Unue al Ken : Vi iom troigis sugestiante ecx 75 pronomojn por "ni",
dum mi pensis nur pri tri.Krome mi pensas, ke vi iom troigis ankaux
aldonante indikon de seksoj de la interparolantoj.Ja cxiu mem scias
sian propran sekson kaj oni ne bezonas gxin mencii.Tiam farigxas nur
10 pronomoj.Multe malpli! Legu plu...
Al Manuxelo Kampanjahxa :
Por mi plu la frazo "Homo vidis leonon kaj gxi mangxis gxin" povas
esti malklara.Oni povas forjheti ripetatan subjekton SED oni NE
DEVAS, kaj tiam, se vi akcentos gxuste, multaj ne komprenos la
sencon. Similan ajxon oni povas fari en mia propra(pola) lingvo, ne
pro la pronomoj,sed pro iafoja manko de diferenco inter nominativo
kaj akuzativo,dum la vortordo povas esti kaj SVO kaj OVS.Tiukaze,se
vi gxuste akcentos,vi malkomprenigos cxiujn.(La solvo estas uzi
pasivan vocxon).
Kaj se temas pri manko de diferenco inter akuzativo kaj nominativo.
Iafoje tre,tre,tre bedauxrinde gxi okazas ankaux en esperanto:
1.: x-om da y-o(j) ( kiom da pomoj )
x da y-o(j) ( pli da tempo )
2.: x-e da y-o(j) ( multe da sukero )
3.: x <mallongigo,citajxo aux fremda nomo>
4.: unu (komprenata kiel memstara pronomo anstatauxanta "iu")
Cxiuj cxi esprim-tipoj ne havas kazojn,do uzante ilin dufoje en frazo
oni povas malkomprenigi.(Mi ne temas forjxetojn de konjekteblaj
vortoj kiujn oni povas tamen konjekti).Tio tre malplacxas al mi. Laux
mi oni devas devas ilin anstatauxigi.Mi proponas la jenon :
1.: x-om y-o(j) (kiom pomoj(n),pliom tempo(n))
(Kiel cxe Zamenhof :"Kiom de mi en silento al vi iris jam
oferoj")
2.: x-a(j) y-o(j) (multa(n),suficxa(n) sukero(n))
aux: x-om y-o(j) (multom,suficxom sukero(n)
3.: x'on,x'n - aux se x'o tro longas (ekz.frazo): na x
(laux propono de iu el la retumantoj)
4.: unu(n) (kiel numeralo nur "unu")
Ankaux cxe "-ado"-vortoj oni ofte bezonas diferencigilon inter la
faranto kaj farato:
y-ado (de x-o) ((fare) de z-o)
Se ne uzitas "fare",oni povas miskompreni,ke x-o y-as z-o,anstataux
la malon.Ankaux kiam estas nur unu frazo post la "y-ado".
Tial mi mem preferas skribi na " y-ado (x-on) (far z-o)"
Nur se temas pri netransitivaj verboj,mi uzas na "y-do de z-o".
Kaj kion vi opinias?
Finfine pri la pronomoj
Mi pensis pri kvaro da "ni":
NI - gxisnuna signifo kaj 3 pli informantaj vortoj:
MICI (MIVI) - mi kaj vi ( du personoj )
IMICI (MIVI,IMIVI) - ni kaj vi ( pli da personoj )
IMI - ni sen vi
Simile mi uzus se necesas KROM "vi" pli informantajn vortojn:
CI, UVI (de kontaminacio UNU + VI) - unu persono
ICI, IVI - pliom personoj
Cxe tria persono KROM "li", "sxi", "gxi", "ili", "isxi":
GI, RI - sxi aux li (oni povas pli eluzi ekziston de du formoj
por pli bona diferencigo pli multajn parolatojn)
HI - nure li kiel masklo (se "li" povus dubigi iujn, dum la sciigo
estus tre grava, do devus esti tre klara)
IHI - nur maskloj
SXILI - sxi kaj li - nur du
ISXILI - kaj masklo(j) kaj ino(j) - almenaux tri personoj
( IGRI ? - ( de I+GI+RI ) pluraj, sekso entute nedifinita)
MI pensas ke "igri" ne necesas ,cxar "ili" por mi estas neuxtrala, se
temas la genron.
Mi pensas,ke tio cxi ne tro komplikas,cxar la sistemo estas regula.
La nuraj esceptoj estas ILI (anstataux IGI aux IRI),LI kun pluralo
IHI,kaj UVI. Sed ne mi ekis esperanton,do mi ne povas ekz. pronomigi
"igi"n kaj "iri"n.
Alio Samo (Lukasz Debowski)
Vi skribis:
> Vi iom troigis sugestiante ecx 75 pronomojn por "ni",
Jes ja, kiel mi ankaux diris:
Jen komplete malserioza propono ....
^^^^^^^^ ^^^^^^^^^^
Mi konscie troigis por demandi cxu kaj kial ni devus havi
plurajn vortojn por "ni". Mia opinio: Ni trankvile
dauxrigu nian uzadon de "ni", sen aldoni aliajn pronomojn.
Kelkfoje sarkasme sed cxiam amike salutas vin
Ken [Ken CAVINESS <==> cavi...@vaxine.swac.edu]
<<
Al Manuxelo Kampanjahxa :
Por mi plu la frazo "Homo vidis leonon kaj gxi mangxis gxin" povas
esti malklara.Oni povas forjheti ripetatan subjekton SED oni NE
DEVAS, kaj tiam, se vi akcentos gxuste, multaj ne komprenos la
sencon. Similan ajxon oni povas fari en mia propra(pola) lingvo, ne
pro la pronomoj,sed pro iafoja manko de diferenco inter nominativo
kaj akuzativo,dum la vortordo povas esti kaj SVO kaj OVS.Tiukaze,se
vi gxuste akcentos,vi malkomprenigos cxiujn.(La solvo estas uzi
pasivan vocxon).
>>
Tiu problemo ne ekzistas en Esperanto pro la deviga diferenco inter
nominativo kaj akuzativo -- krom cxe tiuj, kiuj kontrauxzamenhofe
(vidu la Lingvajn Respondojn) rifuzas Esperantigi la nomojn.
<<
Iafoje tre,tre,tre bedauxrinde gxi okazas ankaux en esperanto:
1.: x-om da y-o(j) ( kiom da pomoj )
x da y-o(j) ( pli da tempo )
2.: x-e da y-o(j) ( multe da sukero )
3.: x <mallongigo,citajxo aux fremda nomo>
4.: unu (komprenata kiel memstara pronomo anstatauxanta "iu")
>>
1. kiomon da pomoj
plion da tempo
3. je...
4. iu (estas nacilingvismo konfuzi 'unu' kun 'iu')
.
Manuxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
tradukisto atestita . . Otavo (Ontario) Kanadio
(an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca