Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Citizendium kontrau Vikipedio

3 views
Skip to first unread message

Michel Legare

unread,
Aug 25, 2008, 8:17:07 PM8/25/08
to
La vikipedia orgio estas finita: jen Citizendium! Au kial la kvalito
chiam superas la kvanton...

http://en.citizendium.org/wiki/Welcome_to_Citizendium

Por tiuj kiuj povas legi la francan, jen tre kritikema blogo pri la
fenomeno Vikipedio :

http://www.wikipedia.un.mythe.over-blog.com/article-6266255.html

Novatago

unread,
Aug 26, 2008, 4:55:52 AM8/26/08
to
Jes, Jes... nur en la angla... tre "supera" :P


"Michel Legare" <csbs...@nospamyahoo.ca> escribió en el mensaje news:6hh0c3F...@mid.individual.net...

Mireille Corobu

unread,
Aug 26, 2008, 5:09:32 AM8/26/08
to
> Michel Legare a écrit :

Por vikipedia same kiel por ĉiuj kaj ĉiaj perretaj (kaj eĉ alispecaj)
informoj oni devas singardi kaj "legi klerule".
Ni neniam forgesu ke malantaŭ retaj informejoj kiuj tuŝas larĝan
publikon estas tre probable gruppremoj ĉiaspecaj.
Ideale estas trovi informojn el tre diversaj fontoj.
Salutas Mireja.


Michel Legare

unread,
Aug 26, 2008, 6:20:17 AM8/26/08
to
Vi konfuzas ujon kaj enhavon. Se la homaro havus nur esperantajn
librojn por plibonigi siajn konojn, ghi ne estus tre lerta. Feliche, en
la angla, oni trovas chion ne nur kvante, sed ankau kvalite.

Aliflanke, Citizendium estas nun nur en "beta" modo. Ghi estas
naskighanta. Mi supozas ke en proksima estonteco, ghi kreskos ankau
alilingve. Kial ne ? La etiko sur kiu sin tenas Citizendium ne estas la
ekskluziveco de la uzantoj de la angla lingvo. Ghi estas nur la
ekskluziveco de la fakuloj chiulingve.

Michel Légaré

Michel Legare

unread,
Aug 26, 2008, 7:12:40 AM8/26/08
to
On 2008-08-26 05:09:32 -0400, Mireille Corobu <mnco...@hotmail.com> said:

> > Michel Legare a écrit :
>> La vikipedia orgio estas finita: jen Citizendium! Au kial la kvalito
>> chiam superas la kvanton...
>>
>> http://en.citizendium.org/wiki/Welcome_to_Citizendium
>>
>> Por tiuj kiuj povas legi la francan, jen tre kritikema blogo pri la
>> fenomeno Vikipedio :
>>
>> http://www.wikipedia.un.mythe.over-blog.com/article-6266255.html
>
> Por vikipedia same kiel por ĉiuj kaj ĉiaj perretaj (kaj eĉ alispecaj)
> informoj oni devas singardi kaj "legi klerule".

> Ni neniam forgesu ke malantaÅ­ retaj informejoj kiuj tuÅ as larÄ an

> publikon estas tre probable gruppremoj ĉiaspecaj.
> Ideale estas trovi informojn el tre diversaj fontoj.

El tre diversaj fidindaj fontoj neanonimaj, mi dirus.

Michel

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Aug 26, 2008, 11:34:29 AM8/26/08
to
do, ni ĉesu uzi esperanton.. problemo solvita

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Aug 26, 2008, 11:35:49 AM8/26/08
to

mi ŝajnas maljusta kompari grandegan multilingvan projecton.... kun
beta projekto...

tial ke. ĉiam, malgrandaj projectoj estas kontroleblaj... grandaj,
bonaj kaj malbonaj, ne estas

Michel Legare

unread,
Aug 26, 2008, 12:23:00 PM8/26/08
to
On 2008-08-26 11:34:29 -0400, "Jubilo {Meksikurbo}" <jub...@gmail.com> said:

> do, ni ĉesu uzi esperanton.. problemo solvita

Pli klarigu la komparon, mi petas.

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Aug 26, 2008, 2:50:09 PM8/26/08
to

bonlvole citu ĝuste..

vi diris:


> La vikipedia orgio estas finita: jen Citizendium! Au kial la kvalito
> chiam superas la kvanton...

mi diris poste:


>mi ŝajnas maljusta kompari grandegan multilingvan projecton.... kun
>beta projekto...
>tial ke. ĉiam, malgrandaj projectoj estas kontroleblaj... grandaj,
>bonaj kaj malbonaj, ne estas

mi volas diri... estas tre malfacili kontri ĉiun artokilon en iu
grandega retejo kiel Vikipedio.. do.. oni ĈIAM pagas akureco pro
grandeco.. ne nur en VIkipedio...

kontrolado malebligas la kreskadon...


Michel Legare

unread,
Aug 26, 2008, 7:38:40 PM8/26/08
to
On 2008-08-26 14:50:09 -0400, "Jubilo {Meksikurbo}" <jub...@gmail.com> said:

> mi volas diri... estas tre malfacili kontri ĉiun artokilon en iu
> grandega retejo kiel Vikipedio.. do.. oni ĈIAM pagas akureco pro
> grandeco.. ne nur en VIkipedio...
>
> kontrolado malebligas la kreskadon...

Kies kreskado ? Chu de monstro ? La kreskado por la kreskado ne estas
en si celo. La kreintoj de Citizendium--el kiuj multaj estas ankau
eks-kreintoj de Vikipedio-- bone komprenis tion : la anonimeco allogas
iun ajn, precipe la nekompetentan amatoton, kaj kiam la nekompetenta
amatoro redaktas anonime, li plejofte redaktas neresponse.

