Il giorno domenica 10 giugno 2018 16:40:28 UTC+2, Gilberto F da Silva ha scritto:
>
> Granda homo atendas ĉion de si mem, mediocra homo atendas ĉion de
> aliaj.
>
> Ĝi estas netaŭga diskuti Esperanton kun tiuj, kiuj ne ŝatas
> Esperanton. Ĉio, kion ni faras en la vivo, estas homoj por kritiki.
>
Fakte vi pravas. Kiel mi diris supre: estas neeble krei ion nekritikeblan. Bedaŭrinde, averaĝa homo ŝatas pli kritikadon ol subtenadon. Jen ekzemplo:
NEĜA VIRINO... - :-)
Ĉi nokte neĝis. - Matene, je la 8-a horo mi konstruis neĝhomon.
8:10 Feministo preteriris, kaj insultis min, kial mi ne konstruis neĝvirinon?
8:15 Mi konstruis neĝvirinon.
8:17 Mia feminista najbarino riproĉis, ke la neĝvirino havas tro grandajn mamojn, kaj tio faras seksajn objektojn el ĉiuj neĝvirinoj.
8:20 Geja paro, vivanta en najbara strato koleriĝis, kaj insistis anstataŭ neĝvirino konstruigi du neĝvirojn.
8:22 Konato de mi transgenrulo juĝdemandis min, kial mi ne konstruas unusolan neĝhomon kun malmunteblaj korpopartoj?
8:26 Vegetaranoj, loĝantaj en la fino de nia strato plendegis, ke karotan nazon oni ne rajtas uzi kiel dekoraĵo de neĝhomo.
8:28 Oni nomis min rasisto, ĉar la neĝhomoj estis blankaj.
8:30 Muzulmana sinjoro, loĝanta en la kontraŭa domo postulis, ke la neĝulino nepre portadu burkon.
8:40 Alvenis polica trupo, ĉar onidire mi ofendadas la homojn.
8:42 La feminista najbaro ĉi foje postulegis forigon de la balailo el al manoj de la neĝvirino, ĉar tio simbolas la altruditan dommastrinan rolon de virinoj.
8:43 Aperis ĉe mi delegito de la urba administracio, respondeca pri la homa digneco, kaj minacis min per nuligo de mia loĝeja kontrakto kaj senhejmigo.
8:45 Aperis la staboj de televidaj kanaloj de ABC kaj CNN. Ili demandis, ĉu mi konas la diferencon inter neĝhomo kaj neĝvirino? Mi respondis, ke neĝaj buloj - sed ili komprenis sub tio testikojn, do mi iĝis ankaŭ seksisto...
9:00 Mi rolis en la radiaj kaj televidaj novaĵmagazinoj, kiel suspektito pri terorismo, rasisto, homofobo, vundanta seksan sentemon, kiu pretas pakti kaj kirli eĉ en Civita konfuzaĵo.
9:10 Oni truddemandadis min, ĉu mi havas alian kunkrimulon, kaj miajn infanojn oni prenis al ŝtata prizorgado.
9:29 Ekstremaj maldekstruloj, sentataj sin ofenditaj pro ĉio en la mondo, marŝadis kaj paradis en nia strato kaj postulis mian senkapigon.
Instruo ne estas. Eble nur tio, ke nia mondo iĝis ĉi tia...
----------------
Eugenio ;-)