Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Propono por vorto-dividreguloj

6 views
Skip to first unread message

Gerard van Wilgen

unread,
Jun 28, 2002, 2:57:16 PM6/28/02
to
Mi volas proponi sistemon por strekdividi esperantajn vortojn, kiu estas
simpla kaj kiu produktas dividojn kiuj miaopinie estas "naturaj" por la
plejmulto da esperantistoj.

Tiu chi sistemo konsistas el 3 reguloj:

1. Ne uzu dividparton kiu konsistas el unu litero (NE: *a-prilo, *april-o).

2. Ne uzu dividstrekon antau vokalo (NE: *apr-ilo, *dol-oro), escepte inter
du limtushantaj vokaloj (ko-ordinato, sci-as)

3. Dividparto devas finighi je vokalo (spi-no, ri-po, rau-po), kondiche ke
nur unu konsonanto sekvas la dividstrekon. Se pli ol unu konsonanto sekvus
la dividstreko, la unua de tiuj konsonantoj ighos la lasta litero antau la
dividstreko (mus-kolo, dor-so, shul-tro. NE: *mu-skolo, *do-rso, *shu-ltro).

Ekzemploj:

ja-nuaro, janu-aro
feb-ruaro, febru-aro
mar-to
ap-rilo, apri-lo
ma-jo
ju-nio
ju-lio
au-gusto, augus-to
sep-tembro, septem-bro
ok-tobro, okto-bro
no-vembro, novem-bro
de-cembro, decem-bro

di-mancho, diman-cho
lun-do
mar-do
mer-kredo, merkre-do
jhau-do
ven-dredo, vendre-do
sa-bato, saba-to


Bonvolu doni viajn opiniojn.

Gerard

Paul Ebermann

unread,
Jun 28, 2002, 4:04:55 PM6/28/02
to
"Gerard van Wilgen" skribis:

> Mi volas proponi sistemon por strekdividi esperantajn vortojn, kiu estas
> simpla kaj kiu produktas dividojn kiuj miaopinie estas "naturaj" por la
> plejmulto da esperantistoj.
>
> Tiu chi sistemo konsistas el 3 reguloj:
>
> 1. Ne uzu dividparton kiu konsistas el unu litero (NE: *a-prilo, *april-o).
>
> 2. Ne uzu dividstrekon antau vokalo (NE: *apr-ilo, *dol-oro), escepte inter
> du limtushantaj vokaloj (ko-ordinato, sci-as)
>
> 3. Dividparto devas finighi je vokalo (spi-no, ri-po, rau-po), kondiche ke
> nur unu konsonanto sekvas la dividstrekon. Se pli ol unu konsonanto sekvus
> la dividstreko, la unua de tiuj konsonantoj ighos la lasta litero antau la
> dividstreko (mus-kolo, dor-so, shul-tro. NE: *mu-skolo, *do-rso, *shu-ltro).

Mi kredas, ke 2. kaj 3. preskaux
samsignifas:

Se unua dividparto finigxas je vokalo
(aux je unu el pli ol unu konsonantoj),
la dua dividparto ne devas komenci je
vokalo (escepte, se estus du vokaloj).

Do, unu el ili estas
abunda.

Pauxlo

Lee Miller

unread,
Jun 28, 2002, 4:13:35 PM6/28/02
to

"Gerard van Wilgen" <Ger...@gvwilgen.demon.nl> wrote in message
news:uhpcnh4...@corp.supernews.com...

> Mi volas proponi sistemon por strekdividi esperantajn vortojn, kiu estas
> simpla kaj kiu produktas dividojn kiuj miaopinie estas "naturaj" por la
> plejmulto da esperantistoj.

> Bonvolu doni viajn opiniojn.

Mia opinio estas ke Esperanto funkcias tute bone sen tiaj reguloj. Kial ni
aldonu ion al la lingvo? Kial ni bezonus tiajn regulojn?

Lee

Roel Haveman

unread,
Jun 28, 2002, 6:38:38 PM6/28/02
to
"Gerard van Wilgen" skribis:

> Mi volas proponi sistemon por strekdividi esperantajn vortojn, kiu estas
> simpla kaj kiu produktas dividojn kiuj miaopinie estas "naturaj" por la
> plejmulto da esperantistoj.
>

Ne ekzistas reguloj en Esperanto por la uzado de dividstreketoj. Lau mi ni
vere ne bezonas precize formulitan sistemon. Tamen eblas formuli kelkajn iom
pli gheneralajn gvidliniojn.

