Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

La Lupo

4 views
Skip to first unread message

William W Patterson

unread,
Apr 25, 2000, 3:00:00 AM4/25/00
to

Mi enesperantigis "Der Wolf" (La Lupo), verkita de Hermann Hesse, el la
germana originalo kaj angla traduko. Bonvolu informi min pri eraroj!

Hoisme... http://www.neosplice.com/~ailanto/lalupo.htm

Latin3e... http://www.neosplice.com/~ailanto/lalupo3.htm

Jen la hoisma teksto...

La Lupo, verkita de Hermann Hesse (1907)

Neniam estis tiel kruele frida kaj longa vintro en la francaj montoj.
Dum semajnoj la aero estis klara, fresha kaj frida. Tage la grandaj
deklivaj neghokampoj blankete kushis, senfine sub la brilega blua
chielo; nokte la luno transpasis super ili... malgranda klara kolera
frosta luno... kaj sur la negho ghia flava brilego bluetighis, aspekte
la esenco de frido. La vojoj kaj padoj estis dizertitaj, precipe la pli
altaj, kaj la homoj sidis, mallaboreme kaj grumblante en la vilaghaj
kabanoj. Nokton la fenestroj fosforeskis fume rughe en la blua lunlumo,
kaj post nelonge malhelighis.

Estis por la bestoj de la regiono malfacila tempo. Multaj el la
malgrandaj kaj ankau la birdoj frostmortis, kaj iliaj magraj kadavroj
predighis por akcipitroj kaj lupoj. Sed ankau la rabobestoj suferis pro
malvarmo kaj malsato. Estis malmultaj lupofamilioj en la regiono kaj
la aflikto pli intime bandis ilin. Tage ili unuope eliris. Tie kaj tie
unu el ili impetis tra la negho, magra, malsata, vigla, tiel sensona
kaj kashema kiel fantomo, streta ombro glitantas flanke de la lupo en
la blankeco. Li turnis sian pintan bushumon en la venton kaj snufis,
kaj de tempo al tempo emisiis sekan, tormentan mughon. Sed je nokto ili
kuneliris kaj la vilaghoj chirkauitis per plendaj mughoj. Brutaron kaj
kokaron estis zorgeme enfermighita, kaj pafiloj kushis prete malantau
fortikaj shutroj. Nur malofte la lupoj povis kaptosalti sur hundon au
alian malgrandan predon, kaj du el la bando jam pafmortigitis.

La malvarmo dauris. Ofte la lupoj kunpremis pro varmeco kaj kushis
senmove kaj medite, triste auskultante al la morta kamparo chirkau
ili, ghis unu el ili, torturita de malsato, eksaltis kun horora mugho.
Tiam la aliaj turnis siajn bushumojn al li kaj tremis; kaj chiuj kune
ekmughis... terure, minace, morne.

Fine malgranda parto de la bando decidighhis movighi. Frumatene ili
foriris siajn kavernojn, kolektighis, kaj flaris la frostan aeron
dezirante kaj ekscitigheme. Tiam ili startis kun rapida, regula troto.
La restantoj rigardis ilin kun larghaj vitrecaj okuloj, trotis kelke da
pashoj poste, haltis, staris je momento senmove kaj maldecideme, kaj
lante reiris al siaj vakaj kavernoj.

Je tagmezo la iranta bando dividighis. Tri lupoj turnighis orienten al
la Svisa Jura kaj la aliaj iradis suden. La triaj estis belaj fortaj
bestoj, sed timeginde marasmaj. Ilia kavaj heletaj ventroj estis tiel
mallargha kiel rimenoj, iliaj ripoj elstaris kompatinde, iliaj bushoj
estis sekaj kaj iliaj okuloj estis pufighitaj kaj senesperaj. Ili
profunde iris en la Jura. Je la dua tago ili mortigis shafon, je la
tria hundon kaj chevalidon. Chiuflanke furiozaj kamparanoj ekchasis
ilin. Timo de la nekutimaj entrudighantoj sternighis tra la urbetoj
kaj vilaghoj de la regiono. La poshtosledocharoj armighis; neniu iris
senpafile el vilagho al alia.

Ghuinte tian bonan manghajhon, la tri lupoj sentis sin kaj kontentaj
kaj necertaj en la fremda chirkauajhoj. Pli malprudentaj ol hejme iam,
ili taglume enighis en stalon. La varma malgranda konstruajho plenighis
pro blekado de bovoj kaj krakado de lignaj bariloj kaj obtuzabruado de
hufoj, kaj la varma malsata spiro de la lupoj. Sed chi tiam personoj
agis. Rekompenco metitis sur la kapoj de la lupoj kaj intensigis la
kuraghon de la kamparanoj. Ili mortigis unuan lupon per pafo tra la
kolo, la dua per hakilo. La tria eskapis kaj fughis ghis li falis
duonmorta en la neghon. Li estis la plej juna kaj plej bela el la lupoj,
fiera besto, forta kaj gracia. Delonge li kushis, anhelis. Sangorughaj
cirkloj kirlis antau siaj okuloj kaj dolora rasla ghemo foje eskapis
lin. Li batitis sur la dorso per jhetita hakilo. Sed li reekregis sin
kaj povis ekstari. Nur tiam vidis li kiom longe li forkuris. Vaste kaj
dise estis nek personoj nek domoj. Antau li kushis ega neghkovrita
monto... la Chasseral. Li decidis chirkauiri. Torturita de soifo, li
mordetis la frostan duran neghkruston.

Aliaflanke de la monto li ekvidis vilaghon. Noktighis, kaj en densa
abiaro li atendis. Tiam li singarde rampis preter ghardenobariloj kaj
sekvis odorojn de varmaj staloj. Estis en la strato neniu. Malsate sed
timeme li rigardis inter la domojn. Subite, pafo! Li ekskuis la kapon
kaj komencis forkuri, sed tiam dua pafo batis lin. Sur unu flanko lia
blanka ventro makulitis je sango, kiu gutis regule. Malgrau vundo li
ekkuris kaj povis atingi la arbaran monton. Tie li momente haltis por
auskulti, kaj audis vochojn kaj pashojn de malproksime. Terurobatita,
li rigardis supren de la montoflanko. Ghi estis kruta, dense arbara,
kaj malfacile eskalita. Sed li ne povis elekti. Anhelante, li procedis
supren de la kruta muro, dum tiam konfuzo de malbenoj, ordonoj, kaj
lanternlumoj malsupre randiris la monton. Treme la vundita lupo grimpis
tra la arbaro je la lumeto, dum la bruna sango fluetis malsupren lian
flankon.

La frido moderighis. La okcidenta chielo nebulis, promesante neghon.

Fine la lacega besto atingis la montsupron. Li staris che la bordo
de granda, klineta neghokampo nemalproksima de Mont Crosin, altsuper
la vilagho de kie li forflugis. Li sentis ne malsaton sed senvervan
persistan vundodoloron. Lia velka makzelo ellasis mallautan malsanan
bojon, lia koro profunde kaj dolore batis; la mano de morto premis ghin
tiel peza shargho. Sola abio kun diskreskaj branchoj logis lin; tie li
sidis kaj forlasite fiksrigardis la neghogrizan nokton. Duonhoro pasis.
Tiam rugha, strange dampita lumo falis sur la neghon. Ghemante la lupo
ekstaris kaj turnis sian belegan kapon al la lumo. Estis la luno kiu,
giganta kaj sangorugha, estis levighinta sudoriente kaj estis levighanta
lante pli alte en la nebulan chielon. Dum multe de semajnoj ghi ne estis
tiom granda kaj rugha. Triste la okuloj de la mortata lupo krochis la
nebulan diskon, kaj febla horlo reklakis la nokton dolore.

Tiam alvenis lumoj kaj pashoj. Kampuloj vestita per paltoj, chasistoj
kaj knaboj kun peltochapoj kaj malgraciaj kruringoj trete venis tra la
negho. Triumfanta krio! Ili ekvidis la mortantan lupon. Dufoje ekpafis;
dufoje maltrafis. Tiam ili komprenis, ke la lupo jam mortantis, kaj
saltis sur lin kun bastonoj kaj klaboj. Kaj tiam li sentis nenion.

Rompinte liajn ostojn, ili trenis lin malsupren al Saint-Immer. Ili
ridis, ili fanfaronis, ili kantis, ili malbenis; ili anticipis brandon
kaj kafon. Neniu el ili vidis la belecon de la neghkovrita arbaro, au la
radiantecon de la alta platajho, au la rughan lunon kiu shvebantis super
la Chasseral... kaj kies febla lumo trembrilantis sur iliaj pafilotuboj,
kaj sur la kristala negho, kaj sur la malhelaj okuloj de la morta lupo.

- Enesperantigita de William Walter Patterson (1999,2000)


--
William W. Patterson http://www.neosplice.com/~ailanto
mailto:ail...@neosplice.com http://members.xoom.com/ailanto

Hello, ball!

ind...@my-deja.com

unread,
Apr 26, 2000, 3:00:00 AM4/26/00
to
In article <9vacgs0kooij0s7rm...@4ax.com>,

William W Patterson <ail...@neosplice.com> wrote:
>
> Mi enesperantigis "Der Wolf" (La Lupo), verkita de Hermann Hesse, el la
> germana originalo kaj angla traduko. Bonvolu informi min pri eraroj!
>
> Hoisme... http://www.neosplice.com/~ailanto/lalupo.htm
> Latin3e... http://www.neosplice.com/~ailanto/lalupo3.htm
> William W. Patterson http://www.neosplice.com/~ailanto

Ghi estas bela rakonto. Dankon pro via traduklaboro.

Mi havas plurajn sugestojn.

>Li turnis sian pintan bushumon en la venton...

Lau mia kompreno, 'bushumo' estas leda rimeno por
malebligi mordadon de hundoj. Eble la vorto devas
esti 'makzelo'.

>Ili mortigis unuan lupon per pafo tra la kolo, la dua per hakilo.

Devas esti 'la duan per hakilo'.

>Anhelante, li procedis supren

Chu oni povas uzi 'procedi' kun tiu signifo?
Eble vi pravas, sed bonvolu kontroli. Mi
pensis ke 'procedo' estas metodo por fari
ion. (Mi ne havas mian vortaron chemane. )

Mi faris ligilon al via traduko che:

http://dmoz.org/World/Esperanto/Literaturo/Noveloj/Tradukitaj/

Mi menciu, ke homoj kapablas meti ligilojn al propraj
paghoj che dmoz. Oni simple premu sur 'aldonu URLon',
kaj entajpu la adreson kaj priskribon. La proponita ligilo
aperos post kiam redaktanto kontrolos ghin.

Laste, mi sugestas, ke Esperantistoj chesu krei novajn
hejmpaghojn kodigitajn lau Latin 3. La estonteco devas
esti Unikoda (specife, UTF8).

Samideana,

Klivo
ind...@yahoo.com
http://purl.oclc.org/net/klivo/


Sent via Deja.com http://www.deja.com/
Before you buy.

