Barat+an+in+o
Virino el la lando Barato (Hindujo)
La vera nomo de la lando Baratio en la plej multaj gxiaj lingvoj estas
"Bharata". La granda eposo de Baratio titoligxas "Mahabharata", t/e
Grandbaratio.
La nomoj Inde, India, Indien, Hindustan, havas interesan historion.
Kiam Aleksandro la Konkerinto atingis Baration (fakte la regxlandon de
regxo Poro), li ne provis antavxeniri pli. La regxlando nomigxis "Sind".
Tamen parolantoj de la klasika helena lingvo ne kapablis prononci [s] en
vortkomenca pozicio. Do ili ekprononcis gxin [hind] kaj aldonis finajxon
-ia. Kiel klasikahelenikistoj scias, la sono [h] en la klasika helena
estis skribita kiel "akra blovo" avx "akra spirito" (speco de apostrofo)
super la vortkomenca vokalo avx la vortkomenca konsonanto "ro" [hr],
transskribita de la romanoj "rh-". Pro tio iuj okcidentaj lingvoj havas
vortojn kiel "hindu" kaj aliaj "Indien". Cetere la sama fenomeno okazis en
la persa, en kiu "Baratio" estas "Hind". En la persa "elefanto" estas
"alef-i-hind".
La mogoloj (ne mongoloj) adoptis la persan kiel korteglingvon -- gxi
evoluis kaj nun tiu variajxo nomigxas "dari".
Kiam la mogoloj konkeris la nordon de Baratio, ili nomis la diversajn
popolojn lavx siaj nomoj. Sed sian konkerajxon ili nomis lavx la persa
radiko kaj turkeca finajxo : Hindustan. Baldavx iuj baratianoj
akceptis Islamon (t/e konvertigxis), dum pli kaj pli la mogoloj adoptis la
lokan kulturon (sed ne la religion) kaj iompostiome lingvojn. Tiuj
islamigitaj baratianoj kaj baratianigitaj mogoloj eknomis sin
"hindustani". Poste la britaj konkerintoj adoptis "Hindustan" kiel nomon
de la nova konkerajxo kaj nomis "Hindustani" la artan lingvon, kiun ili
adoptis por la funkciuloj, kiuj devos komuniki per "indigxenaj dialogoj".
Tiu lingvo havis kiel kernon iu malgrava lingvo parolata en la
cxirkavxajxo de la malnova urbo "Delhi", sed amase pruntis el aliaj
lingvoj de nordcentra kaj nordokcidenta Baratio. Tiu lingvo nun nomigxas
"Hindi", kvankam iam post la sendependenco (1946 - mia naskigxjaro) la
registaro volis nomi gxin "Hindustani", t/e lingvo de Baratio. Cxiuokaze
gxi estas rekte interkomprenebla kun ekzemple la bengala, sed ankavx kun
preskavx cxiuj aliaj hindevxropaj lingvoj de la hinda grupo, do gxi estas
ekstreme utila en la tuta nordo, en la centra zono kaj ecx en la centro de
Pakistanio kaj en Bangladesxio.
Manvxelo
Tamen ghi ne povas esti tute ghusta.
Estas vere, ke en la PRAgreka s shanghighis al h inter du vokaloj au
vortkomence antau vokalo, kaj ke tiu h malaperis el la prononco en la
post-klasika periodo, kvankam ghi estis plu skribata ghis 1982 kiel
renversita apostrofo super la sekvanta vokalo. Sed tiu "fonetika legho"
chesis efiki longe antau la unuaj skribaj spuroj, kaj en la klasika
greka (rigardu en kiun ajn vortaron, ghuste sub la litero Sigma!)
abundas vortoj komencighantaj per s+vokalo (cetere ankau per
s+konsonanto - sceno, skemo, skeptika, spasmo, strategio...); oni pensu
pri Selene (=luno), semantiko, Sokrato, Sirio... Do la soldatoj de
Aleksandro, inter kiuj kelkaj konjekteble venis el la vilagho _Sindos_
(apud nuna Tesaloniko), nenian malfacilajhon spertus prononcante 'Sind'.
Krome, la vorto Indos/India NE havas "akran spiriton" en la greka!
Mi konjektus, ke la okcidentaj formoj kun komenca h (atestataj, almenau
en la franca, nur ekde la 19a jarcento) estis depruntitaj tra la moderna
angla el la mogola persa, kaj ke ankau la grekaj formoj sen komenca h
estis prenitaj el la antikva persa, eble de Ionoj, kies grekaj dialektoj
estis perdintaj la komencan h jam en la klasika periodo.
Angelos TSIRIMOKOS, Bruselo
dum la movado por sendependeco de la brita imperio, cxefe en la jaroj
1890-1910 okazis forta propagando por la dialekto 'khari' kiel la
'nacia' dialekto de la hindia en la sendependigxonta barato. la
apogantoj baraktis cxefe kontraux, unuflanke, la uzo de la angla, kaj
aliflanke la uzo de la dialekto 'bragx', gxis tiam la prestigxa,
literatura lingvo.
unu el la argumentoj por la dialekto 'khari' estis gxuste la miksajxo
de la urdua: gxi do tauxgus ankaux por 'niaj islamanaj fratoj'.
