Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kiel onia naskigas en via lando - Demando tute ne rilata al esperanto

0 views
Skip to first unread message

ombresaco

unread,
Feb 10, 2008, 4:39:22 PM2/10/08
to
tempe, pro personaj aferoj, mi legas diversajn librojn kaj
artikolojn pri "natura nasko", komprenu na "natura" kiel tiun kun
malpli agadon de kuracisto.

En hispanio la afero estas pli-malpli:
- kutima razado.
- preskaux kutima injektado de "oxitocino" (hispane: oxitocina, angle:
oxytocine)
- preskaux kutima "espiseotomio" (trancxi spacon inter vagino kaj
anuso) por faciligi la naskon kaj eviti (havi kontrolata) sxiron.
- Post naski, tuja malkunigo de la patrino kaj la bebo por "kontroli"
la bebon, dum oni kudras la vundon de la "episeotomio".
- La plej ofta (preskaux cxiam) pozicio de la patrino estas surdose,
cxar cxi tiel estas pli komforta por la kuracisto, sed ege malkomforta
(ecx malbona) por la patrino. Tio provokas pli doloran naskon, pli
premon sur la anuso (tio ofte provokas la neceson de la "episeotomio"
aux cezara operacio.
- Pro tio ke la unua mamsucxado provokas la tujan forjxeton de la
placento, kaj la mamsuxado ne okazas gxis almenaux post unu horo,
ankaux la forjxetado de la placento okazas dolore, kaj ne nature.
ktp, ktp.
Cxio sub tehxnika kaj tute ne persona etoso.
Gxis cxiam la enkonduko de mia demando
------------------------------------------------------------

Ekzistas en Hispanio asocioj kiuj defendas "reveni" al natura nasko,
sed, plej ofte, kiam oni priparolas la aferon al kuracisto, gxi rapide
memorigas al vi la malalta numbron de nasko-morotoj (patrino kaj
bebo), kompare al Afriko aux al Sudameriko*. Sed, kaj proksime venos
la demando, oni ne komparas tiujn numbronjn kun la nombrojn el
nordeuxropo.

La afero estas ke la nuraj informoj kiun mi trovas pri tiu afero
(hispane), estas el homoj aux asocioj kiu defendas la "natura"
maniero, do pro tio mi ne tute kredas ilin.

Mia demando estas cxu tion kion mi diris al vi (la hispanaj
nask-kutimoj), sxajnis al vi kutima, ege stranga aux nur farinda sub
veraj malfacilajxo por naski.

Mi uzis cxi tiun forumon por demandi tion, cxar la homoj kiuj zorgas
pri cxi tiaj aferoj (almenaux en hispanio) ofte defendas la naturan
manieron, do gxi ne estus utile al mi.

Mi ege atendas vian respondon, pardonpetante pro tiom longa demando.


Amike, Pablo Busto


*Pardonon al afrikanoj kaj sudamerikanoj kiuj legas cxi tion, mi
intencas nur deskribi la situcacion, mi nur ripetas la aferojn
--
http://laherezulo.blogspot.com/

0 new messages