Pejno Simono

unread,
Apr 26, 2000, 3:00:00 AM4/26/00
to

"William W Patterson" <ail...@neosplice.com> schrieb im Newsbeitrag
news:9vacgs0kooij0s7rm...@4ax.com...

> La Lupo, verkita de Hermann Hesse (1907)
>
> Neniam estis tiel kruele frida kaj longa vintro en la francaj montoj.
> Dum semajnoj la aero estis klara, fresha kaj frida. Tage la grandaj
> deklivaj neghokampoj blankete kushis, senfine sub la brilega blua
> chielo; nokte la luno transpasis super ili... malgranda klara kolera
> frosta luno... kaj sur la negho ghia flava brilego bluetighis, aspekte
> la esenco de frido.

Mia unua reago estis demandi al mi - "Kiu estas Frida? Ĉu eble temu pri
lupino?"

Sed serioze, estus tre interese vidi ankaŭ la originalon por pli bone taksi
la tradukon.

Laŭ mi vi dispafas ege tro da neologismoj. La rezulto estas, ke ili tute ne
plu efikas. Ĉe niaj poetoj mi ofte miras pri ilia laŭŝajna miskredo, ke la
belo de poezio nepre troviĝu en la neceso, ke la leganto konsultu almenaŭ
ses vortarojn por ĝui ilian verketon.

Aliflanke estas ĉe vi tuta amaso da gramatikaj eraroj - plej ofte
akuzativoj, adjektivaj akordoj, refleksivoj, mankantaj "iĝ"-oj, ktp.
Aldoniĝas pluraj stilaj strangaĵoj limantaj al gramatikaj eraroj.

Sed ĉi-foje iu alia iam korektu.

Eble plia kritiko estus, ke via teksto ne legiĝas, kvazaŭ ĝi verkiĝus en
Esperanto. Ĝi laŭ mi tro odoras je traduko.

Ekzemple mi prenu simple la unuan frazon:

> Neniam estis tiel kruele frida kaj longa vintro en la francaj montoj.

Ekzemple mi eble skribus:

"Vintris ĝis tiam neniam tiel kruele malvarme kaj longdaŭrege, ĉi-montare en
Francujo."

Simono


Eugenio Fabian

unread,
Apr 26, 2000, 3:00:00 AM4/26/00
to

William W Patterson ha scritto nel messaggio
<9vacgs0kooij0s7rm...@4ax.com>...

>
>Mi enesperantigis "Der Wolf" (La Lupo), verkita de Hermann Hesse, el
la
>germana originalo kaj angla traduko. Bonvolu informi min pri eraroj!
>
>Hoisme... http://www.neosplice.com/~ailanto/lalupo.htm
>
>Latin3e... http://www.neosplice.com/~ailanto/lalupo3.htm
>
>Jen la hoisma teksto...
>
>La Lupo, verkita de Hermann Hesse (1907)
>
>frosta luno... kaj sur la negho ghia flava brilego bluetighis,
aspektIS KVAZAU
> esenco de LA MALVARMO. La vojoj kaj padoj estis dezertIGHINtaj,
precipe la pli...

. Estis malmultaj lupofamilioj en la regiono kaj
>la aflikto pli intime bandIGIs ilin. Tage ili unuope eliris. Tie kaj

tie
>unu el ili impetis tra la negho, magra, malsata, vigla, tiel sensona
>kaj kashema kiel fantomo, streta ombro glitAs flanke de la lupo en
>la blankecoN. Li turnis sian pintan MUZELON en la vento kaj snufis,
>kaj de tempo al tempo emisiis sekan, tormentan ULULON. Sed je nokto
ili
>ELIRIS KUNE kaj la vilaghoj ESTIS CHIRKAUATAJ per plendaj ULULOJ. La
brutarO kaj
>la kokarO estis zorgeme enfermita, kaj pafiloj kushis prete malantau
>fortikaj shuLtroj. Nur malofte la lupoj povis kaptosalti sur hundon
au
>alian malgrandan predon, kaj du el la bando jam estis pafmortigita.
>
>La malvarmo dauris. Ofte la lupoj kunpremiGHIs por varmIGHI kaj

kushis
>senmove kaj medite, triste auskultante al la morta kamparo chirkau
>ili, ghis unu el ili, torturita de malsato, eksaltis kun horora
ULULO.
>Tiam la aliaj turnis siajn MUZELOJN al li kaj tremis; kaj chiuj kune
>ekULULIS... terure, minace, morne.
>
>Fine malgranda parto de la bando decidis movighi. Frumatene ili
>forLASIS siajn kavernojn, kolektighis, kaj flaris la frostan aeron
>dezirPLENe kaj ekscitigheme. Tiam ili startis kun rapida, regula
troto.
>Sed chi tiam personoj
>agis. Rekompenco ESTIS metita sur la kapojN de la lupoj KIU

intensigis la
>kuraghon de la kamparanoj. Ili mortigis unuan lupon per pafo tra la
>kolo, la duaN per hakilo. La tria eskapis kaj fughis ghis li falis

>duonmorta en la neghon. Li estis la plej juna kaj plej bela el la
lupoj,
>fiera besto, forta kaj gracia. Delonge li kushis, anhelis.
Sangorughaj
>cirkloj kirlis antau siaj okuloj kaj dolora rasla ghemo foje eskapis
EL LIA
>BUSHO. Li ESTIS TRAFITA sur la dorso per jhetita hakilo. Sed li

reekregis sin
>kaj povis ekstari. Nur tiam vidis li kiom longe li forkuris. Vaste
kaj
>dise estis nek personoj nek domoj. Antau li kushis ega neghkovrita
>monto... la Chasseral. Li decidis chirkauiri GHIN. Torturita de

soifo, li
>mordetis la frostan duran neghkruston.
>
>Aliaflanke de la monto li ekvidis vilaghon. Noktighis, kaj en densa
>abiaro li atendis. Tiam li singarde rampis preter ghardenobariloj kaj
>sekvis odorojn de varmaj staloj.
>
>La MALVARMO moderighis. La okcidenta chielo NUBIGHIs, promesante

neghon.
>
>Fine la lacega besto atingis la montsupron. Li staris che la bordo
>de granda, klineta neghokampo nemalproksima de Mont Crosin, altsuper
>la vilagho de kie li ESKAPIS. Li sentis ne malsaton sed senvervan

>persistan vundodoloron. Lia velka makzelo ellasis mallautan malsanan
>bojon, lia koro profunde kaj dolore batis; la mano de la morto premis
ghin
>KIEL peza shargho. Sola abio kun diskreskaj branchoj logis lin; tie

li
>sidis kaj forlasite fiksrigardis la neghogrizan nokton. Duonhoro
pasis.
>Tiam rugha, strange dampita lumo falis sur la neghon. Ghemante la
lupo
>ekstaris kaj turnis sian belegan kapon al la lumo. Estis la luno kiu,
>giganta kaj sangorugha, estis levighinta sudoriente kaj estis
levighanta
>lante pli alten en la nebulan chielon. Dum multe DA semajnoj ghi ne
estis
>tiom granda kaj rugha. Triste la okuloj de la mortaNta lupo krochis
la
>nebulan diskon, kaj febla DOLORA HURLO (reklakis?) audighis en la
nokto .

>
>
> - Enesperantigita de William Walter Patterson (1999,2000)
>
>
>
Vere bela rakonto... Al mi shajnas ke estis lauintence uzata LI
anstatau ghi, por personigi la lupon. FRIDA estas termino poezia, do
estas konsilinde ne trouzi ghin. La samo validas ankau pri nekutimaj
verboformoj. (-intas, -itas). Mi konsilas al vi funde trastudi la
esperantan gramatikon antau ol fari novajn tradukojn. Chu vi havas
PMEG-on de Bertill Wennergren? Tie vi trovos chion.

Salutojn de Eugenio!


La Lupo, verkita de Hermann Hesse (1907)

Neniam estis tiel kruele frida kaj longa vintro en la francaj montoj.
Dum semajnoj la aero estis klara, fresha kaj frida. Tage la grandaj
deklivaj neghokampoj blankete kushis, senfine sub la brilega blua
chielo; nokte la luno transpasis super ili... malgranda klara kolera
frosta luno... kaj sur la negho ghia flava brilego bluetighis, aspekte
la esenco de frido. La vojoj kaj padoj estis dizertitaj, precipe la
pli
altaj, kaj la homoj sidis, mallaboreme kaj grumblante en la vilaghaj
kabanoj. Nokton la fenestroj fosforeskis fume rughe en la blua

lunlumo, kaj post nelonge malhelighis....

Yury Finkel

unread,
Apr 26, 2000, 3:00:00 AM4/26/00
to
<ind...@my-deja.com>:
>Eugenio Fabian:

>
> > FRIDA estas termino poezia, do estas konsilinde ne trouzi ghin.
>
> Chu? Chu vi konas malpoezian alternativon por 'fridujo'?

Ĉu ne tutsimple "malvarmujo"? Mi ne vidas diferencon. Ĉu la radiko
"frid" iel substrekas, ke temas pri ia speciala "teĥnika" malvarmo? :->

--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru


ind...@my-deja.com

unread,
Apr 27, 2000, 3:00:00 AM4/27/00
to
In article <8e6uae$sc5$1...@fe1.cs.interbusiness.it>,
"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:

> FRIDA estas termino poezia, do estas konsilinde ne trouzi ghin.

Chu? Chu vi konas malpoezian alternativon por 'fridujo'?

> Salutojn de Eugenio!

Samideane,

Sergio Pokrovskij

unread,
Apr 27, 2000, 3:00:00 AM4/27/00
to
>>>>> "Klivo" == Klivo <ind...@my-deja.com> skribis:

Klivo> In article <8e6uae$sc5$1...@fe1.cs.interbusiness.it>, "Eugenio
Klivo> Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:

>> FRIDA estas termino poezia, do estas konsilinde ne trouzi ghin.

Klivo> Chu? Chu vi konas malpoezian alternativon por 'fridujo'?

En tiu vorto ĝi estas teĥnika, do ankaŭ speciala. Ruse ni havas ion
similan: la vorto "хлад" estas aŭ tre poezia sinonimo de "холод", aŭ
komponanto de teĥnikaj vortoj, por kiuj "internacie" oni uzas
"krio-" (хладотехника = kriogeniko ktp; simile "тепло-" respondas al
"termo-", "теплофизика" ktp).

Ĉiel ajn, "frida vintro" impresas min kiel malagrable manierisma
afekciaĵo. Normala homo diras "malvarma vintro", kio estas pli klara
kaj pli rekte komprenebla.

--
Sergio

Sergio Pokrovskij

unread,
Apr 27, 2000, 3:00:00 AM4/27/00
to
>>>>> Mi == "Sergio" == Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su> skribis:

...

Sergio> Ĉiel ajn, "frida vintro" impresas min kiel malagrable
Sergio> manierisma afekciaĵo.

Mi volis diri "afektaĵo". Amiko vokis min tagmanĝi, kaj mi ne
rimarkis la fuŝon. Mi pardonpetas.

--
Sergio

Ecott Martin

unread,
Apr 27, 2000, 3:00:00 AM4/27/00
to

> -----Original Message-----
> From: Sergio Pokrovskij [SMTP:p...@nbsp.nsk.su]
>
> >>>>> "Klivo" == Klivo <ind...@my-deja.com> skribis:
>

> Klivo> Chu? Chu vi konas malpoezian alternativon por 'fridujo'?
>
>
>

> Ciel ajn, "frida vintro" impresas min kiel malagrable manierisma
> afekciajo. Normala homo diras "malvarma vintro", kio estas pli klara
> kaj pli rekte komprenebla.
>
Tamen, oni povas ankaux argumenti, ke vintro ja cxiam estas malvarma
kaj kvazaux necesas uzi la frid-vorton. Cetere, kiel Klivo, mi trovas, ke
"frid-" estas tute normala vorto. Plue, mi cxiam sentis, ke "malvarma" estas
iom legxera vorto por tiu fenomeno.


Marteno


Yury Finkel

unread,
Apr 27, 2000, 3:00:00 AM4/27/00
to
Ecott Martin:

> Tamen, oni povas ankaux argumenti, ke vintro ja cxiam estas malvarma
> kaj kvazaux necesas uzi la frid-vorton. Cetere, kiel Klivo, mi trovas,
> ke "frid-" estas tute normala vorto. Plue, mi cxiam sentis, ke "malvarma"
> estas iom legxera vorto por tiu fenomeno.

Ekzistas vorto "frosto". Krome, oni povas simple diri "malvarmego".

Cetere, cxu "legxera" iel diferencas disde "malpeza"?

Ecott Martin

unread,
Apr 27, 2000, 3:00:00 AM4/27/00
to

> -----Original Message-----
> From: Yury Finkel [SMTP:yu...@mv.ru]
>
> Ecott Martin:
> > Tamen, oni povas ankaux argumenti, ke vintro ja cxiam estas malvarma
> > kaj kvazaux necesas uzi la frid-vorton. Cetere, kiel Klivo, mi trovas,
> > ke "frid-" estas tute normala vorto. Plue, mi cxiam sentis, ke
> "malvarma"
> > estas iom legxera vorto por tiu fenomeno.
>
> Ekzistas vorto "frosto". Krome, oni povas simple diri "malvarmego".
>

Vere, sed en certaj frazoj, precipe kun pluraj ripetadoj, tiaj
formoj estas ege mallegxeraj. ;-)


> Cetere, cxu "legxera" iel diferencas disde "malpeza"?
>
>

Kial "malpeza"?? Kial ne "malserioza"? Mi neniel estus skribinta
"malpeza" en tiu frazo.


Pejno Simono

unread,
Apr 27, 2000, 3:00:00 AM4/27/00
to

"William W Patterson" <ail...@neosplice.com> schrieb im Newsbeitrag
news:9vacgs0kooij0s7rm...@4ax.com...

> La Lupo, verkita de Hermann Hesse (1907)

> Neniam estis tiel kruele frida kaj longa vintro en la francaj montoj.
> Dum semajnoj la aero estis klara, fresha kaj frida. Tage la grandaj
> deklivaj neghokampoj blankete kushis, senfine sub la brilega blua
> chielo; nokte la luno transpasis super ili... malgranda klara kolera
> frosta luno... kaj sur la negho ghia flava brilego bluetighis, aspekte
> la esenco de frido. La vojoj kaj padoj estis dizertitaj, precipe la pli
> altaj, kaj la homoj sidis, mallaboreme kaj grumblante en la vilaghaj
> kabanoj. Nokton la fenestroj fosforeskis fume rughe en la blua lunlumo,
> kaj post nelonge malhelighis.

Intertempe mi disponas pri la originalo de tiu bela rakonteto. Estas
memkompreneble ne tre facile traduki la lingvaĵon de Nobelpremiito. Aldone
mi rimarkis, ke la Angla traduko konsiderinde diverĝas de la prateksto. Unue
jen la origina Germana teksto - nur de la unua alineo:

Noch nie war in den französischen Bergen ein so unheimlich kalter und langer
Winter gewesen. Seit Wochen stand die Luft klar, spröde und kalt. Bei Tage
lagen die großen, schiefen Schneefelder mattweiß und endlos unter dem
grellblauen Himmel, nachts ging klar und klein der Mond über sie hinweg, ein
grimmiger Frostmond von gelbem Glanz, dessen starkes Licht auf dem Schnee
blau und dumpf wurde und wie der leibhaftige Frost aussah. Die Menschen
mieden alle Wege und namentlich die Höhen, sie saßen träge und schimpfend in
den Dorfhütten, deren rote Fenster nachts neben dem blauen Mondlicht rauchig
trüb erschienen und bald erloschen.

Jen mia traduko:

Vintris neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvarmege kaj longdaŭre en la
Franca montaro. Jam de semajnoj senventis aero klara, neĝkristala kaj
glacia. Dumtage tapiŝis la vastaj, deklivaj neĝejoj palblankaj kaj ĝisforaj
sub la blindige blua ĉielo, dumnokte rondiris luno klarranda kaj malgranda
altvolbe super ili, luneto fiaspekta, frostvetera, flave brila, kies forta
helo sur la neĝo malklare bluiĝis, la prabildo de la frosto mem. La homoj
tiam ĉiujn vojojn evitis kaj specife la altejojn, ili sidis inertaj kaj
grumblegaj en la vilaĝaj kabanoj, kies ruĝaj fenestroj nokte apud la blua
lunlumo fumnebulece fantomis kaj baldaŭ fornigriĝis.

Evidente oni povos plu traduki:

Das war eine schwere Zeit für die Tiere der Gegend. Die kleineren erfroren
in Menge, auch Vögel erlagen dem Frost, und die hageren Leichname fielen den
Habichten und Wölfen zur Beute. Aber auch diese litten furchtbar an Frost
und Hunger. Es lebten nur wenige Wolfsfamilien dort, und die Not trieb sie
zu festerem Verband. Tagsüber gingen sie einzeln aus. Da und dort strich
einer über den Schnee, mager, hungrig und wachsam, lautlos und scheu wie ein
Gespenst. Sein schmaler Schatten glitt neben ihm über die Schneefläche.
Spürend reckte er die spitze Schnauze in den Wind und ließ zuweilen ein
trockenes, gequältes Geheul vernehmen. Abends aber zogen sie vollzählig aus
und drängten sich mit heiserem Heulen um die Dörfer. Dort war Vieh und
Geflügel wohlverwahrt, und hinter festen Fensterladen lagen Flinten
angelegt. Nur selten fiel eine kleine Beute, etwa ein Hund, ihnen zu, und
zwei aus der Schar waren schon erschossen worden.

Do plu, nun pli facila tekstero:

Jen malfacila tempo por la bestoj de la regiono. La pli malgrandaj el ili
frostmortis multnombre, ankaŭ birdoj ne transvivis la frostegon, kaj la
kadukaj kadavretoj iĝis predo por akcipitroj kaj lupoj. Sed ankaŭ tiuj
terure suferis pro frosto kaj malsato. Vivis nur malmultaj lupfamilioj tie,
kaj la mizero eĉ pli firme interligis la luparon. Dum la tago ili eliris
unuope. Tie kaj tie iu ŝteliris trans la neĝo, ulaĉo magra, malsata kaj
gardema, fantome silenta kaj fuĝema. Lia mallarĝa ombro akompane kunglitis
trans la neĝon. Spurante, li etendis la pintan buŝegon en la venton kaj iam
kaj iam aŭdigis sekan penege eligitan hurladon. Tamen vespere ili plentrupe
eksurvojis kaj kun raŭka hurlado ariĝis ĉirkaŭ la vilaĝoj. Tie la brutaro
kaj kokaro estis bone ŝirmitaj, kaj malantaŭ fortikaj ŝutroj pretaj pafiloj
jam kliniĝis kontraŭ la muro. Nur malofte malgranda predo, kiel hundo,
hazarde viktimiĝis, kaj jam du el la luparo estis mortpafitaj.

Ktp, ktp.

Simono


Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to

Pejno Simono <pro...@t-online.de> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:8eaaqr$l41$2...@news01.btx.dtag.de...

>
> "William W Patterson" <ail...@neosplice.com> schrieb im Newsbeitrag
> news:9vacgs0kooij0s7rm...@4ax.com...
>
> > La Lupo, verkita de Hermann Hesse (1907)
>
> > Neniam estis tiel kruele frida kaj longa vintro en la francaj montoj.
>

> Noch nie war in den französischen Bergen ein so unheimlich kalter und
langer
> Winter gewesen.
...


> Jen mia traduko:
>
> Vintris neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvarmege kaj longdaŭre en la

> Franca montaro.
---------

Mia kono pri la germana estas tre malgranda, tamen la frazo ''Noch nie war


in den französischen Bergen ein so unheimlich kalter und langer Winter

gewesen.'' mi prefere tradukus jene:

- Vintro neniam ajn estis tiel terure malvarma kaj longe daŭra en la franca
montaro kiel ĉi tiu vintro. -

La (laŭ mi) stranga kutimo kunmeti substantiva vorto (vintro k.s.) kun verba
finaĵo ( -as, -is k.t.p.) faras la tekston iomete malklara.

Por mi ĉiam estas malfacile scii ĉu temas pri vera verbo aŭ ĉu temas pri
''estas + substantivo'', ''estas + adjektivo''.

Iu, multe pli sperta espeantistino ol mi, asertas ke, oni nur rajtas uzi
verbfinaĵon kun adjektiva vorto (ekz. esti blua = bluas). Do la vorto
''vintris'' devas signifi ''estis vintra '' ne ''estis vintro''.

KaGu:-}
>
> Simono
>
>
>
>
>
>
>
>
>
>
>
>
>


Sergio Pokrovskij

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to
>>>>> "Marteno" == Ecott Martin <ec...@ebu.ch> skribis:

...

Marteno> Tamen, oni povas ankaux argumenti, ke vintro ja cxiam estas
Marteno> malvarma kaj kvazaux necesas uzi la frid-vorton.

1) Ĉu por vi "frida" estas pli malvarma ol "malvarma"? (Verdire, por
mi "frida" ĉiam asociiĝas kun "frigida ino", tute malkonvene.)

2) Kiel vi diras en via gepatra lingvo? Ruse estus "malvarma vintro",
samkiel "a cold winter" en la angla. Interese, kiel impresus
"frigid winter" en la angla? (Kvankam mi devas konfesi ke mi dirus
"varmega somero". Sed "varma printempo".)

Marteno> Cetere, kiel Klivo, mi trovas, ke "frid-" estas tute
Marteno> normala vorto.

Ne por mi. Ĝuste je tiu "frida vintro" mi ĉesis legi (kaj mi ne scias
la daŭrigon de la rakonto). Mi tio naŭzas.

Marteno> Plue, mi cxiam sentis, ke "malvarma" estas iom legxera
Marteno> vorto por tiu fenomeno.

"Leĝera" -- ĉu "frivola"? Nu jes, la "fri(gi)da" estas iel malagrable
malfrivola. Supozeble vi tamen intencis diri "malforta".