(rimarku en la retoriko la fruan ligon inter la hindia kaj la hindua.)
tiu miksajxo de la hindia kaj la urdua ankaux nomigxis 'hindustani',
kaj unu el gxiaj cxefaj apogantoj estis mk gandhi kiu vidis en
hindustani fortan etnoligilon inter hinduoj kaj islamanoj.
en sendependa barato (kiu sendependigxis, cetere, en 1947, ne 1946),
la lingvonoma propono 'hindustani' restis gxuste tio -- propono.
intertempe, la 'hindia' de la filmindustrio libere uzis kaj hindiajn
kaj urduajn vortojn. la registaro, tamen, konservis relative striktan
distingon inter la hindia kaj la urdua, kaj la hindia novajxo en la
radio, ekzemple, estas suficxe sanskriteska, laux mia kompreno.
la esperantisto probal dasxgupto, denaska parolanto de la bengala (unu
el la aliaj hindeuxropaj lingvoj barataj), iam diris al mi, ke li
komprenas la registaran hindian pli facile ol la urduan de la
filmkantoj. pro la disvastigo de la filmoj hindiaj, multaj kiuj tute
ne komprenus urduajn vortojn nun jes komprenas kelkajn, sed ne
multajn.
kaj kompreneble, restas la kutima malsimetriego -- hindiparolantoj ne
komprenas la ragxasthanan, la gugxaratan, la marathan, la bengalan,
ktp, ktp. fakto kiu akre videblis en la amasegoj da hindiparolantoj
kiuj cxeestis la pasintmonatan mondan socian forumon en mumbajo.
mallonga, lauxdata historio (en la angla, kompreneble!) de la kresko
de la hindia legeblas cxe
http://www.cs.colostate.edu/~malaiya/hindiint.html.
bonegaj 'oftaj demandoj' pri la lingvopolitiko de la hindia-urdua
legeblas (denove en la angla) cxe
http://www.geocities.com/sikmirza/arabic/hindustani.html
pri la prefero de la landaj esperantistaro por la formo 'barato'
anstataux 'baratio' (aux baratujo), bonvolu vidi la klarigon (en
esperanto, cxifoje!) de probal dasxgupto cxe
http://www.geocities.com/bharato/fenestro/2002/auxgusto.htm#nomoj
amike salutas
giridhar
******
D-ro A Giridhar RAO (drgir...@eth.net)
Ghenerala Sekretario
Federacio Esperanto de Barato (http://www.geocities.com/bharato)
Hejmadreso: 'Sudarshan' 1st Floor, 3-5-819 Hyderguda, Hyderabad 500
029,
Barato/India. Tel +91-40-23232989.
******
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) wrote in message news:<c1b808$in0$1...@freenet9.carleton.ca>...
estas refreŝige legi ĉi tie klerigajn klarigojn, anstataŭ insultojn,
kritikojn kaj malgrandanimajn disputojn. dankon!
Mi dankas pro la gxustigo.
Ekzemplo al la aludita sxangxigxo el hindevxropa [s] al prahelena [h]
estas "*sal-" -> "hals, halos" = en nia lingvo "salo". En modernaj
evxropaj lingvoj oni trovas ekzemple fr"halogčne" (saldona).
Manvxelo
mujhe aapko puchne cahie , aap kyoo ye beemaar forum afish karte hai
aur nepre asparanto ke bare me karte hai .
ye vaqai zarur baat hai ki bahut se sahaayak , mahattvapurn aur ucit
baat hai aur ki aap asparante se aapke estimata/Theek vaqt sooaro ko
fenk marte hai .
to mujhe lagta hai ki aapko ye saale politiks aur bekaar asparanto
chod dene cahie aur asli sahaayak ceeze okupij karte hai , jo
aapke zindagee acha hai .
shaayad ye posting , aapko sirf distarb karta hai .
Eble iu afabla baratano bonvolos traduki al Esperanto.
--
Dario Rodriguez
Kiu revas pri sce nur esperantlingva
(krom respondoj al seriozaj neesperantistoj).
Estu ghentilaj al tiuj, kiuj ne majstras alilingvojn.
***
saluton, s-ro giridhar
mi devas demandas vin, kial vi afisxas en tiun cxi acxa forumon kaj
nepre faras esperanton.
ja veras, necesas, ke trovigxas multaj utilaj, gravaj, tauxgaj aferoj
kaj vi per esperanto ... [tute ne komprenebla hindiajxo!].
tial mi sentas, ke vi devas forlasi tiujn cxi politikojn kaj senutilan
esperanton kaj okupos vin per vere utilan aferojn, kio prosperos al
via vivo.
eble tiu cxi afisxo nur maltrankviligas vin.
***
ha, interesa sperto, tiu cxi provo redoni la fusxhindiajxon en
fusxperanton! evidente temas pri anglaparolanto kiu uzis angla-hindian
vortaron por verki la tekstacxon.
kial anglaparolanto? nu, li uzis la adjektivon 'beemaar' por priskribi
la forumon. beemaar = malsana = sick (en la angla); sxajne, li uzas la
vorton 'sick' en la angla-metafora senco de 'acxa' -- 'it is a sick
movie!' (= gxi estas acxa filmo!).
cxu iu scias kiu tiu cxi 'gunananda' estas? se vi legas tiun cxi
mesagxon, amiko gunananda, bonvolu afisxi venontfoje en esperanto mem!
amike salutas
giridhar
hajderabado, barato
gunananda <guna...@epatra.com> wrote in message news:<pdde401uehsm03ccn...@4ax.com>...
Eble Gunananda jhaluzas pro via ege fruktodona laboro por Esperanto en
Barato au envias vian belegan tradukon de la autobiografio de Gandhi.