Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Facilega germana lingvo!

1 view
Skip to first unread message

Manuel Pancorbo

unread,
Jan 31, 2001, 6:34:53 PM1/31/01
to
Alvenis en mian retpoŝton jena ŝercomesaĝo pri la lernado de la germana
lingvo. Mi tradukis ĝin kaj esperas ke vi ridetu kiel mi faris (mi ankaŭ
esperas ke germanlingvanoj bonhumore ne tro ĉagreniĝu...). Mi scivoletas ĉu
la menciata lernolibro vere ekzistas!

-------

Regu la germanan lingvon!

Per tio ĉi rakontota vi certe konvinkiĝos pri la facileco paroli la germanan
lingvon. Ĝi estas facile lernebla. Kiu jam scipovas la latinan kaj
alkutimiĝis al la deklinacioj, ĝin lernos tuj. Tion diras la instruistoj de
la germana en la unua leciono, ĵus antaŭ ol studigi nin: "der, des, dem,
den, die" kaj -ĉio similas!-, ili diras. Facilege! Ni eklernu la germanan
lingvon per ekzemplo.

Unue prenu lernolibron pri la germana. Ĝi estas belega volumo, tuktegita,
eldonita en Dortmund, kaj ĝi temas pri la moroj kaj kutimoj de la hotentotoj
(en la germana "hottentotten"). Ĝi rakontas ke la kanguruojn (beutelratten)
oni kaptadas kaj metadas en kaĝojn (kotter) kovritajn de tuko (lattengitter)
por ŝirmi ilin. La kaĝoj nomiĝas en la germana "kaĝoj tukkovritaj"
(lattengitterkotter) kaj kiam ili entenas kanguruon, ili nomiĝas
"lattengitterkotterbeutelratten", kanguruo en la tukkovrita kaĝo.

Iam hotentotoj kaptis murdiston (attentater), akuzitan je mortigo patrinon
(mutter) hotentotan (hottentottermutter), kiu estas patrino de malsprita kaj
balbutema infano (stottertrottel). Tiu patrino germaniĝas, do, al
"hottentottenstottertrottelmutter" kaj ŝia murdisto
"hottentottenstottertrottelmutterattentater". Polico arestis lin kaj metis
en kanguruan kaĝon (beutelrattenlattengitterkotter) sed kaptito fuĝis!

Tuj serĉado ekas kaj baldaŭ aperas hotentota militisto krianta :"mi kapis la
murdiston (attentater)!".
-"Sed, kiun?", demandas la tribestro.
-"Mi kaptis lattengitterkotterbeutelratterattentater", respondas la
militisto.
-"Do, ĉu la murdiston enirintan la kanguruan kaĝon tukkovritan?", diris la
hotentota estro.
-"Temas pri" -la militisto penas diri- "la
hottentottenstottertrottelmutteratentater" (la murdisto hotentontan patrinon
de malsprita kaj balbutema infano).
-"Nu, diable!" -respondas la estro- "vi pli bone dirintus ke vi kaptis
hottentotterstottertrottelmutterlattengitterkotterbeutelrattenattentater!"

Do, germana lingvo estas facilega! Nur peneto necesas por elregi ĝin...

-------------------


--
____________________________________________________________________

Manuel Pancorbo
http://wwwtios.cs.utwente.nl/adresaro/?Pancorbo
____________________________________________________________________

hawibo

unread,
Feb 1, 2001, 11:01:36 AM2/1/01
to
certe oni lernas la germanan tre facile, se oni antawe scipovas regi
Esperanton. kunigi kelkajn vortojn ankaw eblas en nia kara Eo.

la ghisnune de mi konata plej longa vorto en la germana estis
"Donaudampfschiffahrtskapitänsehefrauenvereinigungslokal"
(renkontighejo de la edzinoj de vaporshipveturada kapitano)

;-))

hans


Sent via Deja.com
http://www.deja.com/

hawibo

unread,
Feb 1, 2001, 11:11:25 AM2/1/01
to
In article <95c18p$q06$1...@nnrp1.deja.com>,

hawibo <haw...@gmx.de> wrote:
> certe oni lernas la germanan tre facile, se oni antawe scipovas regi
> Esperanton. kunigi kelkajn vortojn ankaw eblas en nia kara Eo.
>
> la ghisnune de mi konata plej longa vorto en la germana estis
> "Donaudampfschiffahrtskapitänsehefrauenvereinigungslokal"
> (renkontighejo de la edzinoj de vaporshipveturada kapitano)
>
> ;-))
>
> hans


la ghusta signifo en Eo:

renkontighejo de la edzinoj de Danuba vaporshipveturada kapitano)