Tamen eblas ke la diversaj lingvoj havas iom ŝovitajn varmoskalojn.
Por mi "malvarma" jam estas malagrabla temperaturo, "varma" estas
normala, "varmega" estas malagrabla. La anglalingvanoj ŝajnas senti
alie: "cool girl" pensigas min pri kadavro, sed Beatles ŝajne ŝatas
frigidon: "She's cool, cool ..." (aŭ eble tio estas lamentado? "She's
dead, dead ... :-).

--
Sergio

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to

"Karl-Gustaf Gustafsson":

> Iu, multe pli sperta espeantistino ol mi, asertas ke, oni nur rajtas
uzi
> verbfinaĵon kun adjektiva vorto (ekz. esti blua = bluas). Do la vorto
> ''vintris'' devas signifi ''estis vintra '' ne ''estis vintro''.

Tute ne. La ĝusta komparo estas kun "martelo -> marteli = bati per
martelo".
Do, "vintro -> vintri = bati per vintro". Nekontraŭdireble!

--
#####################################################################
Bertilo Wennergren
<http://purl.oclc.org/net/bertilo>
<bert...@hem.passagen.se>
#####################################################################

Pejno Simono

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to

"Karl-Gustaf Gustafsson" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> schrieb im
Newsbeitrag news:v_7O4.1918$wYl.19...@newsb.telia.net...

> Mia kono pri la germana estas tre malgranda, tamen la frazo ''Noch nie war
> in den französischen Bergen ein so unheimlich kalter und langer Winter
> gewesen.'' mi prefere tradukus jene:
>
> - Vintro neniam ajn estis tiel terure malvarma kaj longe daŭra en la
franca
> montaro kiel ĉi tiu vintro. -

Memkompreneble ankaŭ tio perfektas. Tamen la aŭtoro uzas alifraze plurajn
iomete surprizajn preskaŭ poeziajn stilelementojn en tiu ĉi unua alineo.
Tiuj estas parte apenaŭ redoneblaj en Esperanta prozaĵo. Pro tio mi iomete
pli stiligis tiun unuan frazon por kompensi la stilan efikon perditan en
alia pli posta frazo. Aldone la plej unua frazo de io ajn prefere iomete
frapu.

Plia kriterio por mi kernas en la pripenso "Kiel aŭtenta Esperanta aŭtoro
skribus?" - do pure Esperante kaj ne traduke. Do mi rezonas, ke se Heso
estus E-parolanto, li eble uzus pro la efiko la stilelementon "vintri"
ĉi-loke.

Simono


Ecott Martin

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to

> -----Original Message-----
> From: Pejno Simono [SMTP:pro...@t-online.de]
> Sent: Friday, April 28, 2000 7:01 AM
> To: esper...@esperanto.org
> Subject: [esperanto-l] Re: La Lupo
>
>
> "Karl-Gustaf Gustafsson" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> schrieb im
> Newsbeitrag news:v_7O4.1918$wYl.19...@newsb.telia.net...
>
> > Mia kono pri la germana estas tre malgranda, tamen la frazo ''Noch nie
> war
> > in den französischen Bergen ein so unheimlich kalter und langer Winter
> > gewesen.'' mi prefere tradukus jene:
> >

> > - Vintro neniam ajn estis tiel terure malvarma kaj longe daura en la
> franca
> > montaro kiel ci tiu vintro. -
>
>
Kaj mi preferus:

"Gxis tiam en la franca montaro neniam estis tia terure malvarma kaj
longdauxra vintro."


> Plia kriterio por mi kernas en la pripenso "Kiel autenta Esperanta autoro


> skribus?" - do pure Esperante kaj ne traduke. Do mi rezonas, ke se Heso
> estus E-parolanto, li eble uzus pro la efiko la stilelementon "vintri"

> ci-loke.
>
Eble, sed auxtenta esperanto auxtoro ne ekzistas. Kaj en traduko
gxis kie oni povas liberigi sin de la originalo?


Marteno


Ecott Martin

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to

> -----Original Message-----
> From: Sergio Pokrovskij [SMTP:p...@nbsp.nsk.su]
>

> Marteno> Tamen, oni povas ankaux argumenti, ke vintro ja cxiam estas
> Marteno> malvarma kaj kvazaux necesas uzi la frid-vorton.
>

> 1) Cu por vi "frida" estas pli malvarma ol "malvarma"?
Jes

> 2) Kiel vi diras en via gepatra lingvo? Ruse estus "malvarma vintro",
> samkiel "a cold winter" en la angla. Interese, kiel impresus
> "frigid winter" en la angla? (Kvankam mi devas konfesi ke mi dirus
> "varmega somero". Sed "varma printempo".)
>
> Marteno> Cetere, kiel Klivo, mi trovas, ke "frid-" estas tute
> Marteno> normala vorto.
>

> Ne por mi. Guste je tiu "frida vintro" mi cesis legi (kaj mi ne scias
> la daurigon de la rakonto). Mi tio nauzas.
>
Vere??? ;-)

>
>
> Tamen eblas ke la diversaj lingvoj havas iom sovitajn varmoskalojn.
>
Vere. Ekz. se kompari la svedan "varm" kontraux la angla "warm", oni
konstatas, ke la svedoj eltenas malpli altaj temperaturoj ol la angloj
faras.


> Por mi "malvarma" jam estas malagrabla temperaturo, "varma" estas

> normala, "varmega" estas malagrabla. La anglalingvanoj sajnas senti
> alie: "cool girl" pensigas min pri kadavro, sed Beatles sajne satas
> frigidon: "She's cool, cool ..." (au eble tio estas lamentado? "She's
> dead, dead ... :-).
>
<Ridegante>


Sergio Pokrovskij

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to
>>>>> "KaGu" == Karl-Gustaf Gustafsson
>>>>> <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> skribis:

...

KaGu> La (laŭ mi) stranga kutimo kunmeti substantiva vorto (vintro
KaGu> k.s.) kun verba finaĵo ( -as, -is k.t.p.) faras la tekston
KaGu> iomete malklara.

Eble iomete. Kvankam mi ne vidas tie grandan problemon.

KaGu> Por mi ĉiam estas malfacile scii ĉu temas pri vera verbo aŭ ĉu
KaGu> temas pri ''estas + substantivo'', ''estas + adjektivo''.

KaGu> Iu, multe pli sperta espeantistino ol mi, asertas ke, oni nur
KaGu> rajtas uzi verbfinaĵon kun adjektiva vorto (ekz. esti blua =
KaGu> bluas). Do la vorto ''vintris'' devas signifi ''estis vintra
KaGu> '' ne ''estis vintro''.

Por iuj vortoj tio ja estas tute natura:

Noktas. Vesperas.

(T.e. "estas nokto", "estas vespero".)

Almenaŭ por mi tio estas tute klara kaj esperanteca.

--
Sergio

Ecott Martin

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to
Kurioze, la verbo "vintri" pensigas min pri "pasigi vintron", "travintri"
...

> -----Original Message-----
> From: Pejno Simono [SMTP:pro...@t-online.de]
>
>

> Jen mia traduko:
>
> Vintris neniam ajn gis tiam tiom terure malvarmege kaj longdaure en la
> Franca montaro.


Arnold VICTOR

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to

Sergio Pokrovskij wrote:
>

> Tamen eblas ke la diversaj lingvoj havas iom ţovitajn varmoskalojn.


> Por mi "malvarma" jam estas malagrabla temperaturo, "varma" estas

> normala, "varmega" estas malagrabla. La anglalingvanoj ţajnas senti
> alie: "cool girl" pensigas min pri kadavro, sed Beatles ţajne ţatas
> frigidon: "She's cool, cool ..." (aý eble tio estas lamentado? "She's
> dead, dead ... :-).
>

La uzo de "cool" devenas de gxazmuzikistoja slango. GXi estas vaste
uzata almenaux de la 40-aj jaroj tra cxiuj sociaj tavoloj de Usono. CXar
parto de mia familio devenas de la Sudo kaj mi mem plenkreskis en
Teksaso, mi supozis gxin esprimanta la klimatopreferojn laux la Rivero
Mississippi suba, nome, malvarmeto estas preferinda. Io kiu restas
malvarmeta, iu kiu sxajnigas sin malvarmeta estas aprobindaj. Aliaj
landoj, aliaj kutimoj.


--
++=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., ||
||<arvi...@mars.superlink.net> ||
|| ||
||"Wer die Fragen nicht beantwortet, hat die Pruefung ||
||bestanden." Kafka, "Die Pruefung" ||
|| ||
||'Kiu ne respondas al la demandoj, tiu estas ||
||sukcesinta en la ekzameno.' Kafka, "La ekzameno" ||
++=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====+=====++

Marko Rauhamaa

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to
Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:

> Noktas. Vesperas.
>
> (T.e. "estas nokto", "estas vespero".)
>
> Almenaŭ por mi tio estas tute klara kaj esperanteca.

Kion vi diras pri jena frazo:

Vintris meze de la somero.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.nu http://www.pacujo.nu/marko/

Pejno Simono

unread,
Apr 28, 2000, 3:00:00 AM4/28/00
to

"Ecott Martin" <ec...@ebu.ch> schrieb im Newsbeitrag
news:1CCE162E81B2D211B757...@gnvasmile.ebu.ch...

> > Plia kriterio por mi kernas en la pripenso "Kiel aŭtenta Esperanta
aŭtoro


> > skribus?" - do pure Esperante kaj ne traduke. Do mi rezonas, ke se Heso
> > estus E-parolanto, li eble uzus pro la efiko la stilelementon "vintri"

> > ĉi-loke.

> Eble, sed auxtenta esperanto auxtoro ne ekzistas. Kaj en traduko
> gxis kie oni povas liberigi sin de la originalo?

Mi fakte ne liberigis min de la originalo. Mi simple konstruis miajn
frazojn iomete alie ol en la originalo. Ekzemple se iu tradukus Ĉinen, ne
plu estus eĉ nur fora rilato inter la frazoj de la traduko kaj la
originalo.

Mi liberigis min de la originalo tute aliloke, enŝovante iun kaj iun
vorteton por glatigi la fluon aŭ en mia klopodo iugrade savi "klar und klein
der Mond".

Eble mi tradukos la tuton. Verdire mi volis nur elmontri, ke ne estas
necese - aŭ estas eĉ rekte misefike - enmeti tutan amason da nekompreneblaj
neologismoj. Por mi iu, kiu senĉese fridas, stretas, oldas, ktp prezentas ne
laŭdindan kapablon, sed mallaŭdindan malkapablon.

Evidente, se iu ne kapablas frazigi, li nur vortigas.

