld in 1647. Een eeuw later wisten nog altijd maar enkele vaklui er iets over. Maar vandaag gebruikt bijna heel de wereld het. De Verenigde Staten houden zich verder bij hun oude eenheden van maten en gewichten, maar dat is een uitzondering. Als men de vergelijking maakt tussen de Romeinse cijfers, het Amerikaanse systeem van maten en gewichten en het gebruik van het Engels als wereldwijd communicatiemiddel enerzijds, de Arabische cijfers, het metriek systeem en het Esperanto anderzijds, stelt men vast, dat de tweede meer dan één positieve eigenschap gemeen hebben: ze zijn duidelijk sneller te leren, hun gebruik is gemakkelijker, ze zijn coherenter, en ze zijn demokratischer. Toen enkel Romeinse cijfers gebruikt werden, konden alleen wiskundigen vermenigvuldigen en delen. De Arabische cijfers stelden het rekenen ter beschikking van vaklui, boeren en kinderen. Daardoor ging de demokratisering van de maatschappij er merkbaar op vooruit.
Het huidige taalsysteem, waarin Engels het communicatiemiddel is, dwingt 95% van de aardbewoners meer dan duizend uur te besteden aan het leren van die taal, met een bedroevend resultaat (één procent van het niet-Germaanse Europa, één op duizend in Azië, zijn in staat zich er mee verstaanbaar te maken). Dit is een ondemokratisch systeem. Alleen maar omdat ze geboren zijn aan de juiste kant van de taalbarrière kunnen 5% van onze planeetgenoten die vele uren besteden aan de perfectionering van hun vakkennis, aan de studie van verschillende vakken, aan ontspanning, aan eender wat, terwijl 95% hun verstand moeten inspannen om de vele onsamenhangende dingen van de Engelse taal in hun kop te krijgen (denk maar aan de spelling!). Indien het Engels zeer superieur was, zeer praktisch, in vergelijking met andere talen, zou men deze onrechtvaardigheid misschien nog kunnen goedkeuren. Maar het volstaat de communicatie in internationale vergaderingen, die het Engels gebruiken, te vergelijken met de vergaderingen, die het Esperanto gebruiken, om vast te stellen dat dit laatste heel veel beter werkt tussen anderstaligen, zelfs al offerden de betrokkenen niet meer dan 100 of 150 uur van hun leven op aan het leren van die taal. Persoonlijk voelde ik me meer thuis in het Esperanto na zes maanden, dan in het Engels na zes jaar. En in China, in Japan, in Oezbekistan, en op veel andere plaatsen bezorgde het Esperanto mij menselijke contacten, die het Engels nooit toelieten, en gelegenheid tot diepgaande discussiies met plaatselijke mensen over onderwerpen, die mij aanbelangen in een sfeer, die de indruk gaf, alsof ieder zijn eigen taal sprak; het Engels, waaraan ik tien maal zoveel tijd besteedde, gaf mij nooit dat gevoel. Maar misschien ben ik een zonderling omdat ik een diepe gedachtenwisseling over een thema, dat mij passioneert, hoger in waarde acht dan een bestelling van een maal in een restaurant, ook al houd ik er van, lekkere dingen te eten.
Het lijkt me, dat de beschrijving van Robin te maken heeft met één ogenblik in de geschiedenis, maar dat men het niet kan beschouwen als geldig voor ons snel evoluerend "wereldwijde dorp". De huidige overheersing van het Engels is een feit. Maar de mensen zijn niet dom. Ze weten dat er tussen "dit is een feit" en "dit is goed, en dus niet te wijzigen" een enorm verschil is. Daarom twijfel ik er niet aan, dat Esperanto ooit het wereldwijde middel zal zijn om te communiceren tussen mensen van verschillende oorsprong. Maar hoe de zaken zich ook zullen voordoen in de komende tijd, het feit, dat men het reeds nu kan gebruiken op talloze plaatsen in meer dan honderd landen maakt het het leren waard.
