Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

prikata rakonto

0 views
Skip to first unread message

Mireille Corobu

unread,
Sep 4, 2002, 3:55:04 AM9/4/02
to
Saluton,
Kiel mi aludis al vi en alia afisho nia kato Toussaint (iu lin donis al mia
filino la tagon de chiuj sanktuloj t.e. la 1an de novembro do oni lin nomis
Toussaint) pimentis niajn lastajn somerajn ferimomentojn...
Jen la rakonto:
Por tiuj kiuj neniam legis chi tie pri nia kato mi priskribas ke li estas tri
jaragha kato, trikolorhara (blanka, sablokolora kaj maronokolora), kun bluaj
okuloj kaj rozkolora nazo. Li estas la kato de mia filino sed dum la
universitataj ferioj li revenas che ni. Do tiu kato tre bone konas tri lokojn:
* sesetaghan apartementon en granda urbo kie dum tri jaroj li vivis ok monatojn
sen eliri ekstere.
* domon kun ghardeneto en urbeto kie li lernis kunvivi ekstere kune kun aliaj
katoj kaj bestoj sed tamen shatas resti en la domo.
* garaghon kun pli granda tereno kaj najbaraj ghardenoj che la marbordo kie li
vivas ekstere dum 1,5 monato, de la mateno ghis la sunsubiro, ege libera char
mi ne havas tie tempon por li.
Mi foje demandas min kiun lokon li preferas sed ne havas respondon, shajnas ke
li adaptighas bone al la shangho de loko. Tamen li estas timema, neniu, krom ni,
povas al li alproksimighi. De loko al alia li aute vojaghas chiam en katskatolo
kaj kiam li estis enskatole en la auto, li estas sagha sed li ne shatas forlasi
lokon. Pli ghene estas ke kelkajn tagojn antau la foriro, chiam li sentas la
foriron, ech se li ne vidas la bagaghojn au la katskatolon; Do ni observis
shanghantan sintenon de li precipe la antautagon de foriro.
La pasintan sabaton, li ne revenis je la sunsubiro kiam mi lin vokis, tio
malofte okazas. Nu, "morgau ni vidos..." mi diris al mi.
Fakte, dimanchon frumatene la kato, malseka de la roso, sidas che la pordo
atendante ke oni malfermu la garaghon. Bonege! li estas ege laca pro sia nokta
vagado. Li grimpas sub la tegmenton kaj dum la tago ni ne revidis lin: li
dormadis. Prudente mi fermas la pordon de la garagho por esti certa ke li ne
denove eliru.
Kaj jen la horo de la foriro. Mi trovas lin dormanta, bone kashita sub la
tegmento, mi alkrochas al sia kolringo ligilon kaj la ligilon al ligna fosteto
en la ghardeno. Nun mi shlosas la ruldomon kaj la garaghon kaj min turnas al la
auto por preni la katskatolon. Kaj kion mi vidas? Toussaint rampante malfiere
tra la ghardeno ghis la hegho, tra kiu li fughas en la najbaran ghardenon...
_ Ho! Ne!
Kaj mi komencas lin voki, mia edzo ekkuras post li sed neniu sukcesas: neniu
voko alvenigas lin, neniu provo lin kapti sukcesas.
Ve! ni ne povas ambau atendi lian revenon ( mia patrino ankau atendis nin) do
ni decidas ke mia edzo ekveturas kaj ke mi restadas por lin repreni.
La auto foriras kaj mi malgaje malfermas la garaghon esperante ke la kato,
vidante tion, revenos je miaj vokoj. Por destrechi min mi manghas pomon kaj
poste, vokante "Tutus", mi komencas esplori la najbarajn ghardenojn, feliche
alireblajn char la heghoj estas vegetalaj kaj la bienuloj malestas sur la loko.
En la unue vizitata ghardeno ne estas la kato, en la dua same, en la tria unue
mi ne vidas lin sed kiam mi min turnas mi ekvidas lin kashitan sub arbeto,
duonkushitan sed pretan por forfughi. Dekkelke da metroj estas inter ni. Mi tre
ghojas lin retrovi sed tuj pensas: "atentu ne lin bruski" do mi faras kiel li:
mi sidas sub la herbon kaj komencas paroli al li.
Mi ne rakontas al vi kion al li mi diris ;-) vi povas diveni...Dum minutoj kiuj
shajnis al mi horoj, kun la plej persvada tono mi parolis al li kaj rakontis
tion kio okazis al la blanka/nigra najbara kato somerfinon 2001: li ankau
fughis por ne veturi al Lyon. Rezulte, je la ferioj de chiuj sanktuloj ( por la
1a de novembro 2001), kiam ni revenis sur la loko, ni trovis la malfelichan
katon vundita, kun okulo elpikita, kaj mizere vaganta chirkau la domo de siaj
mastroj.
Chu la kato komprenis miajn parolojn? au nur sentis mian angoron por li? Li
dufoje oscedis, nun levighas, kviete elstrechas kaj malrapide, velurpashas al mi
kiu nun silentas detenante mian spiron. Li haltas duonvoje do mi reas miajn
litaniojn por instigi lin alveni. Kaj nun li preskau rampante alvenas.
Etendante la brakon mi povas nun lin kapti sed mi timas ke li fughos do
paciencas ankorau iomete ghis kiam li estis kontrau mia mano kaj hop! mi
rapide lin prenas kaj vigle lin tenas... Mi estis tiom kontenta ke mi premis lin
sur mia koro kun kelkaj kisoj kiujn ricevi li ne kutimis ;-). Kredu min! kelkaj
minutoj poste li estis en bona loko, en la katskatolo. Dimanchon vespere ni
revenis che ni malfrue sed kun la kato de la filino ;-)
Mireja

