En Artikolo 8216 ma...@saluton.hacktic.nl (Mario Mueller) lastatempe
tajpis :
<<
aoB> Tion mi ne scias. Cxiu granda librovendejo devus havi "Books in
Print",
aoB> katalogon de acxeteblaj libroj en la angla. Cxu vi iros al
Navahujo?
Ne, se mi vizitus la Navahojn, mi antauxe sercxus esperantlingvajn
:-)
Mi nur interesigxas pri tiu lingvo.
Ekzemple mi auxdis, ke gxi uzas (kelkfoje/cxiam) verbojn anstataux
subjektoj. Cxu iu scias(!) pri tio ?
>>
Mi nenion scias pri la navaha krom tion, ke gxi estas membro de
la apacxa grupo de atabaskaj lingvoj, parolataj en la Roka Montaro
kaj en la cxirkauxa teritorio.
Kvankam en Ameriko trovigxas pleja lingva diverseco, la aglutinaj
lingvoj plej oftas. Aldone trovigxas ekskluziva trajto en iuj
amerikaj lingvoj : plursignifo aux polisintezo.
Pri la trajto, pri kiu vi informigxas, menciindas, ke la inukaj
vortoj estas cxiuj verboj, kvankam ili kompreneble enhavas
substantivajn elementojn. Ekzemple la vorto "inuk" povas signifi
"viro", "homo", "inuko" aux "gxi viras" (la inuka ne enhavas
genrojn), "gxi homas", "gxi inukas". Kompare la vorto "inut"
signifas "la du viroj" aux "la homparo" aux "ili duopas" ; la
vorto "inuit" signifas "la viroj", "la homoj", la "inukoj" aux
"ili viras", "ili homas" aux "ili inukas".
Mi ne povis informi pri la navaha mem, sed almenaux mi provis
informi pri la koncerna gramatika punkto.
.
Manuxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
tradukisto atestita . . Otavo (Ontario) Kanadio
(an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca