La Lupo - 3

7 weergaven
Naar het eerste ongelezen bericht

Pejno Simono

ongelezen,
6 mei 2000 03:00:0006-05-2000
aan

Ripeta afiŝo, ĉar mia antaŭa afiŝo iel misenfadeniĝis kaj pro tio eble iuj
preteratentis mian tradukon. Alie, mi tute ne povas kompreni la alifadene
plu daŭrantan iomete strangan dialogon pri "ululi" ktp.

Aparte de tio estas en tiu ĉi dua versio plume de mi ie du aŭ eble tri
bagatelaj stilaj glatigoj, sed mi ne plu scias, kie.

==========================

Ĉar multaj certe jam interesiĝas pri tiu ĉi bela rakonteto de Hermano Heso
kaj la traduko de la komencanto vere ne estis adekvata por ĝui tiun tekston,
mi decidis mem retraduki ĝin rekte de la Germana originalo.

Cetere kelkaj el la Germanaĵoj ne estas unusencaj, do estas sufiĉe da
materialo diskutinda - tute aparte de mia persona stilo. Aldone la iomete
dishakita kaj "kaj"-abunda stilo de Heso estas same interesa.

Ĉiuokaze jen mia unua Esperantigo - en kiu mi vere ne plu povis rezisti la
tenton iomete kamufle enplekti tre specifan vortaĉon. <ridante>

=========================

La Lupo

Vintris neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvarmege kaj longdaŭre en la
Franca montaro. Jam de semajnoj senventis aero klara, seka kaj malvarma.
Dumtage tapiŝis la vastaj, deklivaj neĝejoj palblankaj kaj ĝisforaj sub la
blindige blua ĉielo, dumnokte rondiris luno klarranda kaj malgranda altvolbe
super ili, luneto fiaspekta, frostvetera, flave brila, kies forta helo sur
la neĝo malklare bluiĝis, la prabildo de la frosto mem. La homoj tiam ĉiujn
vojojn evitis kaj specife la altejojn, ili sidis inertaj kaj grumblegaj en
la vilaĝaj kabanoj, kies ruĝaj fenestroj nokte apud la blua lunlumo
fumnebulece fantomis kaj baldaŭ fornigriĝis.

Jen malfacila tempo por la bestoj de la regiono. La pli malgrandaj el ili
frostmortis multnombre, ankaŭ birdoj ne transvivis la frostegon, kaj la
kadukaj kadavretoj iĝis predo por akcipitroj kaj lupoj. Sed ankaŭ tiuj
terure suferis pro frosto kaj malsato. Vivis nur malmultaj lupfamilioj tie,
kaj la mizero eĉ pli firme interligis la luparon. Dum la tago ili eliris
unuope. Tie kaj tie iu ŝteliris trans la neĝo, ulo magra, malsata kaj
gardema, fantome silenta kaj tujfuĝema. Lia skeleta ombro akompane kunglitis
trans la neĝon. Spurante, li etendis la pintan buŝegon en la venton kaj iam
kaj iam aŭdigis sekan penege eligitan hurladon. Tamen vespere ili plentrupe
eksurvojis kaj kun raŭka hurlado ariĝis ĉirkaŭ la vilaĝoj. Tie la brutaro
kaj kortbirdaro estis bone ŝirmitaj, kaj malantaŭ fortikaj ŝutroj pretaj
pafiloj jam kliniĝis kontraŭ la muro. Nur malofte malgranda predo, kiel
hundo, hazarde viktimiĝis, kaj jam du el la luparo estis mortpafitaj.

La frosto plu daŭris. Ofte la lupoj kunkuŝis silentaj kaj enpensiĝaj,
reciproke varmigante sin, kaj angore aŭskultante en la blankan senvivejon,
ĝis iu, torturata de la kruelaj turmentoj de malsato, subite eksaltis kun
blekado horora. Tiam turnis ĉiuj aliaj al li la buŝegon, ektremis, kaj ĥore
plendhurlis terure kaj minace. Fine decidiĝis la pli malgranda parto de la
luparo ekmigri. Frumatene ili forlasis siajn truojn, ariĝis, kaj kun ekscito
kaj timo flaris en la frostofrida aero. Tiam per regulaj paŝoj ili trote
rapidis for. La restantoj postrigardis ilin per vastaj vitrecaj okuloj,
posttrotetis dekon da paŝoj, ekhaltis sendecide kaj konfuzite, nur por
returniri en sian malplenan loĝtruon.

