Harri Laine <neniu....@umo.fi.invalid>:
> "Peti iun pri io" ŝajnas esti sufiĉe normala, klasika strukturo en
> Esperanto. Mi donacas al vi la ĉi-sekvan tekstopecon, kiu ne estas nur
> ekzemplo pri tia uzo de "pri", sed ankaŭ alie bele taŭgas ĉi tie. (El
> Fabeloj de Andersen. La "ĝi", kiun oni petas, estas strigo.)
>
> << ...Supo el kolbasaj bastonetoj!” Mi petis ĝin pri la recepto
> por tiu supo, kaj ĝi donis al mi jenan klarigon: [...]>>
>
> Tiom pri "mi petas pri".
La temo estas iom pli malsimpla. En mia postskribo estas ĉiom el la
analogaj okazoj en la Malnova testamento:
24 okazoj de "peti ion de iu"
6 okazoj de "peti iun pri io"
1 okazo de "peti ion ĉe iu"
La interesa demando estas, ĉu estas signifa diferenco inter "peti ion de
iu" kaj "peti iun pri io". Dum la "de"-formulo ŝajnas esti ĝenerala, la
"pri"-formulo ŝajnas havi nuancojn de "apelacii" kaj "demandi" (kiel
Mireja antaŭe diris, mi supozas). Neniu el la 6 "pri"-ekzemploj evidente
signifas la samon kiel ĝia analoga "de"-versio.
Mia opinio restas, ke per la ĝis nun prezentitaj atestaĵoj oni ne povas
rekomendi la frazon:
(*)Petu panjon pri mono.
kiam oni volas diri:
Petu monon de panjo.
Marko
PS
1. PETI ION DE IU
Ĉiu virino petos de sia najbarino kaj de sia samdomanino vazojn
arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn [Eli 3:22]
Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu
virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn. [Eli 11:2]
Kaj la Izraelidoj faris, kiel diris Moseo; kaj ili petis de la Egiptoj
vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn kaj vestojn. [Eli 12:2]
konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio [Rea 18:16]
Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. [Jos 15:18,
Juĝ 1:14]
Kaj Gideon diris al ili: Mi petas de vi peton, ĉiu el vi donu al mi la
orelringon el sia militakiro. [Juĝ 8:24]
Kaj nun, mia filino, ne timu; mi faros al vi ĉion, kion vi petos de mi
[Rut 3:11]
Tiam Eli respondis kaj diris: Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos
vian peton, kiun vi petis de Li. [1 Sam 1:17]
Kaj Samuel raportis ĉiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis
de li reĝon. [1 Sam 8:10]
Kaj tiu diris: Bone, mi faros kun vi interligon; nur unu aferon mi petos
de vi [2 Sam 3:13]
Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. [1 Reĝ 2:16, 1 Reĝ 2:20]
Kaj ŝi diris: Ĉu mi petis filon de mia sinjoro? [2 Reĝ 4:28]
Kaj Dio plenumis tion, pri kio li petis. [Kro 4:20]
Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin
antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj
por nia tuta havo. [Ezr 8:21]
Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin
kontraŭ malamikoj sur la vojo [Ezr 8:22]
Vivon li petis de Vi; [Psa 21:4]
Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu
en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, [Psa 27:4]
La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian manĝaĵon. [Psa
104:21]
Du aferojn mi petis de Vi; Ne rifuzu al mi, antaŭ ol mi mortos: [Sen
30:7]
De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la
vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de
saĝeco? [Jes 40:14]
ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo
anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj. [Dan 6:7, Dan
6:12]
Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. [Mal 2:15]
2. PETI IUN PRI IO
Pri ĉi tiu knabo mi preĝis, kaj la Eternulo plenumis al mi mian peton,
pri kiu mi petis Lin. [1 Sam 1:27] (Ŝi petis Dion pri sia peto.)
Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la
Eternulo starigis reĝon super vi. [1 Sam 12:13] (Mankas la petito.)
Sed ankaŭ tion, pri kio vi ne petis, Mi donos al vi, riĉecon kaj
gloron [1 Reĝ 3:13] (Remankas la petito.)
Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin. [Ezr
8:23] (Ĉi tie "peti" = "preĝi", "apelacii".)
sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester [Est 7:7]
("Peti" = "apelacii")
ĉar Vi donis al mi saĝon kaj forton, kaj malkaŝis al mi tion, pri kio
ni Vin petis; [Dan 2:23] ("Ni" petis Dion pri la "kaŝita afero".)
3. PETI ION ĈE IU
Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo [1 Sam 28:5]