Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

SCE kaj aliaj forumoj

6 views
Skip to first unread message

Anton Oberndorfer

unread,
Jun 12, 2007, 5:18:09 AM6/12/07
to
Mi hodiaŭ trarigardis la liston de 465 Yahoo-grupoj kiuj troveblas sub la
serĉvorto "Esperanto". Neniu el tiuj grupoj kiuj estas publike legeblaj
atingis ankaŭ nur proksimume la kvantan kaj kvalitan nivelon de SCE.

En Google-grupoj la plej "granda" esperantrilata grupo estas "Eŭropo", sed
ankaŭ ĝi tute ne atingas la nivelon de SCE.

Estas interese ke ŝajne SCE estas la sola esperantlingva forumo en kiu
konsiderinda kvoto de la afiŝoj estas skribitaj laŭ kodigo utf-8. Entute
eblas diri ke la situacio pri la aliaj e-forumoj estas mizera kvankam la
grandega kvanto ŝajnigas viglecon.

Montriĝas la avantaĝo de SCE: Ne necesas aliĝi, ĉiu rajtas skribi afiŝon.
Kaj malgraŭ tiu ŝajne ĥaosa libereco SCE sufiĉe bone funkcias. Bedaŭrinde
nun Mireja ferias kaj pro tio mankas nun persono kiu ege kontribuas al la
vigligo de SCE. Kaj pro ŝia foresto nun entute mankas virinoj en SCE.
Virinoj ja kutime estas pli babilemaj ol viroj. Ili emas paroli pri ĉiutagaj
temoj, dum viroj preferas harfende diskuti ĉefe pri lingvaj demandoj.

Mi ne estas pesimisto koncerne Esperanton, sed necesas konscii pri la stato
de la lingvouzo se oni volas kontribui al la disvastigo de Esperanto.

Sincere
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

Yves Bellefeuille

unread,
Jun 12, 2007, 6:08:25 PM6/12/07
to
Anton Oberndorfer skribis:

> Mi hodiaŭ trarigardis la liston de 465 Yahoo-grupoj kiuj troveblas sub la
> serĉvorto "Esperanto". Neniu el tiuj grupoj kiuj estas publike legeblaj
> atingis ankaŭ nur proksimume la kvantan kaj kvalitan nivelon de SCE.

Iuj tro volonte kreas dissendo-listojn. Unu aktiva grupo pli utilas ol dek
dissendo-listoj kun unu mesagho monate.

--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>

Alexander Shlafer

unread,
Jun 13, 2007, 1:42:37 AM6/13/07
to
Yves Bellefeuille:

> > Mi hodiau trarigardis la liston de 465 Yahoo-grupoj kiuj troveblas sub
la
> > sercvorto "Esperanto". Neniu el tiuj grupoj kiuj estas publike legeblaj
> > atingis ankau nur proksimume la kvantan kaj kvalitan nivelon de SCE.


>
> Iuj tro volonte kreas dissendo-listojn. Unu aktiva grupo pli utilas ol dek
> dissendo-listoj kun unu mesagho monate.

Tamen oni estu justaj: multaj el tiuj grupoj kaj dissendolistoj
havas pli specifajn celojn kaj fokuson ol gxeneral-cela SCE.
Iuj grupoj havas klaran temaron, aliaj gxenerale
malinstigas senstrukturan babiladon, ktp.

Mi partoprenas en kelkaj el tiaj grupoj, kaj mi persone
ne volus, ke cxiuj diskutoj el cxiuj tiuj grupoj miksigxu.
Verdire mi ne vidas avantagxon de tia eventuala unuigado.

Mi mem ecx preferus, ke la lingvaj diskutoj en SCE
estu lauxeble apartaj de sociumado, kvankam mi
trovas ambaux tipojn interesaj. Sed, mi ripetu, tio
estas nur mia propra prefero.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elna...@hotmail.com>


Paul Ebermann

unread,
Jun 13, 2007, 2:35:48 PM6/13/07
to
"Yves Bellefeuille" skribis:

Ofte neaktivaj dissendolistoj ecx malutilas, do
ni havas ecx:

utilo(1 aktiva + 10 neaktivaj) < utilo(1 aktiva)

Tamen foje ankaux malpli aktivaj listoj utilas por iuj
celoj. (Ekzemple ne sencus havi la diskutojn kaj anoncojn
de nia Berlina studenta grupo cxi tie.)

Kaj cxefe gxenas min, se mi la saman mesagxon trovas en
deko da diversaj (publikaj) dissendolistoj.


Pauxlo
--
Nun ludigxas: : ()

Manuel

unread,
Jun 14, 2007, 2:57:51 PM6/14/07
to

Yves Bellefeuille skribis:

Plene konsentite !

> Yves Bellefeuille

Manvxelo

0 new messages