Aparte de tio, kiam mi proponis mian "Vintri", mi tute ne havis iun
originalon antaŭ mi. Mi simple tradukis Esperanton Esperanten. <ridante>

Simono

Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to

Bertilo Wennergren <bert...@hem.passagen.se> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:8ebdr3$5a8vj$2...@fu-berlin.de...
>
> "Karl-Gustaf Gustafsson":
>
> > Iu, multe pli sperta espeantistino ol mi, asertas ke, oni nur rajtas
> uzi

> > verbfinaĵon kun adjektiva vorto (ekz. esti blua = bluas). Do la vorto
> > ''vintris'' devas signifi ''estis vintra '' ne ''estis vintro''.
>
> Tute ne. La ĝusta komparo estas kun "martelo -> marteli = bati per
> martelo".
> Do, "vintro -> vintri = bati per vintro". Nekontraŭdireble!
>

Kompreneble estas eble fari tian komparon por klarigi la signifon de
''vintri'' sed mi ne estas tute certa ke, tiu klarigo nepre estas
''nekontraŭdirebla''.

Martelo estas objekto kiu estas manipulebla. Vintro estas tamen nek objekto
nek manipulebla.

La logiko pri marteli mi bone komprenas.

Laŭ via ''nekontraŭdirebla'' instruo mi do devas interpreti ''printempi''
per ''bati per printempo''. Persone, mi fakte opinas tiun tradukon iomete
''kontraŭdirebla''.

KaGu:-}

Sergio Pokrovskij

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to
>>>>> "Arnoldo" == Arnold VICTOR <arvi...@mars.superlink.net> skribis:

Arnoldo> Sergio Pokrovskij wrote:
>>

>> Tamen eblas ke la diversaj lingvoj havas iom ŝovitajn


>> varmoskalojn. Por mi "malvarma" jam estas malagrabla
>> temperaturo, "varma" estas normala, "varmega" estas malagrabla.

>> La anglalingvanoj ŝajnas senti alie: "cool girl" pensigas min
>> pri kadavro, sed Beatles ŝajne ŝatas frigidon: "She's cool,
>> cool ..." (aŭ eble tio estas lamentado? "She's dead, dead
>> ... :-).
>>

Arnoldo> La uzo de "cool" devenas de gxazmuzikistoja slango. GXi
Arnoldo> estas vaste uzata almenaux de la 40-aj jaroj tra cxiuj
Arnoldo> sociaj tavoloj de Usono. CXar parto de mia familio devenas
Arnoldo> de la Sudo kaj mi mem plenkreskis en Teksaso, mi supozis
Arnoldo> gxin esprimanta la klimatopreferojn laux la Rivero
Arnoldo> Mississippi suba, nome, malvarmeto estas preferinda. Io kiu
Arnoldo> restas malvarmeta, iu kiu sxajnigas sin malvarmeta estas
Arnoldo> aprobindaj. Aliaj landoj, aliaj kutimoj.

Jes, mi supozis ion tian. Tamen la britoj ne estas sudanoj, kaj min
surprizas ke "cool girl" ne vekas ilian humursenton.

Mi memoras ankaŭ novelon de S.Lem pri misiisto kiu rakontis al eskimoj
ke en la Infero estas eterna flamo, dum en la Paradizo estas agrabla
malvarmeto (almenaŭ, laŭ Korano, tie la suno estas ĉiam vualita de la
nuboj). Sekve de kio la indiĝenoj decidis fari ĉion eblan por meriti
la Inferon.

--
Sergio

Sergio Pokrovskij

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to
>>>>> "Marko" == Marko Rauhamaa <ma...@lumo.pacujo.nu> skribis:

Marko> Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su>:


>> Noktas. Vesperas.
>>
>> (T.e. "estas nokto", "estas vespero".)
>>
>> Almenaŭ por mi tio estas tute klara kaj esperanteca.

Marko> Kion vi diras pri jena frazo:

Marko> Vintris meze de la somero.

Kial ne? Por mi tio estas tute akceptebla frazo. En mia urbo mi
plurfoje vidis neĝon en aŭgusto.

Alia similsenca verbigo, ofta inter la rusaj esperantistoj: Tempas!

("Nun tempas dormi"; "Tempas forveturi" ktp.)

--
Sergio

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to

"Karl-Gustaf Gustafsson":

> Bertilo Wennergren <bert...@hem.passagen.se> skrev i

> > "Karl-Gustaf Gustafsson":

> > > Iu, multe pli sperta espeantistino ol mi, asertas ke, oni nur
rajtas
> > > uzi verbfinaĵon kun adjektiva vorto (ekz. esti blua = bluas). Do
la vorto
> > > ''vintris'' devas signifi ''estis vintra '' ne ''estis vintro''.

> > Tute ne. La ĝusta komparo estas kun "martelo -> marteli = bati per
> > martelo". Do, "vintro -> vintri = bati per vintro".
Nekontraŭdireble!

> Kompreneble estas eble fari tian komparon por klarigi la signifon de
> ''vintri'' sed mi ne estas tute certa ke, tiu klarigo nepre estas
> ''nekontraŭdirebla''.

Ĉu vere? Vi mem komparis kun "blua -> bluis".

> Martelo estas objekto kiu estas manipulebla. Vintro estas tamen nek
objekto
> nek manipulebla.

Kaj "blua" estas koloro. Sufiĉege malsama disde "vintro".

> La logiko pri marteli mi bone komprenas.

Ĉu vere?

> Laŭ via ''nekontraŭdirebla'' instruo mi do devas interpreti
''printempi''
> per ''bati per printempo''. Persone, mi fakte opinas tiun tradukon
iomete
> ''kontraŭdirebla''.

Iomete. Do, vi evidente iel kaptis la veran sencon de mia ekzemplo. Oni
ne povas dedukti la signifon de "vintri" per komparo kun "marteli", kaj
ankaŭ ne per komparo kun "blui". Oni devas kompari kun similsignifaj
radikoj, kiel SOMER, PRINTEMP, TAG, MATEN kaj NOKT. Por iuj el ili
uziĝas verbaj formoj, kaj VINTR ĉe verbigo prefere sekvu ties modelojn.

Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to

Sergio Pokrovskij <p...@nbsp.nsk.su> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:uuwvlh4...@nbsp.nsk.su...

Laŭ BW la ĝusta komparo estas marteli = bati per martelo. Do oni devas
percepti ''tempas'' kiel ''batas per tempo''. Pro tio la signifo de
''Tempas forveturi'' tute ne povas esti ''Estas tempo forveturi''.

Mi fakte samopinias kun tiu sperta esperantistino kiu instruis min ke, oni
uzu tiun esprimmanieron nur kiam temas pri adjektivaj radikoj ekz. blu-as,
grand-as, verd-as k.t.p.

Ĉar ''temp-'' ne estas adjektiva radiko oni (laŭ mi) prefere ne uzu la
metodon kunmeti temp- kaj -as.

KaGu
:-}

> --
> Sergio


Eugenio Fabian

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to

Karl-Gustaf Gustafsson ha scritto nel messaggio ...

>La (laŭ mi) stranga kutimo kunmeti substantiva vorto (vintro k.s.)
kun verba
>finaĵo ( -as, -is k.t.p.) faras la tekston iomete malklara.


>Iu, multe pli sperta espeantistino ol mi, asertas ke, oni nur rajtas
uzi
>verbfinaĵon kun adjektiva vorto (ekz. esti blua = bluas). Do la
vorto
>''vintris'' devas signifi ''estis vintra '' ne ''estis vintro''.
>

Sub la vorto <vintro> en la PAG mi trovis jenon: vintri (ntr) Pasigi
la vintron: ...kaj ĉiuj bestoj de la tero super ĝi vintros.(x)... Do
la verbo vintris povas havi pli ol unu signifon.
Ĉi tiu plursenceco nur pruvas ke Esperanto estas viva lingvo. Por
malpliigi ĉi tiujn sencojn (koncerne: Pasigi la vintron) anstatau
vintri mi dirus travintri. Por mi vintris signifis ĝis nun nur unu
aferon t.e.: estis vintro. :o)

>KaGu:-)

Eugenio, eofa...@freemail.it

Eugenio Fabian.vcf

Volkasko Skupiro - da $itdlbian willi

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to
je Fri, 28 Apr 2000 03:57:15 GMT, "Karl-Gustaf Gustafsson"
<kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> skribis :

>Mia kono pri la germana estas tre malgranda, tamen la frazo ''Noch nie war

no hoiz zaum ;

>
>- Vintro neniam ajn estis tiel terure malvarma kaj longe daura en la franca
>montaro kiel ci tiu vintro. -

drozdejm , goa nijt moi so $lecht

>La (lau mi) stranga kutimo kunmeti substantiva vorto (vintro k.s.) kun verba
>finajo ( -as, -is k.t.p.) faras la tekston iomete malklara.

wost , recht host , host recht ; imma hij sui des a iwasejzung ins
esbarantdo saij unt nijt ins esbarant , oda wia dea $aas a imma haast

---
allez et visitez mon page sur chinouk jargon
http://purl.oclc.org/NET/cnkeknm.htm
gtw p nnc nk wep pep jk ww kp cnk ww

Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to

Bertilo Wennergren <bert...@hem.passagen.se> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:8eeeie$8u916$1...@fu-berlin.de...

>
> "Karl-Gustaf Gustafsson":
>
> > Bertilo Wennergren <bert...@hem.passagen.se> skrev i
>
> > > "Karl-Gustaf Gustafsson":
>
> > > > Iu, multe pli sperta espeantistino ol mi, asertas ke, oni nur
> rajtas
> > > > uzi verbfinaĵon kun adjektiva vorto (ekz. esti blua = bluas). Do
> la vorto
> > > > ''vintris'' devas signifi ''estis vintra '' ne ''estis vintro''.
>
> > > Tute ne. La ĝusta komparo estas kun "martelo -> marteli = bati per
> > > martelo". Do, "vintro -> vintri = bati per vintro".
>>> Nekontraŭdireble!
>
> > Kompreneble estas eble fari tian komparon por klarigi la signifon de
> > ''vintri'' sed mi ne estas tute certa ke, tiu klarigo nepre estas
> > ''nekontraŭdirebla''.
>
> Ĉu vere? Vi mem komparis kun "blua -> bluis".

Jes, ĉar blu- estas adjektiva radiko (mi kredas)


>
> > Martelo estas objekto kiu estas manipulebla. Vintro estas tamen nek
> objekto
> > nek manipulebla.
>
> Kaj "blua" estas koloro. Sufiĉege malsama disde "vintro".

''Blua'' tute ne estas la koloro ĝi nur indikas ke, la koloro havas la econ
''blua''. La blueco fakte estas manipulebla inter ege forta kaj ege malforta
nuanco.

Laŭ mi oni ne povas meti egalsignon inter ''La koloro estas blua'' = ''Bluas
la koloro''

>
> > La logiko pri marteli mi bone komprenas.
>
> Ĉu vere?
>
> > Laŭ via ''nekontraŭdirebla'' instruo mi do devas interpreti
> ''printempi''
> > per ''bati per printempo''. Persone, mi fakte opinas tiun tradukon
> iomete
> > ''kontraŭdirebla''.
>
> Iomete. Do, vi evidente iel kaptis la veran sencon de mia ekzemplo. Oni
> ne povas dedukti la signifon de "vintri" per komparo kun "marteli", kaj
> ankaŭ ne per komparo kun "blui". Oni devas kompari kun similsignifaj
> radikoj, kiel SOMER, PRINTEMP, TAG, MATEN kaj NOKT. Por iuj el ili
> uziĝas verbaj formoj, kaj VINTR ĉe verbigo prefere sekvu ties modelojn.