Jen du gvidlinioj kiuj rilatas al tipografia estetiko:
1. Oni evitu fortranchon de tre malgrandaj eroj (p-rezidant-o).
2. Oni ne distranchu tre mallongajn vortojn (ki-al).

Jen du gvidlinioj kiuj rilatas al flua legado. Ankorau: ne temas pri lingvaj
reguloj, sed nur pri provo helpi al legantoj:
3. Dividado subtenu fluan legadon. Tial oni dividu ekzemple lau silaboj au
lau gramatikaj eroj.
4. Dividado ne malhelpu fluan legadon. Tial oni ekzemple ne metu
dividstreketon post vorteron kun memstara signifo (kiun ghi en la koncerna
vorto ne havas). Do: eks-centra, fi-ziko, klar-neto, pri-zono k.t.p.

Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl

Marko Rauhamaa

unread,
Jun 28, 2002, 6:55:22 PM6/28/02
to

Jen mia propono -- kaj mi ne shercas: Oni rajtas dividi vortojn laup-
lache.

Kia eleganta simpleco! Kial kompliki perfektan solvon?

Tiu regulo krome subite faciligas uzon de esperanto per
komputilaj tekstoverkiloj: la verkiloj ne povas erari.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Lee Miller

unread,
Jun 28, 2002, 7:07:57 PM6/28/02
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.net> wrote in message
news:m3eler5...@lumo.pacujo.net...

>
> Jen mia propono -- kaj mi ne shercas: Oni rajtas dividi vortojn laup-
> lache.
>
> Kia eleganta simpleco! Kial kompliki perfektan solvon?

Brave! Precize tion mi celis.

Lee

Christopher ZERVIC

unread,
Jun 28, 2002, 10:46:14 PM6/28/02
to
"Gerard van Wilgen" <Ger...@gvwilgen.demon.nl> wrote in message news:<uhpcnh4...@corp.supernews.com>...

> Mi volas proponi sistemon por strekdividi esperantajn vortojn, kiu estas


> simpla kaj kiu produktas dividojn kiuj miaopinie estas "naturaj" por la
> plejmulto da esperantistoj.

[Trancx']

> Bonvolu doni viajn opiniojn.

Kiun problemon/mankon en Esperanto tiu propono celas solvi/plenumi?
Neniam dum 8 jaroj da E-isteco mi iam trafis demandon pri kie dividi
vorton. Mi memoras lerni ion pri vortdividado en la angla, sed tiu
estas malklara memoro nun. Cxiukaze min neniam frontis tia problemo
ajnalingve.

Christopher Zervic, Esq.

Roel Haveman

unread,
Jun 29, 2002, 5:24:32 AM6/29/02
to

"Lee Miller" skribis:

>
> "Marko Rauhamaa" <ma...@lumo.pacujo.net> wrote in message
> news:m3eler5...@lumo.pacujo.net...
> >
> > Jen mia propono -- kaj mi ne shercas: Oni rajtas dividi vortojn laup-
> > lache.
> >
> > Kia eleganta simpleco! Kial kompliki perfektan solvon?
>

Char multaj konsiderus librojn en kiuj svarmas vortdividoj kiel
"partopernanto-j" kaj "a-l" miskompostitaj.

Aliflanke, pro manko de reguloj por vortdividado en E-o, kompostisto povas
vershajne kontentige uzi por Esperanto la divid-algoritmon de alia lingvo.
Tia algoritmo elsarkas almenau la jhus menciitajn evidentajn fushojn.

Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl


Gerard van Wilgen

unread,
Jun 29, 2002, 11:18:22 AM6/29/02
to

"Christopher ZERVIC" <espera...@hotmail.com> wrote in message
news:642e38f9.02062...@posting.google.com...

> "Gerard van Wilgen" <Ger...@gvwilgen.demon.nl> wrote in message
news:<uhpcnh4...@corp.supernews.com>...
>
> > Mi volas proponi sistemon por strekdividi esperantajn vortojn, kiu estas
> > simpla kaj kiu produktas dividojn kiuj miaopinie estas "naturaj" por la
> > plejmulto da esperantistoj.
>
> [Trancx']
>
> > Bonvolu doni viajn opiniojn.
>
> Kiun problemon/mankon en Esperanto tiu propono celas solvi/plenumi?