Claude Piron
°°° Dit bericht werd vertaald in meerdere talen door een groepje vrijwilligers met gebruik van Esperanto als brugtaal. U kan antwoorden in eender welke van de talen, waarin het vertaald werd °°°
--------------------------------------------
>>>>> 4) ENGLISH <<<<<
--------------------------------------------
One can approach a problem from a static or a dynamic viewpoint. Because reality is not static and because society is constantly evolving, the static method, which Robin chose to treat Esperanto (27th September), is inadequate. Every Esperanto advocate knows that the situation in an Asian airport restaurant develops according to his/her scenario. But that is not a reason to reject Esperanto.
There was a time when the whole West used Roman numerals and only a few strange people knew about the so-called Arabic (in fact Indian) numerals. However, had an extra-terrestial come to research the Earth then, it would quickly be convinced that the whole world would eventually adopt the Arabic numerals. A second example: the metric system. It was proposed in 1647. A century later, only a few experts knew about it. But today almost the whole world uses it. The US continues to stick to its old units of length and weight, but it is an exception. If you compare the Roman numerals, the US system of weights and measures, and the use of English on one hand with the Arabic numerals, the metric system and Esperanto on the other, you notice that the latter share several positive characteristics: they are overall quicker to learn, their use is easier, they are more consistent, and they are more democratic. When only the Roman numerals were in use, only mathematicians were able to multiply and divide. The Arabic numerals placed calculation at the disposal of craftsmen, farmers and children. This noticably progressed the democratisation of society.
The current language system, by which the means of communication is English, forces 95% of the globe's population to dedicate more than a thousand hours to learning that language, with lamentable results (one person in a hundred in non-germanic Europe, one in a thousand in Asia, is capable of making themselves understood using it). That is an undemocratic system. Only because they were born on the right side of the linguistic divide, 5% of those on our planet can devote that many hours to professional improvement, to other studies, to entertainment, to anything, while 95% have to stretch their minds to memorise the many inconsistencies of the English language (think only about spelling!). If English were very superior, very practical in comparison to other languages, one might approve such unfairness. But it's enough to compare the communication in international meetings which use English and in meetings which use Esperanto to realise that the latter works much better between multilingual participants, even if those concerned have sacrificed less than 100 or 150 hours of their lives to the acquisition of the language. Personally, I felt more at home in Esperanto after six months than in English after six years. And in China, Japan, Uzbekistan, and in many other places, Esperanto has provided me with human contacts which English was never able to, and with the chance to discuss in depth with local people subjects of interest to me in such an atmostphere that everyone seemed to be speaking their own language; English, to which I've decicated perhaps ten times as much time, has never given me that feeling. But perhaps I'm strange in that I rate a deep interchange of ideas about a subject I'm passionate about more important than ordering a meal in a restaurant, even if I do really like eating good food.
It seems to me that the description of Robin relates to a single moment in history, but that one cannot see it as valid for our rapidly evolving "global village". The current hegemony of English is a fact. But people are not stupid. They know that there is a huge difference between "this is a fact" and "this is good, and therefore not worth changing". Therefore I have no doubt that Esperanto will at some time be the global means of communication between people of diverse backgrounds. But however things are to turn out in the future, the fact that one can already use it in countless places in more than a hundred countries, makes it worth learning.
Claude Piron
°°° This message was translated into a number of languages by a small group of volunteers using Esperanto as a bridging language. You can reply to it in any of the languages into which it has been translated °°°
---------------------------------------------
>>>>> 5) ESPAÑOL <<<<<
---------------------------------------------
Se puede enfocar el problema desde un punto de vista estático o dinámico. Debido a que la realidad no es estática y puesto que la sociedad evoluciona constantemente, el enfoque estático elegido por Robin (27 de septiembre) para analizar el Esperanto sufre de muchas carencias. Todo defensor del Esperanto sabe que la situación en un restaurante de un aeropuerto asiático se desarrolla según el escenario de aquel. Pero eso no es motivo para desestimar el Esperanto.
Hubo un tiempo, cuando todo occidente usaba los números romanos, y sólo algunos excéntricos usaban los entonces llamados números árabes (en realidad hindúes). Sin embargo, un extraterrestre que en ese momento hubiera venido a explorar asuntos terrícolas llegaría enseguida a la certeza de que después de cierto tiempo, todo el mundo aceptaría el sistema árabe. Segundo ejemplo: el sistema métrico decimal. Fue propuesto en 1657. Todavía un siglo más tarde, sólo algunos especialistas lo conocían. Pero en la actualidad casi todo el mundo lo usa. Estados Unidos continua usando sus antiguas medidas de longitud y de peso, pero es una excepción. Si comparamos los números romanos, el sistema de medidas de Estados Unidos y el uso del inglés como medio de comunicación por un lado, con el sistema árabe, el sistema métrico decimal y el Esperanto por el otro, comprobamos que los segundos tienen en común varias características positivas: son con mucho más rápidamente aprehensibles, su uso es más fácil, son más coherentes, y son más democráticos. Cuando los números romanos eran los únicos usados, sólo los matemáticos eran capaces de multiplicar y de dividir. Los números árabes pusieron el cálculo a disposición de los profesionales, de los campesinos y de los niños. Gracias a ello progresó la democratización de la sociedad.
El sistema lingüístico actual, con el inglés como soporte de la comunicación, impone al 95% de la población mundial dedicar más de mil horas para el aprendizaje de esa lengua, con un resultado que deja bastante que desear (una persona de cien en un pais europeo no germanófono, uno de mil en Asia son capaces de hacerse comprender en inglés). Eso no es un sistema democrático. Sólo por el hecho de haber nacido en el lado adecuado de la barrera lingüística, el 5% de nuestros compañeros de planeta pueden dedicar ese ingente cantidad de tiempo a una mejora profesional, al estudio de diversas materias, al ocio, a lo que quieran, mientras el 95% deben esforzarse para meterse en la cabeza las muchísimas incongruencias de la lengua inglesa (¡piénsese tan sólo en la ortografía!). Si el inglés fuera muy superior, muy práctico en comparación con el resto de las lenguas, se podría aceptar tal injusticia. Pero basta con comparar la comunicación en reuniones internacionales en donde se usa el inglés, con las reuniones en donde se usa el Esperanto para comprobar que éstas últimas funcionan mucho mejor en ambientes internacionales, incluso si los ponentes no han sacrificado más de 100 ó 150 horas de su vida al aprendizaje de la lengua. Personalmente me sentí más a gusto con el Esperanto después de 6 meses que con el inglés después de 6 años. Y en China, en Japón, en Uzbequistán y en muchos otros lugares, el Esperanto me ha proporcionado contactos humanos que el inglés ha sido incapaz de facilitarme, así como la ocasión de discutir en profundidad con los lugareños sobre temas que me interesan en un ambiente tal que daba la sensación de que todos hablaran de nacimiento la misma lengua; el inglés, al cual he dedicado muchísimo más tiempo, jamás me ha hecho sentirme así. Pero es posible que yo sea una rareza por valorar más un profundo intercambio de ideas sobre un tema que me apasione, que el encargar comida en un restaurante, incluso yo que aprecio el comer bien.
Me parece, que la descripción de Robin se refiere a un momento en la historia, pero que no se puede considerar válido para nuestra "aldea global" que evoluciona tan vertiginósamente. La actual hegemonía del inglés es un hecho. Pero las personas no son estúpidas. Saben que entre "eso es un hecho" y "eso es bueno y por lo tanto intocable" hay una gran diferencia. Por eso no dudo de que el Esperanto sea alguna vez la solución mundial para la comunicación entre personas de diversas procedencias. Pero no importa como se presenten los acontecimientos en los tiempos venideros, el hecho de que ya ahora es posible usarlo en innumerables lugares por más de cien países, lo hacen merecedor de ser aprendido.