dominik

unread,
Sep 4, 2002, 6:21:47 AM9/4/02
to

"Mireille Corobu" <mnco...@hotmail.com> a écrit dans le message news:
al4dre$5n6$2...@lumo.pacujo.net...

> Saluton,
> Kiel mi aludis al vi en alia afisho nia kato Toussaint (iu lin donis al
mia
> filino la tagon de chiuj sanktuloj t.e. la 1an de novembro do oni lin
nomis
> Toussaint) pimentis niajn lastajn somerajn ferimomentojn...
> Jen la rakonto:
[...]
nu, kia angoro, kvazaw temas pri kaptado de sovagxa besto - preskaw la sama
afero okazis kun katino de mia frato : je la alveno en la kampara bieno,
apenaw la kagxo estis malfermita, katino furfugxis, lasante senhelpan
katidon - tiu cxi cetere helpis nin allogi la katinon, kiu revenis nokte por
mamnutri la idon. Tamen, unu semajnon poste, je foriro de parto de la
familio, la katino saltis en arbon kaj estis tre malfacile rekapti sxin por
enkagxigi kaj enawtigi.

mi ie legis, ke katoj ne logxas cxe ni, male ni logxas cxe katoj - krome,
kie pluraj katoj estas en la cxirkawajxo ili atentas ne samtempe iri sur la
saman 'teritorion' - aliiel okazas bruaj konfliktoj.

dominik
http://www.mylenium.free.fr
+

Mireille Corobu

unread,
Sep 4, 2002, 2:00:55 PM9/4/02
to
Dominik:
[...]

> mi ie legis, ke katoj ne logxas cxe ni, male ni logxas cxe katoj - krome,
> kie pluraj katoj estas en la cxirkawajxo ili atentas ne samtempe iri sur la
> saman 'teritorion' - aliiel okazas bruaj konfliktoj.

Interese, vi tre bone konas la katajn morojn. Mi nun malkovras ilin kaj
ankaux jxus malkovris ke mi preferas katojn al hundojn. Kiam oni ne plu havas
la gefilojn inter niaj piedoj oni finfine povas havi por si iom da tempo kaj
alirigardi
cxirkaux ni...
Mireja


WRHarmon

unread,
Sep 5, 2002, 1:00:30 PM9/5/02
to
Tamen por efike kunvivi, oni konstante memoru, ke hundoj havas mastrojn kaj
katoj havas stabojn.
Vilc'jo Harmon
(kun du nigregaj gekatoj)

Manuel Pancorbo

unread,
Sep 6, 2002, 5:02:40 AM9/6/02
to
Unue, bonvenon Mireja. Mi ne preteratentis vin ;-)

Mireille Corobu:

> Jen la rakonto:

Nu, tre kortuŝa, almanaŭ por mi ĉar mi nevolonte vidis morton de kateto
ĉi lunde, pro aŭtoakcidento.

