Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Rakedo

0 views
Skip to first unread message

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 2, 1996, 3:00:00 AM11/2/96
to


Manuel M Campagna skribis:

> [...] Ankavx en la sagao pri Gilgamesxo estas rakonto pri spaceniro en
> rakedo de Gilgamesxo, kaj la sagao rakontas, kiel Gilgamesxo konstatis
> per persona observado el la rakedo, ke Tero estas bulo.

> Ekzistas diversaj pruvoj. Tamen neniu el ili bazigxis sur observado
> (se oni malkredas, ke Gilgamesxo vojagxis per spacrakedo) gxis hundino
> Lajko vizitis la Spacon en 1957(?) [...]

En PIV legeblas, ke "rakedo" estas "plata pilkojxetilo, konsistanta el
ligna kadro, meze de kiu interplektigxas reto da strecxitaj sxnuroj, kaj
el longa tenilo" kaj ankaux "analogforma (sen sentenila) aparato, uzata
allige al sxuo, kaj ebliganta pasxi sur negxo, ne enprofundigxante".

Mi dubas, ke Gilgamesxo vojagxis per io tia.

Supozeble tio, pri kio Manuelo rakontis, estas "raketo". "Raketo" estas
oficiala vorto, kiu signifas laux PIV "arta fajrajxo, kiu pafigxas per
fuzajxo en la aeron kaj tie eksplodas, eljxetante multajn brilajn
diverskolorajn fajrerojn" kaj "spacopafajxo, uzanta fuzajxon kiel
pelrimedon".

Mi tuj konfesu, ke ankaux mi foje hezitas, kiu estas kiu el tiuj du
vortoj. Tiajn facile konfuzeblajn vortoparojn oni nomas "paronimoj",
kaj ili estas vera plago en Esperanto. Eble Manuelo konscie malobeas
PIV-on uzante por cxiuj cxi signifoj nur la vorton "rakedo". Mi povus
simpatii kun tiu ideo, sed mi eble preferus uzi "raketo" por ambaux,
cxar gxi estas oficiala. Alternative oni povus sercxi por "rakedo"
alternativon, kiu tute malsimilas al "raketo" - eble "pilkojxetilo"
kaj "negxosxuo".

/Bertilo

Ian Fantom

unread,
Nov 4, 1996, 3:00:00 AM11/4/96
to

Bertilo Wennergren skribis:

> En PIV legeblas, ke "rakedo" estas "plata pilkojxetilo, konsistanta el

..

> Supozeble tio, pri kio Manuelo rakontis, estas "raketo". "Raketo"
estas
> oficiala vorto, kiu signifas laux PIV "arta fajrajxo, kiu pafigxas per

..



> Mi tuj konfesu, ke ankaux mi foje hezitas, kiu estas kiu el tiuj du
> vortoj.

La vorton 'rakedo' mi uzis jam longe anta^u ol aperis PIV, en la senco
de 'arta fajra^jo', a^u io tia. 'Raketo' estas la^u mi rako por ekzemple
bicikletoj. Mi ne trovas problemon pri 'tenisbatilo'.

Mi scivolas, de kie venis tiu uzo de 'rakedo'. Certe mi ne inventis
^gin. Mi tutsimple konstatis dum la lastaj jaroj ke preska^u ^ciuj aliaj
diras 'raketo'. ^Cu iu havas ideojn?


--
------------------------------------------------------------------------
| Ian Fantom EMail I...@mintex.demon.co.uk
------------------------------------------------------------------------

Alan Gould

unread,
Nov 6, 1996, 3:00:00 AM11/6/96
to

In article <654850...@mintex.demon.co.uk>, Ian Fantom
<I...@mintex.demon.co.uk> writes

>
>
>La vorton 'rakedo' mi uzis jam longe anta^u ol aperis PIV, en la senco
>de 'arta fajra^jo', a^u io tia. 'Raketo' estas la^u mi rako por ekzemple
>bicikletoj. Mi ne trovas problemon pri 'tenisbatilo'.
>
>Mi scivolas, de kie venis tiu uzo de 'rakedo'. Certe mi ne inventis
>^gin. Mi tutsimple konstatis dum la lastaj jaroj ke preska^u ^ciuj aliaj
>diras 'raketo'. ^Cu iu havas ideojn?

rak-et-o estas eta rak-o.
raket-o indikas piroteknikan jxetilon - angla 'rocket'
raked-o estas kiel vi priskribas, sed estas multaj aliaj Esp-vortformoj
kiuj indikas tipojn de kradbariloj, skrenoj(MJB), kribroj k.t.p.
--
Alan Gould Life's not about what should be, it's about what is

0 new messages