Claude Piron.
°°° Este mensaje ha sido traducido a varios idiomas por un pequeño grupo de voluntarios, usando el Esperanto como lengua puente. Puedes responder en cualquiera de las lenguas usadas para traducirlo °°°
---------------------------------------------
>>>>> 6) DEUTSCH <<<<<
---------------------------------------------
Man kann an das Problem unter statischem oder dynamischem Gesichtspunkt herangehen. Da ja die reale Welt nicht statisch ist, und da sich die Gesellschaft ständig entwickelt, ist die statische Weise, die Robin ausgewählt hat (am 27. September) um über Esperanto zu reden, sehr mangelhaft. Jeder Verteidiger des Esperanto weiß, dass sich die Situation in einem asiatischen Flughafenrestaurant nach seinem Bühnebild abspielt. Aber das ist kein Grund, Esperanto wegzuwerfen.
Es gab eine Zeit, in der das ganze Abendland die römischen Ziffern benützte, und nur einige Sonderlinge etwas über die sogenannten arabischen (tatsächlich: indischen) Ziffern wussten. Ein Außerirdischer jedoch, der in jener Zeit gekommen wäre um die irdischen Angelegenheiten zu studieren, hätte sich schnell davon überzeugt, dass die ganze Welt nach einiger Zeit die arabischen Ziffern angenommen hätte. Ein zweites Beispiel: das metrische System. Es war 1647 vorgeschlagen worden. Noch ein Jahrhundert später wussten von ihm nur einge Fachleute. Aber nun benützt es fast die ganze Welt. Die Vereinigten Staaten halten noch an ihren alten Maß- und Gewichtseinheiten fest, aber das ist eine Ausnahme. Wenn man die römischen Ziffern, das amerikanische System der Gewichte und Maße und den Gebrauch des Englischen als Kommunikationsmittel der ganzen Welt auf der einen Seite mit den arabischen Ziffern, dem metrischen System und Esperanto auf der anderen Seite vergleicht, stellt man fest, dass die zweiten miteinander mehrere positive Eigenschaften besitzen: sie sind deutlich schneller erlernbar, ihre Benützung ist leichter, sie sind kohärenter und sie sind demokratischer. Als man nur die römischen Ziffern benützte, waren nur Mathematiker im Stande zu multiplizieren und zu dividieren. Die arabischen Ziffern stellten das Rechnen den Handwerkern, den Bauern und den Kindern zur Verfügung. Deshalb machte die Demokratisierung der Gesellschaft bemerkenswerte Fortschritte.
Das gegenwärtige Sprachensystem, das vorsieht, dass das Kommunikationsmittel das Englische ist, drängt 95 % der Erdenbewohner dazu mehr als tausend Stunden dem Studium jener Sprache zu widmen, mit einem jämmerlichen Ergebnis (einer von 100 Menschen im nichtgermanischen Europa, einer von 1000 Menschen in Asien kann sich mit ihm verständlich machen). Das ist kein demokratisches System. Nur weil sie auf der richtigen Seite der Sprachgrenzen auf die Welt kamen, können 5 % unserer Mitbewohner des Planeten diese vielen Stunden der professionellen Weiterbildung dem Studium verschiedener Fächer, der Unterhaltung, irgendetwas widmen, während 95 % ihren Kopf anstrengen müssen um die vielen unkohärenten Dinge der englischen Sprache zu verdauen (man denke nur an die Rechtschreibung!). Wenn das Englische im Vergleich zu anderen Sprachen eindeutig überlegen oder sehr praktisch wäre, könnte man diese Ungerechtigkeit vielleicht billigen. Aber es genügt die Kommunikation in den internationalen Konferenzen, die das Englische benützen, und die Konferenzen, die sich des Esperanto bedienen, zu vergleichen, um festzustellen, dass letztere zwischen Menschen, die andere Sprachen sprechen, um Vieles besser funktionieren, auch wenn die Betreffenden nicht mehr als 100 oder 150 Stunden ihres Lebens für das Studium der Sprache opferten. Persönlich fühlte ich mich nach sechs Monaten im Esperanto mehr daheim als im Englischen nach sechs Jahren. Und in China, in Japan, in Usbekistan und in vielen anderen Orten hat mir Esperanto menschliche Kontakte geschenkt, die mir das Englische nie vermittelte, und Gelenheit mit den Ortsbewohnern über Themen zu diskutieren, die mich interessieren, in einer Stimmung die so beeindruckte, wie wenn jeder in seiner eigenen Sprache spräche; das Englische, dem ich zehnmal soviel Zeit gewidmet hatte, verschuf mir nie diese Empfindung. Aber vielleicht bin ich sonderbar, weil ich einen tiefen Gedankenaustausch über ein Thema, für das ich mich feurig einsetze, mehr schätze als eine Bestellung in einem Restaurant, auch wenn ich es liebe Leckerbissen zu essen.
