Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Publika laŭtlegado de "Don Quijote"... jam duan fojon en esperanto!

1 view
Skip to first unread message

Manuel Pancorbo Castro

unread,
Apr 22, 2005, 10:20:18 AM4/22/05
to
De antaŭ 9 jaroj, la kultura institucio "Circulo de Bellas Artes"
organizas publikan laŭtlegadon de la romano "El ingenioso hidalgo Don
Quijote de la Manĉa" ("La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha"),
okaze de la datreveno de la morto de ties verkisto, Miguel de Cervantes,
la 23an de aprilo.

Hodiaŭ (22an) ekis la afero je la 12:00 kaj ĝi longdaŭros pli ol 40
horojn; la legado disvolviĝas laŭvice kaj la legontoj estas kaj
elstaruloj kaj surstratuloj.

Ĉi-jare, duan fojon estos aŭskultataj kelkaj alineoj el la esperanta traduko
far Fernando de Diego. Tio okazos sabaton la 23an, je la 16:00 GMT (17:00
por loĝantoj en la ĉefa eŭropa horstrio). La legado estas
videbla/aŭskultebla per reto:

http://www.campusred.net/aulaabierta/asp/Quijote.asp

Formatoj laŭ "WM" kaj "Real Player".

--
 Manuel Pancorbo Castro
 http://bitakoro.blogspot.com

TdB

unread,
Apr 24, 2005, 2:28:51 PM4/24/05
to
Saluton, karaj:

Vi povas vidi la hierauxan legadon de Don Quijote pri kiu informis Manolo
en:
http://www.campusred.net/aulaabierta/asp/Quijote.asp

Iru al:
"Lectura Continua: Horas 29ª y 30ª (23/4/2005 16:00)".
1:50:15 (mi mem)
1:55:15 Mirjam Larissa Walter
"Lectura Continua: Horas 31ª y 32ª (23/4/2005 18:00)."
0:0:45 F. Javier Moleón
0:6:45 Manuel Parra

Mi metis ligon en mia retejo, kaj ankaux du fotojn (de Mirjam kaj Manolo):
http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/blogo.htm

Amike,
Toño

"Manuel Pancorbo Castro" ...

> De antau 9 jaroj, la kultura institucio "Circulo de Bellas Artes"
> organizas publikan lautlegadon de la romano "El ingenioso hidalgo Don
> Quijote de la Manca" ("La ingenia hidalgo Don Quijote de la Mancha"),


> okaze de la datreveno de la morto de ties verkisto, Miguel de Cervantes,
> la 23an de aprilo.
>

> Hodiau (22an) ekis la afero je la 12:00 kaj gi longdauros pli ol 40
> horojn; la legado disvolvigas lauvice kaj la legontoj estas kaj
> elstaruloj kaj surstratuloj.
>
> Ci-jare, duan fojon estos auskultataj kelkaj alineoj el la esperanta

> traduko
> far Fernando de Diego. Tio okazos sabaton la 23an, je la 16:00 GMT (17:00

> por logantoj en la cefa europa horstrio). La legado estas
> videbla/auskultebla per reto:
>
> http://www.campusred.net/aulaabierta/asp/Quijote.asp
>
> Formatoj lau "WM" kaj "Real Player".

0 new messages