La problemo manifestighos kiam oni volas prilabori esperantan tekston per
komputero. Komputeroj ne havas prudenton, tial ili bezonas regulojn.

Sen reguloj komputero kelkfoje dividstrekos vortojn iomete strange (t.e.
"strange" por homoj), ekz. "sho-rbeto", "libro-jn", "br-asiko".

Gerard van Wilgen

Tonyo del Barrio

unread,
Jun 29, 2002, 11:36:45 AM6/29/02
to

Christopher ZERVIC skribis

> > Mi volas proponi sistemon por strekdividi esperantajn vortojn,
>
> Kiun problemon/mankon en Esperanto tiu propono celas solvi/plenumi?
> Neniam dum 8 jaroj da E-isteco mi iam trafis demandon pri kie dividi
> vorton. Mi memoras lerni ion pri vortdividado en la angla, sed tiu
> estas malklara memoro nun. Cxiukaze min neniam frontis tia problemo
> ajnalingve.
>
> Christopher Zervic, Esq.

En la hispana ekzistas klaraj reguloj pri la strekdivido; ne estas tiel
strange ke ili ankau ekzistu en esperanto.
(Pretere, la hispanaj reguloj estas tre similaj al la proponitaj de Gerard)

Tonyo

Lee Miller

unread,
Jun 29, 2002, 12:35:53 PM6/29/02
to

"Tonyo del Barrio" <tonyode...@teleline.es> wrote in message
news:afkk6h$f0g$1...@lumo.pacujo.net...

> En la hispana ekzistas klaraj reguloj pri la strekdivido; ne estas tiel
> strange ke ili ankau ekzistu en esperanto.

Sed la kerna fakto estas ke ili _ne_ ekzistas en Esperanto. Kaj estas egale
senutile proponi tiajn regulojn, kiel proponi surogatajn skribsistemojn aux
aliajn reformojn en Esperanto. Neniam cxiuj konsentos, do finfine temas pri
malsxparo de tempo.

La sola sagxa konsilo estas: uzu la dividstrekon laux via propra
volo/kutimo. Se oni sekvas nacilingvan kutimon aux ne, apenaux povas okazi
miskomprenoj por la leganto. Ecx strangaspektaj vortdividoj (al miaj
okuloj) ne estas problemo; oni rapide alkutimigxas.

Lee

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Jun 29, 2002, 1:54:14 PM6/29/02
to
Lee Miller <LeeM...@msn.com>:

> > En la hispana ekzistas klaraj reguloj pri la strekdivido; ne estas tiel
> > strange ke ili ankau ekzistu en esperanto.
>
> Sed la kerna fakto estas ke ili _ne_ ekzistas en Esperanto. Kaj estas egale
> senutile proponi tiajn regulojn, kiel proponi surogatajn skribsistemojn aux
> aliajn reformojn en Esperanto. Neniam cxiuj konsentos, do finfine temas pri
> malsxparo de tempo.

Laŭ mi, ne estas tute tiel. Se oni proponas bonajn regulojn, eble iu
alia uzos ilin, kaj ne gravas, se ne ĉiuj konsentas pri ili.

Ŝajne mi ne tre precize memoris, kion diras PAG. Fakte ĝi konsilas
dividi laŭ la gramatikaj partoj, escepte la finaĵojn, se la vorto
estas dividebla tiel, alie laŭ la silaboj, kaj ĝi mencias alternativan
sistemon, en kiu oni dividas ĉiam antaŭ vokalo. La alternativa sistemo
taŭgas por presistoj, kiuj ne scias Esperanton, aŭ por komputiloj,
kiuj ne havas vortaron.

Laŭ PAG-a propono ŝajnas aserti, ke oni rajtas dividi la vorton
"konservativulo" nur kiel "konservativ-ulo". Tio ne ŝajnas tute bona.
Prefere estus permesi dividadon laŭ silaboj ankaŭ en vortoj
konsistantaj el pluraj vorteroj, sed eble oni donu pli altan koston al
tia divido:

PLEJ KOSTE: kon-ser-va-ti-vulo
MEZKOSTE: kon-ser-va-ti-va
MALPLEJ KOSTE: konservativ-ulo

Tiam la komputilo povus bilanci tiujn kostojn kontraŭ la kosto de tro
longa intervorta spaco, "orfo", "vidvino", ktp, ktp. Interesatoj
konsultu la libron pri TeX.

