Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Poŝtelefono

9 views
Skip to first unread message

Gilberto F da Silva

unread,
Jun 25, 2022, 9:49:59 PM6/25/22
to

Kiu estas la plej bona maniero por tajpi Esperante ĉe poŝtelefonon?

--

Gilberto F da Silva


signature.asc

novatago

unread,
Jun 26, 2022, 3:39:17 AM6/26/22
to
Ekzistas du operaciumoj: Android kaj Ios. Laŭ mia memoro Androido jam
havas Esperantan klavaron en si mem, nur oni devas serĉi ĝin. Ankaŭ
troveblas multajn Esperantajn Klavarojn en la oficiala vendejo de Guglo.

Pri Aifonoj, mi ne scias.

Tamen se via demando estas tiel specifa por vere demandi pri "la plej
bona maniero". Mia respondo estas: Tio estas laŭ personaj ŝatoj kaj
bezonoj. Esploru la klavarojn kaj uzu tiun, kiun vi pli ŝatas. Eble la
plej "bona" maniero estas uzi klavaron, kiu havas disponeblan ĉiun
Esperantan literon sen tuŝi duan klavon, tamen tio estus se oni skribas
nur en Esperanto. Se vi ne skribas nun en Esperanto kaj vi ne volas
ŝanĝi la klavaron laŭ la lingvo uzota, la plej bona maniero estus
dependi de duajn klavojn aŭ movojn por tajpi la ĉapelitajn literojn.

Ĝis la revido. Novatago
http://novatagejo.home.blog


El 26/6/22 a las 3:49, Gilberto F da Silva escribió:

Gilberto F da Silva

unread,
Jun 26, 2022, 4:23:34 PM6/26/22
to
novatago escreveu:

Pardono min. Mi forgesis diri kiu estas operaciumo uzata de mi. Estas
Android. Provi multajn da apo demandas multa da tempo ĉefe en malrapida
poŝtelefono. Do, mi volas ke iu diras pri kiu estas uzata de li.
signature.asc

Adou

unread,
Jun 27, 2022, 7:31:39 AM6/27/22
to
Mi uzas AnySoftKeyboard (https://anysoftkeyboard.github.io/), liberan
programon, kiu eblas tajpi en multaj diversaj lingvoj instalante
specialajn pakaĵojn. Ĝi estas tre konvena solvo al la problemoj de tiuj,
kiuj tajpas en pluraj lingvoj.
0 new messages