Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

En Cxikago, sendependa filmo uzas Esperanton

5 views
Skip to first unread message

Christopher ZERVIC

unread,
Aug 12, 2002, 10:33:19 AM8/12/02
to
Mi hieraux cxeestis filmadon kaj estis konsultato pri Esperanto en
film-projekto "Missing the Sunrise." Cxeestis ankaux malmultaj
samideanoj.

La komenca sceno estas Esperanto-foiro, kiun cxeestas jxurnalisto.
Esperanto estas uzata jenmaniere:

* Virino flirtadas Esperantlingve kun la jxurnalisto. (...Kaj mi
supozas ke vi volas min...) Poste sxi klarigas anglalingve ke temas
pri iu gxenerala saluto.

* La "prezidanto/organizanto" de la foiro diras "Estas plezuro
renkonti vin." Mi devas diri ke tiu aktoro havis grandajn
malfacilajxojn diri tiun simplan frazon. Tamen, en tiu scenero, ties
edzino, akuzas ke li ne vere interesigxas pri Esperanto, sed vere pri
la belaj virinoj de la Esperanto-societo.

* Virino cxe budo pri "Esperanto en Amo" diras ke sxi povas instrui
kiel diri "Vi estas cxarma kiel stelo."

* Sxildoj cxirkaux la loko estis en Esperanto. Ili nomis la aferon
"Esperanto Bazaro" Mi rimarkigis ke tiu indikas ian komercan aferon.
La filmdirektoro diris ke ili eble klarigos.

* Parto de "Romeo kaj Julieta" estis aktorata, parto en kiu Julieta
vidas sian mortintan amanton, kaj mortigas sin. La parolado estas tre
malbona, speciale tiu de Monahxo Lauxrenco. Julieta balbutas iomete,
sed prononcas bone.

La filmado finigxos baldaux, sed restas tri monatoj por redakti kaj
arangxi la filmon. Ili submetos gxin al filmfestivaloj,

Ni E-istoj ankoraux scivolas kial Esperanton oni uzas, kaj mi scias
nur ke Incubus iomete inspiris la filmistojn, sed tio ne klarigas
cxion. Mi estas en kontakto kun la filmistoj, kaj mi dauxre informos.

Christopher Zervic, Esq.

pierre.levy

unread,
Aug 16, 2002, 1:37:39 PM8/16/02
to

"Christopher ZERVIC" <espera...@hotmail.com> a écrit dans le message de
news: 642e38f9.0208...@posting.google.com...


>
> Ni E-istoj ankoraux scivolas kial Esperanton oni uzas, kaj mi scias
> nur ke Incubus iomete inspiris la filmistojn, sed tio ne klarigas
> cxion. Mi estas en kontakto kun la filmistoj, kaj mi dauxre informos.
>

Se per Esperanto oni nur deziras produkti strangan
etoson, estas ankorau pli bone, se oni produktas
strangajhon ech por esperantistoj.

(Chi tio nur estas provo de hipoteza klarigo.)

Amike,
Petro.


Manuel Pancorbo

unread,
Aug 17, 2002, 9:50:06 AM8/17/02
to

"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr>

>
> Se per Esperanto oni nur deziras produkti strangan
> etoson, estas ankorau pli bone, se oni produktas
> strangajhon ech por esperantistoj.
>
> (Chi tio nur estas provo de hipoteza klarigo.)
>

Hispana Esperanto-Federacio kunlaboras nun kun premieronta kindirektoro kies
unuan kurtfilmon li volas registri plene esperante!

Pridemandite de ni kial li volas esperantan filmadon, li klarigis ke li
deziras fari "internacian" filmon, en la senco ke la historio estu bone
komprenata de chiuj kulturoj. Tial li pensis pri internacia lingvo kia
esperanto. Kompreneble li konscias ke en la realo esperanto estas komprenata
de malmultaj sed la historio estu sufiche memstare komprenebla ech sen la
helpo de la dialogoj (nu, de la vorta parto de dialogoj kiujn konsistas
ankau la vochtonoj, la silentoj, la lauteco...).

Do, esperanto reprezentas la emon internaciigo kaj utilas kiel denuancigilo
de la etnecaj trajtoj kiujn enhavus hispanan filmon. Ne temas pri "strangigo
de la etoso".

Malfeliche la produktistoj (t.e. la mondonantoj) ne tiel entuziasme apogas la
projekton de la direktoro kaj postulis hispanlingvan filmadon sed li
betonkape insistas pri esperanto, do vershajne estos esperanta versio per
dublado.


--

Manuel Pancorbo

0 new messages