Laux mia scio, ne ekzistas veran enciklopedion esperantan, do
nun ni povas havi iun dank' al la reto!
Ni komencis enciklopedian retan vikian (vikipedio) kaj nun havas
150 artikolojn! La beleco de cxi tiu projekto estas ke cxiuj
povas skribi aux redakti cxion per klaki "Redaktu la tekston"
sube en cxiu pagxo! Stefano Kalb (de Enciklopedio Kalblanda),
Jerry Muelver (de unumondo.com), mi kaj aliaj (kaj eble vi!)
kunlaboras gxin.
La angla vikipedio havas 19.000+ artikolojn (90.000+ pagxoj), la
germana 2.000+ pagxoj, la pola 900+ pagxoj, la hispana 600+, la
nederlanda 450+, la portugala 350+, Esperanto 350+, la sveda
150+, la franca 100+... do ni estas pligranda ol multaj naciaj
lingvoj!
Do, versxajne io interesas vin, kaj vi povas skribi artikolon pri
gxi. Se cxiuj esperantistoj skribus nur unu artikolon, ni certe
havus tre grandan enciklopedion... Nun antaux publikigxi, ni
havas 11 kontribuantojn de 6 landoj, sed ni ankaux bezonas vin.
:)
Dankon!
Chuck Smith
=====
Venu al la senpaga, libera enciklopedio
esperanta reta! http://eo.wikipedia.com/
=====
"Back Esperanto Loyally." -- J. R. R. Tolkien
http://donh.best.vwh.net/Languages/tolkien1.html