(E-o)

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Feb 1, 2001, 12:18:44 PM2/1/01
to
hawibo <haw...@gmx.de>:

> certe oni lernas la germanan tre facile, se oni antawe scipovas regi
> Esperanton. kunigi kelkajn vortojn ankaw eblas en nia kara Eo.
>
> la ghisnune de mi konata plej longa vorto en la germana estis

> "Donaudampfschiffahrtskapit�nsehefrauenvereinigungslokal"


> (renkontighejo de la edzinoj de vaporshipveturada kapitano)

en la plej multaj lingvoj eblas konstrui vorton kun ajna longo. ĉu la
vorto, kiun vi citis, estis iam efektive uzata, sen ŝerca intenco?

jen tre longa vorto en la angla: "senselessnesslessness...lessness"

ofte oni diras, ke la plej longa angla vorto estas
"antidisestablishmentarianism". laŭdire, tiu vorto iam estis serioze
uzata, kaj ne tro malofta (verŝajne ĉirkaŭ 1900).

la vorto PNEUMONOULTRAMICROSCOPICSILICOVOLCANOCONIOSIS troviĝas en
anglaj vortaroj, sed ĝi estas faka, kaj, se oni akceptus tion, oni
devus ankaŭ akcempi nomojn de ĥemiaĵoj, kiuj povas havi ajnan longon,
se la molekulo mem estas tre longa ...

Donald J. HARLOW

unread,
Feb 1, 2001, 12:56:42 PM2/1/01
to
Je 1 feb 2001, je 17:22, Edmund GRIMLEY EVANS skribis:

> ofte oni diras, ke la plej longa angla vorto estas

> "antidisestablishmentarianism". laĊ­dire, tiu vorto iam estis serioze
> uzata, kaj ne tro malofta (verĊ ajne ÄëirkaĊ­ 1900).
>
> la vorto PNEUMONOULTRAMICROSCOPICSILICOVOLCANOCONIOSIS troviÄ as en
> anglaj vortaroj, sed Ä i estas faka, kaj, se oni akceptus tion, oni
> devus ankaĊ­ akcempi nomojn de ÄÑemiaĵoj, kiuj povas havi ajnan longon,


> se la molekulo mem estas tre longa ...
>

Preskaux cxiu anglalingva infano de la sesdekaj jaroj konas la vorton
"supercallifragilisticexpialidotious" (even though the sound of it is
something quite attrocious). Versxajne gxi signifis "bonega".


-- Don Harlow
http://www.best.com/~donh/don/don.html

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 1, 2001, 9:56:48 PM2/1/01
to

Jen suomlingva vorto, kiun neniu skribus sed ja tute bone povus diri en
natura konversacio:

epäjärjestelmällisimmilläänhän
= en sia plej malsistema stato ja

Ĝi tute ne estas kunmetita vorto sed laŭregula formo de "järjestelmä"
("sistemo"). Kaj la vorton "järjestelmä" iu iam konstruis el la vorto
"järki" ("racio"):

järki = racio
järjestää = ordigi (laŭvorte: raciigi)
järjestellä = ordigadi
järjestelmä = sistemo (laŭvorte: ordigadaĵo)
järjestelmällinen = sistema
epäjärjestelmällinen = malsistema
epäjärjestelmällisin = plej malsistema
epäjärjestelmällisimmillä = sur/ĉe la plej malsistemaj
epäjärjestelmällisimmillään = en sia plej malsistema stato
(laŭvorte: sur/ĉe siaj plej malsistemaj)
epäjärjestelmällisimmilläänhän = en sia plej malsistema stato ja

Jen tute natura ekzemplo:

Epäjärjestelmällisimmilläänhän hän on aina aamuisin.
= En sia plej malsistema stato li ja ĉiam estas matene.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.nu http://www.pacujo.nu/marko/

Rick Miller

unread,
Feb 2, 2001, 7:29:57 AM2/2/01
to
La longaj germanaj vortoj, kaj la esperanta lingvo ankaux,
memorigas min je malnovegaj lingvoj. Tiuj estis skribita kun
cxiuj vortoj kunmetitaj.