Edmundo

KaGu;-}

unread,
Jun 29, 2002, 2:14:11 PM6/29/02
to
Cu reguloj vere estas bezonata?

Mi kredas ke dividado de vortoj estas io kiun oni faras intuicie. Mi, plej
kredeble, neniam dividus la vorton "kredeble" kiel "k-rede-ble" sed jene
"kred-ebl-e" au eble "kred-eb-le".

KaGu:-}

"Roel Haveman" <ro...@tekstoj.nl> skrev i meddelandet
news:K4fT8.165241$3g4.14...@zwoll1.home.nl...

Paul Ebermann

unread,
Jun 29, 2002, 2:21:50 PM6/29/02
to
"KaGu;-}" skribis:

> Cu reguloj vere estas bezonata?
>
> Mi kredas ke dividado de vortoj estas io kiun oni faras intuicie. Mi, plej
> kredeble, neniam dividus la vorton "kredeble" kiel "k-rede-ble" sed jene
> "kred-ebl-e" au eble "kred-eb-le".

Sed kiel komputilo faru gxin intuicie?

Mi kredas, ke programoj bezonas regulojn,
ne homoj...

Pauxlo

Jaena Esperantisto

unread,
Jun 29, 2002, 6:54:09 PM6/29/02
to

"KaGu;-}" <Ka...@esperanto.esperantujo.invalid> escribi? en el mensaje
news:TNmT8.13916$p56.4...@newsb.telia.net...

> Cu reguloj vere estas bezonata?
>
> Mi kredas ke dividado de vortoj estas io kiun oni faras intuicie. Mi,
plej
> kredeble, neniam dividus la vorton "kredeble" kiel "k-rede-ble" sed jene
> "kred-ebl-e" au eble "kred-eb-le".
>

Au tiel: kre-de-ble

:-)

KaGu;-}

unread,
Jun 30, 2002, 2:39:28 AM6/30/02
to

"Jaena Esperantisto" <pablo...@hotmail.com> skrev i meddelandet
news:afld5i$ft5$1...@lumo.pacujo.net...

>
> "KaGu;-}" <Ka...@esperanto.esperantujo.invalid> escribi? en el mensaje
> news:TNmT8.13916$p56.4...@newsb.telia.net...
> > Cu reguloj vere estas bezonata?
> >
> > Mi kredas ke dividado de vortoj estas io kiun oni faras intuicie. Mi,
> plej
> > kredeble, neniam dividus la vorton "kredeble" kiel "k-rede-ble" sed jene
> > "kred-ebl-e" au eble "kred-eb-le".
> >
>
> Au tiel: kre-de-ble
> :-)

Ne, sed pli kredeble "kred-eble" ĉar mi kutime evitas dividi la vortojn pli
ol unu forjo. Por ke estu sincera, mi fakte evitas dividon de vortoj entute.

Via propono kondukas al la divido "kre-deble" kaj laŭ mi la parto "deble"
estas tre stranga.

Se iu persono kiu suferas de disleksio (ekz. mi) vidas
la parton "deble" sur la sekvanta linio, sen la ligstreketo, li tre facile
povas mislegi ĝin al "diable" aŭ "debile" ;-) ĉar laŭ mia scio ne ekzistas
iun vorton "deble" kaj pro tio mia cerbo "ĝustingas" la "erarliterumitan"
vorton ;-)

La sama fenomeno validas se mi ekz. skribas "kliel". Mia
kadukiĝita cerbo je kontrollegado tuj legas la vorton "kiel" kaj pro tio mi
senhonte povas sendi mesaĝojn al ĉi tiu lingve erudita novaĵgrupo kun tiaj
eraroj.

La mislegproponoj tute devenas el miaj propraj spertoj. Fakuloj, kiuj
cetere kutime ne suferas de la cerba perturbo kiu kaŭzas la fenomenon, certe
taksas miajn spertojn kiel malsciencaj. Nu, la interesa afero estas ke mi
sufiĉe facile povas vidi miajn erarojn je relegado post kelkaj semajnoj, se
mi
koncentrigas miajn pensojn je la legata teksto.