Nun mi vere estiĝas konfuzita. (kelkaj diras ke, ne eblas iĝi ion kion oni
jam estas ;-). ) Vi tamen skribis jenon:

> > > Tute ne. La ĝusta komparo estas kun "martelo -> marteli = bati per
> > > martelo". Do, "vintro -> vintri = bati per vintro".
> > > Nekontraŭdireble!

Kaj nun vi diras ke oni ne povas ''dedukti la signifon de 'vintro' per
komparo kun 'marteli' ''.

Verŝajne mia kapablo kompreni Esperanton estas tro limigita por ke, mi povu
sekvi kaj tute kompreni viajn lertajn klarigojn. Mi tuj retiras min aserton
ke, mi komprenas la logikon pri 'marteli'.

Estonte mi ne fanfaronos pri mia perceptkapablo kiam temas pri Esperanton,
ĉar ĝi montriĝas esti ege tro malfacila por homoj (ekz. mi) kiuj ne spertis
lingvistan edukadon ĉe universitato. (Subite trafis min la penso: Eble mi
ne kulpas sed tiuj kiuj volas komplikigi la lingvon. Tamen mi certas (estas
certa???) ke, vi povas pruvi ke mi eraras (estas erara???) pri tiu abomena
akuzo.)

KaGu:-}

Bertilo Wennergren

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to

"Karl-Gustaf Gustafsson":

> Bertilo Wennergren <bert...@hem.passagen.se> skrev i

> > Iomete. Do, vi evidente iel kaptis la veran sencon de mia ekzemplo.


Oni
> > ne povas dedukti la signifon de "vintri" per komparo kun "marteli",
kaj
> > ankaŭ ne per komparo kun "blui". Oni devas kompari kun similsignifaj
> > radikoj, kiel SOMER, PRINTEMP, TAG, MATEN kaj NOKT. Por iuj el ili
> > uziĝas verbaj formoj, kaj VINTR ĉe verbigo prefere sekvu ties
modelojn.

> Nun mi vere estiĝas konfuzita. (kelkaj diras ke, ne eblas iĝi ion kion
oni
> jam estas ;-). ) Vi tamen skribis jenon:

> > > > Tute ne. La ĝusta komparo estas kun "martelo -> marteli = bati
per
> > > > martelo". Do, "vintro -> vintri = bati per vintro".
> > > > Nekontraŭdireble!

> Kaj nun vi diras ke oni ne povas ''dedukti la signifon de 'vintro' per
> komparo kun 'marteli' ''.

Jes.

> Verŝajne mia kapablo kompreni Esperanton estas tro limigita por ke, mi
povu
> sekvi kaj tute kompreni viajn lertajn klarigojn. Mi tuj retiras min
aserton
> ke, mi komprenas la logikon pri 'marteli'.

Nu, mia unua eldiro pri "vintro -> vintri = bati per vintro", kaj la
aserto, ke tio estas nekontraŭdirebla, estis nura ironio. Mi pensis,
ke la afero estas tiom evidente erara, ke mia aserto estas evidente
ironia.

Ekzistas multegaj diversaj modeloj por verbigo de neagaj radikoj.
Estas ja grandega diferenco inter "blui", "marteli" kaj "vintri",
kaj tiuj tri ekzemploj nur montras tri el la multaj ekzistantaj
modeloj.

Jonathan Badger

unread,
Apr 29, 2000, 3:00:00 AM4/29/00
to
Eble mia opinio ne estas ege valora (mi certe ne estas ano de la Penja
3500 fluaj esperantistoj), sed laux mi, "Vintris neniam ajn gxis tiam
tiom terure malvarmege kaj longdauxre en la Franca montaro" estas eble
la plej bela Esperanta frazo kiun mi iam ajn legis.

Jonatan

Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
Apr 30, 2000, 3:00:00 AM4/30/00
to

Bertilo Wennergren <bert...@hem.passagen.se> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:8efi4c$92h30$1...@fu-berlin.de...

Bone. (Vi ŝajne praktikas ''nigran pedagogion''.)

Vi efektive pruvas al mi ke, Esperanto estas tute maltaŭga interkomunikilo
por neerudituloj kiel mi. Dankon.

Vi, sen prokrasto, devas trovi iun metodon kiu sendube montras ke, temas pri
ironio kiam vi faras viajn rimarkojn al homoj kiuj ne estas tiel spertaj
kiel vi. (Vi povus formuli iun lertan regulon kiu solvas tiun problemon kaj
enmetu ĝin en via PMEG, kiu klare montras ke, la gramatiko de Esperanto ne
havas nur 16 regulojn sed pli verŝajne 32.000.000 regulojn (2.000.000 oble
16) kiuj sia vice povas naski ankoraŭ pli da regulojn. Laŭ mi Esperanto iĝas
pli kaj pli Volapuka.)

Mi fakte kredis ke, vi, kiu ĉiam havas opinion pri la gramaktiko de
Esperanto, komprenus ke, viaj eldiroj tute ne estos perceptataj kiel ironiaj
sed kiel fakulaj eldiroj kiujn oni prefere sekvu. Do vi akceptis grandan
respondecon kaj tiu respondeco fakte postulas ke, vi evitu konfuzigajn
eldirojn, ĉu ne?

> Ekzistas multegaj diversaj modeloj por verbigo de neagaj radikoj.
> Estas ja grandega diferenco inter "blui", "marteli" kaj "vintri",
> kaj tiuj tri ekzemploj nur montras tri el la multaj ekzistantaj
> modeloj.
>

Mi tamen ankoraŭ dubas ĉu ''vintras'' vere signifas ''estas vintro''.

Krome mi vidis en s.c.e iu kiu proponis ke, la signifo estas proksimume
''resti vivanta dum la daŭro de la vintro'' (övervintra).

Mia konfuzo iĝas pli kaj pli granda.

Kion mi faru?

KaGu:-{

Pejno Simono

unread,
Apr 30, 2000, 3:00:00 AM4/30/00
to

"Karl-Gustaf Gustafsson" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> schrieb im
Newsbeitrag news:zlOO4.4710$Za1....@newsc.telia.net...


> Mi tamen ankoraŭ dubas ĉu ''vintras'' vere signifas ''estas vintro''.
>
> Krome mi vidis en s.c.e iu kiu proponis ke, la signifo estas proksimume
> ''resti vivanta dum la daŭro de la vintro'' (övervintra).
>
> Mia konfuzo iĝas pli kaj pli granda.

Ĉar "vintri" ne vere ekzistas, ĝi povas alpreni ĉiun ajn signifon laŭ la
persona plaĉo de la aŭtoro. La sola kondiĉo estas, ke lia uzo peradu ion -
konsentite, eble sufiĉe difuzan kaj konfuzan ion - al lia leganto.

Sed tio estas neniel nekutima aŭ escepta. Jen normala rimedo de aŭtoro.
Estas ĝuste tiaj rimedoj, kiuj faras prozon "bela". Cetere alia afero, pri
kiu multaj ne sufiĉe atentas, tio estas, ke skribata prozo nepre ankaŭ sonu
bela. Alivorte ĝi estu ne nur bone legebla, sed ankaŭ bone laŭtlegebla.

Plia rimarko estas eble lanĉinda. Eruditeco ĉe ĉio ĉi ne nepre estas
helpema. Eruditeco kondukas al vortoj kiel "frida", "olda", "streta",
"turpa" kaj kolegoj. La kulmina frenezo estas speco de konkurso pri la meto
de almenaŭ unu neologismo, kiun tutcerte neniu ajn povos kompreni. Ĝuste tiu
malsano epidemias ĉe ni kaj, kiel ni ĵus vidis, ĝi infektas jam niajn
komencantojn.

Ĉiuokaze, tradukado por mi estas dufaza procezo. Unuavice oni traduku de la
fremda lingvo al Esperanto. Jen la bazo. Vice due oni traduku la estiĝintan
krudan nacilingvecan Esperanton al io vere Esperanteca. Alivorte oni nepre
traduku Esperanton Esperanten. Ĝuste tiu ĉi fina fajnpoluro plej ofte
malĉeestas.

Sed aliflanke ankaŭ ĉe tio oni ne troigu aŭ estiĝos vera Volapukaĵo.

Kiel ĉiam en la vivo, la defio estas trafi la ĝustan dozon. Certe ankaŭ
ĉi-devize - do Esperantigante Esperanten - konvenas dozi gute kaj ne tuj
hektolitre.

Simono

PS: Relegante tion, mi konstatas, ke mi denove arogas. Sed ĉi-momente mi ne
inklinas foruzi tempon nur por pretigi iomete malpli arogan version - hmm,
jen ideo supozeble eĉ pli aroga.

Damne! Kia mi estas, tia mi estas! <ridante>


Pejno Simono

unread,
Apr 30, 2000, 3:00:00 AM4/30/00
to

"Jonathan Badger" <jhba...@monod.uwaterloo.ca> schrieb im Newsbeitrag
news:87wvlg9...@monod.uwaterloo.ca...

> .. sed laux mi, "Vintris neniam ajn gxis tiam


> tiom terure malvarmege kaj longdauxre en la Franca montaro" estas eble
> la plej bela Esperanta frazo kiun mi iam ajn legis.

Bone, ke mia frazo tiom plaĉis al vi. Mi ĝojas.

Ankaŭ en mia kompleta versio troviĝas kelkaj vere belaj frazoj. Evidente en
la Germana originalo oni ne malpli bele enfrazigis kaj la rakonto aldone tre
tensias.

Certe ne senmerite tiu aŭtoro Hermano Heso ricevis Nobelpremion.

Simono

Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
Apr 30, 2000, 3:00:00 AM4/30/00
to

Eugenio Fabian <eofa...@freemail.it> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:8eesbs$6kb$1...@fe1.cs.interbusiness.it...

>
> Karl-Gustaf Gustafsson ha scritto nel messaggio ...
>
> >La (laŭ mi) stranga kutimo kunmeti substantiva vorto (vintro k.s.)
> kun verba
> >finaĵo ( -as, -is k.t.p.) faras la tekston iomete malklara.