Tamen kiel moralinstruo de via rakonto, ĉu ni deduktu ke urba
apartamento ne estas taŭga loko por kato? Hundoj estas apartaj, ĉar ili
estas iel similaj al homoj en rilato al sociiĝo kaj civilizaciiĝo, kaj
tial ili bone eltenas la urbecan vivon, se denaske alkutimigitaj.

(Flanke, mi testas por la unua fojo mozilon)

Mireille Corobu

unread,
Sep 6, 2002, 7:31:44 AM9/6/02
to

WRHarmon:

Pasintan dimanĉon
siajn stabojn perdis kato
kiu feliĉe antaŭ nokto
obeeme trovis mastron.
Mireja


Mireille Corobu

unread,
Sep 6, 2002, 8:42:12 AM9/6/02
to

Manuel Pancorbo:

> Unue, bonvenon Mireja. Mi ne preteratentis vin ;-)

dankon al vi kaj al ĉiuj kiuj bonvenigas min ĉi tie. Kial mi revenas?
Mi ŝatas la ĉiutagan legadon de la afiŝoj en la forumo sce,
kaj renkonti multajn el vi kiujn mi sentas kiel amikoj eĉ se la rilato estas
reta.
Ofte mi diras al mi
- Nu, mi nur legu, mi ne plu skribu sed kiel deteni sin skribi kiam la skribo
tikle fluas sur la komputila klavaro?

[...]


> Tamen kiel moralinstruo de via rakonto, ĉu ni deduktu ke urba
> apartamento ne estas taŭga loko por kato? Hundoj estas apartaj, ĉar ili
> estas iel similaj al homoj en rilato al sociiĝo kaj civilizaciiĝo, kaj
> tial ili bone eltenas la urbecan vivon, se denaske alkutimigitaj.

Mi kunsentas kun vi pri la hundoj, ni jam havis du hundojn kaj mi
konas ilin pli bone ol la katoj.
Pri la katoj mi ne scias ĉu urba apartemento maltaŭgas por ili,
mire mi observis ke la kato tuj revenante en la apartemento ŝajnis
feliĉa kaj laŭ la diroj de nia filino li estis tie tute normala.
Li havas du mastrinoj kaj adaptiĝas facile al ambaŭ,
tia adaptiĝa fakultato miras min: kvankam mi jam aŭdis pri tio
mi ne suspektis ke kato tiel, sen suferi, povis vivi malliberigita
en urbo post longa travivado tute libera eksterdome.
Mi kompatas al katoj kiuj neniam konos la eblecon elekti libere
inter eliri kaj eniri domon...kiam ilia mastro prenis lin por si.

> (Flanke, mi testas por la unua fojo mozilon)

Mi ricevis perfekte la supersignojn.
Hodiaŭ mi povas ankaŭ sendi ilin unikode ĉar mi ĵus sukcesis ricevi
SCE-ajn afiŝojn per Wanadoo.fr kiu blokiĝis ekde la 02/09/02
(160 afiŝoj ricevitaj de tiu dato).
Mi sendis miajn afiŝojn unikoditajn unue per google sen sukceso kaj due
per eo.babilejo kiu ŝanĝas aŭtomate la unikoditajn al "asciaj?" uzante
la h-metodon kaj la malaperon de la supersigno sur la ŭ.
Do mi skribis laŭhumore ikse aŭ unikode.
Iam mi faros kiel vi, mi uzos mozilon por legi kaj skribi ĉi tie ĉar mi
jam elŝutis la lastan version de mozilo sed mi uzas ĝin nur kiam
mi bezonas printi unikoditajn tekstojn ekstraktajn de TTT-paĝoj.
Kiel kato mi timas la ŝanĝon de loko sed probable mi faros kaj petos
helpon por tio laŭbezone ;-)
Nuntempe mi ne havas tempon por tio :-/
Amikajn salutojn al ĉiuj.
Mireja

0 new messages