Es scheint mir, dass Robins Beschreibung einem Augenblick der Geschichte zuzuschreiben ist, aber dass man sie in unserem sich schnell entwickelnden "Globalen Dorf" nicht für gültig halten kann. Die heutige Vorherrschaft des Englischen ist eine Tatsache. Aber die Leute sind nicht blöd. Sie wissen, dass zwischen "das ist eine Tasache" und "das ist gut und deswegen nicht ändernswürdig" ein großer Unterschied ist. Darum zweifle ich nicht daran, dass Esperanto irgendwann ein Kommunikationsmittel der ganzen Welt für Leute verschiedener Herkunft sein wird. Aber wie immer sich die Angelegenheiten in der kommenden Zeit darstellen werden, die Tatsache, dass man es schon nun in unzähligen Orten in mehr als hundert Ländern benützen kann, macht es wert es zu erlernen.
°°° Dieser Beitrag wurde mit Esperanto als Brückensprache von einer Gruppe Freiwilliger in mehrere Sprachen übersetzt. Antworten ist in jeder Sprache dieses Beitrags möglich °°°
Claude Piron
--------------------------------------------
>>>>> 7) ITALIANO <<<<<
--------------------------------------------
Un problema può essere affrontato da un punto di vista statico o da un punto di vista dinamico. Siccome la Realtà non è statica, dal momento che la società evolve costantemente, l'approccio statico, scelto da Robin (il 27 Settembre) per parlare dell'Esperanto, è decisamente inadeguato. Ciascun sostenitore dell'Esperanto sa, che la situazione in un ristorante aeroportuale asiatico si svolgerebbe secondo lo scenario descritto da Robin. Ma questo non è un buon motivo per rigettare l'Esperanto.
Ci fu un tempo in cui l'intero Occidente usava le cifre romane, e solo alcuni individui bizzarri erano a conoscenza dei cosiddetti "numeri arabi" (che, in realtà, venivano dall'India...). Tuttavia, un extraterrestre che fosse venuto, a quel tempo, ad osservare le vicende terrestri, si sarebbe rapidamente convinto che, dopo un certo periodo di tempo, il pianeta intero avrebbe adottato le cifre "arabe". Secondo esempio: il sistema decimale. Tale sistema fu proposto nel 1647. Ancora un secolo dopo, solo alcuni esperti ne sapevano qualcosa; ma oggi viene usato in quasi tutto il mondo. Gli Stati Uniti continuano a rimaner attaccati alle loro vecchie unità di peso e misura, ma si tratta di un' eccezione. Se si mettono a confronto: da una parte le cifre romane, il sistema statunitense di pesi e misure, l'uso dell'Inglese come strumento di comunicazione mondiale, e dall'altra le cifre arabe, il sistema metrico, l'Esperanto, allora si può facilmente costatare che cifre arabe, sistema metrico ed Esperanto hanno in comune diverse caratteristiche positive: possono essere apprese in un tempo nettamente inferiore, il loro uso è più facile, sono più coerenti, sono più democratiche. Quando venivano usati solo i numeri romani, soltanto i matematici erano in grado di eseguire moltiplicazioni e divisioni. Le cifre arabe misero la capacità di calcolo a diretta disposizione degli artigiani, dei contadini e dei bambini. Grazie a ciò, il processo di democratizzazione della società conobbe un notevole progresso.