>
>
> >Iu, multe pli sperta espeantistino ol mi, asertas ke, oni nur rajtas
> uzi
> >verbfinaĵon kun adjektiva vorto (ekz. esti blua = bluas). Do la
> vorto
> >''vintris'' devas signifi ''estis vintra '' ne ''estis vintro''.
> >
>
> Sub la vorto <vintro> en la PAG mi trovis jenon: vintri (ntr) Pasigi
> la vintron: ...kaj ĉiuj bestoj de la tero super ĝi vintros.(x)... Do
> la verbo vintris povas havi pli ol unu signifon.
> Ĉi tiu plursenceco nur pruvas ke Esperanto estas viva lingvo. Por
> malpliigi ĉi tiujn sencojn (koncerne: Pasigi la vintron) anstatau
> vintri mi dirus travintri. Por mi vintris signifis ĝis nun nur unu
> aferon t.e.: estis vintro. :o)

Kaj sekve ''glitas mi'' estas tute samsignifa kiel ''mi estas glita'' aŭ
''la glacio estas glita'' havas la saman signifon kiel ''la glacio
glitas'', ĉu ne? > ;-}

Mi daŭre opinias ke, tute libera kunmeto de verbaj finaĵoj kun iu ajn radiko
volapukigas Esperanton en tia grado ke, ĝi iĝos tute neebla traduki al iu
nacia lingvo. ( Tradukado fakte estos necesa ĉar oni ne povas esperi ke,
ĉiuj homoj lernos Esperanton je tia nivelo kiel ekz. SP, WB kaj la aliaj
erudituloj ke, tradukado fariĝos nenecesa.)

Se oni akceptas tian evoluon oni ankoraŭ subfosas la fundon de Esperanto sub
preteksto ke, oni ''evoluigas vivantan lingvon''. Jam la instruo ke, estas
permesata kunmeti adjektivajn radikojn kun verba finaĵo estis malfacile
akceptita de mi. (printemp- , vintr-, somer- kaj aŭtun- tute ne estas
adjektivaj radikoj kaj kun kiuj oni pro tio (laŭ mia privata opinio) devus
eviti kunmeto kun verba finaĵo.)

KaGu:-}
>
> >KaGu:-)
>
> Eugenio, eofa...@freemail.it
>
>


Pejno Simono

unread,
Apr 30, 2000, 3:00:00 AM4/30/00
to

"Karl-Gustaf Gustafsson" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> schrieb im
Newsbeitrag news:9wSO4.4744$Za1....@newsc.telia.net...


> Mi daŭre opinias ke, tute libera kunmeto de verbaj finaĵoj kun iu ajn
radiko
> volapukigas Esperanton en tia grado ke, ĝi iĝos tute neebla traduki al iu
> nacia lingvo. ( Tradukado fakte estos necesa ĉar oni ne povas esperi ke,
> ĉiuj homoj lernos Esperanton je tia nivelo kiel ekz. SP, WB kaj la aliaj
> erudituloj ke, tradukado fariĝos nenecesa.)

Ĉiu lingvo havas siajn karakterizaĵojn. Normalokaze ju pli teksto estas
malfacile tradukebla, des pli certas, ke temas pri teksto vere escence
formulita laŭ la karakterizaĵoj de la uzata lingvo. Ĝuste tiaj tekstoj estas
tiuj, kiuj plaĉas al la respektiva popolo, ĉar ili estas esence Francaj,
Anglaj, Ĉinaj, ktp. Jen karakterizaĵo de ĉiu poezio kaj de ĉiu vere bona
prozaĵo. Alivorte ju pli bona la teksto, des pli ĝi rezistas ĉiun ajn
tradukon. Jen speco de naturleĝo, tute sendepende de Esperanto.

> Se oni akceptas tian evoluon oni ankoraŭ subfosas la fundon de Esperanto
sub
> preteksto ke, oni ''evoluigas vivantan lingvon''.

Eble. Sed se mi demandas vin, ĉu vi planas aŭti aŭ trajni ien, mi ne vere
kredas, ke tiu formulo jam subfosas la fundon de Esperanto. Fakte temas pri
esprimspeco, kiu iel tute nature kaj senpripense estiĝas dum normala ĉiutaga
dialogo.

> Jam la instruo ke, estas
> permesata kunmeti adjektivajn radikojn kun verba finaĵo estis malfacile
> akceptita de mi.

Sed ekzemple en la Korea jen tute normala trajto de la lingvo. Do por
Koreano ĝi supozeble ŝajnas esti des pli natura.

> (printemp- , vintr-, somer- kaj aŭtun- tute ne estas
> adjektivaj radikoj kaj kun kiuj oni pro tio (laŭ mia privata opinio) devus
> eviti kunmeto kun verba finaĵo.)

Ankaŭ mi ne opinias, ke oni senĉese verbigu substantivojn. Do ankaŭ mi ne
nun leteras al vi, dum mi litas, ĉar mi hejmas, pro tio ke hodiaŭ dimanĉas,
kaj sekve mi ne aŭtas urben por poste Frankfurti la tutan tagon.

Sed verdire, mi tre miras, ke vi havas tiom da problemoj pri "vintri,
someri, ktp".

Ekzemple:

"De la aŭtuna aero sub la ruĝiĝintaj folioj de la altkreska kaŝtenujo rekte
antaŭ la nokte tro malfermita fenestro de mia dormĉambro nun enŝvebis -
aparte de kelkaj mismigrantaj araneoj, el kiuj unu nun puliumis centimetron
super mia nazpinto - dikaj gutoj de la frumatena nebulo. Tiuj malagrable
humidigis la tolaĵojn de mia lito kaj mi sentis malvarmon, kvazaŭ jam
vintrus, kaj mi estus forgesinta ekfajrigi la ŝtipojn en mia dormĉambra
kameno por forpeli la de ekstere sieĝantan froston per kraketanta fajro. La
malvarmaj tolaĵoj alkroĉis sin al mia haŭto. Pro la ĉiea malseko mi nun
sentis min pli kiel dumpluve entombigita kadavro, ol vekiĝinta vivplena viro
sine de sia ne ĉiam tiom senarda lito."

Simono

Jens Stengaard Larsen

unread,
Apr 30, 2000, 3:00:00 AM4/30/00
to
Sergio Pokrovskij:

> Tamen la britoj ne estas sudanoj, kaj min
> surprizas ke "cool girl" ne vekas ilian humursenton.

Cxu ne? Al mi tio sonas kiel komika mikso de
stilniveloj.

--
Jens S. Larsen

Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
May 1, 2000, 3:00:00 AM5/1/00
to

Pejno Simono <pro...@t-online.de> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:8eh55k$qs8$1...@news08.btx.dtag.de...

Mi plej verŝajne demandus: Ĉu vi intencas veturi per aŭto aŭ per trajno.

Tamen mi devas konfesi ke ''planas'', ''aŭtas'' kaj ''trajnas'' estas tiel
vaste uzataj ke, mi preskaŭ forgesas ke ili estas produdktoj de ''abomena
kunmetado''.
...

> Sed verdire, mi tre miras, ke vi havas tiom da problemoj pri "vintri,
> someri, ktp".
>

Fakte ne temas pri problemo, temas pri opinio ke, mi (persone) opinias ke,
oni evitu ambiguajn esprimmanierojn.

''Vintras'' devus, eĉ por sperta aŭtoro signifi ''estas vintra (tempo)''
ĉar tiam estus akceptable ke ''bluas'' signifas ''estas blua'' , printempas
'' estas printempa (tempo)'' , someras '' estas somera (tempo)'' k.t.p.

Do per enkonduko de nova ''regulo'', eble pro persona gusto, ke ''vintras''
signifas ''estas vintro'' oni komencis iri laŭ la Volapuka strato.

Jen tondaĵo kun la, de vi, tradukita frazo kiu ĝenetis min.
------------------------------------------------------


> Noch nie war in den französischen Bergen ein so unheimlich kalter und
> langer Winter gewesen.

...
> Jen mia traduko:
>
> Vintris neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvarmege kaj longdaŭre en la
> Franca montaro.
----------------------------------------

Leginte la esperantan frazon mi unue perceptis ke, io mankas ĉar mi legis
jene:

''Estas vintra (tempo) neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvamege kaj longe
daŭre en la Franca montaro''.

Kiam mi komparis la signifon kun la originala frazo mi perceptis ke, la
aŭtoro (HH) celas specifan vintron, nome ''ĉi tiu vintro'' kaj tio ne estas
memklare en via esperanta ''ekvivalento''.

Pro tio mi proponis jenan tradukon:

- Vintro neniam ajn estis tiel terure malvarma kaj longe daŭra en la franca
montaro kiel ĉi tiu vintro. -

kiun mi opinias pli ''ekvivalenta'' ol via tradukpropono, kompare kun la
originalo.

Nu tio eble povas esti tute erara ĉar, kiel mi jam diris, mia kono pri la
germana estas tre limigita.

KaGu:-}

> Simono

Pejno Simono

unread,
May 1, 2000, 3:00:00 AM5/1/00
to

"Karl-Gustaf Gustafsson" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> schrieb im
Newsbeitrag news:8H6P4.2298$wYl.19...@newsb.telia.net...

> Fakte ne temas pri problemo, temas pri opinio ke, mi (persone) opinias ke,
> oni evitu ambiguajn esprimmanierojn.

Vi ĵus abolis la kompletan poezion ĝis nun produktitan de la homa raso.

> ''Vintras'' devus, eĉ por sperta aŭtoro signifi ''estas vintra (tempo)''
> ĉar tiam estus akceptable ke ''bluas'' signifas ''estas blua'' ,
printempas
> '' estas printempa (tempo)'' , someras '' estas somera (tempo)'' k.t.p.

Se aŭtoro uzas vorton kiel "bluas", li plej ofte ne celas simplan "estas
blua". Oni certe povus senfine frazadi pri tio, kion "bluas" signifu aŭ ne
signifu, kaj mi vere ne volas troigi, sed analizi la vorton simple kiel
"estas blua" estas tro glate, naive, simple. La esprimo "bluas" estas pli
suka ol "estas blua". Tamen tiu eldiro evidente validos nur tiom longdaŭre,
kiel "blui" restos io escepta, malofta, surpriza.

Aparte de tio, rekta verbigo estas iufoje simple komforta afero - ekzemple
okaze de vorto kiel "aŭti".

> Do per enkonduko de nova ''regulo'', eble pro persona gusto, ke
''vintras''
> signifas ''estas vintro'' oni komencis iri laŭ la Volapuka strato.

Estas klare kiel oni uzas la terminon "Volapuko" ĉe ni, sed fakte ĝuste
Volapuko neniam laŭiris tian straton. <ridante>

Aldone vi implice postulas, ke ĉio, kion homo skribas, estu unuavide klara,
senenigma, senaluda, nesubtila - kaj tiel preskaŭ aŭtomate - sensuka kaj
senarta. Jen postulo, kiu memkompeneble tre konvenus al poŝtkarto anonconta
mian trajnan alvenon ĉe la ĉefstacidomo de via loĝurbo kaj petanta vin
kolekti min de kajo 7 je la 12 kaj duono, sabaton, la ...

Sed jen ne la sola apliko de homa lingvo. Se Esperanto taŭgus nur por tiaj
plataĵoj, ĝi taŭgus vere por malmulte. Poetoj neniam ajn esprimis sin klare.

