1. Kvankam mi havas (nek suficxe precizan nek kompletan) propran opinion pri Esperanto en la t.n. Hispana milito kaj posta Hispanio de Franco (franko),
mi preferas legi opiniojn de hispanoj pri la temo. Post tiu milito, hispanoj
rifugxintaj en Francio unue suferis abomenan mistraktadon de dekstra registaro,
kaj poste ludis gravan rolon en la milito kontraŭ la nazioj. Interalie ili estis
inter la unuaj "francaj" soldatoj, kiuj partoprenis en la liberigo de Parizo en
1944 kaj en la venko kontraŭ la nazioj. Hispanaj rifuĝintaj esperantistoj ankaŭ aktive rolis en la renaskiĝo de la Esperanto-movado en Francio post la milito.
2. Mi ne subtenas la ideon brulstampi kontraŭantojn de Esperanto per specifa
nomo. Jam ekzistas vortoj "krokodilo" kaj "krokodili", tro ofte misuzitaj.
3. Kreantoj de novaj lingvoj celantaj konkurenci al Esperanto scias, ke iliaj
projektoj havas neniun ŝancon nur esti minimume atentataj ekster la
Esperanto-movado.
4. "had had" en tiu frazo signifas, ke la kurso okazis pli frue ol la akiro
de ĝiaj rezultoj. "Havis" estas ĝia ĝusta traduko, kaj "estis akiritaj" estas
ĝusta traduko de "were obtained". "Estis havitaj" anstataŭ "havis" estus
evidenta eraro, ĉar pasiva anstataŭ aktiva formo. "Estis havintaj" estus nur
superflue longa sinonimo de "havis".
Pri "after the students had an E course" prefere esprimiĝu anglalingvanoj.
Se la prepozicio estus "dum" anstataŭ "post", la vorto "kiam" estus
superflua kaj la frazo signifus, ke la rezultoj jam estis fakto antaŭ la fino de la kurso. Se anstataŭ "post" estus nenio, la frazo signifus same, ke la rezultoj
estis fakto antaŭ la fino de la kurso.
Mi tute ne scias, kiaj estas la proporcioj de anglalingvaj kaj franclingvaj
esperantistoj, kiuj suferas pro foresto de pluskvamperfekto en Esperanto.
Ŝajnas, ke ĝi estas ekstreme proksima de nulo. Problemon trovas kontraŭuloj de
Esperanto, al kiuj ĝi estas obseda manko, ĉar ĝi estas en difinitaj kazoj deviga
formo de verboj en la angla kaj franca lingvoj, kaj ili ŝatus substreki en ĝi
kritikindan "okcidentan" trajton de Esperanto. Esperantaj verboj nur havas
tri tempojn: is-, as- kaj os- tempojn.
Petro.