FELIXQUIPOTUITRERUMCOGNOSCERECAUSAS

-Ricxjo

Zmicier Lapcionak

unread,
Feb 2, 2001, 7:42:21 AM2/2/01
to
"Manuel Pancorbo":

> Alvenis en mian retpoŝton jena ŝercomesaĝo
> pri la lernado de la germana lingvo.

...


> Do, germana lingvo estas facilega!

> Nur peneto necesas por elregi gin...

Kaj mi havas historion pri la angla lingvo.
(Prenita ie el ruslingvaj humur-tttejoj)

----------------------
Balado pri lavitaj radoj.
Mi lernas en Bostona universitato, kiu estas fama pri tio, ke kolektas
multnombre studentojn el diversaj landoj. Pro tio, ke ili estas devigitaj
interkomunikiĝi nur en la angla, se ne estas feliĉo renkontiĝi kun
samlandanoj, do okazas multegaj kuriozaĵoj. Des pli uloj el la dekanejo
emas al diversaj agoj kiel komuna etosumo "Hej geknaboj, faru ni ...".
Jen nun mi rakontas historion nomeblan: "Balado pri lavitaj radoj".

Venas al mi greko nomata Panajotiso kaj demandas: — Ĉu vi dimanĉe
iros kun ni lavi radojn («wheel washing»)?
Mi: — Ho dio, kiajn radojn?
Li: — Akvajn.
Mi (pene serĉante en la memoro ĝustan jur-terminon): — Ĉu vi intencas —
muelradojn?
Li: — Ne, mi timas, ke ne ... estas tiaj akvaj malamikoj.
Mi (perplekse): — Ĉu piratoj?
Li: — Nu... kiel mi klarigu... ha, jes, en Rusio ili certe malestas...
Mi (kun digno): — Piratoj ĉie estas!
Li: — Ĉu vi memoras — maraj malamikoj, kiuj glutis guman maljunulon?
Mi (tute konsternita): — Kiun maljunulon?
Li ripetas, kaj klariĝas, ke la maljunulo estis ne guma («bubble»), sed
biblia («bible»).
Mi (komencante kompreni, pri kio temas): — Ĉu mi bone komprenas, ke vi
mencias animalojn («animals», sed ne malamikojn — «enemies»), kiuj glutis
Jonafanon? Balenoj («whales»), ĉu ne?
Li (pacience): — Nu jes, radoj (lispe Panajotiso eldiras «wheels»)...
Mi: — Uff! Bone. Tamen por kio oni lavu ilin («wash»)?
Li: — Nu, kial... estas interesa...
Mi: — Jes ja... tamen atendu. Ĉu vi estas certa, ke tio estas sendanĝere?
Li: — Mi ne opinias, ke oni invitus nin al danĝera aranĝaĵo. Ja la dekanejo
disvastigas la invitilojn...
Mi (ekmemorinte, ke en ĉi tiu lando okazas umadoj eĉ pli ekstravagancaj,
ekzemple mia fratineto manĝigis per-mane teruran bekozan kakatuon, kaj
ekstrema navigado estas permisita al infanoj antaŭ 21 jaro, decidas, kial do
ni ne lavu la balenojn — ja vere tre distra estus): — Bonege, mi iros kun
plezuro! Ĉu vi estas certa, ke oni permesos al ni sufiĉe alproksimiĝi?
Li: — Tre proksime — malprobable.
Mi: — Do kiel ni ja faros — de distanco, ĉu ne?
Li (mirigita): — Certe!
Mi (konjektita, ke verŝajne, ni akvumos per akvokanono aŭ ia speciala
tubo): — Diru, ili ja estos en akvo, kiel ni lavos ilin?
Li (sinestime): — Ili montros dorsojn!
Mi: - Fajne! Kaj per kio ni lavos ilin?
Li (perpleksite, kvankam la demando estendis): — Nu, vi povas preni
binoklon, se havas...
Mi (kiu ekhavis revelacion, ke «watch» kaj «wash» — estas la samo, nur en
fonetiko de Panajotiso): — Ho dio, kiel mi komprenas la babelanojn!
Li (kun intereso): — Kiu kredito? («Baby loan») Por infanoj? Mi havas
filon...
----------------------

Kun estimo,
Zmitro.

hawibo

unread,
Feb 2, 2001, 1:35:55 PM2/2/01
to

> > la ghisnune de mi konata plej longa vorto en la germana estis

> > "Donau'dampf'schiff'fahrts'kapitaens'ehe'frauen'vereinigungs'lokal"
> > (renkontejo de la unuigho de edzinoj de danubaj
> > vaporshipveturadaj kapitanoj)


