Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Filmeto: Ora aŭtuno

1 view
Skip to first unread message

Anton Oberndorfer

unread,
Nov 19, 2009, 11:25:56 AM11/19/09
to
La hodiaŭa bela vetero instigis min fari filmeton en la ĝardeno, ĉar ĉi-jare
la aŭtuno en nia lando vere estas "ora". Kutime en mia regiono dum tiu
sezono regas nebulo, sed hodiaŭ la vetero estis vere tre milda kun suno la
tutan tagon. Eblis ĝui la restadon en la ĝardeno.

Por spekti la filmeton, iru al:
http://www.youtube.com/watch?v=-F5ZXQJYQwg

Mi esperas ke la filmeto plaĉas al vi.

Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

Emilio Cid

unread,
Nov 20, 2009, 5:41:31 AM11/20/09
to
Bela kaj interesa filmeto. Chi tie la vetero estas infere varma. Estas
interese vidi tiujn diferencoj inter landoj. Bonvole montru al ni la
neghon, kiam ghi aperos.

La parolado estas flua kaj natura, la prononco estas modela. Mi
rekomendis ghin ech al komencantoj.

amike,

Emilio

Anton Oberndorfer

unread,
Nov 20, 2009, 6:18:27 AM11/20/09
to

"Emilio Cid" <skribis:
> Bela kaj interesa filmeto. Ĉi tie la vetero estas infere varma. Estas
> interese vidi tiujn diferencojn inter landoj. Bonvole montru al ni la
> neĝon, kiam ĝi aperos.

> La parolado estas flua kaj natura, la prononco estas modela. Mi

> rekomendis ĝin eĉ al komencantoj.

Koran dankon pro via laŭda komento. Mi fakte nun multe pensas pri Brazilo,
ĉar mi vizitos vian landon dum februaro. Mi ĵus prilaboris la brazilan
klavarprogramon de Vindozo "kbdbr.dll" kaj aldonis per la Mikrosofta
programo "Keyboard Layout Creator" la esperantajn literojn. Ili produktiĝas
per la senpaŝa klavo "~" kaj la koncerna c, g, u ... resp. C, G, U ...

Mi nomis ĝin "Brazila-esperanta klavaro" kaj kreis instalilon. La instalilon
mi metis en zip-dosieron.
Se oni malfermas la zip-dosieron aperas dosierujo kiu enhavas la instalilon
kaj en subdosierujo la novan klavarprogramon "kbdbres.dll". Por instali ĝin
necesas nur starti la msi-dosieron.

Vi povas elŝuti la klavarprogramon ĉe:
http://aldone.de/kbdbres.html


Sukcesan uzon de la klavarprogramo deziras
Anton Oberndorfer
http://aldone.de

Anton Oberndorfer

unread,
Nov 23, 2009, 10:06:24 AM11/23/09
to
Jam pli ol 130-foje la filmeto pri "Ora aŭtuno" estis deŝutita de Jutubo.
Kaj tie eblas ja ankaŭ rigardi statistikon kiu malkaŝis al mi ke inter tiuj
spektintoj pli ol 50 venas el Brazilo. Certe mi povas danki al Emilio Cid ke
li rekomendis la filmeton al siaj samlandanoj.

Bedaŭrinde mi ne povas vidi kiom da homoj elŝutis la brazilan-esperantan
klavarilon por Vindozo. Mi volonte ricevus reagon ankaŭ je tio. La
zip-dosiero estas elŝutebla sub:
http://aldone.de/kbdbres


Sincere
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video


mireille.corobu

unread,
Dec 8, 2009, 9:28:33 AM12/8/09
to
> Anton skribis la 19an de novembro:

> La hodiaŭa bela vetero instigis min fari filmeton en la ĝardeno, ĉar ĉi-jare
> la aŭtuno en nia lando vere estas "ora". Kutime en mia regiono dum tiu
> sezono regas nebulo, sed hodiaŭ la vetero estis vere tre milda kun suno la
> tutan tagon. Eblis ĝui la restadon en la ĝardeno.

Kaj ĉe mi en Bretonio aŭtuno estis bela kaj eĉ varmeta ĝis la komenco de
novembro. Poste ĝi estis ventega, ŝtorma tre malstabila kun ne malmulte
da ektondroj inter du efemeraj bluaj nubtruoj.
Ekde novembro regas malsekeco, kiu foje akompanas amason da sporadaj
pluvegoj kaj alifoje estas portata de la maraj ventoj.
Dume la temperaturoj de la aero estas nekutime altaj. En mia urba eta
ĝardeno vinkoj floris en ĉi aŭtuno kaj ankoraŭ floras.
De la jaro 2000 mi fotis la unuajn printempajn vinkojn kiujn mi trovis
sed mi ne plu faros ĉar ĉe mi la vinkoj ne plu floras printempe sed
floras aŭtune!
Mi devas atentigi la legantojn ke la klimato en Bretonio ne estas la
klimato de Francio, mia francia regiono estas klare sub la influoj de la
maro Maniko kaj de la oceano Atlantiko do la bretonia klimato estas mara.
Malofte blovas ĉe ni la ventojn el Oriento, tiaj dum vintro alportas
malvarmon, froston, foje tamen malofte neĝon, kaj dum somero alportas al
ni la "belan veteron", tiam bluas la ĉielo kaj varmas la aero.
Morgaŭ en franciaj kinejoj ekvideblas la filmon "Loup" de Nicolas
Vanier, mi aĉetos la dovodon kiam aĉetebla ĝi estos ĉar al la regionoj
varmaj mi preferas la malvarmaj. Plie la rakonto en la filmo pritemas
etnon (la evenoj?) kies lingvo, la evena, estas mortanta samkiel la
bretona, kaj kies vivo ŝanĝiĝos se la klimato tro varmiĝos.
Mireja

mireille.corobu

unread,
Dec 8, 2009, 9:34:49 AM12/8/09
to
> Morgaŭ en franciaj kinejoj ekvideblas la filmon "Loup" de Nicolas
> Vanier,

la filmo

kaj jen por gustumi peceton de ĝi
http://www.loup-lefilm.com/
<http://www.loup-lefilm.com/>
Mireja

0 new messages