> Jen tondaĵo kun la, de vi, tradukita frazo kiu ĝenetis min.
> ------------------------------------------------------
> > Noch nie war in den französischen Bergen ein so unheimlich kalter und
> > langer Winter gewesen.
> ...
> > Jen mia traduko:
> >
> > Vintris neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvarmege kaj longdaŭre en la
> > Franca montaro.
> ----------------------------------------

Mi eble unue atentigu, ke ne temas pri la scienca raporto de meteologo pri
la aktuala diverĝo de la observataj veterfenomenoj en Franca montara
distrikto. Fakte en la originalo la proza stilo de Heso atingis preskaŭ
poezian dimension. Ĝuste tiun poeziecon mi strebis rekrei en Esperanto. Ĉe
tio mi iomete ŝanĝis ĝian distribuiĝon en la unua alineo, ĉar en alia frazo
ĝi simple ne estis konservebla. La Germana ne estas Esperanto, kaj Esperanto
ne la Germana.

> Leginte la esperantan frazon mi unue perceptis ke, io mankas ĉar mi legis
> jene:
>
> ''Estas vintra (tempo) neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvamege kaj longe
> daŭre en la Franca montaro''.

"aŭti" ne signifas "esti aŭto" kaj "vintri" ne signifas "esti vintro".
Aldone via supra frazo ne havas sencon jam pro la uzataj adverboj
"malvarmege" kaj "longe". Se vi nepre volus anstataŭigi "Vintris", necesus
enŝovi ion laŭ la skemo "La vetero kondutis vintre ..."

> Kiam mi komparis la signifon kun la originala frazo mi perceptis ke, ...
> ... kaj tio ne estas


> memklare en via esperanta ''ekvivalento''.

Honeste, la afero komencas tedi min. Tradukante, oni traduku nek vortope nek
frazope. Oni devas traduki tutece. Kiel mi jam klarigis, mi plipoezigis unu
angulon por kompensi la perdon de poezieco en alia angulo. La stilelemento,
kiun mi uzis ĉi-cele estis la senpera verbigo de la substantiveca radiko
"vintr/o".

> - Vintro neniam ajn estis tiel terure malvarma kaj longe daŭra en la
franca
> montaro kiel ĉi tiu vintro. -
>
> kiun mi opinias pli ''ekvivalenta'' ol via tradukpropono, kompare kun la
> originalo.

Malĝuste. Jen la originalo:

"Noch nie war in den französischen Bergen ein so unheimlich kalter und
langer Winter gewesen."

Kaj jen la plej akurata traduko:

"Ankoraŭ neniam estis estinta en la Francaj montoj tiel ege malvarma kaj
longdaŭra vintro."

Ne troviĝas iu rekta mencio de "tiu ĉi aktuala vintro" en la frazo. Tio
okazas nur duonimplice per "tiel".

Sed okaze de literaturo la celo tute ne estas "plej akurate traduki". Oni
celas alvoki egalajn sentojn, emociojn kaj impresojn ĉe parolanto de
Esperanto, kiel la Germana orginalo alvokas ĉe Germano. Jen iomete alia
celo.

Evidente status rekte male ĉe la traduko de kontrakto pri la liverado de
enfrostigitaj porkduonoj por Germana buĉisto volanta importi el Nederlanda
porkobuĉejo.

Simono


Eugenio Fabian

unread,
May 1, 2000, 3:00:00 AM5/1/00
to

ind...@my-deja.com ha scritto nel messaggio
<8e8jrm$ujp$1...@nnrp1.deja.com>...
>In article <8e6uae$sc5$1...@fe1.cs.interbusiness.it>,
> "Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> wrote:
>
>> FRIDA estas termino poezia, do estas konsilinde ne trouzi ghin.
>
>Chu? Chu vi konas malpoezian alternativon por 'fridujo'?
>
Fakte vi pravas. Ghi ne estas poezia termino. Tamen la konsilo ne
trouzi neologismojn estas chiam valida... Fridujo estas derivajho de
la neologismo FRIDO, chu ne? Glacishranko estus pli komprenebla por
chiuj. Nu, tio estas mia opinio. :-)


>Samideane,
>
>Klivo


Eugenio

Eugenio Fabian.vcf

Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
May 1, 2000, 3:00:00 AM5/1/00
to
Viaj respondoj vere amuzigis min ĉar vi montras ke eblas argumenti per
Esperanto en tre sprita maniero. Krom tio viaj respondoj certe donis al
aliaj iom da kompreno pri la malfacilaĵoj de tradukado.

Escense mi samopinias ke oni povu uzi Esperanton por poeziaĵoj.

Alia afero estas ke, mia kapablo ĝui poeziaĵojn estas tre limigita. Tamen
pri tio ne kulpas la verkisto aŭ la tradukisto, eĉ ne mi mem, sed tio estas
alia rakonto.

KaGu:-}

Pejno Simono <pro...@t-online.de> skrev i

diskussionsgruppsmeddelandet:8ejb8o$9df$3...@news02.btx.dtag.de...


>
> "Karl-Gustaf Gustafsson" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> schrieb im
> Newsbeitrag news:8H6P4.2298$wYl.19...@newsb.telia.net...
>
> > Fakte ne temas pri problemo, temas pri opinio ke, mi (persone) opinias
ke,
> > oni evitu ambiguajn esprimmanierojn.
>
> Vi ĵus abolis la kompletan poezion ĝis nun produktitan de la homa raso.
>

...

> Simono
>
>
>


Pejno Simono

unread,
May 1, 2000, 3:00:00 AM5/1/00
to

"Karl-Gustaf Gustafsson" <kagu.gu...@k-gdataiskovde.se> schrieb im
Newsbeitrag news:ZjkP4.2364$wYl.19...@newsb.telia.net...

> Viaj respondoj vere amuzigis min ĉar vi montras ke eblas argumenti per
> Esperanto en tre sprita maniero. Krom tio viaj respondoj certe donis al
> aliaj iom da kompreno pri la malfacilaĵoj de tradukado.

Traduki estas multe pli malfacile ol mem verki. La kulmina malfacilo estas
traduki poezion pro ĝia fiksa formo.

Tre malofte oni laŭdas la tradukinton de verko, kvankam oni ofte trovas lin
inter la plej bonaj loklingvaj aŭtoroj. Cetere, oni tre malbone pagas
tradukistojn.

Aliflanke, por verki necesas, ke oni havas ion diri. Se ne, oni prefere
silentu. Tio estas iomete mia problemo. Sen bona ideo mi ne ekskribas,
kvankam mi metie certe sufiĉe bone regas la la aferon. Supozeble la decido
ne skribi estas samvalora kiel la decido trempi sian plumpinton en inkon.

> Esence mi samopinias ke oni povu uzi Esperanton por poeziaĵoj.


>
> Alia afero estas ke, mia kapablo ĝui poeziaĵojn estas tre limigita. Tamen
> pri tio ne kulpas la verkisto aŭ la tradukisto, eĉ ne mi mem, sed tio
estas
> alia rakonto.

Domaĝe. Sed aliflanke poezio havas plurajn dimensiojn de belo. Fakte
Esperanto kondukis min al la poezio, kvankam ankaŭ nun tiom da poezio mi ne
legas. Poezio estas simple iomete speciala formo de bela lingvaĵo.

Simono


William W Patterson

unread,
May 2, 2000, 3:00:00 AM5/2/00
to
Je merkredo, 26 aprilo 2000 04:05:31 GMT, ind...@my-deja.com skribis:

> Ghi estas bela rakonto. Dankon pro via traduklaboro.

Kaj dankon pro viaj sugestoj!

> Lau mia kompreno, 'bushumo' estas leda rimeno por
> malebligi mordadon de hundoj.

Mi esploris vortarojn kaj elektis "muzelo".

> Chu oni povas uzi 'procedi' kun tiu signifo?
> Eble vi pravas, sed bonvolu kontroli. Mi
> pensis ke 'procedo' estas metodo por fari
> ion. (Mi ne havas mian vortaron chemane. )

Ne, *vi* pravas! Mi elektas "antaueniri".

> Laste, mi sugestas, ke Esperantistoj chesu krei novajn
> hejmpaghojn kodigitajn lau Latin 3. La estonteco devas
> esti Unikoda (specife, UTF8).

Bedaurinde, mia foliumilo (Opera 3.62 (averto: versio 4.0 estas
"beta"-versio; se vi volas provi Opera, provu la 3.62an version!))
ne komprenas Unikodon. Iam mi Unikodigos miajn paghojn!

Samideane,
Ailanto


--
William W. Patterson http://www.neosplice.com/~ailanto
mailto:ail...@neosplice.com http://members.xoom.com/ailanto

I have a mind like a steel... uh... thingy.

William W Patterson

unread,
May 2, 2000, 3:00:00 AM5/2/00
to
Je merkredo, 26 aprilo 2000 16:35:43 +0200,
"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> skribis:

> muzelon

Jes, jen la vorto!

> kaj de tempo al tempo emisiis sekan, tormentan ULULON.

Jes, ankau mi preferas "ululo"n.

>fortikaj shuLtroj.

Ne... shutroj. Angle, "shutter", kovrilo por tegi fenestron. Au
"fenestrumo". Eble mi devus uzi "fenetrumo"...

> (reklakis?)

Lau la CEED de Peter Benson, "klaki" estas (angle) "rattle".
Sed, jes, mi ankau preferas "audighis en la nokto".

> Al mi shajnas ke estis lauintence uzata LI
> anstatau ghi, por personigi la lupon.

Vi pravas.

> Chu vi havas PMEG-on de Bertill Wennergren?

Jes, mi havas ghin.

> Salutojn de Eugenio!

Salutojn, kaj multajn dankojn pro via helpo!

Chu vi havas hejmpaghon?

Ghis relego!

Eugenio Fabian

unread,
May 5, 2000, 3:00:00 AM5/5/00
to

William W Patterson ha scritto nel messaggio ...

>Je merkredo, 26 aprilo 2000 16:35:43 +0200,
>"Eugenio Fabian" <eofa...@freemail.it> skribis:
>
>> muzelon
>
>Jes, jen la vorto!
>
>> kaj de tempo al tempo emisiis sekan, tormentan ULULON.


Saluton Willy!
Jen alia eskapinta eraro: turmentan kaj ne tormentan.


>Jes, ankau mi preferas "ululo"n.
>
>>fortikaj shuLtroj.
>

Jes, shutroj ne shultroj. Bedaurinde mi fushlegis la tekston.


>
>> (reklakis?)
>
>Lau la CEED de Peter Benson, "klaki" estas (angle) "rattle".
>Sed, jes, mi ankau preferas "audighis en la nokto".
>
>> Al mi shajnas ke estis lauintence uzata LI
>> anstatau ghi, por personigi la lupon.
>
>Vi pravas.
>
>> Chu vi havas PMEG-on de Bertill Wennergren?
>
>Jes, mi havas ghin.
>
>> Salutojn de Eugenio!
>
>Salutojn, kaj multajn dankojn pro via helpo!


Nedankinde!

>Chu vi havas hejmpaghon?
>
Bedaurinde ankorau ne, sed mi jam havas kelkajn ideojn kiel mi faros
ghin.

>Ghis relego!
>Ailanto
>
Ghis relego Willy! kaj akceptu miajn korajn salutojn! Eugenio
eofa...@freemail.it

Eugenio Fabian.vcf
0 new messages