Michel Légaré

Jubilo {Meksikurbo}

unread,
Aug 27, 2008, 9:23:31 AM8/27/08
to
>
> Kies kreskado ? Chu de monstro ? La kreskado por la kreskado ne estas
> en si celo. La kreintoj de Citizendium--el kiuj multaj estas ankau
> eks-kreintoj de Vikipedio-- bone komprenis tion : la anonimeco allogas
> iun ajn, precipe la nekompetentan amatoton, kaj kiam la nekompetenta
> amatoro redaktas anonime, li plejofte redaktas neresponse.
>


malgranda enciklopedio ne estas enciklopedio ..

por mi, malamu vikipedion kaj ReVon

Jens S. Larsen

unread,
Aug 27, 2008, 10:21:05 AM8/27/08
to
Interesa projekto, dankon pro la informo. Tamen, mi ne estas certa cxu
kompari WP kun Volapuko kaj CZ kun Esperanto, aux WP kun Esperanto kaj
CZ kun Ido. Mi tendencas al la dua, mi kredas.

Mi iom foliumis por havi gustumon. La pagxo pri Danio en CZ estas tre
malgranda kompare al CZ. (Mi ne scias la Belorusan, sed la WP-pagxo
pri Danio aspektas belege). La CZ-pagxo pri Esperanto estas surprize
granda kaj bone strukturita, sed oni facile rimarkas erarojn. Ekzemple
gxi donas la impreson ke oni komencis inventi simbolojn (la stelon, la
melonon) nur en 1983 -- en la fonto (retpagxo kien kondukas ligilo) la
jaro estas gxuste indikita kiel 1893! Sed se iu interesigxas, oni
facile povas farigxi kunlaboranto. La plej multaj artikoloj estas
indikitaj kiel malnetaj kaj redakteblaj de iu ajn ema enregistrigxi.

Michel Legare:

Jens S. Larsen

unread,
Aug 27, 2008, 4:17:16 PM8/27/08
to
Mi skribis fuŝe:

> La pagxo pri Danio en CZ estas tre malgranda kompare al CZ.

... kompare al WP, kompreneble.

Cetere mi demandas min kial Citizendium nomas sin laŭ Germana
dentpasta marko... eble Vikipedio havas ion pri tio.

Tonyo

unread,
Aug 27, 2008, 6:12:14 PM8/27/08
to
"Jens S. Larsen":
>. La [citizendium]-pagxo pri Esperanto estas surprize

> granda kaj bone strukturita, sed oni facile rimarkas erarojn.

Shajnas ke tiu pagho http://en.citizendium.org/wiki/Esperanto estas
simpla kopio de la pagho de la angla Wikipedio pri Esperanto, tia kia
ghi aperis en novembro de 2006.
Post tio nur tehhnikaj modifoj estis faritaj.

Se jughi per tio, Citizendium ne estas konkuranto al Vikipedio.

Ankorau pli malbona estas la nova enciklopedio lanchita de Google,
"Knol" http://knol.google.com/
Serchu "Esperanto", kaj vi trovos nur unu artikolon plenan de
sensencajhoj.

Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu

Ken Miner

unread,
Aug 27, 2008, 6:24:41 PM8/27/08
to

"Jens S. Larsen" <jens_s...@yahoo.dk> wrote in message
news:c4c9328d-7f5b-45e5...@v57g2000hse.googlegroups.com...
Mi skribis fuse:

>> La pagxo pri Danio en CZ estas tre malgranda kompare al CZ.

>... kompare al WP, kompreneble.

>>Cetere mi demandas min kial Citizendium nomas sin lau Germana


>>dentpasta marko... eble Vikipedio havas ion pri tio.

Cxar oni tiel ofte ridetas pro amuzo je la tendencaj vikiversioj de la
historio? :)


Michel Legare

unread,
Aug 27, 2008, 7:01:33 PM8/27/08
to
On 2008-08-27 18:12:14 -0400, Tonyo <tonyode...@gmail.com> said:

> "Jens S. Larsen":
>> . La [citizendium]-pagxo pri Esperanto estas surprize
>> granda kaj bone strukturita, sed oni facile rimarkas erarojn.
>
> Shajnas ke tiu pagho http://en.citizendium.org/wiki/Esperanto estas
> simpla kopio de la pagho de la angla Wikipedio pri Esperanto, tia kia
> ghi aperis en novembro de 2006.
> Post tio nur tehhnikaj modifoj estis faritaj.

Pri la zamenhofa, la artikolo ne ankorau estas aprobita. "This is a
draft article, under development. These unapproved articles are subject
to a disclaimer." Article status: Developing article (beyond a stub,
but incomplete)

> Se jughi per tio, Citizendium ne estas konkuranto al Vikipedio.

Kiam la artikolo estos aprobita, jes. Tiel estas la supereco de Citizendium.

> Ankorau pli malbona estas la nova enciklopedio lanchita de Google,
> "Knol" http://knol.google.com/
> Serchu "Esperanto", kaj vi trovos nur unu artikolon plenan de
> sensencajhoj.
>
> Amike,
> Toño
> http://www.delbarrio.eu

Michel Légaré


Tonyo

unread,
Aug 28, 2008, 5:51:25 PM8/28/08
to
> Ankorau pli malbona estas la nova enciklopedio lanchita de Google,
> "Knol"http://knol.google.com/
> Serchu "Esperanto", kaj vi trovos nur unu artikolon plenan de
> sensencajhoj.

Mi iom ampleksigis la temon en mia blogo:
http://www.delbarrio.eu/2008/08/knol-mise-startas.htm

Amike,
Toño
http://www.delbarrio.eu

0 new messages