KaGu;-}
kiu petas pardonon ke li deviis el la temo pri divistrekoj.
>


Jaena Esperantisto

unread,
Jun 30, 2002, 10:29:38 AM6/30/02
to
Jes kagu, oni povas erari, sed tio ne estas tiel normala lau mi. Mi donos al
vi ekzemplon:

En la hispana lingvo, oni povas dividi tiel: kre-de-ble. Tio okazas en chiuj
la vortoj (kvankam la hispana ankau havas esceptojn), kaj tiu regulo estas
uzata delonge. Kiel vi scias, la hispana estas unu el la lingvoj kiu havas
pli da parolantoj en la mondo. Multaj verkoj, libroj, jhurnaloj ktp. uzas
tiun regulon, kaj sincere, mi neniam auskultis plendon pri tiu fakto krom la
via :-))). Milionoj da homoj uzas tiun regulon por skribi kaj legi, kaj tio
ne sajnas esti malfacilajho. Mi komprenas ke tio povas esti stranga por
parolantoj de aliaj lingvoj kaj pro tio mi kredas ke la plej bona afero
estas permesi chiujn dividi vortojn lauvole.

Amike Pablo. ;-)

KaGu;-}

unread,
Jun 30, 2002, 11:58:38 AM6/30/02
to

"Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> skrev i meddelandet
news:afl4su.3...@epaul.my-fqdn.de...

La programisto kompreneble devas sekvi ian principon kiam li kreas programon
por vordividado. Al mi sajnas ke la plej multo de tiuj programistoj kiuj
kreis tekstprilaboriloj ne havas tiom da fantazio ke ili povas krei
programojn kiuj povas agi home intuicie. Estas preskau ridinda kiam homoj
parolas pri "la komputilo eraris" kiam fakte temas pri programisto kiu ne
povis krei funkciantan programon. Entute la ideo ke "komputilo" estas io
vivanta kaj ekipita per propra volovo timigas min.

Komputiloj estas masinoj kaj ciam restu tiaj. Fakte, estas ni homoj kiuj
faru la decidojn, ne la komputiloj au la programoj. Ili ambau estas
helpiloj, kiuj je la plej bona kazo povas esti utilaj sed je la malplej
bona kazo povas esti detruantoj de homaj vivioj.

KaGu:-}
>
> Pauxlo
>

Steve231

unread,
Jun 30, 2002, 1:51:59 PM6/30/02
to

"Jaena Esperantisto" <pablo...@hotmail.com> wrote in message
news:afn3vi$i94$1...@lumo.pacujo.net...

Mi konjektas, ke mi ne vidas gxin tiel signifoplena problemo ...

Amike, Stefano en Misxigano

Manuel Pancorbo

unread,
Jun 29, 2002, 4:39:44 AM6/29/02
to

"Roel Haveman" <ro...@tekstoj.nl>

>
> Ne ekzistas reguloj en Esperanto por la uzado de dividstreketoj. Lau mi ni
> vere ne bezonas precize formulitan sistemon.

Mi kredas ke ĝi ja estas bezonata. Ekz., la kompost-sistemo LaTeX uzas
precizajn divid-regulojn por ĝuste komposti tekston en paragrafo. Por ĉiu
lingvo oni skribis propran dividregulan dosieron (en anglalingva fakesprimo
"hyphenation patterns"), nomatan tiel: <lingvo-kodo>hyphen.tex. Ekz., por la
franca ĝi estas "frhyphen.tex". En ĉiu distribuaĵo de LaTeX troviĝas tre
kompleta aro da tiaj dosieroj, kun reguloj por multaj lingvoj.

Esperanto ne estas escepto. Ekzistas dosiero "eohyphen.tex" enhavanta la
dividregulojn por esperanto. Ĝi estis kreita en 1993 de Derk Ederveen kun
helpo de LaTeX fakulo. Do, Derk mem "kreis" tiajn regulojn laŭ siaj - supoze
saĝaj - preferoj.

Tamen mi ne havis ŝancon testi tiujn regulojn ĉar la maniero enkodigi
ne-askiajn literojn en la "hyphen"-dosiero estas iom arkaika kaj la nunaj
LaTeX-dividiloj rifuzas ĝin.

Konklude: jam estis klopodo iel normigi la dividregulon, kvankam ĝi ne
praktike efektiviĝis; tia normigo estas tre bezonata por kompost-sistemo kia
LaTeX.