>
> en la plej multaj lingvoj eblas konstrui vorton kun ajna longo. ĉu la
> vorto, kiun vi citis, estis iam efektive uzata, sen ŝerca intenco?

mi nur konas la shercan uzon. sed mi vere povas imagi ke la edzinoj de la
preskaw chiam forestintaj kapitanoj faris asocion kaj renkontighis regule por
babili kaj kafoklachi.

lawdire: se renkontighas tri germanoj, ili fondas societon, se estas sep, ili
fondas asocion. bezonas nek kialo nek celo por ghi.

mi iomete plibonigis nun la tradukon kaj dividis la unuopajn germanajn
vortojn per streketoj.

Dario Rodriguez

unread,
Feb 2, 2001, 2:26:47 PM2/2/01
to
Rilate al la temo de la longegaj kunmetitaj germanaj vortoj, mi
scivolemas pri la situacio de la ortografia reformo de la germana.
Sxajne oni intencas, interalie, apartigi per streketo en tiuj kunmetitaj
vortoj la diversajn erojn, por faciligi la legadon.

Mi kapablas iomete kompreni germanajn skribajn tekstojn, kvankam estas
iom strecxa apartigi mense la erojn de tiaj vortegoj. Bedaurinde mi ne
kapablas kompreni la parolatan germanan lingvon (en persatelitaj TV
programoj), cxar sxajnas ke en la germana oni parolas pli rapide ol en
aliaj lingvoj, eble por kompensi la longecon de vortoj. Tial mi trovis
interesa ke, en kelkaj germanaj TV stacioj (nur por kelkaj programoj)
oni povas vidi skriban tekston cxe la ekrano por ebligi komprenon al
surdoj - kaj al mi :)

Dario Rodriguez

Karl-Gustaf Gustafsson

unread,
Feb 2, 2001, 2:39:17 PM2/2/01
to

"Donald J. HARLOW" <d...@donh.vip.best.com> skrev i
diskussionsgruppsmeddelandet:3A793290.30346.A2A107@localhost...

> Je 1 feb 2001, je 17:22, Edmund GRIMLEY EVANS skribis:
>
>
> Preskaux cxiu anglalingva infano de la sesdekaj jaroj konas la vorton
> "supercallifragilisticexpialidotious" (even though the sound of it is
> something quite attrocious). Versxajne gxi signifis "bonega".
>
>

Laŭdire kelkaj anglaj soldatoj 1945 trovis pelvon ĉe la Granda Sfinkso ĉe el
Gize egiptujo kun surskribo. Ili estis tute certa ke, temis pri pelvo por
oferaĵoj al la diino Itis.

Jen la alskribo:

Jen la teksto: ITS APIS POTANDA BIGONE ;-)

KaGu:-}

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 2, 2001, 8:36:49 PM2/2/01
to
DARI...@teleline.es (Dario Rodriguez):

> sxajnas ke en la germana oni parolas pli rapide ol en aliaj lingvoj

Kaj tion skribis hispano!!! La hispana lingvo ja estas la plej rapida en
la mondo.

Richard Hable

unread,
Feb 4, 2001, 5:52:14 PM2/4/01
to
DARI...@teleline.es (Dario Rodriguez) skribas:

> Rilate al la temo de la longegaj kunmetitaj germanaj vortoj, mi
> scivolemas pri la situacio de la ortografia reformo de la germana.

Nu, la ortografia reformo okazis kaj la plej multaj gazetoj kaj libroj
nun skribas lau ghi. Kvankam la shanghoj estis tre malgrandaj, estis
multe da disputado. Do, mi kredas, ke ne baldau okazos novaj
reformprovoj.

La aktuala reguligo troveblas germanlingve je:

http://www.ids-mannheim.de/grammis/reform/

> Sxajne oni intencas, interalie, apartigi per streketo en tiuj kunmetitaj
> vortoj la diversajn erojn, por faciligi la legadon.

Jam antau la reformo estis permesata, apartigi longajn kunmetitajn
el pli ol du eroj substantivojn per streketo.

Sed pli ofte nun okazas, ke ech (au ghuste!) kleraj germanlingvanoj
skribas vorterojn unu post la alia kiel apartaj vortaj - unu el la
negativaj influoj de la angla, kiuj malhelpas la klarecon de la lingvo.

Rikardo
--
ri...@ping.at

0 new messages