Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Esperanta Radio

1 view
Skip to first unread message

Jaena Esperantisto

unread,
Jun 4, 2002, 10:16:52 PM6/4/02
to
Saluton,

Mi, kiam mi havas iom da tempo, auskultas la elsendon de Radio Polonia, sed
kiel ili parolas rapidege mi ankorau ne komprenas chion, kvankam iom post iom
mi jam sukcesas kompreni multajn aferojn. Mi iam legis, mi ne bone memoras
kie, ke la elsendo de Radio Habana estas pli facile komprenebla, chefe por
hispanparolantoj kiel mi, char la prononcado de kubanoj mi supozas estas pli
simila al tiu mia. Sed kiam mi intencas auskulti tiun elsendon la programo
diras ke la dosiero ne estas valida. Mi atente legis la paghon kaj malkovris
ke Radio Habana elsendas en esperanto nur dimanche kaj nur je unu hora (mi
kredas ke nur unu). Chu iu scias se oni eblas atingi tiujn elsendajhojn tute
same kiel oni povas fari kun polaj elsendoj?.

Chiumaniere mi dauros auskultante la polan radian elsendon en Esperanto, char
oni diras kaj vere sajnas ke ghi estas ne nur la plej ofta elsendo sed ankau
la plej bona en Esperantujo.

Dankon.

Xavier Godivier

unread,
Jun 4, 2002, 11:22:44 PM6/4/02
to

Jaena Esperantisto wrote:
....


> Radio Habana elsendas en esperanto nur dimanche kaj nur je unu hora (mi
> kredas ke nur unu). Chu iu scias se oni eblas atingi tiujn elsendajhojn tute
> same kiel oni povas fari kun polaj elsendoj?.

eblas auxskulti la elsendon de Radio Havano en la TTT-ejo de Radio
Auxstrio Internacia, "ROI"
http://roi.orf.at/es_infocenter.asp

eblas ankaux auxskulti cxiutage la elsendojn de Radio Cxinio Internacia
http://online.cri.com.cn/radio4u/esperanto.html

Vi povas retrovi tiujn adresojn kaj plurajn aliajn pri radio en la
rubriko pri radio de DMoz:
http://dmoz.org/World/Esperanto/Distrigxo/Radio/

>
> Chiumaniere mi dauros auskultante la polan radian elsendon en Esperanto, char
> oni diras kaj vere sajnas ke ghi estas ne nur la plej ofta elsendo sed ankau
> la plej bona en Esperantujo.

La plej ofta kune kun la cxina, kaj jes certe la plej bona.

Zav'
------------------------------
http://esperanto-panorama.net/

Jaena Esperantisto

unread,
Jun 5, 2002, 10:29:12 AM6/5/02
to
Dankon pro la adresoj xavier, mi jhus auskultis la elsendon de Radio Habano
kaj vere estas pli facila por hispanparolanto kiel mi kompreni tion kion oni
diras alia hispanparolanto esperante.

"Xavier Godivier" <Godi...@netcourrier.com> escribio en el mensaje
news:3CFD8404...@netcourrier.com...

Dario Rodriguez

unread,
Jun 5, 2002, 11:33:55 AM6/5/02
to
Mi rimarkis ke same Jaena Esperantisto kiel Xavier Godivier auskultas
regule la elsendojn de Pola Radio. Permesu al mi konsilon: cxiuj, kiuj
auskultas Polan Radion retskribu al ties redakcio de tempo al tempo, ecx
nur por konstatigi ke vi auskultas la programojn. Tio multege gravas por
la survivo de la esperantaj elsendoj. Se ili ne ricevus suficxe da
korespondajxoj de la auskultantoj, la E-programo riskus malaperi.

Tio kompreneble valoras ankau por la E-programoj de aliaj radiostacioj.

Retadreso de Pola Radio: <esperanto...@radio.com.pl>

Dario Rodriguez


0 new messages