Dume, mi esperas veki la atenton de LaTeX-spertaj esperantistoj por la
renovigo de la esperanta vortdivida ŝablondosiero.


--

Manuel Pancorbo
http://babil.komputilo.org/index.cgi?ago=sercxu&sercx_kasx=Manolo


Colson Jean-françois

unread,
Jun 30, 2002, 3:49:21 PM6/30/02
to
Deksepa regulo:

> 1. Ne uzu dividparton kiu konsistas el unu litero (NE: *a-prilo,
*april-o).

Dekoka regulo:


> 2. Ne uzu dividstrekon antau vokalo (NE: *apr-ilo, *dol-oro), escepte
inter
> du limtushantaj vokaloj (ko-ordinato, sci-as)

Deknaŭa regulo:


> 3. Dividparto devas finighi je vokalo (spi-no, ri-po, rau-po), kondiche ke
> nur unu konsonanto sekvas la dividstrekon. Se pli ol unu konsonanto sekvus
> la dividstreko, la unua de tiuj konsonantoj ighos la lasta litero antau la
> dividstreko (mus-kolo, dor-so, shul-tro. NE: *mu-skolo, *do-rso,
*shu-ltro).

;-)


Colson Jean-françois

unread,
Jun 30, 2002, 3:53:19 PM6/30/02
to
> Char multaj konsiderus librojn en kiuj svarmas vortdividoj kiel
> "partopernanto-j" kaj "a-l" miskompostitaj.

Cu vere sencas dividi vorton aldonante streketon pli largan ol la
sekvantliniigita fina litero?

Colson Jean-françois

unread,
Jun 30, 2002, 4:13:51 PM6/30/02
to
> Interesatoj
> konsultu la libron pri TeX.


Kie konsulteblas tiu libro?


Colson Jean-françois

unread,
Jun 30, 2002, 6:55:10 PM6/30/02
to
Ve! Mi ankoraŭfoje forgesis UTF-8-igi mian respondon.

> > Char multaj konsiderus librojn en kiuj svarmas vortdividoj kiel
> > "partopernanto-j" kaj "a-l" miskompostitaj.

Jen la ĉapeloj...

Ĉu vere sencas dividi vorton aldonante streketon pli larĝan ol la
sekvantliniigita fina litero?

Roel Haveman

unread,
Jul 1, 2002, 7:47:23 AM7/1/02
to

"Colson Jean-françois" skribis:

> > > Char multaj konsiderus librojn en kiuj svarmas vortdividoj kiel
> > > "partopernanto-j" kaj "a-l" miskompostitaj.
[...]

> Ĉu vere sencas dividi vorton aldonante streketon pli larĝan ol la
> sekvantliniigita fina litero?
>

Kompreneble ne! Tial oni ne faru tion. Kaj jen: "regulo"!

Roel Haveman
http://www.tekstoj.nl

Kjell Rehnstrom

unread,
Jul 2, 2002, 2:25:24 PM7/2/02
to
Jaena Esperantisto wrote:

> (...)


>
> En la hispana lingvo, oni povas dividi tiel: kre-de-ble. Tio okazas en chiuj
> la vortoj (kvankam la hispana ankau havas esceptojn), kaj tiu regulo estas
> uzata delonge. Kiel vi scias, la hispana estas unu el la lingvoj kiu havas
> pli da parolantoj en la mondo. Multaj verkoj, libroj, jhurnaloj ktp. uzas
> tiun regulon, kaj sincere, mi neniam auskultis plendon pri tiu fakto krom la
> via :-))). Milionoj da homoj uzas tiun regulon por skribi kaj legi, kaj tio
> ne sajnas esti malfacilajho. Mi komprenas ke tio povas esti stranga por
> parolantoj de aliaj lingvoj kaj pro tio mi kredas ke la plej bona afero
> estas permesi chiujn dividi vortojn lauvole.

Haa, mi pensis, li uzas tute la svedan sistemon, almenau unu el ili. Sed tute
ne, ni ne havas la regulon que oni povas dividi "kre-de-ble" sed "kre-deb-le"
lau unu sistemo kaj "kred-ebl-e" lau alia. La skribanto povas decidi kiun
sistemon li volas uzi.

Kjell R

0 new messages