Tagmeze la elmigrantoj disiris. Tri el ili direktis sin orienten al la Svisa
Ĵuraso, la aliaj plu migris suden. La tri estis belaj fortaj bestoj sed
terure magriĝintaj. La kava pala ventro estis mallarĝa kiel rimeno, bruste
la ripoj reliefiĝis mizeraspekte, la buŝegoj estis sekaj kaj la okuloj estis
larĝaj, senesperaj. Triope ili penetris profunde en la Ĵurason, ĉaskaptis la
duan tagon virŝafon, en la tago tria hundon kaj ĉevalidon kaj de ĉiu flanko
ili estis persekutataj de koleriĝinta kamparanaro. En tiu regiono, riĉa je
vilaĝoj kaj urbetoj, disvastiĝis timo kaj teruro fronte al la nekutimaj
invadantoj. Oni armis la poŝtajn sledojn, senpafile neniu iris de unu vilaĝo
al alia. En la fremdujo, post tiom bona predaĵo, la tri bestoj sentis sin
samtempe timemaj kaj trankvilaj; ili iĝis pli riskemaj ol iam ajn hejme kaj
enrompis eĉ taghele en stalon de melkbieno. Blekado de bovinoj, klakado de
splitiĝantaj lignaj pordegoj, hufbatado, kaj arda manĝavida spiro plenigis
la mallarĝan varman ŝirmejon. Sed ĉi-foje intervenis homoj. La mortigo de la
lupoj estis premiota, kio duobligis la kuraĝon de la kamparanoj. Kaj ili
mortigis du el ili, la unuan trafis pafo tra la kolo, la alian oni mortigis
per hakilo. La tria eskapis, kuregante tiom longdaŭre, ĝis li falis
duonmorta en la neĝon. Jen la plej juna kaj bela el la lupoj, besto fiera,
fortega kaj fleksforma. Longtempe li restis kuŝa, spiregante. Sangruĝaj
cirkloj ŝvebis antaŭ liaj okuloj, kaj iam kaj iam li eligis fajfantan,
dolorplenan muĝon. Ĵetita hakilo estis trafinta lian dorson. Tie li
refortiĝis kaj povis sin relevi. Ne pli frue ol tiam li ekkonis, kiom for li
jam kuris. Nenie videbliĝis homoj aŭ domoj. Proksime antaŭ li situis
neĝtegita, grandega monto. Jen Ĉaseralo. Li decidis ĉirkaŭiri ĝin.
Turmentate de soifo, li manĝis malgrandan mordaĵon de la malmola glacia
krusto de la neĝo.

Malantaŭ la monto li post nelonge trovis vilaĝon. Jam vesperiĝis. Li atendis
en densa abiaro. Tiam li memprotekteme ŝteliris ĉirkaŭ la ĝardenaj bariloj,
sekante ĉiam la odoron de varmaj staloj. Neniu estis surstrate. Singardeme
kaj avide li per duone fermitaj okuloj gvatis inter la domojn. Jen pafo. Li
ĵetis la kapon alten kaj preskaŭ pretis ekkuregi, kiam jam la dua pafo
vipkrakis. Trafite. Flanko de lia blanketa abdomeno estis sange makulita.
Malgraŭ tio li sukcesis per grandaj saltoj eskapi kaj eĉ atingi la arbaron
rande de la monto. Tie li hezitis por dummomente aŭskulti kaj li aŭdis
voĉojn kaj paŝojn, kiuj proksimiĝis de du flankoj. Timoplene li rigardis
alten al la monto. Ĝi estis kruta, arbara kaj pene prigrimpebla. Alia elekto
ne estis. Anhelante, li suprengrimpis la krutan deklivon, dum malsupre
kirlaĵo el blasfemoj, ordonoj kaj lanternlumoj komencis ĉirkaŭĉeni la
monton. Tremante, la vundita lupo tragrimpis la malheletan piniaron, dum el
lia flanko la bruna sango malrapide forfluetis.

La malvarmego estis iomete cedinta. La okcidenta ĉielo nebuletis, laŭŝajne
aŭgurante neĝon.

Finege la feblulo atingis la altejon. Li staris nun sur dekliveta vasta
neĝejo, proksime al Monto Krosina, tre alte super la vilaĝo, el kiu li
fuĝis. Malsaton li ne sentis. Sed jen obtuza premega doloro el la vundo.
Mallaŭta malsana bojetado eskapis lian pendantan buŝegon, lia koro batis
pene kaj dolore, kaj li sentis sur si la manon de Morto kiel preman pezan
ŝarĝon. Solece staranta larĝbranĉa pinio allogis lin; tie li kuŝiĝis kaj
gapis morne en la grizan neĝnokton. Horduono preterfluis. Nun palruĝa lumo
tuŝis la neĝejon, strange kaj mildbrile. La lupo stertore duonstariĝis kaj
direktis sian belan kapon renkonte la ruĝiĝon. Jen la luno, kiu sudoriente
leviĝis, giganta kaj sangruĝa, kaj malrapide laŭgrimpis la malhelan
ĉielvolbon. Neniam ĝi tiom ruĝis kaj tiom grandis ekde pluraj semajnoj.
Malgaje la okulo de la mortiĝanta besto sekvis la palan lundiskon, kaj
refoje malforta hurlado dolorplene kaj senresonance gargarkantiĝis nokten.

La lumoj kaj paŝoj proksimiĝis. Kamparanoj en dikaj manteloj, ĉasistoj kaj
junuloj kun felĉapoj kaj pufaj gamaŝoj stamfis tra la neĝo. Jubilaĉoj
aŭdiĝis. Oni malkovris la mortantan lupon, du pafoj eklanĉiĝis kaj ambaŭ
maltrafis. Tiam ili vidis, ke li jam mortas, kaj ili finbatadis lin per
klaboj kaj bastonoj. Tion li ne plu sentis.

Kun disrompitaj kruroj oni trenis lin malsupren al San-Imero. Oni ridis,
fanfaronis, ĝoje anticipis brandon kaj kafon, kantis, blasfemis. Neniu
ekkonis la belon de la neĝtegita arbaro, la neĝbrilon de la altejoj, aŭ la
ruĝegan lunon, kiu pendis super Ĉaseralo kaj kies malforta lumo speguliĝis
sur iliaj pafiltuboj, sur la neĝkristaloj kaj en la rompitaj okuloj de la
mortbatita lupo.

=========================

Verkita de Hermano Heso
Esperantigita de Pejno Simono

Pejno Simono

ongelezen,
6 mei 2000 03:00:0006-05-2000
aan

> La Lupo
>
> Vintris neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvarmege ...

... nun ankaŭ en mia TTT-ejo.

WWW/TTT:
http://purl.oclc.org/NET/profcon/
http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon

Simono


Allen beantwoorden
Auteur beantwoorden
Doorsturen
0 nieuwe berichten