L'attuale sistema linguistico, per il quale lo strumento di comunicazione è l'Inglese, impone al 95% della popolazione mondiale l'obbligo di dedicare più di mille ore all'apprendimento di quella lingua, ottenendone risultati deplorevoli (solo una persona su cento, nell'Europa non-germanica, e solo una persona su mille, in Asia, è davvero in grado di farsi comprendere attraverso l'Inglese). Questo è un sistema non-democratico. Per il solo fatto di esser nati "dal lato giusto oltre la linea dei confini linguistici", il 5% degli abitanti del nostro pianeta può dedicare quella grande quantità di ore al proprio perfezionamento professionale, allo studio di materie diverse, al divertimento, a qualunque altra cosa, mentre il 95% deve forzare la sua mente per ficcarci dentro le tante incoerenze della lingua Inglese (pensate solo all'ortografia!). Se l'Inglese fosse molto superiore e molto pratico rispetto alle altre lingue, allora forse potremmo anche accettare quell'ingiustizia. Ma basta confrontare la capacità di comunicazione nell'ambito riunioni internazionali dove si usa l'Inglese, con la capacità di comunicazione nell'ambito di riunioni internazionali dove si usa l'Esperanto, per constatare che in questo secondo caso essa è enormemente più alta, e lo è tra persone che parlano lingue madri diverse, persino se costoro non hanno dedicato più di 100 o 150 ore della propria vita all'acquisizione di questa lingua. Personalmente, io mi son sentito più "a casa", dopo soli sei mesi, in contesti in cui si parla l'Esperanto piuttosto che, dopo sei anni, in contesti dove si parla l'Inglese. E in Cina, in Giappone, in Uzbekistan, e in molte altre parti del mondo, l'Esperanto mi ha procurato contatti umani che con l'Inglese non sarebbero mai stati possibili, oltre all'occasione di discutere in modo profondo, con la gente del posto, dei temi che mi interessano, in un clima tale da dar quasi l'impressione che stessimo parlando ciascuno la prorpria lingua. L'Inglese, al quale ho dedicato un tempo dieci volte maggiore, non mi avrebbe mai dato una tale sensazione. Ma forse io sono strano, dal momento che valuto più prezioso un profondo interscambio di idee su di un argomento che mi appassiona, piuttosto che l'odinazione di un pasto in un ristorante, anche se mi piace moltissimo mangiare manicaretti.
Mi sembra che la descrizione di Robin riguardi un unico momento all'interno del fluire storico, ma che non la si possa considerar valida per il nostro "villaggio globale" in rapida evoluzione. L'attuale dominio dell'Inglese è un fatto. Ma gli uomini non sono stupidi. Sanno che, tra "questo è un fatto" e "questo è un fatto buono, e quindi non lo si deve cambiare" v'è un'enorme differenza. Perciò io non dubito che, prima o poi, l'Esperanto sarà il mezzo planetario per la comunicazione tra coloro che vengono da paesi diversi. Ma, in qualunque modo si presenteranno le cose nel tempo a venire, il fatto che già ora si possa usare l'Esperanto in innumerevoli luoghi di più di cento paesi, lo rende degno d'essere appreso.
Claude Piron
Posted by Claude Piron on October 06, 2006 at 04:50 PM CEST
Website: http://claudepiron.free.fr/ #
Amike salutas vin,
Ancxjo Pac-Horano.