Hosejno.
-------------------------------------------------------------------------
Subject: Jen mia nomo: "!@#$%^&*&^%#@"
Reply-to: hrafs...@axion.bt.co.uk
Newsgroups: soc.culture.esperanto
Organization: British Telecom Research Labs., Martlesham Heath, IPSWICH UK
C^i ti titolo temas pri la dua KONGRESA NOTO. (La unua estis pri seksimo en
esperanto kion oni diskutis amplekse antau^ kelk-monatoj.)
Temas pri mia nomo. C^u vi povas legi/prononci g^in?. Certe ne. C^ar mi usas
ne internacia skrib-maniero, sed iu 'nacia'. Kaj tion faras preskau^ *C^IUJ*
europanoj/latin-parolantoj sen iun konsideron por ne siaj samlandanoj,
kiel ili povas prononci g^in korekte.
Sed c^iuj de tiuj personoj atendas min, juste, uzi latin-skribmanieron por
skribi mian nomon. Mi ne kontrau^us. Sed kion de multajn latin-
skribmanierojn? Mia nomo havas leteron sonata kiel 's^' en esperanto. Se mi
enmigri francujon, ekzemple, me 'nature' uzos 'ch' por tiu letero. Nun post
kelkaj jaroj mi translog^s al germaujo. Tie, ne multaj da homoj komprenas
ke 'ch' in mia nomo pronocas 's^'. (Memoru ke mi ne estas franculo, kaj la
homoj ne supozas ke mi uzas france-lingvan skrib-manieron.) Do, por faciligi
la afern, mi komensas literumi tiun leteron kiel 'sch' - la uzo de 'ch'
ne estis mia libera elekto unue iel. C^iuj estas en ordo. Sed finfine mi
decidas emeriti en anglujo. Tie, c^iuj konfuzas kaj ofte prononcas mian nomon
kun la sono 'sk' en la mezo. Mi devus s^ang^i g^in denove kaj uzi 'sh' por tia
letero.
Kaj kiu de tiaj tri versioj estas la 'korekta' leterumo de mia nomo? NENIU!
La solvo estas ke kiel internacian lingvon, oni havas intarnacian
skribmanieron. Kaj mi diru ke esperanta skribmaniero povus kaj devus esti
uzata kiel ti. Sed ne nur por ne-eu^ropanoj/amerikanoj, taman por c^iuj.
Alivoje, kiel vi eu^ropanoj/amerikanoj kiuj uzas almenau^ dek diversajn
skribmanierojn atendas min trovi unue ke kian skribmanieron VI uzas kaj due
lerni kiel g^i pronocas? Jes me parolas pri la nomoj de miaj estimataj
samideanoj el eu^ropo kaj nord-ameriko.
Do, se vi konsentas ke por internacia komunikado estas justa ke c^iuj
personoj sen-respektivo de siajn naciojn, lingvojn kaj skribmanierojn, uzus
nur unu konatan internacian skribmanieron por iliaj internaciaj komunikadoj
(krome de siaj naciaj skribmaniero) do estas necese ke c^iuj donas siajn
nomojn (kaj nomojn de lokaj/naciaj ag^oj) EN ESPERANTA skribmaniero. Estas
problemo pri kelkaj naciaj sonoj ne eble prezentata en esperantaj leteroj.
Sed tio estas alia afero kiu preskau^ c^iuj havos problemon (kaj pli multe
ol aliaj, ne-eu^ropanoj/amerikanoj). Sed oni uzus la plej proksimaj leteroj.
Hosejn Rafsang^ani.
--------------------
p.s. Kiam mia kun-vivanto alig^is por la Universala Kongreso c^i-jare, s^i
donis sian nomon tiel kiel g^i aperis en s^ia pasporto kiam s^i alvenis
britujon: 'Yazdi'.
Sed kiam la konfirmo alvenis, g^i montris s^ian nomon kiel 'Jazdi'.
Nek s^e nek mi objektis, kaj s^i alportis nom-signon kun tia leterumo dum la
kongreso. Almenau^ s^i sciis ke neniu havus problemon prononci s^ian nomon.
Sed kaj s^i kaj mi havis multajn de problemojn prononci la nomojn de aliaj
participantoj kaj ec^ haloj en kongresejo kiuj estis nomataj de kelkaj famaj
(mortitaj) esperantistoj de diversaj landoj. La eu^ropanoj/amerikanoj estis
tute indiferente! Tute mal-j^usta afero.
Karlo
Certe ne. Nomoj estas unikaj. La demando estas kiel ilin prononci.
> Sed, se vi ser^cas
> kielon por skribi mondkonsente la sonon de iu ajn nomo originallingve,
> ^cu ne IPA (interlanda fonetika alfabeto) pli ta^ugus?
Eble jes. Sed g^i unue havas kelkajn versiojn (mi kredas) kaj due diferas
el esperanta. Kaj kial oni havu du skrimmaierojn unu por internacia
lingvo kaj alia por internacia fonetiko?
> Eble, tamen,
> oni povas argumenti por nomoj kiuj ^san^gi^gas, la^u la lingvo per kiu
> oni komunikas kiam oni skribas la nomon, same kiel la nomoj de objektoj
> kaj ideoj ^san^gi^gas. Kial mi ne estu Jonathan kiam mi skribas angle,
> Canatan kiam mi skribas turke, Jonatano kiam mi skribas esperantlingve
> ktp?
C^ar ne temas pri skribmaniero en multaj lingvoj sed pri skribmaniero
internacia krom de la nacia. Pensu pri via pasporto. C^iuj pasportoj
normale estas skribataj en du lingvoj iu nacia kaj alia "internacia". Tie
oni havas sian nomon skribata unu foje se la nacia skribmaniero estas latina
kaj normale du foje se ne. Mia punto estas ke c^iuj skribu la nomojn
du foje - kaj la dua estu internacie (esperante) kaj ne kiel nuna kutimo ke oni
elektas unu de kelkajn diversajn eu^ropanajn.
> ^Cu ne, la^u via propono, mi devus skribi angle jene?:
> "My name is Jonatano and I am writing this with my Mekinta^so computer"
Ne. la^u mia propono, se estas akceptita internacie ke oni donu sian kaj
aliajn nomojn kaj nacie kaj internacie (kiel oni nun faras pri telefon-
numeroj) vi *povus* (prefere) skribi angle (kaj samtempe por ne angle-
lingvonoj kiuj povas legi angle sed ne estas certe pri prononcoj de personaj
nomoj) jene:
"My name is Jonathan (G^onatano) and I am writing this with my Macintosh
(Mekinta^so) computer"
Kaj simile internacie:
"Mia nomo estas Jonathan (G^onatano) kaj mi eskribas c^i-tion je mia Macintosh
(Mekinta^so) komputero"
Au^ eble kiel mi ne-latin-skribmanierulo povus fari, nur:
"Mia nomo estas G^onatano kaj mi eskribas c^i-tion je mia Mekinta^so
komputero"
Hosejno