Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

ret-info: Miloj da euroj frauditaj de Esperanto-organizajo

1 view
Skip to first unread message

Eo-Centro Eventoj, Budapest

unread,
Dec 21, 2009, 5:02:06 PM12/21/09
to
Miloj da euroj frauditaj de Esperanto-organizajo

Miloj da euroj senspure malaperis el la banka konto de Internacia
Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, rakontas bone informitaj fontoj. La
estraro de IEI lau la samaj fontoj longe ne konsciis pri la liko en la
konto, car al gi estis prezentataj falsaj konteltiroj. Reprezentantoj de
IEI ne respondas al mesagoj pri la asertata fraudo. Same ne respondas
demandojn Atilio Orellana Rojas, la direktoro de IEI, kiu estis urge
devigita forlasi sian postenon kaj sian logejon en la konstruajo de IEI.

Internacia Esperanto-Instituto estas malnova kaj finance solida institucio,
fondita en la jaro 1930 de Andreo Cseh, la autoro de la Cseh-metodo por
instruado de Esperanto, kaj ges-roj Isbr�cker.

IEI pli frue posedis du domojn en Hago, Nederlando. Antau deko da jaroj la
instituto vendis unu el la domoj kaj tiel havigis al si kapitalon (kvankam
bonan parton utiligis je la funda renovigo de la restanta, la IEI-domo). El
tiu ci ili luigas nun parton, kaj tio donas konstantan enspezon.

Pro diversaj donacoj kaj heredajoj IEI havas financan bonhavon, per kiu gi
interalie kunfinancas la eksterordinaran katedron pri Interlingvistiko kaj
Esperanto ce la Universitato de Amsterdamo. Lastatempe montrigis tamen, ke
mono de donacintoj en neplanita maniero malaperadis el bankkonto de IEI.

Lau informoj kolektitaj de Libera Folio, la estraro de Internacia
Esperanto-Instituto en Hago dum longa tempo nenion sciis pri la malaperado
de mono, car al la estraro estis prezentitaj falsaj konteltiroj.

La likado de mono povis dauri dum relative longa tempo, gis la komenco de
oktobro, kiam unu el la estraranoj decidis kontroli la bonhavon de la konto
memstare, rekte alirante la retejon de la banko. Tiam evidentigis, ke iu
kun aliro al la slosilvortoj de la reta banko eluzis sian pozicion kaj
elprenis plurajn milojn da euroj el la kapitalo de IEI.

La 6-an de oktobro la direktoro de IEI, Atilio Orellana Rojas, kiu dum pli
ol dek jaroj laboris en la instituto, estis subite eksigita el sia posteno.
En la retejo de IEI aperis lakona informo: "Atilio Orellana Rojas ekde la
6-a de oktobro 2009 ne plu laboras ce IEI." En komuniko poste sendita al
kelkaj Esperanto-gazetoj, la estraro de IEI abunde dankas aliajn
kunlaborintojn. Pri la direktoro, kiu dum pli ol dek jaroj laboris ce la
instituto, la komuniko konstatas nur, ke li "ne plu laboras ce IEI".

La 28-an de oktobro, tri semajnojn post la okazajo, Libera Folio turnis sin
al la estraro de IEI por ekscii kial la direktoro de la instituto forlasis
sian postenon. Gis nun venis nenia respondo. Informoj ricevitaj de Libera
Folio el alia fonto sugestas, ke reprezentantoj de IEI subskribis juran
sindevigon ne komuniki ion ajn pri la kauzoj de la eksigo.

La eventuala jura sindevigo povus rilati al la fakto, ke la eksa direktoro
de IEI konsentis forlasi antau la 1-a de decembro sian logejon, kiun li gis
tiam tre favore luis en la domo de IEI. Lau la nederlanda juro, forigo de
luanto kontrau ties volo estas tre komplika kaj ofte tute ne ebla. Simile
malfacila cetere estas maldungo de multjara laboranto sen reciproka
interkonsento.

Libera Folio la 12-an de decembro skribis al pluraj aktivaj retpostaj
adresoj de Atilio Orellana Rojas por peti lin rakonti, kial li subite
forlasis sian postenon kaj sian logejon ce IEI, kaj cu lia foriro iel
rilatas al la malkovro de monmanko en la kontoj de IEI. Neniu respondo
alvenis gis nun.

el [Libera Folio]

-----

Ndlr: La tutan artikolon vi povas legi ce http://www.liberafolio.org/ - kie
vi povas aldoni ankau vian personan komenton...

-----

fonto: Ret-Info

http://www.eventoj.hu

========================================================================

Retposta novajservo kun selektitaj E-novajoj, RET-INFO :
http://www.eventoj.hu

========================================================================

x

0 new messages